Выбрать главу

Estis vere, ke li enfermiĝis en propra mondo, en la mondo (oni povus diri) de la artikolo 64. La homo responsa? Neresponsa? Aliaj krom li pasiiĝis pri tiu gravega demando kaj koncilioj pridiskutis tion jam en la Mezepoko.

En li, ĉu tiu penso ne fariĝis obsedo? Maigret memoris pri sia eniro al la oficejo, hieraŭ, pri la rigardo, kiun Parendon ĵetis al li, kvazaŭ la komisaro, tiumomente, elvokis por li specon de enkorpiĝo de la fama artikolo de la Kodo aŭ estis kapabla doni respondon al ĝi.

La advokato ne demandis lin, kion li venis fari, kion li deziris. Li parolis al li pri la artikolo 64, kun la lipo preskaŭ tremanta pro pasio.

Estis vere, ke…

Jes, li havis preskaŭ solecan vivon en tiu domo tro granda por li, kiel jako de giganto.

Kiel, kun lia debila korpo, kun ĉiuj pensoj, pri kiuj li cerbumadis, alfronti senĉese tiun virinon, kiu baraktis komunikante sian baraktadon al ĉio, kio ĉirkaŭis ŝin?

Estis vere, ke…

Duonhomo? Konsentite! Gnomo? Ankaŭ tio.

Tamen kelkfoje, kiam la najbaraj ĉambroj ŝajnis senhomaj, kiam la okazo ŝajnis favora, li amoris kun fraŭlino Svaga.

Kio estis vera? Kio estis falsa? Ĉu Bambi mem ne protektis sin kontraŭ sia patrino rifuĝante en arkeologio?

— Aŭskultu min, sinjoro Maigret. Mi ne estas la frivola virino, kiun oni eble priskribis al vi. Mi estas virino, kiu havas sindevontigojn kaj kiu, krome, strebas por esti utila. Tiel edukis nin nia patro, miajn fratinojn kaj min. Li estis homo de devo.

Aj!.. La komisaro tute ne ŝatis tiujn vortojn: la nekoruptebla juĝisto, honoro de la magistrateco, instruanta al siaj filinoj la senton de la devo…

Tamen kun ŝi, tio apenaŭ ŝajnis falsa. Ŝi ne lasis al la spirito la tempon fiksiĝi sur frazo ĉar ŝia vizaĝo moviĝis, ŝia tuta korpo moviĝis kaj la vortoj sekvis la vortojn, la ideoj la ideojn, la bildoj la bildojn.

— Estas timo, en tiu ĉi domo, estas vere… Kaj tiu timo, estas mi, kiu plej sentas ĝin… Ne! Nepre ne kredu, ke mi skribis al vi tiujn leterojn… Mi estas tro rekta por uzi ĉirkaŭvojojn…

» Se mi volintus vidi vin, mi estus telefoninta al vi, kiel mi faris hodiaŭ matene…

» Mi timas… Ne tiom por mi, sed por li… Tion, kion li povas fari, mi ne scias, sed mi sentas, ke li faros ion, ke li estas elĉerpita, ke speco de demono en li mem instigas lin al drama faro…

— Kio pensigas tion al vi?

— Vi vidis lin, ĉu ne?

— Li ŝajnis al mi tre kvieta, ekvilibrita, kaj mi trovis en li iom fortan senton de humuro…

— De iu akra humuro, por ne diri makabra humuro… Tiu viro subfosas sin… Liaj aferoj okupas lin ne pli ol du aŭ tri tagojn en semajno kaj la plej grandan parton de la serĉadoj plenumas Renato Tortu…

» Li legas revuojn, sendas leterojn ĉien en la mondon, al homoj, kiujn li ne konas kaj kies artikolojn li legis… Okazas, ke li restas plurajn tagojn ne elirante el la domo, rigardante nur la mondon tra la fenestro… La samajn maronarbojn, la saman muron ĉirkaŭ la ĝardeno de Elizeo, mi estis aldononta la samajn preterpasantojn…

» Vi venis dufoje kaj vi ne petis vidi min… Nu, mi bedaŭrinde estas la unua koncernatino… Mi estas lia edzino, ne forgesu tion, eĉ se li foje ŝajnas forgesi tion… Ni havas du infanojn, kiuj ankoraŭ bezonas esti gvidataj…

Ŝi donis al li la tempon spiri, ekbruligante cigaredon. Tiu estis la kvara. Ŝi fumis avide, ne malrapidigante sian fumadon, kaj la buduaro jam estis plenigita per fumnuboj.

— Kion li faros, mi ne kredas, ke vi povos antaŭvidi tion pli bone ol mi… Ĉu al si mem li atencos?.. Estas eble, kaj tio terure ĉagrenus min, post kiam mi provis dum tiom da jaroj feliĉigi lin…

» Ĉu estas mia kulpo, ke mi ne sukcesis?

