Выбрать главу

La vojo estis barita ambaŭflanke per belaj helbluaj plektobariloj trans kiuj komenciĝis kulturitaj kampoj. Ie videblis dometoj. Iliaj tegmentoj similis la pintajn ĉapelojn de la Maĉuloj. Sur la tegmentoj brilis kristalaj globetoj. La dometoj estis farbitaj en helbluan koloron.

Sur la kampoj laboris malgrandaj viroj kaj virinoj; ili demetis la ĉapelojn kaj amike riverencis al Elli. Ja nun ĉiu Maĉulo sciis, ke la knabino en arĝentaj ŝuetoj liberigis ilian landon de la malica sorĉistino, faliginte sian dometon — krak! krak! — ĝuste sur ŝian kapon.

Ĉiuj Maĉuloj, kiujn renkontis Elli survoje, kun timema miro rigardis al Totoĉjo kaj aŭdinte lian bojon ŝtopis siajn orelojn. Do kiam la gaja hundeto alkuris al iu Maĉulo, tiu forkuris de li per ĉiuj fortoj: en la regno de Gudvin neniam estis hundoj.

Vespere, kiam Elli malsatiĝis kaj pripensis kie tranokti, ŝi ekvidis ĉe la vojo grandan domon. Sur herbejeto antaŭ la domo dancis malgrandaj viroj kaj virinoj. Muzikistoj fervore ludis malgrandajn violonojn kaj flutojn. Samloke petolis infanoj, tiel etaj, ke Elli mire larĝigis la okulojn: ili similis pupojn. Sur la teraso staris longaj tabloj kun vazoj plenaj de fruktoj, nuksoj, bombonoj, bongustaj kukoj kaj grandaj tortoj.

Kiam oni ekvidis Elli, el la amaso de la dancantoj eliris bela alta maljunulo (li estis je la tuta fingro pli alta ol Elli) kaj kun salutklino diris:

— Mi kaj miaj amikoj festas hodiaŭ la liberiĝon de nia lando de la malica sorĉistino. Ĉu mi povas inviti la potencan feinon de Murdinta Dometo partopreni nian festenon?

— Kial vi opinias, ke mi estas feino? — demandis Elli.

— Vi dispremis la malican sorĉistinon Gingema — krak! krak! — kvazaŭ malplenan ovoŝelon; vi havas ŝiajn arĝentajn ŝuetojn; kun vi estas mirinda besto, kian ni neniam vidis kaj kiu ankaŭ posedas magian forton, laŭ la vortoj de niaj amikoj…

Kontraŭ tio Elli nenion povis oponi kaj iris post la maljunulo, kies nomo estis Prem Kokus. Oni akceptis ŝin kvazaŭ reĝinon kaj la tintiloj konstante sonoris, kaj estis senĉesaj dancoj, kaj oni formanĝis grandegan amason da kuketoj kaj trinkis senliman kvanton da refreŝigaj trinkaĵoj kaj la tuta vespero pasis tiel ĝoje kaj agrable, ke Elli rememoris pri la paĉjo kaj panjo nur ekdormante enlite.

Matene, post abunda matenmanĝo, ŝi demandis Kokus:

- Ĉu malproksime estas de ĉi tie Smeralda Urbo?

— Mi ne scias, — mediteme respondis la maljunulo. - Mi neniam estis tie. Pli bone estas eviti Grandegan Gudvin, precipe, se vi ne havas gravan aferon al li. Kaj la vojo ĝis Smeralda Urbo estas longa kaj malfacila. Vi devos trairi obskurajn arbarojn kaj rapidajn profundajn riverojn.

Elli iomete ĉagreniĝis, sed ŝi sciis, ke nur Gudvin revenigos ŝin en Kansason kaj tial ŝi adiaŭis al la amikoj kaj daŭrigis la vojaĝon laŭ la vojo pavimita per flavaj brikoj.

Timigulo

Elli jam iris dum kelkaj horoj kaj laciĝis. Ŝi sidiĝis por ripozi ĉe helblua plektobarilo, trans kiu etendiĝis kampo de matura tritiko.

Ĉe la barilo staris longa stango sur kiu estis fiksita pajloŝtopita figuro por forpeli la birdojn. La kapo de la figuro estis farita el saketo ŝtopita per pajlo kun pentritaj okuloj kaj buŝo simile al komika homa vizaĝo. La birdotimigilo estis vestita en eluzitan helbluan kaftanon; ie el truoj de la kaftano elŝoviĝis pajlo. Sur la kapo estis malnova frotita ĉapelo kun fortranĉitaj tintiloj, sur la piedoj — malnovaj helbluaj vadbotoj, kiajn portis la viroj de ĉi tiu lando.

La birdotimigilo havis amuzan kaj bonaniman aspekton.

Elli atente rigardis ridindan pentritan vizaĝon de la birdotimigilo kaj miris, kiam ekvidis, ke ĝi subite palpebrumis al ŝi per la dekstra okulo. Ŝi decidis, ke ŝi misvidis tion: ja la birdotimigiloj neniam palpebrumas en Kansaso. Sed la figuro kapsignis kun la plej amika aspekto.

Elli ektimis, sed la brava Totoĉjo kun bojo ĵetis sin al la plektobarilo trans kiu staris la stango kun la birdotimigilo.

