Выбрать главу

— Nu? Bongustas?

La gajmiena mastro plenigis lian glason per Boĵolezvino eble iom juna, sed taŭge fruktogusta.

— Via edzino ne malspertiĝis…

— Ŝi estos kontenta, se vi iros diri tion al ŝi antaŭ ol foriri…

La apartamento estis laŭ la bildo de homo kiel Gassin de Beaulieu, kutima je ermenpelto, komandoro de la Honora Legio, kiu neniam dubis pri la Kodo, pri la juro nek pri si mem.

Ĉirkaŭ Maigret sidis ĉetable maldikuloj, dikuloj, tridekjaruloj kaj kvindekjaruloj. Preskaŭ ĉiuj manĝis solaj, kun la rigardo perdita en la vakuo aŭ fiksa sur gazetpaĝo, kaj havantaj komune tiun apartan patinon pro la humila kaj monotona vivo.

Oni inklinas imagi la homojn tiaj, kiaj oni volus, ke ili estu. Nu, unu havis malrektan nazon aŭ deklivan mentonon, alia tro malaltan ŝultron, dum lia najbaro estis dikventra. Duono de la vertoj estis senharaj kaj pli ol duono de la manĝantoj surhavis okulvitrojn.

Kial Maigret pensis pri tio? Nenial. Ĉar Parendon, en sia vasta oficejo, aspektis kiel gnomo, iuj dirus pli kruele: kiel simio.

Sinjorino Parendon, ŝi… Li apenaŭ vidis ŝin. Ŝi faris nur mallongan aperon, kvazaŭ por liveri al li specimenon de sia brila personeco. Kiel formiĝis tiu paro? Hazarde pro iu okaza renkontiĝo aŭ pro iuj familiaj traktadoj?

Inter ili ambaŭ estis Gus, kiu zorgis pri altfidela muziko kaj elektroniko en sia ĉambro kun la filo de la kukisto… Li estis pli granda, pli forta, ol sia patro, feliĉe, kaj, laŭ la opinio de fraŭlino Svaga, li estis stabila knabo…

Estis ankaŭ lia fratino Bambi, kiu studis arkeologion. Ĉu ŝi vere intencis esplori iam la dezertojn de Proksima Oriento, aŭ ĉu ŝiaj studoj estis nur alibio?

Fraŭlino Svaga vigle defendis sian ĉefon, kun kiu ŝi tamen havis okazon amori nur kaŝe, sur tabloangulo.

Kial ili ne rendevuis aliloke, diable! Ĉu ambaŭ tiel timis sinjorinon Parendon? Aŭ ĉu pro kulposento ili nepre volis konservi al siaj amrilatoj tiun karakteron ŝtelan kaj improvizan?

Estis ankaŭ la ekslegiano, nun ĉefservisto, la kuiristino kaj la mastrumistino, kiuj malamis unu la alian pro demandoj pri laborhoroj kaj salajro. Poste ĉambristino antaŭnomata Liza, kiun Maigret ne konis, kaj pri kiu oni preskaŭ ne parolis al li.

Estis Renato Tortu, kiu kuŝis unufoje kun la sekretariino kaj nun plidaŭrigis sian fianĉigon kun alia virino, kaj fine la sviso Julien Baud, kiu faris, kiel plumknaristo, sian spertadon de Parizo, antaŭ ol lanĉi sin en teatron.

Kiuflanke estis unuj kaj la aliaj? Flanke de Gassin? Flanke de Parendon?

Iu, ĉiuokaze, volis mortigi iun.

Kaj malsupre, kiel ironie, eksinspektoro de la Nacia Sekureco deĵoris kiel servisto.

Vidalvide, la ĝardenoj de la prezidento de la Respubliko kaj, tra la frue ekverdiĝantaj arboj, la fama perono, kie oni fotografis ĉi tiun manpremantan al distingitaj gastoj.

Ĉu ne senteblis iu nekohereco? La kafejo ĉirkaŭ Maigret ŝajnis pli reala, pli solida. Tio estis ĉiutaga vivo. Negravuloj, certe, sed oni nombras pli da negravuloj ol da aliaj homoj, eĉ se oni malpli rimarkas ilin, se ili vestiĝas malhele, parolas malpli laŭte, ŝtelpaŝas apudmure aŭ premiĝas en la metroo.

Oni senpete servis al li rum-babaon abunde kovritan per ŝaŭmkremo, alian specialaĵon de la mastrino, al kiu Maigret ne forgesis iri manpremi en la kuirejo. Li devis eĉ kisi ŝin sur ambaŭ vangoj. Estis la tradicio.

— Vi ne plu restos tiel longe sen viziti nin, mi esperas?

Se la murdisto atendos, Maigret riskas ofte reveni…

Ĉar li repensis pri la murdisto, pri la murdonto, kiu ankoraŭ ne estis tiu. Pri la latenta murdonto.

Ĉu ne estas en Parizo miloj kaj miloj da latentaj murdontoj?