» Eble mi estos la viktimo, kio plej probablas, ĉar iom post iom li ekmalamis min… Ĉu vi komprenas tion?.. Lia frato, kiu estas neŭrologo, povus klarigi tion al ni… Li bezonas ĵeti sur iun siajn seniluziiĝojn, siajn rankorojn, siajn humiligojn…

— Senkulpigu min, se…

— Lasu min finparoli, mi petas… Morgaŭ, postmorgaŭ, kiam ajn, vi eble estos vokita ĉi tien por troviĝi antaŭ mortintino, kiu estos mi… Mi pardonas al li antaŭe, ĉar mi scias, ke li ne estas responsa, kaj ke la medicino, malgraŭ ĝia progreso…

— Vi konsideras vian edzon kiel medicinan kazon?

— Jes.

— Mensan kazon?

— Eble.

— Ĉu vi parolis pri tio al kuracistoj?

— Jes.

— Al kuracistoj, kiuj konas lin?

— Ni havas plurajn kuracistojn inter niaj amikoj.

— Kion ili ekzakte diris al vi?

— Gardi min…

— Gardi vin kontraŭ kio?

— Ni ne eniris en detalojn. Ne temis pri konsultoj, sed pri mondumaj konversacioj…

— Ĉiuj samopiniis?

— Pluraj…

— Ĉu vi povas citi al mi nomojn?

Maigret intence tiris sian notlibreton el sia poŝo. Tiu gesto sufiĉis, por ke ŝi retretu.

— Ne estus dece doni al vi ilian nomon sed, se vi volas ekzamenigi lin de eksperto…

Maigret perdis sian paciencan kaj naivan aspekton. Ankaŭ liaj trajtoj estis streĉitaj, ĉar la aferoj komencis iri tre malproksimen.

— Kiam vi telefonis al mia oficejo por peti, ke mi vizitu vin, ĉu vi jam havis tiun ideon enkape?

— Kiun ideon?

— Peti min pli malpli rekte, ke mi ekzamenigu vian edzon de psikiatro.

— Mi diris tion? Estas vorto, kiun mi eĉ ne prononcis…

— Sed ĝi travidiĝis filigrane en ĉio, kion vi diris al mi…

— Tiuokaze, vi miskomprenis min, aŭ mi malbone esprimiĝis… Mi estas eble tro sincera, tro spontana… Mi ne prenas la penon elekti miajn vortojn… Tio, kion mi diris al vi, tio, kion mi ripetas al vi, estas, ke mi timas, ke la timo ŝvebas en la domo…

— Kaj mi ripetas al vi: la timo pri kio?

Ŝi residiĝis, kiel elĉerpita, rigardis lin kun senkuraĝiĝo.

— Mi jam ne scias, kion diri al vi, sinjoro komisaro. Mi kredis, ke vi komprenus sen tio, ke mi bezonus precizigi. Mi timas pro mi, pro li…

— Alidirite, timo, ke li mortigos vin aŭ memmortigos sin?

— Tiel esprimite, tio ŝajnas ridinda, mi scias, dum ĉio aspektas tiel paca ĉirkaŭ ni…

— Mi petas senkulpigon, ke mi estas maldiskreta. Ĉu via edzo havas ankoraŭ seksajn interrilatojn kun vi?

— Ĝis antaŭ unu jaro…

— Kio okazis antaŭ unu jaro, kio ŝanĝis la situacion?

— Mi surprizis lin kun tiu knabino…

— Fraŭlino Svaga?

— Jes.

— En la oficejo?

— Tio estis naŭza…

— Kaj ekde tiam vi fermas vian pordon al li?.. Ĉu li plurfoje provis trairi ĝin?

— Unufoje. Mi diris al li, kion mi havis sur la koro.

— Kaj li ne insistis?

— Li eĉ ne senkulpigis sin. Li retiris sin, kiel iu, kiu eraris pri la etaĝo…

— Ĉu vi havis amantojn?

— Kiel?

Ŝiaj okuloj fariĝis malmildaj, ŝia rigardo pinta, malica.

— Mi demandas vin, — li kviete ripetis, — ĉu vi havis amantojn. Tiaj aferoj okazas, ĉu ne?

— Ne en nia familio, sinjoro komisaro, kaj se mia patro estus ĉi tie…

— Kiel juĝisto, via patro komprenus, ke estas mia devo fari al vi tiun demandon… Vi ĵus parolis al mi pri etosa timo, pri minaco, kiu surpezas vin kaj vian edzon… Vi kaŝvorte sugestas, ke mi ekzamenigu ĉi tiun de psikiatro… Estas do nature…

— Mi petas pardonon…Mi lasis min ekkoleri… Mi ne havis amantojn, ne, kaj neniam havos…