La vorto kolego videble ŝokis Renaton Tortu, kiu ĵetis malbonan rigardon al la Vaudano.
— Mi havis gravan aferon en la Justicpalaco…
— Mi scias… Ĉu vi ofte pledas?
— Ĉiufoje, kiam akordiĝo montriĝas neebla… Magistro Parendon malofte aperas persone antaŭ la juĝistoj… Ni preparas la dosierojn, kaj estas mi, kiu poste estas komisiita…
— Mi komprenas…
Tiu homo ne dubis pri sia graveco.
— Kion vi opinias pri magistro Parendon?
— Kiel homo aŭ kiel juristo?
— Ambaŭ.
— Kiel juristo, li delonge superas ĉiujn siajn kunfratojn, kaj neniu estas tiel lerta kiel li por malkovri la malfortan punkton en la argumentado de la kontraŭulo.
— La homo?
— Laborante por li, estante, por tiel diri, lia sola kunlaboranto, mi devas ne prijuĝi lin tiurilate.
— Vi trovas lin vundebla?
— Mi ne estus pensinta pri tiu vorto… Mi diru, ke ĉe lia loko kaj en lia aĝo, mi havus pli aktivan vivon…
— Ĉeestante en la akceptoj, kiujn donas lia edzino, ekzemple, irante al teatro kun ŝi aŭ vespermanĝante en la urbo?
— Eble… Oni ne vivas nur inter libroj kaj dosieroj…
— Ĉu vi legis la leterojn?
— Magistro Parendon montris al mi iliajn fotokopiojn.
— Vi kredas je ŝerco?
— Eble… Mi konfesas al vi, ke mi ne multe pensis pri tio…
— Ili tamen anoncas dramon pli malpli baldaŭan en la domo…
Tortu diris nenion. Li eltiris paperojn el sia teko kaj ordigis lin en la dosierujojn.
— Ĉu vi edzinigus junulinon, kiu estus sinjorino Parendon pli juna?
Tortu rigardis lin kun miro.
— Mi estas jam fianĉo, ĉu oni ne diris tion al vi? Do tute ne temas…
— Tio estas maniero demandi vin, kion vi opinias pri ŝi…
— Ŝi estas aktiva, inteligenta kaj ŝi kapablas prizorgi rilatojn kun…
Li rapide rigardis direkte al la pordo, kaj oni ekvidis, en ties kadro, tiun, pri kiu oni precize nun estis parolanta. Ŝi surhavis mantelon el leoparda pelto sur robo el nigra silko. Aŭ ŝi estis elironta, aŭ ŝi jam revenis.
— Vi estas ankoraŭ ĉi tie, — ŝi miris fiksante rigardon fridan kaj trankvilan al la komisaro.
— Kiel vi vidas…
Estis malfacile scii, kiom longe ŝi estis en la koridoro kaj kiun parton de la konversacio ŝi aŭdis. Maigret komprenis, kion fraŭlino Svaga esprimis parolante pri domo, kie oni neniam sciis, ĉu oni estas gvatita.
— Mia eta Baud, ĉu vi volas telefoni tuj al la grafino de Prange, ke mi havos almenaŭ kvaronhoran malfruiĝon, ĉar mi lastmomente estis retenita? Fraŭlino Svaga estas okupita kun mia edzo kaj tiuj sinjoroj…
Ŝi eliris post lasta kaj malmilda rigardo al Maigret. Julien Baud ŝaltis la telefonon. Koncerne Tortu, li certe estis kontenta ĉar, se sinjorino Parendon aŭdis liajn lastajn respondojn, ŝi povis nur esti dankema al li.
— Ha lo!.. Ĉu mi bone estas ĉe grafino de Prange?..
Maigret iom ŝultrolevis kaj eliris el la ĉambro. Julien Baud amuzis lin kaj li ne certis, ke la knabo ne faros karieron de drama aŭtoro. Koncerne Tortu, li ne ŝatis lin, nenial. La pordo de fraŭlino Svaga estis malferma, sed la oficejo estis malplena. Preterpasante la kabineton de Parendon, li aŭdis murmuron de voĉoj.
En la momento, kiam li atingis la vestejon por preni sian ĉapelon, Ferdinando ekaperis kvazaŭ hazarde.
— Ĉu vi staras la tutan tagon apud la pordo?
— Ne, sinjoro komisaro… Mi nur pensis, ke vi baldaŭ eliros… La sinjorino eliris antaŭ kelkaj minutoj…
— Mi scias… Ĉu vi estis en malliberejo, Ferdinando?
