Выбрать главу

Al kritikistoj. La rimo ne estas ia metafizika postulato, sed simple — ornamo. Inter certaj kadroj de akustikaj ebloj, sole de alkutimiĝo dependas, kion oni povas senti kaj ĝui ornamo. Oni povas kaj devas ellerni la aprezon de la rimoidoj.

Estas interese, ke eĉ la plej akraj kontraŭbatalantoj de la rimoidoj sentas, ke la klasikaj rimreguloj de Esperanto estas netaŭge severaj. Ekzemple unu el ili, recenzante la Faŭst-tradukon de Barthelmess, rekte riproĉas la tradukinton, ke li «kun tiaj nekontesteblaj kapabloj ne sentis, ke la ĝisnuna stato de la Esperanta poetiko malpermesas la tradukon de Faust

Nu, la uzo de rimoidoj volas helpi ĝuste por tio, ke ĉi tiu malpermeso fine malaperu.

Krome, mi asertas, ke la rimoidoj estas ne nur necesaj, ne nur lastaj rimedoj de malriĉo, kiujn pravigas sole la hungara proverbo: malriĉa homo kuiras per akvo. Ili donas ankaŭ kroman gajnon. Rimriĉaj lingvoj povas senfine varii siajn rimojn, porti ĉiam freŝajn kombinojn. En Esperanto la eterne ripetiĝantaj samaj rimoj baldaŭ iĝas tedaj. Nu, la rimoidoj donas agrablan variadon, interesajn disakordojn, post kiuj ree freŝe efektas eĉ la eluzita rimo pura. Oni pensu pri la muziko. Terure enua ĝi estus, se ĝi konsistus sole el puraj harmonioj. Disonancojn oni bezonas, por povi plezuri pri la solvanta pura akordo. Rimoidojn ni bezonas, por povi vere ĝui niajn rimojn purajn.

Esperanta elparolo

Ĉu la absolute unueca Esperanta elparolo estas ebla? Apenaŭ. Ĉiu lingvo nacia havas sian propran «muzikon» specialan, kiun la anoj de la respektiva lingvo pli-malpli transportas en sian Esperantan parolon. Lerta imitanto bone povas amuzi internacian societon per la prezento de ĉi tiuj «muzikoj».

La komprenon tio ne malhelpas. Kompreneble oni devas respekti la akcentregulon, oni devas klare elparoli la konsonantojn, klare distingi inter s kaj z, b kaj p, d kaj t, ktp. Kaj ĉi rilate, eĉ se ne praktike, almenaŭ principe, konsentas ĉiu esperantisto.

Sed la «muzikon» de la lingvo donas la vokaloj, kaj en ilia elparolo estas grandaj diferencoj. Ke ĉi tiuj diferencoj tamen ne naskas nekomprenon, tion oni povas danki al la cirkonstanco, ke Esperanto havas nur la kvin trunk-vokalojn (a e i o u) kaj kiel ajn oni ilin fermu, aŭ malfermu, aŭ garnu per flanksonoj, ili apenaŭ estas misformeblaj ĝis nerekonebleco.

Tamen, oni devus fiksi la unuecan Esperantan elparolon, la propran «muzikon» de la lingvo. Ian idealan modelon de muziko, kiun almenaŭ priklopodi devus ĉiu esperantisto.

Ĝis nun ekzistas du ĉefaj prononcmanieroj en Esperanto.

La unu estas la zamenhofa. Tio estas: elparoli la vokalojn ĉiam egale, duonfermite, nek tro longe, nek tro mallonge kaj signi la akcenton sole per la iometa plilaŭtigo de la vokalo.

Estas interese, ke tiu ĉi prononcmaniero tute ne fariĝis ĝenerala,[9] kvankam por ĝi pledis la nepra aŭtoritato de Zamenhof, kvankam ankaŭ nun de plej kompetenta oratora katedro oni deklaras ĝin modela.

Kio estas la kaŭzo de ĉi tiu obstina malobeo?

Laŭ mia opinio ekzistas du kaŭzoj: unu teoria kaj unu praktika.

La teoria kaŭzo estas, ke Esperanto konsistas ĉefe el romanaj, parte el anglo-germanaj elementoj, laŭ vortaspekto kaj sonstrukturo ĝi estas plej parenca al la itala lingvo, dum la zamenhofa prononcmaniero estas slava, kaj speciale pola, do fremda al la elementoj, el kiuj konsistas la lingvo.

La praktika kaŭzo estas, ke la zamenhofa elparolo, postulante la egale duonlongan elparolon de la vokaloj, ne permesas, ke oni ripozu iom ĉe la akcentoj. Per tio ĝi trudas al la parolanto troan rapidecon kaj tia truda rapideco nek por la parolanto, nek por la aŭskultanto estas bonvena en lingvo, kiu estas nenies lingvo gepatra. Eĉ okaze de tre klara vokalformado konfuzas ĉi tiu maŝinpafilmaniera, malmulte nuancita elparolo. Kiom pli, se tiel parolus ekzemple aŭstralia samideano!

