Выбрать главу

Oni subdiris[36] al mi, ke vi transiris al niaj malamikoj. Mi tion ne volis kredi. Kiam vi ĝojsaltis vidante min reveni, mi kredis je vi. Kiam vi kisis min kvazaŭ amoplene, mi kredis je vi. Kaj ĉu vi memoras tiun fojon, kiam vi ploris kaj ploris, ĉar mi ĵus tenis min iom malafable? Mi estis laca kaj ĵus agis malĝentile. Pro laceco oni kelkfoje agas, kiel oni devus ne agi. Aŭ pro troa zorgado. Nu, mi agis malbone kaj mia sinteno ne estis pravigebla. Kaj vi ploris. Jes, tiun tagon, kiam vi ploris, mi kredis je vi.

Sed nun, jam la trian fojon mi trovas vin subaŭskultanta ĉe la pordo de mia oficejo. Mi bezonas koni vian celon. Kion do vi celas? Vi tion neniam faris antaŭe. Ne temas do pri simpla persona scivolemo. Se vi estus nature scivolema, mi estus rimarkinta tion jam delonge. Ne. Ĉiam mi ŝatis vian diskretan sintenon. Kiuj ajn la kondiĉoj, en kiuj mi igis vin labori, vi tenis vin plej diskrete.

Kaj nun, subite, ĝuste en tempo, kiam diversaj raportaĉoj alvenas al mi koncerne vin, kiam oni provas subkomprenigi al mi, ke eble mi devus dubi vian honestecon, jen vi komencas subaŭskulti. Vi tamen subskribis[37] promeson ĉiam gardi la interesojn de ĉi tiu oficejo. Vi scias, ke ni havas malamikojn, kiuj serĉas ĉiaspecajn informojn pri niaj esploroj, kaj kiuj sufiĉe riĉas por havigi multe da mono al tiu, kiu transdonus al ili interesajn sciojn pri ni. Ĉu al ili vi transiris? Ĉu vi forlasis nin, kvankam vi skribe promesis kaj mem subskribis vian promeson? Kvankam vi — laŭ via diro — amas min?

Via onklo Johano foje alvenis senbrue por viziti nin kaj diris al mi, ke li vidis vin rigardi tra la seruro de mia oficejo. Kia sinteno! Alian fojon, kiam mia fratino, pasante tra nia urbo, ankaŭ venis nin viziti, vi eksaltis en la koridoro, kiam ŝi subite ekaperis apud vi. Ŝi ne vidis, kion vi faras, sed ŝi raportis al mi la aferon, ĉar ŝi tre miris pri via reago al ŝia alveno. Ŝi tre precize rimarkis vian salteton. Vi eksaltetis, kiel oni faras, kiam io tute neatendita — kaj malplaĉa, aŭ danĝera — subite prezentiĝas. Mirige, ĉu ne?

En mia raporto al niaj ĉefoj, mi prezentis la tutan situacion. Mi montris, kiel danĝera ĝi estas por ni. Mi proponis diversajn agadojn, kiuj, miaopinie, ebligus savi preskaŭ ĉion. Ni devos streĉi niajn fortojn, sed ni havas multajn ŝancojn sukcesi, se ni agos tuj. Tamen unu kondiĉo gravegas: sekreteco. Sekreteco estas plene necesa ĉi-afere, se ni volas, ke niaj fortostreĉoj ebligu al ni realigi nian celon.

Sed ĉio ŝanĝiĝis pro via subaŭskultado. Mi ne dubas, ke vi eksciis nenion gravan ĉi-foje. Kiom ajn vi streĉis vian aŭskultpovon, vi ne povis plene aŭdi, kaj — ĉefe — vi ne povis kompreni, kio diriĝas trans tiu pordo. Fakte, via celo ne estas realigebla, ĉar mankas al vi tro da informoj.

Mi travivis multajn aventurojn en la vivo. Mi elportis malfacilaĵojn, danĝeron, malfeliĉon, kun ĉiam sekaj okuloj. Sed nun mi emus plori kiel knabeto.

Mi sentas ploremon, ĉar mi fidis al virino, kaj ŝi montris sin ne plu inda je mia fido. Mi sentas ploremon, ĉar la virino, kiun mi fidis, estis mia amatino, kaj ŝia apud-esto min per ĝojo plenigis. Kunlabori kun ŝi estis mia feliĉo. Scii, ke en ĉiu risko, jen ŝi estas apud mi, kaj min subtenas, tio iom post iom iĝis la devenejo de mia forto.

Kaj nun, iom post iom, mi komprenetis, ke ŝi ne estas fidinda, ke ŝi transiris al la malamika flanko, kaj ke mi devas gardi min.

Jes, mi apenaŭ povas min deteni de plorado, ĉar mi ankoraŭ amas ŝin. Mi ankoraŭ amas vin, Klara, sed eble ne por longe. Via malveremo tuŝas min tro suferige. Ĝi alsaltas min, kaj mi sentas, ke danĝera furiozeco min pli kaj pli kaptas. Ne. Ne moviĝu! Restu ĉi tie. Apud mi.

Vi ĉiam deziris apud-esti, ĉu ne? Via sola celo, kiam vi ekvidis min unuafoje, estis tutvive proksimi al mi. Tiel vi vin esprimis. Tutvive!

Ĉu vi sciis jam dekomence, ke iun tagon vi vendos miajn sekretojn? Aŭ ĉu ili sukcesis kapti vin en siajn dubajn agadojn nur poste? Ĉu vi estis sincera komence, kaj transiris al ili? Aŭ ĉu neniam okazis transiro, ĉar jam de la unua tago vi konis vian celon: enŝteliĝi ĉi tien kiel oficistino, labori perfekte, iom post iom havigi al vi la plenan fidon de la ĉefo, laŭcele agi por ke li enamiĝu, ŝajnigi amon al li, kaj uzi tiun belegan situacion por transdonadi informojn? Kiel serpento vi envenis nian esplorcentron, kiel serpento deziranta mortigi, sed atenta, ke oni ne vidu ĝin...

вернуться

36

Subdiri: komprenigi aŭ sciigi ion al iu, ne dirante ĝin tute klare.

вернуться

37

Subskribi: skribi sian nomon fine de letero aŭ dokumento.