Выбрать главу

Je la sesa horo de mateno la pordo de la kamero malfermiĝadis, la deĵoranta arestito sub observo de la provoso metadis sur la tablon ĉe la lito lakton, panon, molkuiritan ovon aŭ laktan rizan kaĉon, poste, rapide balainte la betonan plankon per broso, li ŝoveladis la balaaĵon en keston kaj foriradis al alia kamero, kaj la pordo estis ŝlosata. Tagon post tiam, kiam Galeran nokte interkonsiliĝis kun Botredge kaj la butikisto, la deĵoranta arestito kun lerteco kaj movprecizeco de simio ĵetis en la ledan babuŝon de Tirrey dense volvitan papereton; la provoso ne rimarkis lian faron. Kiam ili ambaŭ foriris, Davenant malfermis la libron, donitan el la prizona biblioteko, kaj sub ĝia ŝirmo komencis legi la letereton de Galeran, kiu konsolis kaj ĝojigis lin, kiel intervidiĝo. Unuafoje skribis al li Galeran, skribis koncize kaj firme. La tono mem de la letereto devis kuraĝigi la prizonulon.

«Kara Tirrey, — skribis Galeran, konservinta la vorton «ci» kiel rememorigon pri la pasinteco, — mi uzis rimedojn por faciligo de cia sorto. La gastejo estas fermita kaj ŝlosita de la loka polico, ciaj laborantoj malaperis, kunpreninte la monon, donitan de ci al Firso. Mia vojaĝo al Gerton evidentiĝis senrezulta. Barket-oj perfidis cin. Ili ne estis ĉe ci en tiu tago. Gravaj rimedoj, kiujn mi entreprenas, povas ĉion plibonigi. Estu trankvila kaj atendu. Al mi estas malfacile imagi cin plenaĝa, kaj tial mi kvazaŭ vidis cin nur hieraŭ. G.»

Larmoj afekciis Davenant-on, kiam li finis la legadon, — tiom mirakla ŝajnis al li tiu ĉi fideleco de rilato al li flanke de la fremda homo, diferencanta de li per aĝo kaj sperto, kiu, eble, metis sin pense sur la lokon de Tirrey pro ia sekreta kuniĝo de iliaj sortoj, pro kompato al la anima linio, kondukinta Tirrey-on en la mondon kaj en la murojn de sufero. Davenant ne komprenis, kion signifas la esprimo «gravaj rimedoj», sed decidis ne pripensi tion ĝis pli trankvila minuto, kvankam nevole li imagis jam la helajn, liberajn stratojn de la urbo.

En tiu tago li spertis ankoraŭ unu afekcion, kies kaŭzo estis kvazaŭ obtuza rido al la vizaĝo de la malklaraj esperoj: ĉirkaŭ la deka horo okazis enmanigo de la akuzakto, transdonita al Davenant post subskribo pri ricevo de la prizonestro. Tio estis folio da teksto, tajpita sur ĉiuj kvar paĝoj, seke, sed detale eksponanta la esencon de la afero kun submeto de la akuzato al la milita tribunalo, kaj signifanta morton.

Dum tuta tiu tago Davenant fumadis, preskaŭ ne deirante de la fenestro, kaj pririgardadis sub la deklivo de la fera kloŝo de la ventolilo tavolojn de nuboj, tratranĉitajn per streko de telegrafa drato.

Ĉapitro XII

Ne perdante tempon, la kvar komplotantoj — Galeran, Botredge, Stomador kaj Dan Tergens, nigrahara rondvizaĝa homo, trankvila, kiel fromaĝo, — komencis la malfacilan laboron de kunigo de la butika korto kun la prizona korto per mallarĝa tranĉeo. Galeran forlasis sian intencon — peni ion ekscii de Snogden kaj Laŭra Muldwey; informiĝinte, li konvinkiĝis, ke homoj de tia speco neniel povas helpi savi Davenant-on.

Vespere de la sekva tago, kiam estingiĝis lumoj en domoj de la urborando, Dan Tergens kun Botredge alportis en la korton de Stomador pioĉon, rompstangon, rastron, borilon, segilon, ŝtalajn kojnojn, du lanternojn, kvar parojn de feltaj pantofloj, mezurrubandon, kvar kompletojn de diktola laborvesto de bruna koloro kaj volvaĵon da ŝnuroj. Tergens kaj Botredge venis nun flanke de la dezerto, kie inter la ŝedo kaj la muro ekzistis fermita per tabuloj pasejo, por ke la provoso ĉe la prizona pordego ne pensu pri ilia portaĵo. Poste la laborantoj penetradis en la korton de Stomador per la sama vojo, tiel ke la provoso ne vidis ilin; same ili ankaŭ foriradis.

