— Kiaj estas la rilatoj inter Gus kaj lia patro? Mi jam faris la demandon antaŭ momento, sed la konversacio deviis.
— Gus admiras lin. Sed li admiras lin de malproksime, ne montrante tion al li, kun speco de humileco…Vidu, por kompreni ilin, necesus, ke vi konu la tutan familion, kaj via enketo ne finiĝus…
» La apartamento, tion vi scias, estis tiu de sinjoro Gassin de Beaulieu kaj ĝi restas plena de rememoroj… De tri jaroj, la eksprezidanto estas kripla kaj ne forlasas sian kasteleton en Vendeo… Sed antaŭe li kelkfoje venis pasigi unu aŭ du semajnojn ĉi tie, kaj, tuj ĉe sia eniro, li estis denove la domestro…
— Vi do konis lin?
— Tre bone. Li diktis al mi sian tutan poŝtaĵaron.
— Kia homo li estas? Laŭ lia portreto…
— Tiu, kiu estas en la oficejo de sinjoro Parendon? Se vi vidis la portreton, vi vidis lin… Tiun oni nomas nekoruptebla kaj klera juĝisto… Ĉu vi komprenas, kion mi volas diri?.. Eminentulo, kiu promenis en la vivo pli granda ol nature, kvazaŭ li ĵus malsuprenirus de sia piedestalo…
» Dum tiuj restadoj devis esti neniu bruo en la apartamento. Oni paŝis piedpinte. Oni flustris. La infanoj, pli junaj ol nun, vivis en teruro… La patro de sinjoro Parendon, male, la kirurgo…
— Li ankoraŭ venas?
— Malofte. Tion mi estis dironta al vi. Vi konas lian legendon, kiel ĉiuj. Filo de kamparanoj de Berry, li ĉiam kondutis kiel kamparano, uzante volonte, eĉ en siaj lekcioj, krudan kaj bildoplenan lingvon.
» Li estis, antaŭ kelkaj jaroj ankoraŭ, forto de la naturo. Ĉar li loĝas tute proksime, en la strato Miromesnil, li ofte venis pase viziti nin kaj la infanoj adoris lin… Tio ne plaĉis al ĉiuj…
— Speciale al sinjorino Parendon…
— Fakte estis neniu simpatio inter ili… Mi scias nenion precize… La servistoj aludis violentan scenon, kiu estus okazinta… Ĉiaokaze li ne plu venas, kaj estas lia filo, kiu vizitas lin ĉiun duan aŭ trian tagon…
— Fine, Gassin-oj gajnis kontraŭ Parendon-oj.
— Pli ol vi kredas…
La aero estis blua pro la fumo de la pipo de Maigret kaj de la cigaredoj de fraŭlino Svaga. La junulino iris al la fenestro kaj pli malfermis ĝin por renovigi la aeron.
— Ĉar, — ŝi pludiris per amuza tono, — estas por la infanoj, la geonkloj, la gekuzoj… Sinjoro Gassin de Beaumont havis kvar filinojn kaj la tri aliaj loĝas ankaŭ en Parizo… Ili havas infanojn inter dek- kaj dudek-dujaraj… Ĉi-teme, unu el la junulinoj edziniĝis lastprintempe al oficiro, kiu havas sian oficejon ĉe la Mar-ministrejo… Tiom pri la klano Gassin de Beaulieu. Se vi deziras, mi faros por vi liston, kun la nomoj de la edzoj…
— Mi ne kredas, ke tio necesas en la nuna stato de la afero. Ĉu ili ofte venas ĉi tien?
— Jen unu, jen alia… Kvankam bone edziniĝintaj, kiel oni diras, ili daŭre rigardas tiun domon, kiel la familian domon…
— Dum…
— Vi komprenis antaŭ ol mi parolis al vi pri tio… La frato de sinjoro Parendon, Germain, estas kuracisto specialiĝinta en infana neŭrologio. Li edziĝis al eksaktorino, kiu restis juna kaj vigla…
— Li similas al…
Maigret estis iom ĝenata per sia demando kaj ŝi komprenis.
— Ne. Li estas tiel larĝa kaj potenca, kiel lia patro, multe pli ampleksa. Li estas tre bela viro, kiun oni surprize trovas tiel dolĉa. La geedzoj ne havas infanojn. Ili estas homoj, kiuj malofte eliras kaj gastigas nur kelkajn intimulojn…
— Sed ili ne venas ĉi tien… — suspiris Maigret, kiu komencis fari al si precizan tabelon pri la familio.
— Sinjoro Parendon vizitas ilin dum la vesperoj, kiam lia edzino havas briĝoludon, ĉar li abomenas kartludojn. Kelkfoje, sinjoro Germain venas kunrestadi kun li en la oficejo. Tion mi scias matene, kiam mi alvenas, ĉar la ĉambro tiam odoras je cigaro…
Ŝajnis, ke Maigret subite ŝanĝis tonon. Li ne iĝis pli minaca, nek severa, sed jam ne estis spuro de ŝercemo aŭ amuziĝo en lia voĉo kaj en lia rigardo.
