Выбрать главу

Ferdinando frapetis al duklapa pordo, kiun li malfermis sen atendi kaj anoncis:

— Komisaro Maigret…

Li troviĝis en buduaro, kie estis neniu, sed tuj sinjorino Parendon ekaperis el najbara ĉambro, kun la brako antaŭe, paŝante renkonten al Maigret, al kiu ŝi vigle manpremis.

— Mi estas konfuzita, sinjoro komisaro, ke mi telefonis al vi, aŭ pli ĝuste, ke mi telefonis al unu el viaj oficistoj…

Ĉio tie estis blua, la brokita silko, kiu kovris la murojn, la foteloj en la stilo de Ludoviko la XVI-a, la planktapiŝo; eĉ la ĉina tapiŝo kun flavaj desegnaĵoj havis bluan fonon.

Ĉu nur hazarde je la dua posttagmeze ŝi ankoraŭ estis vestita en turkisblua negliĝo?

— Senkulpigu min, ke mi akceptas vin en mia truo, kiel mi diras, sed ĝi estas la nura loko, kie oni ne estas senĉese ĝenata…

La pordo, tra kiu ŝi eniris, restis duonmalfermita kaj li ekvidis tualetmeblon, ankaŭ en la stilo de Ludoviko la XVI-a, montranta, ke tio estas ŝia dormoĉambro.

— Sidiĝu, mi petas…

Ŝi montris al li fragilan fotelon, en kiun la komisaro singarde ŝoviĝis, promesante al si ne tro moviĝi.

— Nepre fumu vian pipon…

Eĉ se li ne dezirus tion! Ŝi volis lin kiel sur la fotografaĵoj en la gazetoj. Ankaŭ la fotografistoj ne forgesis memorigi al li:

— Vian pipon, sinjoro komisaro…

Kvazaŭ li suĉus sian pipon de matene ĝis vespere! Kaj se li dezirus fumi cigaredon? Aŭ cigaron? Aŭ tute ne fumi?

Li ne ŝatis la fotelon en kiu li sidis kaj li antaŭtimis aŭdi ĝin kraki senaverte. Li ne ŝatis tiun bluan buduaron, tiun bluvestitan virinon, kiu direktis al li svagan rideton.

Ŝi sidiĝis en kusenfotelon kaj ekbruligis cigaredon per ora fajrilo, kiajn li vidis en la vitrino de Cartier. La cigaredskatolo estis ora.Certe en ĉi tiuj ĉambroj multaj objektoj estis faritaj el oro.

— Mi estas iom ĵaluza, ke vi okupiĝis pri tiu eta Svaga antaŭ ol okupiĝi pri mi. Hodiaŭ matene…

— Mi ne estus kuraĝinta tiel frue ĝeni vin…

Ĉu li nun fariĝos iu monduma Maigret? Li riproĉis sin pri sia propra mildeco.

— Oni sendube rakontis al vi, ke mi ellitiĝas malfrue kaj ke mi pigrumas en mia apartamento ĝis la dua… Tio estas vera kaj malvera… Mi havas tre grandan aktivecon, sinjoro Maigret, kaj, reale, mi komencas miajn tagojn tre frue…

» Unue, ĉi tiun grandan domon mi devas direkti. Se mi ne telefonus mem al la liverantoj, mi ne scias, kion ni manĝus, nek kiujn fakturojn ni ricevus monatfine… Sinjorino Vauquin estas bonega kuiristino, sed la telefono ankoraŭ timigas ŝin kaj igas ŝin balbuti… La infanoj rabas mian tempon… Kvankam ili nun estas grandaj, necesas, ke mi zorgu pri iliaj vestaĵoj, pri iliaj aktivaĵoj…

» Sen mi, Gus vivus la tutan jaron en tika pantalono, pulovero kaj tenissandaloj…

» Ne gravas… Mi ne parolas pri la almozdonaj asocioj, al kiuj mi dediĉas min… Al iuj aliaj sufiĉas sendi ĉekon, ĉeesti en almozdona koktelo, sed, kiam temas pri reala laboro, oni ne plu trovas iun…

Li atendis, pacienca, ĝentila, tiel pacienca kaj tiel ĝentila, ke ŝi ege miris.

— Mi imagas, ke ankaŭ vi havas malkvietan vivon…

— Vi scias, sinjorino, mi ja estas nur ŝtatoficisto…

Ŝi ridis, montrante ĉiujn siajn dentojn, finon de roza lango. Ŝia lango estis tre pinta, tio mirfrapis lin. Ŝi estis blonda, preskaŭ flavruĝa, kun okuloj, kiujn oni nomas verdaj, sed kiuj estas plejofte grizecaj.

Ĉu ŝi havis kvardek jarojn? Iom pli? Iom malpli? Kvardek kvin? Estis neeble diri tion, tiom oni sentis la laboron de la kosmetika salono.

— Mi devos ripeti tiun frazon al Ĵaklino… Ŝi estas la edzino de la ministro pri internaj aferoj, unu el miaj bonaj amikinoj…

Bone! Li estis avertita. Ŝi ne malfruis por ludi sian unuan atuton.