Baldaŭ venis Galeran. Li ekvidis, ke la angulo inter la butiko kaj la barilo jam estas purigita disde bareloj kaj alia rubo. Ĉiuj kunvenis ĉi tie, interparolante flustre. La danĝerega parto de la afero estis la trabato de la komenca vertikala ŝakto, — la bruo de moviĝoj kaj batoj de la instrumentoj povis altiri atenton de hazarda preterpasanto, kaj, se tiu ekdezirus rigardi trans la barilon, li ekvidus, ke oni ial nokte fosas puton. Malsamaj opinioj rilate de la profundo de tiu puto prokrastis la komencon de la agado, tamen Galeran sukcesis pruvi neceson de du metroj kaj kvarono de profundo, kalkulante metron por alto de la horizontala pasejo, kaj la ceteron — por diko de la volbo por eviti falon, kiam sur la pavimo moviĝos pezaj ŝarĝaŭtoj, kaj ankaŭ por obtuzigi la danĝerajn en nokta silento sonojn de la laboro.

— La antaŭan muron de la puto, pli proksiman al la prizono, — diris Dan Tergens, jam ne ellasanta el la manoj la pioĉon, — necesas egaligi laŭ la vertikalilo, la maldekstran — same, de ili ni devos preni la direkton.

— En la puto devas esti vaste por komenco de fosado de la horizontala pasejo, — aldonis Botredge, — ne endas, ke la kubutoj kaj la dorso malhelpu al moviĝoj.

— Ĉu povas akvo ĝin superverŝi? — demandis Galeran.

— Apenaŭ, — diris Stomador, — la loko estas alta. Humido, eble, estos.

— Foriru ĉiuj, — decidis Tergens, — ĉi tie estas malvaste. Mi vin vokos. Mi komencas!

Li ŝovelis per ŝpato maldikan tavolon de la supra grundo kaj gruzo, restinta post la konstruado, puriginte kvadratan areon metro je metro. La rando de la ŝpato iĝis blanka pro travertino, la ŝpato skrapis ĝin facile, kiel sekiĝintan koton, desaltadis eĉ negrandaj pecoj. Sed ĉiuj emociite atendis la decidan penetron de la pioĉo, por konvinkiĝi pri efektivigeblo de la ideo. Batinte per la pioĉo trifoje, Tergens ŝovis en la truon la rompstangon kaj facile elrompis tavolon de la mola kalkoŝtono grandan je ĉirkaŭ du futoj.

— Konvenos, — diris li, tuj ekfumante la pipon kaj rigardante en la kavon. — Pacienci kaj batadi, nenion krome. Kaj nun ĉiuj foriru. Atendu, — flustris li, kiam la ceteraj estis forirontaj, — jen por la komenco. Oni diras, ke tio estas bona antaŭsigno.

Li montris rompaĵon de hufumo[8] kaj kaŝis ĝin en la poŝon.

— Vi nur ne forrajdu, — diris Stomador, — vi nun estas tiel hufumita…

Lasinte Tergens-on ĉe lia okupo, iom konata al li, ĉar tiu homo laboris antaŭ kelkaj jaroj en karba ŝakto, la komplotantoj sidiĝis ĉirkaŭ la tablo de Stomador. Botredge komencis ludi kun la butikisto «bastonetojn», kaj Galeran verŝis por si vinon kaj enprofundiĝis en mediton. Hodiaŭ al li diris Botredge, ke Fakreged deĵoros en la lazareto morgaŭ, sed li ne scias, al kiu tago trafos lia sekva deĵoro sur la sama posteno. Krome, la subfosaĵo nenion valorus, se la dua provoso — la deĵoranto de la ĝenerala fako de la lazareto — evidentiĝos necedema al la tento de granda monsumo, kiun decidis doni Galeran, se ĝi necesos. Kiu estos tiu dua? En la prizono servis tridek provosoj, kaj la ordon de deĵoroj kompiladis la kancelario. Ĉiu el la provosoj povis ekmalsani, ricevi forpermeson; iliaj postenoj estis ŝanĝataj periode, sed ne egalmezure. Preskaŭ ne kalkulebla estis la kombino de la provosoj, des pli grava, ke ili ambaŭ devos fuĝi kune kun Gravelot. Tamen Fakreged sciigis, ke li uzos ĉiujn rimedojn por esti deĵoranto en la lazareto, se seriozaj kaŭzoj devigos la aranĝantojn de la fuĝo memstare asigni la nokton de la liberigo de la prizonulo. De Botredge Galeran eksciis, kiel lerte aranĝas siajn aferojn Fakreged, li estis opiniata unu el la plej modelaj servantoj. Tiu cirkonstanco donis al Galeran esperon.

вернуться

8

hufumo — en multaj eŭropaj kulturoj oni opinias hufumon bonŝanciga (rim. de la tradukinto).