Выбрать главу

— Hura! — kune kriis ĉiuj.

Sed apenaŭ la vojaĝantoj ekiris laŭ la trunko, apogante sin per la branĉoj, tuj el la arbaro aŭdiĝis longsona muĝo kaj al la ravino elkuris du furiozaj bestoj kun kojnodentoj, elŝoviĝantaj el la faŭkoj, kvazaŭ brilantaj blankaj sabroj.

— La sabrodentaj tigroj… — flustris Leono, tremante kvazaŭ folio.

— Trankviliĝu! — kriis Timigulo. - Transiru!

Leono, irante malantaŭ ĉiuj, turnis sin al la tigroj kaj eligis tian ekskluzivan muĝon, ke Elli pro timo apenaŭ ne falis en la abismon. La monstroj haltis kaj rigardis al Leono, ne komprenante, kiel tia malgranda besto povas tiel laŭte muĝi.

Tiu prokrasto donis eblecon al la vojaĝantoj transiri la ravinon, kaj Leono per tri saltoj atingis ilin. La sabrodentaj tigroj ekvidis, ke la ĉasaĵo forkuras kaj enpaŝis sur la ponton. Ili iris laŭ la arbo, de tempo al tempo haltis, mallaŭte sed minace muĝis kaj brilis per la blankaj kojnodentoj. Ilia aspekto estis tiel terura, ke Leono diris al Elli:

— Ni pereos! Kuru, sed mi provos deteni tiujn bestiojn. Bedaŭrinde mi ne sukcesis ricevi de Gudvin almenaŭ iomete da braveco! Tamen mi batalos ĝis la morto.

En la pajlan kapon de Timigulo ĉi-tage venis brilaj pensoj. Puŝinte Hakiston li kriis:

— Haku la arbon!

Fera Hakisto ne longe atendis. Li faris per sia grandega toporo tiajn furiozajn batojn, ke post du-tri svingoj li dishakis la pinton de la arbo kaj la trunko sen la apogo brue falis en la abismon.

La grandegaj bestoj falis kun ĝi kaj disbatiĝis sur akraj ŝtonoj sur la fundo de la ravino.

— Uf! — diris Leono kun profunda ekspiro pro trankviliĝo kaj solene donis al Timigulo piedon. - Dankon! Ni ankoraŭ vivos, ĉar mi preskaŭ adiaŭis al la vivo. Ne tre agrable estas trafi sur la dentojn de tiuj monstroj! Ĉu vi aŭdas kiel batas mia koro?

— Ve! — malgaje sopirĝemis Fera Hakisto. - Mi volus, ke ankaŭ mia koro tiel batu!

La amikoj hastis lasi la malĝojan arbaron, el kiu povis elsalti aliaj sabrodentaj tigroj.

Sed Elli tiel laciĝis kaj ektimis, ke ne povis iri. Leono sidigis ŝin kaj Totoĉjon sur sian dorson kaj la vojaĝantoj rapide iris antaŭen. Kiel ili ekĝojis vidinte baldaŭ, ke la arbaro iĝas pli maldensa kaj la arboj pli maldikaj! La suno per la gajaj radioj lumigis la vojon, kaj baldaŭ la vojaĝantoj venis al bordo de larĝa kaj rapidflua rivero.

— Nun ni povas trankviliĝi, — ĝoje diris Leono. - La tigroj neniam eliras el sia arbaro: ĉi tiuj bestegoj ial timas vastan spacon…

Ĉiuj sopirĝemis libere, tamen aperis nova problemo.

— Kiel ni transiros? — diris Elli, Fera Hakisto, Timema Leono kaj Totoĉjo, kaj ĉiuj kune ekrigardis al Timigulo — ili jam konvinkiĝis, ke liaj saĝo kaj kapabloj kreskas ĉiuhore.

Flatita per komuna atento, Timigulo faris gravan aspekton kaj tuŝis per fingro la frunton. Pensis li ne tre longe.

— Ja akvo ne estas la solida tero, kaj la solida tero ne estas akvo! — grave eldiris li. - Trans la riveron ni ne povas iri perpiede, sekve…

— Sekve? — demandis Elli.

— Sekve, Fera Hakisto devas fari floson kaj ni transflosos la riveron!

— Kiel saĝa vi estas! — admire ekkriis ĉiuj.

— Ne, mi ankoraŭ ne estas saĝa, sed nur sin-don-em-a, — oponis Timigulo.- Kiam mi ricevos de Gudvin cerbon, tiam mi ĉesos esti sin-don-em-a kaj fariĝos saĝa.

