— Ĉu vi posedas armilon?
Ŝi ekstaris, rapide paŝis al la najbara ĉambro, revenis kaj enmanigis al Maigret malgrandan revolveron el perlamoto.
— Atentu…Ĝi estas ŝargita…
— Ĉu vi jam delonge havas ĝin?
— Amikino, kiu havis la senton de nigra humuro, donis ĝin al mi, kiam mi edziniĝis…
— Vi ne timas, ke la infanoj, ludante…
— Ili malofte venas en mian ĉambron kaj, kiam ili estis pli junaj, tiu armilo troviĝis en ŝlosita tirkesto.
— Viaj fusiloj?
— Ili estas en skatolo, la skatolo en la remizo kun niaj kofroj, niaj valizoj kaj niaj golfsakoj.
— Via edzo golfludas?
— Mi provis interesigi lin al tio sed, jam ĉe la tria truo, li estas spirmanka…
— Li estas ofte malsana?
— Li havis malmultajn gravajn malsanojn… La plej grava, se mi bone memoras, estis pleŭrito… Tamen, li ofte suferas pro malsanetoj, laringitoj, gripoj, korizoj…
— Li alvokas sian kuraciston?
— Kompreneble.
— Unu el viaj amikoj?
— Ne. Kuraciston de la kvartalo, doktoron Martin, kiu loĝas en strato de la Cirko, malantaŭ nia domo…
— Doktoro Martin neniam parolis al vi aparte?..
— Li, ne, sed okazis, ke mi atendis lin ĉe la eliro por demandi lin, ĉu mia edzo ne havis ion gravan…
— Kion li respondis?
— Ke ne…Ke viroj kiaj li estas tiuj, kiuj plej longe vivas… Li citis al mi la kazon de Voltero, kiu…
— Mi konas la kazon de Voltero… Li neniam proponis konsulti specialiston?
— Ne… Nur…
— Nur…?
— Kial? Vi denove malbone interpretos miajn parolojn.
— Provu tamen.
— Mi sentas, laŭ via sinteno, ke mia edzo faris al vi bonegan impreson kaj mi antaŭe estis certa pri tio. Mi ne diros, ke li konscie ludas rolon. Fronte al fremduloj li estas gaja homo, kiu afektas grandan stabilecon. Kun doktoro Martin li parolas kaj agas kiel kun vi…
— Kaj kun la servistaro?
— Ne, li estas responsa pri la laboro de la servistoj…
— Kion tio signifas?
— Ke li ne devas admoni ilin… Tiun zorgon li lasas al mi, tiel ke mi ludas la malbelan rolon…
Maigret sufokiĝis en sia tro mola fotelo, en tiu buduaro kies bluo komencis iĝi neelportebla al li. Li ekstaris, preskaŭ streĉiĝis, kiel li estus farinta en sia oficejo.
— Ĉu vi havas ankoraŭ ion por diri al mi?
Starante siavice, ŝi samrange rigardis lin.
— Estus senutile.
— Ĉu vi deziras, ke mi sendu al vi inspektoron por konstante prigardi la apartamenton?
— La ideo estas perfekte ridinda.
— Ne, se mi fidas al viaj antaŭsentoj…
— Ne temas pri antaŭsentoj…
— Temas ankaŭ ne pri faroj…
— Ankoraŭ ne…
— Ni resumu… Via edzo, jam de iom da tempo, donas signojn de mensa perturbo…
— Vi insistas pri tio!
— Li interniĝas sur si mem kaj lia konduto maltrankviligas vin…
— Tio estas pli proksima al la vero.
— Vi timas pri lia vivo aŭ pri la via…
— Tion mi konfesas.
— Al kiu vi inklinas?
— Se mi scius tion, mi estus parte malpezigita.
— Iu vivanta en tiu ĉi domo aŭ facile eniras en ĝin, sendis al ni, al Quai des Orfèvres, du leterojn anoncantajn baldaŭan dramon… Mi povas aldoni nun, ke estis, plie, dum mia foresto, telefonvoko…
— Kial vi ne parolis al mi pri tio?..
— Ĉar mi aŭskultis vin… Tiu mesaĝo, tre mallonga, nur konfirmas la antaŭajn… La nekonato aŭ nekonatino diris, prononcis, laŭvorte: “Diru al komisaro Maigret, ke tio baldaŭ okazos…”
Li vidis ŝin paliĝi. Tio ne estis komedio. Ŝia vizaĝo iĝis subite senkolora, kun nur makuloj de ŝminko. La buŝanguloj subfleksiĝis.
— Ha!..
Ŝi klinis la kapon kaj ŝia maldika korpo ŝajne perdis sian mirindan energion.
Tiumomente li forgesis sian nervozecon kaj kompatis ŝin.
— Ĉu vi ankoraŭ ne volas, ke mi sendu iun al vi?
