Выбрать главу

8. Iru kiel vi volas

Oni nomas tiun restoracion «memserva restoracio», ĉar en ĝi oni servas sin mem. Ne estas ulo, kiu venas al via tablo kun via tomato aŭ kafo. Vi devas servi vin mem.

Ĉu vi ne volas iri al memserva restoracio? Vi preferas, ke oni servu vin. Nu, bone. Kiel vi volas. Ĉiaokaze, mi ne iros kun vi. Vi devos iri sola. Mi devas resti ĉi tie. Mi laboros en mia ĉambro.

Kion? Ĉu vi timas perdiĝi? Ne timu. Miaopinie, vi ne riskas perdiĝi. Estas tre simple iri tien. Nur sekvu tion, kion Tom diris al vi. Tiel vi ne perdiĝos.

Se vi ne volas iri al memserva restoracio, iru do al alia restoracio. Ne gravas al mi. Same pri tio, ĉu vi iru buse, aŭte aŭ piede. Busi eble estas pli bone ol piediri, almenaŭ rilate al la piedoj, sed la buson vi devas atendi. Okazas, ke oni atendas longe. Aŭto estas pli rapida ol buso, kaj vi povas foriri per ĝi, kiam vi volas, sed ĉu vi havas aŭton?

Vi baldaŭ havos aŭton, ĉu? Nu, bone, sed «baldaŭ» ne estas «nun». Se vi deziras iri al la urbo nun, tre gravas, ĉu vi havas aŭton nun. Ke vi havos ĝin baldaŭ, tio estas grava iurilate, mi konsentas, sed tio ne helpas vin nun, eĉ iomete, por iri al la urbo, ĉu? Por aŭti ĝis la urbo, oni devas havi aŭton.

Sed fakte vi povas iri tien promene. Piediri estas bone por la koro. Kaj ankaŭ por la kapo, cetere. Kiam venas nokto, la urbo iĝas tiel bela! Kiam oni subite ekvidas la tutan urbon de malproksime, kaj noktiĝas, oni ekhavas senton pri io mistera, io ekstermonda, eĉ supermonda.

Ne estas tro longe ĝis la urbo. Kompreneble, vi ne estos tie tuj, vi devos tamen promeni iom da tempo. Sed ne estas tro longe. Ne timu, ke viaj kruroj tro laboros kaj perdos sian tutan forton.

Sed mi deziris diskuti kun vi ankaŭ pri io tute alia. Ĉu vi havas informojn pri Ana? Ŝi kuŝis en sia ĉambro kaj ne sentis sin tre bone. Tom iris al ŝi kun sia kuracisto, sed ŝi ne rigardas tiun kuraciston serioza, ŝi preferas sian kuraciston, ŝi vere ne amas lian. Li do forsendis sian kuraciston kaj vokis ŝian. Strange, kiam ŝi vidis lian kuraciston, ŝi sentis sin malbone, sed tuj kiam ŝi vidis sian kuraciston eniri en ŝian ĉambron[9], ŝi jam sentis sin pli bone.

Oni sin demandas, pri kio vere temas, ĉu ne? Ho, ĉu vi jam foriras? Do, bonan vesperon, kaj ankaŭ bonan nokton! Ĝis revido! Ni revidos nin baldaŭ, verŝajne. Do, ĝis!

9. Zorgi pri zorgado

Kion kredi? Ĉu liajn okulojn? Ĉu liajn vortojn? Liaj vortoj alvokas kompaton. Li montras sin kompatinda. Li diras ion ajn, por ke oni kompatu lin. Sed la okuloj! Oni povas sin demandi, ĉu ili ne estas pli kredindaj ol la vortoj, kiujn li eldiras. Kaj ili ne esprimas la samon. Tiuj pale bluaj okuloj estas strange senesprimaj. Ĉu ne strange, ke ili restas tiel senesprimaj, dum li parolas tiel bele, por ke ni kompatu lin?

«Multo estas dirita, sed nenio farita», li diras. «Multe da parolado, malmulte da agado», li plu diras. Sed, ĝuste, ĉu, kiam li tion diras, li ne parolas pri si? «Rigardu, kiel maldika mi estas», li diras, «jen kiel agas la zorgoj al mia kompatinda korpo. Mia sano iom post iom forsvenas. Vidu: miaj haroj forfalas. Baldaŭ mi estos tute senhara. Aŭ restos nur kelkaj haroj sur mia kapo. De tago al tago mi pli kaj pli senhariĝas. Baldaŭ mi estos tute malsana, ĉar tiu senhalta zorgado agas tre malbone al mia sano, tiel ke mia bela hararo iom post iom malgrandiĝas, iom post iom forperdiĝas.

«La kuracisto diris al mi: «Se vi volas, ke mi kuracu vin, kaj vi resaniĝu, tiu zorgado devas halti. Sen tio, sen via kunlaboro, la plej bona kuracisto ne povas sukcesi. Mi trovas vin helpinda. Mi deziras kuraci vin, mi deziras nenion alian, ol ke vi plene resaniĝu, sed vi devas helpi min. Por min helpi, vi devas labori super[10] viaj zorgoj. Zorgado nur povas malhelpi mian laboron. Via malsano rilatas nur al via troa zorgado. Ankaŭ via maldikiĝo. Ne temas pri alia grava malsano. Ne temas pri tiu serioza malsano, pri kiu vi pensadas la tutan tempon. Ne. Kelkaj malsanoj estas tre seriozaj. Ne via. Temas nur pri tio, ke vi tro zorgas. Kiam via troa okupiĝado pri tiuj zorgoj haltos, via sano revenos. Sed mi estas senpova rilate al via trozorgado. Nur vi povas helpi vin kaj kuraci vin tiurilate»».

