Выбрать главу

Vidu, kiel elturniĝema mi estas. Jen mi sukcesis certigi al mi, ke mi agis saĝe kaj bonfile ne skribante al mia patrino. Se ja mi skribus, ŝi ne havus tiun — por si sanigan — okazon plorletere plendi.

Stranga estas la homa koro, ĉiam ema pravigi sin!

Kaj tamen, kiu diros, ke ne troviĝas iom da pravo en tiu ĵus esprimita ideo? Nu, eble ĝi estas iom prava. Sed pri unu alia afero mi estas certa, nome, ke mia konscia deziro neniam estis agi bonfile, kiam mi lasis la tempon pasi kaj tagojn sekvi tagojn sen unu vorto skribita de mi.

Mi ludis, mi ĝojis, mi kantis, mi promenis, mi marŝis, mi vivis libertempan vivon, kaj mi tute simple forgesis pri la hejmo, kaj pri miaj zorgoplenaj gepatroj. Ne. Rilate al leterskribado, mi ne estis bona filo. Neniam rompis plumon pro troskribo mi.

18b. Mi atendas gravan leteron

Kioma horo estas? Preskaŭ la dua kaj kvin minutoj. Aŭ, se vi preferas — ja uzeblas ambaŭ dirmanieroj — kvin minutoj post la dua. Nu, nu, kiel rapide la tempo pasas!

Mi ne vidis la leterportiston. Ĉu li jam pasis? Preskaŭ ĉiam mi vidas lin. Kutime li pasas tuj post la dua.

Hoho! «Kutime li pasas post la dua», tiu esprimo ne estas tre klara. Oni povus pensi, ke mi volas diri: «tiu ĉi leterportisto pasas tuj post la dua leterportisto». Nu, ĉu vere oni povus miskompreni tiamaniere? Verŝajne ne. Kial estus tri leterportistoj pasantaj samstrate? Por ke nova leterportisto povu pasi post alia leterportisto, kiu mem estus nomata «dua leterportisto», devus pasi tri leterportistoj entute, ĉu ne?

Verŝajne do vi komprenis, ke temas pri la horo. Mi volis diri: «Kutime li pasas tuj post la dua horo».

Nu, mi iru vidi, ĉu li alportis ion al mi. Mi ja atendas gravan leteron, kaj ĝi ankoraŭ ne alvenis. Mi ne ŝatas atendi, atendi, atendadi ion, kio ne okazas. Kaj jam de kelkaj tagoj mi atendas la alvenon de tiu letero.

Ne. Estas nenio. Aŭ li jam pasis, kaj estis nenio por mi, aŭ li ankoraŭ ne pasis. Plej verŝajne li ankoraŭ ne pasis.

Eble li malfruas ĉi-foje. Li preskaŭ neniam malfruas, li kutime pasas ĝustatempe. Tamen malfruo povas fojfoje okazi.

Sed rigardu! Laŭ la murhorloĝo estas nur kvarono[30] antaŭ la dua. La unua kaj kvardek kvin minutoj. La unua kaj tri kvaronhoroj. Ĉu eble la murhorloĝo funkcias bone, dum mia brakhorloĝo estas fuŝita?

Ne! Mi misvidis. Mi misprenis[31] la sekundan montrilon por la minuta. Sur mia brakhorloĝo, la sekunda montrilo estas tro dika, ĝi tro similas minutan, kaj mi neniam vere alkutimiĝis al tiu dika montrilo, kiu montras nur la sekundojn. Mi ofte mislegas la horon pro tiu tro dika sekundmontrilo.

Koncerne la murhorloĝon, estas pli simple, ĉar ĝi estas tre malnova kaj ne havas montrilon por la sekundoj. Tiel ne estas risko fuŝlegi la horon.

Kiel kutime, mi parolas senhalte kaj dume la tempo pasas. Nun estas dek minutoj antaŭ la dua. Tio estas la unua kvindek. La unua horo kaj kvindek minutoj kaj dek sekundoj. Nu, ni ne konsideru la sekundojn. Sekundoj tute ne gravas. Estas do la unua kaj kvindek minutoj. La dektria kvindek, se vi bezonas precizigi, ke nun estas posttagmeze. Dek minutoj antaŭ la dekkvara. Ĉar, se la unua posttagmeze estas la dektria, tiam la dua posttagmeze estas la dekkvara.

Mi neniam kutimiĝis al tiu maniero esprimi la horon. Eĉ dum mia militservo, kvankam mi soldatis en unuo specialigita pri komunikado, kaj ni devis uzi tiun teruran dudekkvarhoran dirmanieron. Mi neniam sukcesis plene lerni ĝin. Nu, mi povas uzi ĝin, sed ĉiam kun sekundo da hezito. Ĝi neniam iĝis reale natura por mi.

Nu, nu, leterportisto, kion vi faras? Ĉu vi venas aŭ ne? Mi volas legi tiun leteron, scii, ĉu mi povos labori en tiu radiomagazeno. Mi estas fakulo pri radio. Mi eklernis dum la militservo, kaj poste plu interesiĝis pri radio, sekvis instruadon pri radio en vespera lernejo, iĝis radiofakulo.

Amiko Bip diris al mi, ke tiu laboro en la radiomagazeno estus perfekta por mi, kaj mi la ĝusta homo por tiu laboro. Kial la direktisto de la magazeno ne respondis tuj? Kial tiuj uloj, tiuj ĉefoj, neniam respondas tuj? Kial ili ne respondis parole, tuj post la intervido, ĉu ili akceptas min aŭ ne? Kial ili diris: «vi estos informita perletere»? Kial, en tiuj situacioj, ili ĉiam alprenas senmovan vizaĝon?

вернуться

30

Kvarono: 1/4

вернуться

31

Preni X por Y, mispreni X por Y: pensi, ke estas Y, dum fakte estas X.