— Ni vidos ŝin, kara Tirrey, — diris Galeran, atente aŭskultante la parolon, influitan de deliro kaj soleco. — Kiu diris al ŝi?
— Ŝajne iu el vi, — vigliĝis Davenant, ĉirkaŭrigardante kun peno, — antaŭnelonge iu eliris el ĉi tie.
— Eliris kaj revenis, — neatendite diris Stomador, respondante per rigardo al la atenta rigardo de Galeran.
Ankaŭ Botredge komprenis. La imagoj de la antaŭmorta ekscitiĝo malfermiĝis al ili en sama simpleco, kun kiu parolis Davenant. La nokto de la morta kondamno egaligis ĉiujn. Por multo sufiĉis nur aludo.
— Stomador, — flustris Galeran, deirante kun la butikisto al la fenestro, — ja vi pretas al ĉio…
— Li pretas, mi kune kun li, — diris Botredge, — sed… ĉu vi?
— Ne, mi ne taŭgas, — malgaje respondis Galeran. — Mi estas malsukcesulo. Vi faros pli bone, ol mi, se faros.
Fakreged, aŭskultinta apud la pordo, malserene kapjesis, kiam Galeran per la okuloj demandis lin.
— Jes, — diris Fakreged, — ni ĉiuj decidiĝis al ĉio, almenaŭ pri ni oni parolos kun estimo. Ili iru, nur nelonge, post horo iĝos danĝere.
— Pri kio vi parolas? — demandis Davenant. — Kiel longa estas tiu ĉi nokto! Sed mi ne plendas, mi neniam plendis. Galeran, eksidu sur la liton, vi foriros lasta.
Tiutempe Botredge kaj Stomador, ŝtelirante, penetris en la aperturon trans la muro de la lazareto kaj ekrampis al Tergens; li, suspektante jam la malbonan rezulton, silente rigardis al la kamaradoj, kiuj, kaptinte unu la aliajn ĉe la ŝultroj, disputis, starante sur la genuoj. Al Tergens Stomador signis ne malhelpi.
— Vi aŭskultu, — parolis Botredge, skuante la ŝultrojn de la butikisto, — mi estas pli lerta ol vi kaj povas diri ĉion pli rapide. Mi scias, kion fari.
— Kiel ĉi tie rilatas lerteco? Lasu, malkroĉiĝu, ci ĉion pereigos! — kontraŭdiradis Stomador, mem ne ellasante la ŝultron de Botredge. — Post ci alkuros homamaso…
— Ne obstinu, ni havas malmultan tempon, — interrompis Botredge, — ja tio estas ne kiel venigi pastron. Lia animo suferas. Ĉu ci komprenas?
— Mi ĉion komprenas pli bone ol vi. Liberigu la vojon, mi diras al ci. Ci ne povas esprimi, kiel necesas, de ci ĉiuj forkuros. Mi havas sperton pri tiaj aferoj! Mi esploras psiĥologiajn alirojn kaj havas ĝustan okulon! Kiel povas ci min anstataŭi? Tio estas impertinenta!
— Lasu. Mi kuros trans la angulon al unu vidvino, ŝi estas bonkora kaj ne timema. Ŝi tuj iros. Ŝia filo same estas en prizono, kvankam ne ĉi tie.
— Do ĉu komprenas ci, kion deziras li antaŭ la morto? — siblis Stomador. — Eĉ mi tion ne povas esprimi, kvankam en tia freneza nokto miaj pensoj vekiĝis por la tuta vivo! Li deziras suspiri — ĉu ci aŭdas? — suspiri per la tuta koro, suspiri por ĉiam! Silentu! Silentu! Estos mi, kiu venigos la lastan, nekonatan amikon, saman, kiel lia hela deliro! — en ekstazo flustris Stomador, viŝante larmojn kaj sentante fortojn veki la tutan urbon. — Ho nokto, — diris li, strebante liberiĝi de la troplenigintaj lin emocioj, — kreu estaĵon el radioj kaj ridetoj, el mizerikordo kaj zorgo, ĉar tia estas la animo de la malfeliĉulo, preta morti de la mano de profanuloj! Por kio ni babilu. Ci staru ĉe la prizona elirejo kaj pafu, se necesos!
Botredge estis kontraŭdironta, sed Tergens prenis lin ĉe la kolumo de la bluzo kaj detrenis disde la butikisto, kiu ĵetiĝis, batiĝante per la kapo al la volbo, al la elirejo sur la korton.
— Sidu, — diris Tergens, — la butikisto parolas prave.
Transsaltinte el la korto sur la dezerton malantaŭ la ŝedo, kie tre emociiĝanta Grubbe sidis, ne ellasante el la manoj la stirradon, la butikisto nur svingis la manon al li, signante per tio stari kaj atendi, kaj mem ĉirkaŭiris la kvartalon flanke de la dezerto, elkurinte sur la Prizonan interstrateton pli malalte ol la prizono.
Seka, arda vento estis priblovanta lian sufokiĝantan figuron. Kun nuda kapo, sentante ĉiam senvoĉan vokon malantaŭ si, Stomador ĉirkaŭrigardadis en la nokta vakuo. Li jen iradis, jen kuradis.
La luno embuskis malantaŭ nuboj, nudiginte sian lumantan ŝultron. La senpasia nokta lumo estis ĉirkaŭprenanta ombrojn de domoj. Ankoraŭ ne alkurinte ponton en malaltaĵo, kunigantan la antaŭurbon kun la urbo, Stomador ekvidis du junulinojn, haste revenantajn hejmen. Li ĵetiĝis al ili kun profunda kredo je la inspiranta lin forto, sed, rigidiĝinte pro la neatenditeco, tiuj junulinoj ĉe lia unua vorto: «Helpu al mortanto…» — disiĝis kaj ekkuris for, timigitaj de la sovaĝa aspekto de la hirta korpulenta homo. Ne haltante, ne ĝeniĝante, Stomador trakuris la mallongan kvartalon, kunigantan la ponton kun ŝtupoj de la norda elirejo de la Centra bulvardo, preskaŭ trastrekanta la urbon per rekta linio.
Densa foliaro de malaltaj palmoj bruis kaj ŝanceliĝadis pro la varmega vento, malproksime ludis orkestro de la maŭra rotondo; ĝiaj sonoj estis forportataj de la vento, nur fojfoje sonante klare kaj maltrankvile, kiel vortoj, kiujn ĵetas en pordon homo, foriranta por ĉiam, malproksimen. Preskaŭ ne estis preterpasantoj en tiu nokta horo; sur la fino de la bulvardo unu klara virina figuro en nigra mantilo estis alproksimiĝanta al la ŝtupoj; kiel steloj, brileris ŝiaj okuloj.
— Vivo, haltu pro morto! — kriis Stomador, ĵetiĝante al ŝi. — Kiu ajn vi estu, elaŭskultu la voĉon de la malespero mem! Temas pri mortkondamnito. Mi ne estas ebria, nek freneza, kaj mi tuj ekkredis je vi. Ne trompu min!
Ĉapitro XV
Eĉ la unua monato de la edzineco ne donis feliĉon al la juna virino, tiel arde amanta sian edzon, ke ŝi ne rimarkadis liajn pripensitajn agojn, preparantajn disrompon. Nur dum la unuaj tagoj de la edzeco Van-Konet estis atenta al sia edzino; post la transloĝiĝo al Poket li ĉesis ĝeniĝi kaj rekomencis tiun ordinaran por li vivon, al kiu li kutimiĝis. Li estis malatenta, akra kaj mokema, kiel plenaĝulo, rapide elreviĝinta pri ludilo, prenita de li pro kaprico por nelonga amuziĝo. En tiu tago Consuelo estis krude ofendita de Van-Konet, riproĉinta la edzinon pri ŝia nenobla deveno. Por almenaŭ iomete distri sin, la juna virino iris al koncerto sola, kie, aŭskultinte muzikon, eĉ pli malĝojigintan ŝin, ŝi en meditemo forlasis la koncertejon. Unuafoje tiel peze ne kongruis la sentoj, esprimitaj de la alta arto, kun ŝia amara naiva sperto. Malgaja, sentante deziron resti sola, ŝi, malmulte konante la urbon, malrapide iris laŭ la bulvardo ne en tiu direkto, kien necesis iri, kaj ŝin haltigis Stomador.
Ĵetinte preteran rigardon al li, Consuelo eligis kelkajn hispanajn vortojn kaj intencis iri pluen, sed Stomador tiel gardeme, kvankam arde, kaptis ŝian manon, ke ŝi haltis, ne decidiĝante koleri.
— Ne foriru, ne elaŭskultinte, — parolis Stomador, dismetinte la manojn, kvazaŭ li estis kaptanta ŝin. — Señora[9], estas kondamnita al mortekzekuto mia plej bona amiko, James Gravelot, kaj ĉe la tagiĝo oni lin pendumos. Señora, helpu al mi diri tiajn vortojn, kiuj konvinkos vin! Venu al li kun mi, elaŭskultu kaj adiaŭu lin! Via koro komprenos tiun lastan deziron, por kiu tro malinda kaj kruda estas mia lango, por ke mi povu ĝin esprimi!
Sentante seriozecon de la atako, vidante la malfeliĉan vizaĝon, la senordan veston, jam iomete infektita de la furioza emocio de la maljuna homo, Consuelo diris:
— Pardonu Dio lian pekan animon, se tio estas tiel, kiel vi parolas, bona homo. Kien do vi vokas min?
— En la prizonon, señora. Tio estas ne krimulo, kvankam li estis akuzita pri interpafado kun doganistoj. Neniu kredas pri lia krimeco, ĉar lin pereigis Van-Konet, la filo de la gubernatoro. Gravelot batis tiun sentaŭgulon pro malnobla ago. La venĝo, la timo perdi la profitdonan fianĉinon pereigis Gravelot-on. Sed mankas tempo rakonti ĉion. Mi vidas, ke vi ekkompatis, kaj via bela animo paliĝas, samkiel via vizaĝo, aŭdante pri la krimo. Jen lia lasta deziro, kaj juĝu, ĉu povas tiel diri nigra animo: «Stomador, turnu cin al la unua virino, kiun ci renkontos. Se ŝi estas maljuna, ŝi estos por mi patrino, se juna — iĝos fratino, se infano — iĝos mia filino». Juĝu do, kion ne ricevis la mortanto kaj kiel kruele estos rifuzi al li, ĉar li estas malsana, senmova kaj pretiĝas morti!