— Ŝajnas, ke mi ŝercas… Mi ŝercas… Sed kredu, ke tio estas nur ŝajno… Reale, sinjoro Maigret, mi estas turmentata per ĉio okazanta, eĉ pli ol turmentata…

Kaj, neatendite:

— Kia vi trovis mian edzon?

— Tre simpatia…

— Kompreneble… Tion oni ĉiam diras… Mi parolas pri…

— Li estas tre inteligenta, kun rimarkinda inteligenteco kaj…

Ŝi malpacienciĝis… Ŝi sciis, kion ŝi volis diri, kaj li interrompis ŝin. Maigret, observanta la manojn, rimarkis, ke ili estis pli maljunaj, ol la vizaĝo.

— Mi kredas lin ankaŭ kun granda sentemo…

— Se vi estus tute sincera, ĉu vi ne dirus: kun troa sentemo?

Li malfermis la buŝon sed ĉi-foje estis ŝi, kiu gajnis pludirante:

— Kelkfoje li timigas min, tiom li interniĝas en si mem. Li estas suferanta homo. Mi ĉiam sciis ion. Kiam mi edzigis lin, en mia amo estis iu dozo da kompato…

Li ŝajnigis sin stulta.

— Kial?

Ŝi estis dum momento konfuzita.

— Sed… Sed, fine, vi vidis lin… Jam de sia infanaĝo, li certe hontis pri sia fizika aspekto…

— Li ne estas granda. Aliaj, ol li…

— Nu, komisaro, — ŝi ekscitiĝis, — ni sincere parolu… Mi ne scias, kiu heredaĵo pezas sur li, aŭ pli ĝuste mi tion tro bone scias… Lia patrino estis juna flegistino ĉe Laennec-hospitalo, pli ĝuste servoknabino, kaj estis nur deksesjara, kiam profesoro Parendon gravedigis ŝin… Kial, kiel kirurgo, li ne faris operacion?.. Ĉu ŝi minacis lin per skandalo?.. Mi ne scias… Mi nur scias, ke Emilo naskiĝis post sep monatoj… Li estas frunaskito…

— La plejmulto el la frunaskitoj iĝas normalaj infanoj…

— Vi trovas lin normala, vi?

— En kiu senco?

Ŝi nervoze estingis cigaredon por ekbruligi alian.

— Senkulpigu min… Vi donas al mi la impreson eviti respondon, ne voli kompreni…

— Kompreni kion?

Ŝi ne kapablis plu rezisti, abrupte ekstaris kaj komencis paŝi tien kaj reen sur la ĉina tapiŝo.

— Kompreni kial mi estas maltrankvila, kial, vulgare dirite, mi faras al mi malbonan sangon! Jam de preskaŭ dudek jaroj, mi klopodas por protekti lin, feliĉigi lin, doni al li normalan vivon….

Li silente plufumis sian pipon sekvante ŝin per la okuloj. Ŝi surhavis tre elegantajn pantoflojn certe laŭmezure faritajn.

— Tiuj leteroj, pri kiuj li parolis al mi… Mi ne scias, kiu skribis ilin, sed ili sufiĉe bone esprimas mian angoron…

— De kiom da tempo ĝi daŭras?

— Semajnojn… monatojn… Mi ne kuraĝas diri jarojn… Komence de nia geedzeco, li sekvis min, ni faris vizitojn, ni iris al teatro, ni vespermanĝis ekstere…

— Ĉu tio gajigis lin?

— Ĉiuokaze li estis malstreĉa… Mi nun suspektas, ke li sentas sin nenie en sia loko, ke li hontas ne esti kiel la aliaj, ke ĉiam estis tiel… Vidu! Eĉ tiu elekto, por lia kariero, de mara juro… Ĉu vi povas diri al mi, pro kio homo kiel li povis elekti maran juron?.. Tio estis kvazaŭ defio… Ne povante pledi ĉe asiza tribunalo…

— Kial?

— Nu, sinjoro Maigret, tion vi scias tiel bone kiel mi… Ĉu vi vidas tiun palan kaj senkonsistan vireton defendi, en la granda salono de asizoj, la kapon de krimulo?

Li preferis ne rebati al ŝi, ke unu el la plej eminentaj advokatoj en la lasta jarcento altis nur unu metron kvindek kvin.

— Li melankolias. Kun la tempopaso, kaj iom-post-ioma maljuniĝo, li enŝlosas sin barikade kaj, kiam ni donas vespermanĝon, mi nur plej malfacile atingas, ke li ĉeestu…

Li ankaŭ ne demandis ŝin:

— Kiu decidas pri la listo de la invititoj?

Li aŭskultis, rigardis.

Li rigardis kaj provis ne lasi sin konfuzi, ĉar la portreto de sia edzo, kiun priskribis tiu nervostreĉita virino, kun brulanta energio, estis samtempe vera kaj falsa.

Vera en kio?

Falsa en kio?

Precize tion li estus volinta malimpliki. La bildo de Emilo Parendon fariĝis antaŭ liaj okuloj kiel malneta foto. Al la konturoj mankis klareco. La esprimo de la trajtoj ŝanĝiĝis, laŭ la angulo, je kiu oni rigardis ilin.