Jen kial, malgraŭ ke ĉi tiu prononcregulo estas tre simpla, oni ne povis amikiĝi al ĝi, kaj, laŭ mia sperto dum kongresoj kaj en la radio, oni uzas prononcmanieron alian, multe pli komplikitan. Ĉi tiun «herezan» prononcmanieron, praktikatan de la plejmulto de esperantistoj mi provas ekspliki en la sekvantaj reguloj:

1. Ĉiu vokalo estas duonfermita.[10]

2. La akcentaj silaboj estas longaj, la senakcentaj estas vokale mallongaj.

3. La elparolo de vokalo en akcenta silabo dependas de tio, ĉu ĝin sekvas unu, aŭ pluraj konsonantoj.

a. Se ĝin sekvas pluraj konsonantoj, ĉi tiuj mem certigas la longecon de la silabo, la vokalo do estas mallonge prononcata (ardo, esti, inda, ondo, urĝa; bullo, brutto, finno, regatto).

b. Se ĝin sekvas unu konsonanto, aŭ vokalo, la akcenta vokalo devas mem certigi la longecon de la silabo, ĝi do estas longe, tirate prononcata (bāti, vēra, vīro, parōlo, mūro; balāi, krēi krīi, herōa, enūa; būlo, brūto, fīno, regāto).

Escepto: La dusilabaj vortoj de la Tabelo (tio, kia, iu ktp), la dusilabaj pronomoj (mia, via, ili, oni) kaj prepozicioj (super, apud) kaj unu estas duonakcentaj, t.e. ilia akcenta vokalo estas iom pli laŭta, sed mallonga. Nur en la poezio ili fariĝas longaj, se ili estas forte akcentitaj per la ritmo, aŭ ili estas rimvortoj.

4. La unusilabaj vortoj estas senakcentaj, aŭ duonakcentaj (se ili havas akcenton sencan).

Escepto: Ve estas longa. Ho memstare (ekz.: hō, mi bedaŭras) estas longa, sed, se ĝi signas vokativon (ho patro), ĝi estas mallonga. Krome longiĝas la vokalo de la unusilabaj vortoj, se ili estas rimvortoj.

Jen la prononcreguloj, kiuj kun plej proksima fideleco difinas la okcidenteŭropan elparolon de Esperanto. Kaj laŭ mia opinio, ili plene konvenas al sonstrukturo de la lingvo. Ilia apliko, el la buŝo de bona parolanto, donas tre elegantan kaj nuancriĉan efekton. La alterno de la senakcentaj, duonakcentaj kaj longaj akcentaj vokaloj donas al la lingvo agrablan ondadon, tute similan al la ĉarma muziko de la itala lingvo. La ripozoj sur la akcentaj vokaloj bonvene malrapidigas la parolfluon.

Kaj per ĝi oni bone povas distingi la vortojn kun duoblaj konsonantoj (brutto kaj bruto).

Krome per ĝi oni povas klarigi kaj pravigi kelkajn nepre necesajn ritmajn licencojn kaj adapti nian lingvon ankaŭ al la klasika metriko de la greka-latina poezio.

Pri la Esperanta ritmo

La Esperanta metriko, fiksita praktike de Zamenhof, severe tenas sin al la regula alterno de akcentaj kaj senakcentaj silaboj. Ĝi do konformas al la striktaj germanaj, anglaj kaj rusaj ritmoreguloj, laŭ kiuj rigida skemo fiksas la lokon de ĉiu akcenta kaj senakcenta silabo. Laŭ la maniero de ilia alterno ni distingas skemojn ascendajn:

      jambo: o-

      anapesto: oo-

kaj skemojn descendajn:

      trokeo: -o

      daktilo: -oo

(- signas akcentan, o signas senakcentan silabon.)

La klasikan Esperantan metrikon do karakterizas, ke la versoj havas difinitan marŝmanieron, aŭ leviĝan (jambo, anapesto), aŭ malleviĝan (trokeo, daktilo). Ĉiu silabo en la verso, laŭ la loko, kiun ĝi okupas, devas esti aŭ akcenta, aŭ senakcenta. Tamen, de ĉi tiu severa regulo oni trovas kelkajn diverĝojn.

