Выбрать главу

Sed la demando ĉiam estas: kiel malhelpi, ke Dudi fuŝu nian vesperon. Dudi estas ĝenema. Li trovas sian plezuron en situacioj, en kiuj liaj kunuloj malplezuras. Kaj li estigas tiajn situaciojn.

Tamen, li estis dekomence unu el nia grupo. Ni ne povas peti lin ne veni. Kion fari?

Ĉi-foje li rekomencis. Komence, ni estis kontentaj, ĉar ni opiniis, ke li ne venos. Li venis malfrue, kaj jam furiozis, ke ni komencis sen atendi lin. Kiam ni diris, ke ni ĉiam komencas ĝustahore, li furiozis. «Mi malfruas, ĉar mi devis labori ĝis malfrue», li diris, «kaj vi eĉ ne povis atendi min duonhoreton!» Fakte, li malfruis preskaŭ plenan horon.

Poste, li plendis pri la menuo. Li ne ĉeestis en la kunveno — antaŭ kelkaj semajnoj — kiam ni interkonsentis pri tio, kion ni manĝos. Mi bedaŭras, sed ni decidis unuvoĉe pri la manĝaĵoj. Ni ĉiam provas, kiel eble plej bone, ne enmeti manĝaĵon, kiun unu el ni ne ŝatas. Sed se, je la momento, kiam ni decidas, unu el la grupo ne aŭdigas sin — ekzemple ĉar li forestas, kiel Dudi tiun fojon — ni tamen ne povas plene forigi la riskon, ke sur la tablon venos manĝaĵo, kiun la koncernato ne ŝatas.

Dudi do plendis pri la menuo. Kutime, li tre ŝatas supon. Sed ĉi-foje, kiam li apenaŭ ekmanĝetis iom da supo, jam li komencis brue esprimi sian malkontenton. «Mi ne nomas tion ĉi supo», li diris tiel laŭte, ke la tuta restoracio aŭdis lin, kvankam nia grupo sidis en alia manĝoĉambro, ne en la restoracio mem. Ĝena situacio, ĉu ne?

Estas muzikistoj en la restoracio, kaj, kompreneble, eĉ en nia speciala manĝoĉambro ni aŭdis ilin, ĉar tamen ne estis dika ŝtona muro inter la ĉefa ejo kaj ni. Nu, la muziko estis tro laŭta kaj tro rapida por s-ro[23] Dudi. Foje, tuj kiam li aŭdis, ke muzikaĵo ĵus finiĝis, li ekstaris, kun furioza esprimo, iris en la restoracion kun la irmaniero de gravulo aŭtoritatplena, kaj ekkriis per la aĉa voĉo de ulo malbonmaniera: «Gratulon pri la malbela bruo, sinjoroj muzikistoj. Kion vi ĵus aŭdigis, tion mi ne nomas muziko, sed bruo. Bonvolu meti finon al tiu bruado. Mia kapo doloras dank' al vi!»

Li kriis tiel malbele, ke li timigis hundon, kiu troviĝis tie kun maljuna paro, kaj la hundo respondis al li similvoĉe, tiel ke la tuta restoracio ekridis. Kompreneble, tio igis lin eĉ pli furioza. Li revenis al nia manĝoĉambro brufermante la pordon plej malĝentile.

Diable! Kia homo! Li igis la atmosferon pli kaj pli peza.

Poste li plendis al la kelnero, ke lia telero ne estas pura. Tion li imagis. Lia telero estis perfekte pura. Sed ne eblas diskuti kun li. Kiam li decidis, ke jen estas malpura telero, vi povas rigardegi per plej larĝaj okuloj, provante trovi eĉ etan peceton da malpuraĵo, kvankam ĉio estas plej pura, li tamen montros al vi neekzistantajn malpurajn lokojn.

Kaj jen li eligis el sia poŝo pecon de paperaĉo, sur kiu li komencis noti siajn plendojn! Por ke ni diskutu la malbonajn flankojn de tiu vespero dum nia sekvanta kunsido, li diris. Ĉu vi imagas?

Nu, mi ne povas raporti ĉion al vi. Li trovis la salaton nemanĝeble dolĉa, kaj la kukon nemanĝeble maldolĉa, li rompis sian glason faligante ĝin furioze, ĉar, laŭ li, la trinkaĵo estis netrinkebla. Li parolaĉis al tiu kompatinda kelnero tiel malbele, ke nia tuta grupo malkontentis, kaj kelkaj vizaĝoj ruĝiĝis. Sed ni ne sukcesis silentigi lin. Apenaŭ oni ne elirigis lin el la restoracio.

Li multe plendis al ni, tute malsaĝe, pri ĉio, kion li ricevis, kaj, cetere, pri la tuta loko. «Kiam ni estis kune soldatoj», li diris, «ni manĝis pli bone. Kiam ni estis soldatoj, ni ricevadis trinkeblan bieron. Kiam ni estis soldatoj, la teleroj ne estis malpuraj. Kiam ni estis soldatoj, la kukoj estis kontentige dolĉaj. Kiam ni estis soldatoj, la homoj rilatis amike kun ni, dum ĉi tie la kelneroj aliras nin malĝentile. Kiam ni estis soldatoj, ni ne devis aŭdi tian bruaĉan muzikon. Kiam ni estis soldatoj, ni havis dolĉan vivon».

Kompreneble, ĉio, kion li diris pri nia kuna militservo, estis tute nevera. Mi ne scias, ĉu li estis malsincera, aŭ ĉu iu speco de forgesemo misaranĝis liajn memorojn, forigante la malbonajn faktojn kaj troigante la belajn, sed tio, kion li diris, tute ne esprimas la veron. Nia soldata vivo tute ne estis ĝojiga. Estis por multaj el ni vere doloraj momentoj en tiu militservo. La daŭra amikeco inter niaj samgrupuloj devenas verŝajne de la fakto, ke ni kune travivis multajn aĉajn situaciojn, kiuj igis nin pli proksimaj unuj al la aliaj.

вернуться

23

s-ro: sinjoro.