Hakisto komencis haki arbojn kaj forta Leono tiris ilin al la rivero. Elli kuŝiĝis ripozeti surherbe. Timigulo laŭ sia kutimo ne sidis samloke. Li promenis laŭborde kaj trovis ĉi tie arbojn kun maturaj fruktoj. La vojaĝantoj decidis aranĝi ĉi tie dormlokon.

Elli vespermanĝis per bongustaj fruktoj kaj ekdormis gardata de siaj fidelaj amikoj kaj ensonĝe vidis la miraklan Smeraldan Urbon kaj Grandegan Magiiston Gudvin.

Transriveriĝo

La nokto pasis trankvile. Matene Fera Hakisto finis fari la floson, preparis stangojn por si mem kaj por Timigulo kaj proponis al la kunuloj surflosiĝi. Elli kun Totoĉjo surmane lokis sin meze de la floso. Timema Leono ĵus paŝis sur la randon, la floso kliniĝis kaj Elli kriis time. Tamen Fera Hakisto kaj Timigulo hastis salti al la alia rando, kaj ekvilibro reaperis. Fera Hakisto kaj Timigulo movis la floson trans la riveron, malantaŭ kiu komenciĝis mirakla valo, ie kovrita de verdaj arbaretoj kaj plenlumigita de la suno.

Ĉio pasis bone ĝis la floso trafis la mezon de la rivero.

Ĉi tie rapida torento kaptis ĝin kaj portis tra la rivero, kaj la stangoj ne atingis la fundon. La vojaĝantoj embarasite rigardis unu alian.

— Estas tre malbone! — ekkriis Fera Hakisto. - La rivero forportos nin en Violan landon kaj ni trafos en sklavecon de la malica sorĉistino.

— Kaj mi neniam havos cerbon! — diris Timigulo.

— Kaj mi — bravecon! — diris Leono.

— Kaj mi — koron! — aldonis Fera Hakisto.

— Kaj ni neniam revenos en Kansason! — finis Elli kaj Totoĉjo.

— Ne, ni devas atingi Smeraldan Urbon! — ekkriis Timigulo kaj streĉis la stangon.

Malfeliĉe ĉi-loke okazis ŝlima rifo kaj la stango profunde enpikis ĝin. Timigulo ne sukcesis lasi la stangon, sed la floso rapide moviĝis laŭ la fluo, kaj post momento Timigulo jam pendis sur la stango meze de la rivero sen apogo sub la piedoj.

— Saluton! — nur sukcesis krii Timigulo al la amikoj kaj la floso jam estis malproksime.

La stato de Timigulo estis senespera. "Ĉi tie al mi estas pli malbone ol antaŭ la renkonto kun Elli, — pensis la malfeliĉulo. - Tie mi almenaŭ provis peli la kornikojn, sed kiu instalas timigilojn meze de rivero? Ve, verŝajne, mi neniam ricevos cerbon!"

Dume la floso rapidis laŭ la fluo. La malfeliĉa Timigulo restis malproksime kaj malaperis post riverkurbiĝo.

— Mi devas enakviĝi, — diris Timema Leono, kaj ektremis per la tuta korpo. - Uf, kiel mi timas akvon! Se mi ricevus de Gudvin bravecon, por mi enakviĝo estus bagatelo… Tamen kion fari, ni devas atingi la bordon. Mi naĝos, sed vi tenu mian voston!

Leono naĝis, spiregante de la streĉo, kaj Fera Hakisto firme tenis la pinton de lia vosto. Malfacila estis la laboro — tiri la floson, tamen iom post iom Leono proksimiĝis al la alia bordo de la rivero. Baldaŭ Elli konvinkiĝis, ke la stango atingas la fundon kaj komencis helpi al Leono. Post grandaj penoj la tute turmentitaj kunuloj atingis la bordon — tre malproksime de tiu loko, kie ili komencis la transiĝon.

Leono tuj sternis sin sur herbo piedsupren por sekigi la ventron.

— Do kien ni nun iros? — demandis li duonferminte la okulojn pro sunbrilo.

— Reen, kie restis nia amiko, — respondis Elli. - Ja ni ne povas foriri de ĉi tie, ne helpinte al nia kara Timigulo!

La vojaĝantoj iris laŭborde kontraŭ la riverfluo. Ili longe sin trenis, klininte la kapojn kaj ofte stumblante, kaj malgaje pensis pri la restinta sur la rivero amiko. Subite Fera Hakisto kriis tre laŭte: