Por ili, li ne estis senkaraktera gnomo, duone impotenta, refermita sur sin mem kaj remaĉanta malsanigajn pensojn, sed unu el la eminentuloj de mara juro. Ĉu ĉiuj tri ne estis ludantaj per centoj da milionoj, dum sinjorino Parendon, rabiema aŭ elĉerpita, vestiĝis por sia rendevuo je la kvara?
— Vi ne volas sidiĝi?
— Mi kredas, ke mi nun iros ĵeti ekrigardon apude.
— Vi trovos tie nur Julien Baud, ĉar Tortu estas en la Justicpalaco.
Li faris svagan geston.
— Bone! Nu, Julien Baud.
4
Maigret povintus kredi, ke li eniris en alian apartamenton. Kiom la cetera domo estis orda, rigidigita en soleneco iam ordonita de prezidanto Gassin de Beaulieu, tiom la malordo kaj la malzorgo mirfrapis ekde la unua rigardo en la oficejo, kiun Renato Tortu okupis kune kun la juna Julien Baud.
Apud la fenestro skribotablo, kian oni trovas en ĉiuj negocoj, estis superŝutita per dosieroj, kaj estis verdaj dosierujoj sur bretaroj el abiligno, kiujn oni stakigis unu super la aliaj laŭmezure de la bezonoj. Estis eĉ iuj kuŝantaj sur la planko, senpere sur la vaksita pargeto.
Kaj la skribotablo de Julien Baud estis iama kuireja tablo kovrita per pakpapero fiksita per prempingloj, kaj ĉe la muro fotoj de nudaj virinoj, eltonditaj el magazinoj, estis algluitaj per glubendo. Baud estis okupata afrankante kovertojn, kiujn li pesis unuope, kiam la komisaro ŝovis la pordon. Li levis la kapon kaj rigardis lin sen miro, sen emocio, ŝajnante scivoli, kion li venis fari.
— Vi serĉas Tortu?
— Ne. Mi scias, ke li estas en la Palaco.
— Li baldaŭ revenos.
— Ne lin mi serĉas.
— Nu, kiun?
— Neniun.
Belkorpa knabo, rufhara, kun lentugoj sur la vangoj. Liaj fajencbluaj okuloj esprimis absolutan kvieton.
— Vi volas sidiĝi?
— Ne…
— Laŭ via plaĉo…
Li plupesis la leterojn, inter kiuj kelkaj estis grandformataj, el griza papero, kaj poste li konsultis libreton indikantan la poŝtajn tarifojn laŭ la landoj.
— Tio amuzas vin? — demandis Maigret.
— Sciu, ke por mi, ĉefe gravas esti en Parizo…
Li havis iom da alloga akcento, plidaŭrigis iujn silabojn.
— De kie vi venas?
— De Morges… Borde de Lemanlago… Ĉu vi konas?
— Mi trapasis…
— Estas bele, ĉu ne?
La “bele” iĝis beeele kaj la “ĉu ne” kantis.
— Estas bele, jes… Kion vi opinias pri tiu ĉi domo?
Li miskomprenis la sencon de la vorto “domo”.
— Ĝi estas granda…
— Kiel vi rilatas kun sinjoro Parendon?
— Mi ne multe vidas lin… Mi ĉi tie gluas la markojn, iras al la poŝto, faras la aĉetojn, ŝnurligas la pakojn… Mi ne estas iu tre grava… De tempo al tempo, la ĉefo eniras en la oficejon kaj frapetas mian ŝultron, demandante: “En ordo, junulo?”
» La servistoj nomas min la malgranda sviso, kvankam mi altas unu metron okdek ĉe la staturmezurilo.
— Ĉu vi bone rilatas kun fraŭlino Svaga?
— Ŝi estas afabla.
— Kion vi opinias pri ŝi?
— Ankaŭ ŝi, vi scias, estas ĉe la alia flanko de la muro, flanko de la ĉefo.
— Kion vi volas diri?
— Kion mi diras, jen… Ili havas sian laboron tie, kaj ni havas la nian… Kiam la ĉefo bezonas iun, ne estas mi, sed ŝi…
Estis naiveco sur lia vizaĝo, sed la komisaro ne estis certa, ke tiu naiveco ne estis ŝajna.
— Oni diras, ke vi volas iĝi teatra aŭtoro?
— Mi provas verki teatraĵojn… Mi jam verkis du, sed ili estas malbonaj… Kiam oni venas, kiel mi, de la kantono Vaud, necesas unue kutimiĝi al Parizo…
— Tortu helpas vin?
— Helpas min pri kio?
— Por koni Parizon… Ekzemple elirante kun vi…
— Li neniam eliris kun mi… Li havas ion alian por fari…
— Kion?
— Lia fianĉino, liaj kompanoj… Jam je mia alveturo en la Liona Stacidomo, mi komprenis… Tie ĉi, estas ĉiu por si…
— Ĉu vi ofte vidas sinjorinon Parendon?
— Sufiĉe ofte, precipe matene… Kiam ŝi forgesas telefoni al liveranto, ŝi venas al mi…
» — Mia eta Baud, vi estus afabla mendi femuraĵon kaj peti, ke oni tuj liveru ĝin… Se ili havos neniun, faru mallongan viziton al la buĉisto, ĉu vi bonvolas?
» Tiam mi iras al la buĉisto, al la fiŝvendisto, al la spicisto… Mi iras al ŝia botisto, se estas skrapeto ĉe iu ŝuo… Estas ĉiam mia eta Baud… Fari tion aŭ glui markojn…
— Kion vi opinias pri ŝi?
— Eble mi metos ŝin en unu el miaj teatraĵoj.
— Ĉar ŝi estas malmulte ordinara persono?
— Estas neniu ordinara, ĉi tie… Ĉiuj estas frenezaj…
— Ankaŭ via ĉefo?
— Li estas inteligenta, estas certe: se ne tiel, li ne farus la metion, kiun li faras, sed li estas maniulo, ĉu ne?.. Per la tuta mono, kiun li perlaboras, li povus tamen fari ion alian, ol resti sidanta malantaŭ sia skribotablo aŭ en fotelo… Li ne estas tre fortika, certe, sed tio ne malhelpas…
— Vi konis liajn rilatojn kun fraŭlino Svaga?
— Ĉiuj scias tion… Sed li povus havi por si dek, li povus havi cent, se vi vidas, pri kio mi aludas…
— Kaj liaj rilatoj kun sia edzino?..
— Kiuj rilatoj? Ili vivas en la sama domo, renkontiĝas en la koridoroj, kiel homoj kruciĝas sur la trotuaro… Iam, mi devis eniri en la manĝo-ĉambron dum la tagmanĝo, ĉar mi estis sola en la oficejo kaj ĵus ricevis urĝan telegramon… Nu! ĉiuj sidis kiel, en restoracio, vespermanĝantoj, kiuj ne konas sin…
— Vi ŝajnas ne tre ami ilin…
— Mi ne tiel malbone sukcesis… Ili provizas min per teatraj personoj…
— Komikaj?
— Komikaj kaj dramaj samtempe… Kiel la vivo…
— Ĉu vi aŭdis pri la leteroj?
— Kompreneble…
— Ĉu vi havas ideon pri tiu, kiu skribis ilin?
— Povus esti ĉiuj… Povus esti mi…
— Vi faris tion?
— Ne… Mi ne pensis pri tio…
— Ĉu la junulino bone rilatas kun vi?
— Fraŭlino Bambi?
Li ŝultrolevis.
— Mi scivolas, ĉu ŝi rekonus min sur la strato. Kiam ŝi bezonas ion, paperon, tondilon, kion ajn, ŝi eniras kaj servas sin dirante nenion, kaj poste same foriras…
— Orgojla?
— Eble ne… Eble tio estas ŝia karaktero?..
— Ĉu ankaŭ vi kredas, ke povus okazi dramo?
Li rigardis Maigret per siaj grandaj bluaj okuloj.
— Dramo povas okazi ĉie… Vidu, lastan jaron, iun tagon kun tiel bela suno kiel hodiaŭ, bona maljunulineto, kiu trotetis, estis faligata per aŭtobuso ĝuste antaŭ sia domo… Nu, kelkajn sekundojn antaŭe, ŝi ne sciis tion…
Aŭdiĝis rapidaj paŝoj en la koridoro. Knabo pli malpli tridekjara, brunulo, mezkreska, haltis abrupte en la pordokadro.
— Eniru, sinjoro Tortu…
Li havis tekon enmane kaj aspektis grava.
— Komisaro Maigret, mi supozas?
— Via supozo estas ĝusta.
— Ĉu min vi volas vidi? Ĉu vi longe atendis min?
— Fakte, mi atendas neniun…
Li estis iom bela knabo, kun malhelaj haroj, bone desegnitaj trajtoj, agresiva rigardo. Oni divenis lin decida sukcesi en la vivo.
— Ĉu vi ne sidiĝas? — li demandis paŝante al la skribotablo, sur kiun li metis sian tekon.
— Mi restis sidanta grandan parton de la tago. Ni babilis, via juna kolego kaj mi…