Выбрать главу

Totoĉjo vere kuŝis sur la papava tapiŝo apud sia eta mastrino. Nur Timigulon kaj Feran Hakiston ne efikis la pereiga odoro de la floroj kaj ili estis viglaj kiel ĉiam.

— Kuru! — diris Timigulo al Timema Leono. - Savu vin el tiu ĉi danĝera loko. Ni portos la knabinon, sed se vi ekdormos, ni ne povos vin porti, ja vi estas tro peza.

Leono saltis antaŭen kaj baldaŭ malaperis. Fera Hakisto kaj Timigulo krucis siajn brakojn kaj sidigis tien Elli. Ili ŝovis Totoĉjon en la manojn de la dormanta Elli kaj ŝi senkonscie alkroĉiĝis al lia mola felo. Timigulo kaj Fera Hakisto iris inter la papava kampo laŭ la larĝa spuro de ĉifitaj floroj kiun lasis Leono, kaj al ili ŝajnis, ke tiu kampo estas senlima.

Sed jen fore aperis arboj kaj verda herbo. La amikoj trankviliĝinte ekspiris: ili timis, ke longa ĉeesto en venena aero mortigos Elli. Sur rando de la papava kampo ili ekvidis Leonon. La flora aromo venkis la fortan beston, kaj li dormis, larĝe sterninte siajn piedojn dum la lasta peno atingi la savan herbejon.

— Ni ne povas helpi lin! — malgaje diris Fera Hakisto.- Li estas tro peza por ni. Nun li dormas por ĉiam, kaj povas esti, ke al li sonĝas, ke li, finfine, ricevis bravecon…

— Mi tre bedaŭras, — diris Timigulo. - Malgraŭ sia timemo, Leono estis bona amiko, kaj por mi estas amare lasi lin ĉi tie, inter la malbenitaj papavoj. Sed ni iru por savi Elli.

Ili portis la dormantan knabinon sur verdan herbejeton ĉe rivero, malproksimen de la mortiga papava kampo, metis ŝin sur la herbon kaj sidiĝis apude, atendante kiam freŝa aero vekos Elli.

Dum la amikoj sidis kaj rigardis ĉirkaŭen, apude ŝanceliĝis herbo, kaj sur la herbejeton saltis flava sovaĝa kato. Montrinte la dentojn kaj preminte la orelojn al la kapo, li persekutis ĉasaĵon. Fera Hakisto ekstaris kaj ekvidis grizan kampan muson. La kato levis multungegan piedon super ĝi, kaj la muso plendpepis kaj fermis la okulojn, sed Fera Hakisto ekkompatis ĝin kaj dishakis la kapon al la sovaĝa kato. La muso malfermis la okulojn kaj ekvidis, ke la malamiko mortis. Ĝi diris al Fera Hakisto:

— Mi dankas vin! Vi savis mian vivon.

— Ho, ne gravas, — kontraŭdiris Fera Hakisto, al kiu ne estis agrable murdi la katon. - Vidu, ke mi ne havas koron, sed mi ĉiam penas helpi al la pli malforta, eĉ se tiu estas simpla muso!

- Ĉu simpla muso? — kolere pepis la muso. - Kion vi volas diri, sinjoro? Ĉu vi scias, ke mi estas Ramina, la reĝino de la kampaj musoj?

— Ho, ĉu vere? — ekkriis konsternita Hakisto. - Mil pardonpetojn, Via Majesteco!

- Ĉiuokaze, savante mian vivon vi plenumis vian devon, — diris la reĝino moliĝante.

Ĉi-momente kelkaj musoj, spiregante elsaltis sur la herbejeton kaj per ĉiuj fortoj alkuris la reĝinon.

— Ho, Via Majesteco! — interrompante unu alian pepis ili. - Ni opiniis, ke vi pereis kaj intencis priplori vin! Sed kiu murdis la malbonan katon? — Kaj ili tiel malsupre riverencis al la malgranda reĝino, ke stariĝis sur la kapojn kaj iliaj piedoj balanciĝis en aero.

- Ĝin hakmortigis tiu ĉi stranga fera homo. Vi devas servi al li kaj plenumi liajn dezirojn, — grave diris Ramina.

— Ordonu li! — ĥore kriis la musoj. Sed ĉi momente ili kuris diversflanken kun la reĝino mem antaŭe. La afero jenis, ke Totoĉjo, kiam malfermis la okulojn kaj ekvidis tiom multe da musoj ĉirkaŭe, eligis admiran krion kaj ĵetis sin mezen de la musaro. Li ankoraŭ en Kansaso famiĝis kiel granda musĉasanto, kaj neniu kato povis egaliĝi al li je lerteco. Sed Fera Hakisto kaptis la hundeton kaj kriis al la musoj:

- Ĉi tien! Ĉi tien! Reen! Mi tenas lin!