«Jen kion la kuracisto diris al mi. «Vivu senzorge», li diris, «kaj vi resaniĝos». Kaj, kredu min, li estas tre bona kuracisto. Li scias, pri kio li parolas. Do, kiam li petas min ne plu zorgi, mi devas ne plu zorgi, se mi volas retrovi mian sanon, se mi volas, ke la falado de miaj haroj finfine haltu. Sed vivi senzorge ne estas simple. Mi provis ne plu zorgi, mi provis kaj provadis. Sed kion ajn mi faras, mi malsukcesas. Kiel ajn mi provas ne zorgi, zorgoj revenadas. Kaj mi eĉ pli kaj pli zorgas pri mia malsukcesa provado ne zorgi: mi ne sukcesas ne plu zorgi, kaj tiu penso, ke mi tro zorgas, ĉar mi ne povas ne zorgi, tro okupas min. La penso fariĝi senharulo estas timinda, ĉu ne? Kaj tion mi pensas la tutan tagon. Kion fari, diable, kion fari?»

Jen kiel li parolas. Li tute certe deziras, ke ni lin kompatu. Li certe pensas: «Se ili kompatos min, ili faros la aferojn por mi, kaj mi povos trankvile dormi, dum ili faras mian laboron». Tion diras liaj okuloj.

Estas vere, ke, antaŭe, lia korpo estis tiel grasa, ke ĝi estis tute ronda, kaj nun li sengrasiĝis. Ankaŭ estas fakto, ke lia hararo, tiel dika antaŭe, tre maldikiĝis. Sed dum liaj vortoj parolas pri malsano, zorgado, senhariĝo, malgrasiĝo, liaj pale bluaj okuloj ne elvokas[11] kompatindan vivon. Ili esprimas la ideon «Mi estas pli forta ol vi. Mia korpo eble estas maldika kaj malforta, pli malforta ol la viaj, sed mi pli fortas pense. Mi havis la bonan ideon agi tiel, ke vi kompatu min. Kaj nun vi kredas min malsana, kaj vi faros la tutan laboron por mi. Tiel mi povos senzorge dormi, kaj regrasiĝi trankvile».

10. La fortegulo

Johano estas viro fortega. Tiu altega, dikega fortegulo ŝatas laboregi. Li havas tre grandan forton, forton grandegan, oni povas diri, kaj se li ne faras ion per sia fortego, li ne ŝatas sin mem. Li do laboregas en la urbego. Tagon post tago li iras al sia laborloko, kiun li tre ŝatas, kaj tie seriozege laboregas.

Li ŝatus ŝati la vivon. Multrilate oni povas diri, ke li jam ŝategas ĝin, sed...

La vivo estus belega por li, se li ne havus strangan malsanon. Li malsanas en la kapo, kaj tio estas malbona. Vi vin demandas, pri kio mi parolas, ĉu ne? Nu, jen lia malsano: li timas, li ege timas, li timegas tion, kio estas eta.

Se li promenas en la urbo kaj jen, plej normale, aliras lin vireto por ion demandi, la koro de Johano emas bati rapidege, li paliĝas, li sentas sin malbone, kaj grandega timo ekokupas lin. Li normale ŝatas knabinojn, sed se knabino aspektas tro malgranda, tro malforta, nia grandegulo emas timi ŝin. Ĉu vi imagas? Li neniam iras al urbeto, ĉar li sentas sin bone nur en urbegoj kun multegaj homoj, kiuj rapide iras tien kaj tien ĉi. Kaj se vi servas lin per kafo en malgranda taseto, lia kapo emas turniĝi, li sentas sin malkomforta ĉe la koro, li iĝas palega, kaj devas superi nekredeble fortan emon forrapidi el la loko, kie li troviĝas.

Strange, ĉu ne? Kaj ĉu vi scias, kial? Mi parolis pri tio kun amiko lia. Tiu diris al mi, ke Johano fakte estas tre sentema pri sia troa forto. Li ne havas fidemon al si mem. Li opinias sin nefidinda. Kiam li estis knabeto kaj iris al la lernejo, li jam estis nenormale forta. Li batis la etulojn por senti sin supera. Li ŝatis povi deklari: «Mi estas ege forta. Mi estas la plej forta. Mi estas la plej forta el la lernejo. Mi estas la plej forta el la tuta urbego». Kaj por montri al si kaj al la aliaj, kiel forta li estas, li ekbatis ilin, kaj ilin batadis kaj bategis, ĝis ili falis kaj petegis: «Kompaton!» Tiam li sentis sin grava, granda, multopova.

вернуться

9

 Ŝi vidis sian kuraciston: kiu vidis? — ŝi. La kuraciston de kiu? — de ŝi (de tiu, kiu vidis).

Eniri en ŝian cambron: kiu eniris? — ne ŝi, sed la kuracisto. En la cambron de kiu? — ne de la kuracisto (ne de tiu, kiu eniris), sed de ŝi. Se vi dirus: «Ŝi vidis la kuraciston eniri en sian ĉambron», tio volus diri, ke ŝi vidis la kuraciston eniri en la ĉambron de la kuracisto.

вернуться

10

Labori super io: labori pri io.

вернуться

11

Elvoki: fari, ke pensoj venas pri...