Kial tiu sentis la bezonon antaŭe averti Maigret? Pro speco de romantikeco? Por altiri la atenton? Por havi iam lian atestaĵon? Aŭ ankaŭ por ke oni retenu lin agi?

Kiamaniere eblas reteni lin?

Maigret en la sunlumo supreniris ĝis Saint-Philippe-du-Roule turnis maldekstren, haltante foje antaŭ vitrino: tre multekostaj objektoj, ofte senutilaj, tamen ili estis vendataj.

Li preterpasis la Papervendejon Roman, kie li amuziĝis legante sur vizitkartoj aŭ gravuritaj invitiloj la nomojn el la almanako de Gotha. De tie ĉi eliris la leterpapero, kiu ĉion kaŭzis. Sen tiuj sennomaj biletoj, Maigret ankoraŭ nun nenion scius pri Parendon, Gassin de Beaulieu, la onklinoj, la onkloj, la kuzoj kaj la kuzinoj.

Aliaj, same kiel li, paŝis laŭlonge de la trotuaroj pro la plezuro palpebrumi en la sunlumo kaj spiri aeron, kie pasis varmetaj ondoj. Li sentis emon ŝultrolevi, salti en la unuan aŭtobuson kun platformo kaj reveturi al Quai des Orfèvres.

— Fek por la Parendon-oj!

Tie, li eble trovus povran ulon, kiu vere mortigis, ĉar li jam ne povis fari alie, aŭ ankaŭ junan sovaĝulon, venintan el Marsejlo aŭ Bastia, kiu murdis rivalon, por kredigi al si, ke li estas viro.

Li sidiĝis ĉe teraso, apud braĝujo, por trinki sian kafon. Poste li eniris kaj enfermiĝis en la telefonbudo.

— Parolas Maigret… Venigu iun de mia oficejo, mi petas… Kiun ajn… Janvier, Lucas aŭ Lapointe prefere…

Estis Lapointe, kiu respondis.

— Nenio nova, fileto?

— Telefonvoko de sinjorino Parendon. Ŝi volis paroli al vi persone kaj estis al mi ege malfacile komprenigi al ŝi, ke vi tagmanĝis kiel ĉiuj…

— Kion ŝi volis?

— Ke vi vizitu ŝin kiel eble plej baldaŭ…

— En ŝia hejmo?

— Jes… Ŝi atendos vin ĝis la kvara… Pli malfrue, ŝi havas gravan rendevuon…

— Sendube kun sia frizisto… Estas ĉio?

— Ne… Sed la cetero estas eble blago… Antaŭ duonhoro, la telefonistino havis iun surlinie, viron aŭ virinon, ŝi ne scias, stranga voĉo, kiu povus esti tiu de infano… Ĉiuokaze, la persono anhelis, pro urĝo aŭ emocio, kaj ĝi prononcis tre rapide:

» — Diru al komisaro Maigret, ke li rapidu…

» La telefonistino ne havis tempon fari demandon; oni jam malŝaltis.

» Ĉi-foje, ne plu temas pri letero kaj tial mi scivolas…

Maigret preskaŭ respondis al li:

— Scivolu pri nenio.

Li mem scivolis pri nenio. Li ne provis ludi per enigmoj, kio ne malhelpis esti maltrankvila.

— Dankon, knabo. Mi estas tuj ironta al la avenuo Marigny. Se estos io nova, oni povos voki min tie.

La fingrospuroj, sur ambaŭ leteroj, estis senrezultaj. Jam de jaroj la kompromitaj spuroj pli kaj pli maloftas, ĉar oni tiom parolis pri ili en la gazetoj kaj romanoj, ĉe televido, ke la plej etmensaj malbonfaruloj estas singardaj.

Li pasis preter la pordistejo, kie la eksinspektoro de la strato de Saussaies lin salutis kun respektema familiareco. Rolls trapasis la porĉon kun neniu malantaŭ la ŝoforo. Maigret supreniris al la unua etaĝo, sonorigis.

— Bonan tagon, Ferdinando…

Ĉu li ne iĝis iu el la domanaro?

— Mi kondukos vin al la sinjorino…

Ferdinando estis avertita. Ŝi nenion lasis al la hazardo. Senigita de sia ĉapelo, kiel en la restoracioj, li unuafoje trairis vastegan salonon, kiu povus esti tiu de ministrejo. Neniu persona objekto eksterlokiĝis, nek skarpo, nek cigaredingo, nek malfermita libro. Neniu stumpo en la cindrujoj. Tri altaj fenestroj rigardantaj al la kvieta korto, kiun nun inundis sunlumo kaj kie oni ne plu lavis veturilon.

Koridoro. Kurbo. La apartamento ŝajnis havi centran parton kaj du alojn, kiel la malnovaj kasteloj. Strio de ruĝa planktapiŝo sur la planko kun marmoraj slaboj. Ĉiam tiuj tro altaj plafonoj, kiuj ŝajnigas onin pli malalta.