— Bonan nokton! — diris la birdotimigilo per iomete raŭka voĉo.- Pardonu min, mi volis diri — bonan tagon!

- Ĉu vi povas paroli? — miris Elli.

— Ne tre bone, — konfesis la timigilo.- Mi ankoraŭ miksas vortojn, ja oni min faris antaŭnelonge. Kiel vi fartas?

— Dankon, bone! Diru, ĉu vi havas intiman deziron?

— Mi? Ho, mi havas eĉ amason da deziroj! — kaj la birdotimigilo rapide komencis trakalkuli: — Unue, mi bezonas arĝentajn tintilojn por la ĉapelo, due — mi bezonas novajn botojn, trie…

— Ho, sufiĉas, sufiĉas! — interrompis Elli. - Kiu el ili estas la plej intima?

— La plej-plej? — la birdotimigilo iomete pensis. - Mi volus ke oni min sidigu sur stangon!

— Sed vi jam sidas sur la stango, — Elli ekridis.

— Vere, — konsentis la timigilo.- Ĉu vi rimarkas, kia mi estas misparolulo. Sekve, deprenu min de ĉi tie!… Estas tre enue elstari ĉi tie tutan tagon kaj nokton kaj timigi aĉajn kornikojn, kiuj interalie tute min ne timas!

Elli klinis la palison kaj alkroĉiĝinte per ambaŭ manoj al la birdotimigilo fortiris lin.

— Mi estas treege banka… tio estas danka! — elspiregis la birdotimigilo, kiam li trafis la teron. - Mi sentas min kvazaŭ nova homo. Se akiri ankoraŭ arĝentajn tintilojn por la ĉapelo kaj novajn vadbotojn!

La birdotimigilo glatigis la kaftanon, deskuis pajlerojn kaj, riverencinte per piedo, prezentis sin al la knabino:

— Timigulo!

— Kion vi diris? — ne komprenis Elli.

— Mi diris: Timigulo. Oni min tiel nomis: ja mi devas timigi la birdojn. Sed kiu estas vi?

— Elli.

— Bela nomo! — diris Timigulo.

Elli rigardis al li kun miro. Ŝi ne povis kompreni, kial birdotimigilo, pajloŝtopita kaj kun pentrita vizaĝo, iras kaj parolas.

Sed tuj indignis Totoĉjo kaj kolere ekkriis:

— Sed kial vi min ne salutas?

— Aĥ, mi kulpas, kulpas! — pardonpetis Timigulo kaj premis piedon de la hundeto. - Permesu al mi prezenti min: Timigulo!

— Tre agrable! Sed mi estas Toto! Tamen bonaj amikoj rajtas nomi min Totoĉjo!

— Aĥ, Timigulo, kiel mi ĝojas, ke plenumis vian la plej intiman deziron! — diris Elli.

— Pardonu min, Elli, — diris Timigulo, denove riverencinte per piedeto, — sed mi eraris. Mia la plej intima deziro estas ricevi cerbon!

— Cerbon?

— Do, jes, cerbon. Estas tre bone… pardonu, malagrable, kiam via kapo estas ŝtopita per pajlo…

— Kiel vi ne hontas trompi? — riproĉe demandis Elli.

— Sed kion signifas — trompi? Oni min faris nur hieraŭ kaj mi nenion scias…

— Tamen kiel vi eksciis, ke en via kapo estas pajlo, sed en la homa — cerbo?

— Tion al mi diris unu korniko, kiam mi kverelis kun ĝi. La afero, Elli, jenas. Hodiaŭ matene proksime de mi flugis granda hirta korniko kaj ne tiom bekis grajnojn, kiom forbatis ilin el spikoj sur la teron. Poste ĝi arogante eksidis sur mian ŝultron kaj bekis mian vangon. "Kaggi-karr! — moke kriis la korniko. - Jen tia estas timigilo! Nenion utilan ĝi faras! Kiu strangulo — farmisto opiniis, ke ni kornikoj devas ĝin timi?.." — Vi komprenas, Elli, mi tre ekridis… tio estas ekkoleris kaj per ĉiuj fortoj provis ekparoli. Kaj kiel mi ĝojis kiam mi sukcesis tion. Sed, kompreneble, komence mi faris tion ne tre bone. "Frr… ifr… iru for, aĉa! — ekkriis mi. - Nc… nd… ne beku min! Mi tm… tmg… mi — timinda!". Mi eĉ sukcesis lerte forigi la kornikon de mia ŝultro, preninte ĝian flugilon per mano. La korniko, interalie, tute ne konfuziĝis kaj komencis arogante beki grajnojn ĝuste antaŭ mi. "He, ne estas mirinde! — diris ĝi. - Ĉu mi ne scias, ke en la regno de Gudvin eĉ birdotimigilo povas paroli, se tre volas! Tutegale mi vin ne timas! Ja vi ne povas de la stango degrimpi!". "Frr… ifr… iru for! Aĥ, mi estas malfeliĉa!" — mi apenaŭ ne ridegis… pardonu, ploregis. - "Por kio mi taŭgas? Eĉ kampon mi ne povas gardi kontraŭ la kornikoj! Kaj vortojn mi konstante parolas ne tiujn, kiuj estas necesaj".