Ritma akcento. Teoria akcento

Multfoje oni renkontas en akcenta loko silabon senakcentan: unusilaban vorton, aŭ senakcentan silabon de pli ol dusilaba vorto. Ekzemple:

вернуться

[9]

Post la apero de parto el ĉi tiu artikolo en la Literatura Mondo venis en miajn manojn (per la komplezo de sro Aleksandro Schwartz) artikolo de Eugen Wüster pri la sama temo. (Germana Esperantisto 1923. Junio.) Ĝoje mi vidis, ke miaj konstatoj preskaŭ tute konformas al tiuj de nia ŝatata Esperantologo. Ankaŭ li diras, ke, laŭ la prononcado de la plej spertaj esperantistoj diverslandaj, Esperanto havas multe pli ol nur kvin vokalojn, diferencajn inter si laŭ longo kaj koloro. Kaj li diras (en mia traduko):

«La „meza“ aŭ „duonlonga“ elparolo, rekomendata de multaj Esperanto-instruistoj, kontraŭas la parolaparaton de pluraj popoloj kaj farus la lingvon tre monotona.»

Ankaŭ li akcentas la aposteriorian, do simple konstatan karakleron de ĉi tiuj elparolprincipoj, kaj raportas eĉ pri elparol-provoj, faritaj de li per diversnaciaj (germana, angla, sveda, rusa) esperantistoj. Ĉe tiuj ĉi provoj li trovis relative tre malgrandajn diverĝojn de la elparolprincipoj, kaj ankaŭ la diverĝoj ŝajnis deveni el okazaj kutimoj, ĉar ili ne konformis al la elparolo de aliaj vortoj el la sama kategorio; krome, la diverĝoj ĉe la diversaj provpersonoj ĝenerale ne konformis unu al la alia. Tio signifas, ke la principoj restis validaj. «Meza» elparolo tute ne estis observebla.

Pri la unua parto de la artikolo de Wüster, kiu pritraktas la silabadon en Esperanto, mi havas nun nenion por diri. Pri la elparola parto nur du rimarkojn mi faras:

1. La maldekstrenŝoviĝo de la akcento en la kunmetitaj vortoj: líbertémpo, álivésti tute ne ŝajnas al mi apriorie malĝusta. En Esperanto estas fera principo prononca: manko de du sinsekvaj akcentoj. Ĉi tiu principo validiĝas ankaŭ en la supraj prononcoj. La klariga,lerneja elparolo povas ja insisti pri: alívésti, libértémpo. Sed en poemoj alivesti nepre povas esti uzata en anapesta ritmo.

2. Laŭ mia ĝisnuna sperto oni ne prononcas longe la finaĵojn i kaj u en iri, iru ktp, nek la finaĵon oj; la longa prononco de ĉi lasta eĉ estus malbela. Ilia longa prononco eble estas nur nacia apartaĵo (precipe franca). Sama erara nacia apartaĵo estas ĉe la hungaroj la longa prononco de la o-finaĵo (kōrō, āmō), devenanta el tio, ke en la hungara lingvo ekzistas la longa ó, kiel finaĵo de participo.

вернуться

[10]

L. Thomson (Aŭstralio) en sia Diskuto (L.M. 1931. Junio) malaprobas, ke mi diras la esperantajn vokalojn duonfermitaj. Laŭ li ili estas ĉiam tute malfermitaj.

Nu, ĉi tiu regulo de Thomson estas eble taŭga por anglalingvanoj, kiuj parolas kun tro fermitaj vokaloj, kiujn do oni devas instigi, ke en Esperanto ili uzu siajn vokalojn plej malfermitajn. Sed ekzemple la hungaroj havas tre malfermitan e-sonon, kiun alinaciano aŭdas i. Kaj ili ankaŭ uzas en Esperanto tiun ĉi e-sonon, tiel ke oni konstante devas bridi ilian malfermemon. Aliparte, la hungaroj havas en sia lingvo tro fermitan a-sonon, kiun alinaciano aŭdas preskaŭ o. Por ili do en ambaŭ okazoj plej konvena estas la regulo: parolu duonferme. Kaj same konvenas ĉi tiu regulo por ĉiuj en kies lingvo ekzistas tro fermita, aŭ tro malfermita vokalo. Ĉar la duonferma prononco signifas nur, ke oni nek tro fermu, nek tro malfermu, oni parolu meze, puran vokalon, kiel en la itala lingvo.

Cetere troa malfermo de la buŝo dum la elparolo de ĉiuj vokaloj, estus tiel granda peno por la buŝmuskoloj, ke tion oni ne povas daŭre plenumi.

Krome la akcento de mia artikolo ne estis sur la fermo-maniero, sed sur la longeco de la vokaloj.

Sed Thomson krome indigniĝas pri mia rimarko rilate la aŭstralian samideanon. Pardonon, mi tute ne volis ofendi. Mia rimarko aludis nur tion, ke, laŭ mia sperto dum kongresoj, la aŭstralianoj uzis plej forte la anglan «muzikon», t.e. la garnadon de la vokaloj per flanksonoj. Tio devenas certe el ilia izolateco. Ĉar je la fino de la kongreso ili ĉiam parolis pli pure, pli klare, pli itale.