— Kiucele?
— Kion vi volas diri?
— Se estas okazonta io, ne estos la ĉeesto de iu policisto, kiu staros Dio-scias-kie, kiu ĝin malhelpos…
— Ĉu vi scias, ke via edzo posedas aŭtomatan pistolon?
— Jes.
— Ĉu li scias, ke vi posedas tiun revolveron?
— Kompreneble.
— Viaj infanoj?..
Preta plori pro nervoziĝo, ŝi ekkriis:
— Miaj infanoj neniel estas koncernataj per ĉio tio, ĉu vi ne komprenas tion? Ili zorgas pri si, kaj ne pri ni. Ili devas fari sian vivon. Pri la nia, kio restas al ĝi, ili fajfas…
Ŝi denove parolis impete, kvazaŭ iuj temoj aŭtomate okazigus ŝian febron.
— Nu, ni finu!.. Senkulpigu min, ke mi ne akompanas vin… Mi demandas min, kion mi esperis… Okazu, kio okazos!.. Iru retrovi mian edzon, aŭ tiun knabinon… Mi salutas vin, sinjoro Maigret…
Ŝi estis malferminta al li la pordon kaj atendis ĝis li estis ekstere por refermi ĝin. Jam en la koridoro, ŝajnis al la komisaro, ke li eliris el alia mondo kaj la bluo de la dekoro, kiun li forlasis, ankoraŭ hantis lin.
Tra iu fenestro, li rigardis en la korton, kie alia ŝoforo, ol tiu en la mateno, frotpurigis alian veturilon. Estis ĉiam sunlumo kaj facila venteto. Li havis la tenton preni sian ĉapelon el la vestejo, kiun li bone konis, kaj eliri dirante nenion. Poste, kvazaŭ malgraŭvole, il iris al la oficejo de fraŭlino Svaga.
Kun blanka kitelo sur sia robo, ŝi fotokopiis dokumentojn. La persienoj estis fermitaj kaj lasis filtri nur lumradiojn.
— Ĉu sinjoron Parendon vi volas vidi?
— Ne.
— Des pli bone, ĉar li estas nur en konferenco kun du gravaj klientoj, unu veninta el Amsterdamo, la alia el Ateno. Ambaŭ estas ŝipproprietuloj, kiuj…
Li ne aŭskultis, kaj ŝi iris malfermi la persienojn, superverŝante la mallarĝan ĉambron per torento da sunlumo.
— Vi ŝajnas laca…
— Mi pasigis unu horon kun sinjorino Parendon.
— Mi scias.
Li rigardis la telefonan konektotabulon.
— Estas vi, kiu petis por ŝi la komunikon kun Quai des Orfèvres?
— Ne. Mi eĉ ne sciis, ke ŝi telefonis. Estas Liza, kiu venis por peti poŝtmarkon…
— Kio estas Liza?
— La ĉambristino.
— Mi scias. Mi demandas vin, kia persono ŝi estas…
— Simpla knabino kiel mi… Ni ambaŭ venis el provinco, mi el urbeto, ŝi el la kamparo… Ĉar mi estis iom instruita, mi iĝis sekretariino kaj ĉar ŝi ne estis tia, ŝi iĝis ĉambristino…
— Kiomaĝa ŝi estas?
— Dudektrijara… Mi konas ĉies aĝon, ĉar estas mi, kiu plenskribas la formularojn por la Socia Asekuro…
— Sindonema?..
— Ŝi zorge faras tion, kion oni diras al ŝi fari, kaj mi ne pensas, ke ŝi deziras ŝanĝi la postenon…
— Amantojn?
— Ŝia ripoztago estas sabato…
— Ĉu ŝi estas sufiĉe inteligenta por skribi la leterojn, kiujn vi legis?
— Certe ne.
— Ĉu vi sciis, ke antaŭ pli malpli unu jaro sinjorino Parendon surprizis vin kun sia edzo?
— Mi diris al vi, ke tio okazis unufoje, sed alifoje ŝi eble malfermis kaj refermis la pordon senbrue…
— Ĉu Parendon konfidis al vi, ke de tiam lia edzino rifuzas al li ĉiujn seksajn rilatojn?
— Ili estis tiel maloftaj!
— Kial?
— Ĉar li ne amas ŝin.
— Ne amas ŝin aŭ jam ne amas ŝin?
— Dependas de la senco, kiun oni donas al la vorto ami. Li sendube estis danka al ŝi, ke ŝi edzigis lin kaj dum jaroj li klopodis pruvi al ŝi tiun dankemon…
Maigret ridetis pensante ke, aliflanke de la muro, du gravaj petrolindustriistoj venintaj el kontraŭaj punktoj de Eŭropo metis sian prosperon inter la manojn de la vireto, pri kiu fraŭlino Svaga kaj li tiele parolis…