La musreĝino ŝovis la kapon el la densa herbaro kaj time demandis:

- Ĉu vi certas, ke li ne formanĝos min kaj miajn korteganojn?

— Trankviliĝu, Via Majesteco! Mi lin ne liberigos!

La musoj kolektiĝis denove, kaj Totoĉjo, post senutilaj provoj liberiĝi el la feraj manoj de Hakisto, trankviliĝis. Por ke la musoj ne plu timu la hundeton, li estis ligita al paliseto enbatita teren.

La ĉefa musa korteganino ekparolis:

— Ho nobla nekonato! Kion vi ordonos por ke ni povu danki vin pro la savo de la reĝino?

— Mi eĉ ne povas imagi, — komencis Fera Hakisto, sed la konjektema Timigulo rapide interrompis lin:

— Savu nian amikon — Leonon! Li kuŝas sur la papava kampo!

- Ĉu Leono? — ekkriis la reĝino. - Li formanĝos nin ĉiujn.

— Ho, ne! — respondis Timigulo. - Li estas Timema Leono, li estas tre kvieta, kaj krome ja li dormas.

— Do ni provu. Sed kiel ni povas fari tion?

- Ĉu multe da musoj estas en via reĝejo?

— Ho multaj miloj!

— Ordonu kolekti ĉiujn, kaj ĉiu kunprenu longan fadenon.

La reĝino Ramina ordonis al la servantoj kaj ili tiel penege ĵetis sin diversflanken, ke tuj malaperis.

— Sed vi, amiko, — Timigulo turnis sin al Fera Hakisto, — faru firman ĉaron por transporti Leonon for de la papavoj.

Fera Hakisto komencis labori kaj agis tiel fervore, ke kiam aperis la unuaj musoj kun longaj fadenoj inter la dentoj, la firma ĉareto kun radoj el integraj lignaj stumpoj estis preparita.

La musoj kuris de ĉie; ili estis multmilnombraj, ĉiuampleksaj kaj ĉiuaĝaj: ĉi tie kolektiĝis malgrandaj musoj, kaj mezaj musoj, kaj grandaj maljunaj musoj. Unu kaduka musa maljunulino trenis sin sur la herbejeton post grandaj penoj kaj post la riverenco al la reĝino tuj falis piedsupren. Du nepinoj metis la avinon sur bardenan folion kaj fervore svingis per herbetoj super ŝi, por ke la venteto rekonsciigu ŝin.

Estis malfacile jungi tian amason da musoj: necesis ligi al la antaŭa akso milojn da fadenoj. Krom tio Hakisto kaj Timigulo hastis, Ĉar timis, ke Leono mortos en la papava kampo kaj la fadenoj interplektiĝis en iliaj manoj. Kaj krome iuj junaj petolemaj musoj kuradis de unu loko al alia kaj malordigis la jungaĵon. Fine, ĉiu fadeno estis ligita per unu fino al la ĉaro kaj per la alia — al musa vosto kaj aperis ordo.

Ĉi tempe vekiĝis Elli kaj mire rigardis tiun strangan vidaĵon. Timigulo kelkvorte rakontis pri la pasintaj eventoj, kaj turnis sin al la musa reĝino:

— Via Majesteco! Permesu min prezenti al vi Elli, la feinon de Murdanta Dometo.

La du altrangaj personoj ĝentile riverencis kaj komencis amikan paroladon…

La preparado estis finita.

Ne estis facile al la du amikoj surmeti la pezan Leonon sur la ĉaron. Tamen ili sukcesis levi lin, kaj la musoj kun helpo de Timigulo kaj Fera Hakisto rapide tiris la ĉaron for de la papava kampo.

Leono estis transportita sur la herbejeton, kie sidis Elli sub gardo de Totoĉjo. La knabino kore dankis la musojn pro la savo de la fidela amiko, kiun ŝi sukcesis firme ekami.

La musoj disronĝis la fadenojn ligitajn al iliaj vostetoj kaj ekrapidis hejmen. La musa reĝino donis al la knabino etan arĝentan fajfileton.

— Se vi bezonos min denove, — diris ŝi, — fajfu en ĝin kaj mi aperos por helpi al vi. Ĝis revido!

- Ĝis revido! — respondis Elli. Sed ĉi-momente Totoĉjo liberiĝis de la ligŝnuro kaj Ramina devis kaŝi sin en la densa herbaro kun hasto tute ne deca por la reĝino.