— Aŭskultu min, fraŭlino Svaga. Vi respondis al mi, pri tio mi ne dubas, kun totala sincereco kaj vi eĉ kelkfoje iris renkonte al miaj demandoj. Restas al mi unu farenda al vi kaj mi petas vin esti tiel sincera. Ĉu vi opinias, ke tiuj leteroj estas ŝerco?
Ŝi respondis senhezite:
— Ne.
— Ĉu vi jam antaŭsentis, antaŭ ol ili estis skribitaj, ke iu dramo prepariĝis en ĉi tiu domo?
Ĉi-foje ŝi prenis sian tempon, ekbruligis novan cigaredon, lasis ĝin fali:
— Eble…
— Kiam?
— Mi ne scias… Mi serĉas… Eble post la ferioj… Ĉiuokaze ĉirkaŭ tiu periodo…
— Kion vi rimarkis?
— Nenion precize… Tio estis en la aero… Speco de premego, mi preskaŭ dirus…
— Kiu estas, laŭ vi, la minacata persono?
Ŝi abrupte ruĝiĝis kaj silentis.
— Kial vi ne respondas?
— Ĉar vi tre bone scias, kion mi diros: sinjoro Parendon.
Li ekstaris suspirante.
— Dankon. Mi kredas, ke mi sufiĉe turmentis vin ĉi-matene. Probable mi baldaŭ revenos vidi vin.
— Vi volas demandi la aliajn?
— Ne antaŭ la tagmanĝo. Estos baldaŭ estos la dek-dua. Sendube ĝis poste…
Ŝi rigardis lin foriri, granda kaj peza, aspektanta mallerta, kaj poste, subite, kiam la enirpordo estis refermita, ŝi ekploris.
3
Estis en strato Miromesnil, vestiĝo de pasintaj tagoj, malluma restoracieto, kie la menuo estis ankoraŭ skribita sur ardezo kaj kie, tra vitra pordo, oni vidis la mastrinon, enorman sur gamboj kiel kolonoj, celebrantan ĉe sia forno.
La kutimaj klientoj havis siajn buŝtukojn en fakoj kaj kuntiris la brovojn, kiam ilia sidloko estis okupita. Tio malofte okazis, ĉar la kelnerino ne amis novajn vizaĝojn. Kelkaj maljunaj inspektoroj de strato de Saussaies frekventis tiun lokon kaj ankaŭ oficistoj, kiujn oni nun malmulte vidas kaj kiujn oni imagas kun nigraj supermanikoj antaŭ eksmodaj nigraj skribotabloj.
La mastro, ĉe sia bufedo, rekonis la komisaron kaj venis akcepti lin.
— Jam multan tempon oni ne plu vidas vin en la kvartalo… Ĉiuokaze vi povas fieri, ke vi bone flarkapablas… Estas andujeto…
Maigret ŝatis de tempo al tempo manĝi tiel sola, lasante sian rigardon vagi sur eksmoda dekoro, sur homoj, kiuj plej ofte laboras en malantaŭaj kortoj, kie troviĝas neatenditaj oficejoj, kontrevizoroj, lombardoj, ortopedistoj, markovendistoj.
Kiel li volonte diris, li remaĉis. Li ne pensis. Lia spirito vagis de unu ideo al alia, de unu bildo al alia, miksante foje malnovajn aferojn kun la kuranta afero.
Parendon fascinis lin. En lia spirito, dum li gustumis la andujeton sukan kaj krustecan kun frititaj terpomoj sen grasodoro, la gnomo alprenis aspektojn jen kortuŝajn, jen timigajn.
— La artikolo 64, sinjoro Maigret!.. Ne forgesu la artikolon 64!..
Ĉu vere estis, por li, obsedo? Kial tiu advokato pri aferoj, kiun oni venis konsulti de ĉie, grandkoste, pri maraj aferoj, hipnotis sin pri la sola artikolo de la Kodo koncernanta la homan responsecon?
Ho! Singarde. Ne donante la plej malgrandan difinon de frenezeco. Kaj limigante ĝin al la momento de la ago, t. e. en la momento de la krimo.
Li konis kelkajn malnovajn spertulojn pri psikiatrio el tiuj, kiujn la juĝistoj volonte elektas kiel ekspertojn ĉar ili ne serĉas subtilaĵojn.
Tiuj, por limigi la responsecon de krimulo, konas nur lezojn kaj misformaĵojn de cerbo, aŭ ankaŭ epilepsion, ĉar la Punkodo mencias ĝin en la sekvanta artikolo.
Sed kiel demonstri, ke homo, en la momento mortigi alian, en la preciza minuto de la murda gesto, estis en plena posedo de siaj kapabloj? Kiel, des pli, aserti, ke li estis kapabla rezisti al sia impulso?
La artikolo 64, jes… Maigret ofte diskutis pri ĝi, precipe kun sia malnova amiko Pardon. Pri ĝi oni diskutis ankaŭ en ĉiu kongreso de Internacia Asocio pri Krimologio kaj ekzistas dikaj verkoj pri tiu temo, precize, kiuj plenigis plejgrandparte la bibliotekon de Parendon.