— Nur militista malliberejo, en Afriko…
— Vi estas franco?
— Mi estas el Aubagne…
— Kial do vi rekrutiĝis ĉe Fremdula Legio?
— Mi estis juna… Mi faris kelkajn stultaĵojn…
— En Aubagne?
— En Toulon… Pro malbonaj amikiĝoj… Jen… Kiam mi ekkomprenis, ke tio malbone finiĝos, mi rekrutiĝis ĉe la Legio, dirante, ke mi estas belgo…
— Ĉu vi poste ne plu havis problemojn?
— Jam ok jarojn mi estas je la servo de sinjoro Parendon kaj li neniam plendis pri mi…
— Vi ŝatas tiun postenon?
— Estas ja pli malbonaj…
— Sinjoro Parendon estas afabla kun vi?
— Li estas elstare bona homo…
— Kaj la sinjorino?
— Inter ni dirite, ŝi estas kamelo.
— Ŝi turmentadas vin?
— Ŝi turmentadas ĉiujn… Ŝi estas ĉie, okupiĝas pri ĉio, plendas pri ĉio… Feliĉe mi havas mian ĉambron super la garaĝo…
— Por akcepti viajn amatinetojn?
— Se mi malfeliĉe farus tion, kaj ŝi tion ekscius, ŝi tuj maldungus min… Laŭ ŝi, la servistoj devus esti kastritaj… Ne, sed esti tie ebligas al mi libere spiri…Tio ankaŭ ebligas al mi eliri, kiam mi deziras, kvankam mi estas konektita kun la apartamento per sonorilo kaj supozata esti vokebla, kiel ŝi diras, dudek kvar horojn dum la tuta tago…
— Ŝi jam vokis vin nokte?
— Tri- aŭ kvarfoje… Sendube por certiĝi, ke mi estis tie…
— Je kiu preteksto?
— Iam, ŝi estis aŭdinta suspektindan bruon kaj ŝi faris kun mi la rondiron tra la ĉambroj por serĉi rompŝteliston…
— Tio estis kato?
— Estas nek kato, nek hundo en la domo… Tion ŝi ne elportus… Kiam sinjoro Gus estis pli juna, li petis junan hundon kiel Kristnaskan donacon, sed li ricevis anstataŭe elektran trajnon… Mi neniam vidis knabon tiel furioziĝi…
— La aliajn fojojn…
— Alian fojon, estis brulodoro… La trian… Atendu… Ha! jes… Ŝi aŭskultis ĉe la pordo de la sinjoro kaj ne aŭdis lian spiron… Ŝi sendis min vidi, ĉu nenio okazis al li…
— Ĉu ŝi ne povis iri mem?
— Mi supozas, ke ŝi havis siajn kialojn… Rimarku, ke mi ne plendas… Ĉar ŝi eliras ĉiun posttagmezon kaj preskaŭ ĉiuvespere, estas longaj momentoj de trankvilo…
— Vi bone rilatas al Liza?
— Ne tro malbone… Ŝi estas bela knabino… Dum iu tempo…Nu, vi komprenas, kion mi volas diri… Ŝi bezonas ŝanĝi… Preskaŭ ĉiun sabaton estas alia… Do, ĉar mi ne ŝatas partigi…
— Sinjorino Vauquin?
— Maljuna bovino!
— Ŝi ne amas vin?
— Ŝi kalkulas niajn porciojn, kvazaŭ ni estus pensionuloj kaj ŝi estas ankoraŭ pli strikta por vino, sendube ĉar ŝia edzo estas ebriulo, kiu batas ŝin almenaŭ du fojojn en la semajno… Pro tio, ŝi rankoras kontraŭ ĉiuj viroj…
— Sinjorino Marchand?
— Mi vidas ŝin nur ŝovantan sian polvosuĉilon… Tiu virino ne naskiĝis por paroli, sed por movi la lipojn, kiam ŝi estas sola… Eble ŝi recitas preĝojn?..
— La fraŭlino?
— Ŝi ne estas fiera nek afektema… Domaĝe, ke ŝi ĉiam estas tiel malgaja.
— Vi kredas, ke ŝi havas amĉagrenon?
— Mi ne scias. Eble estas la aero de la domo…
— Vi aŭdis pri la leteroj?
Li ŝajnis ĝenata.
— Prefere diri al vi la veron… Jes… Sed mi ne legis ilin…
— Kiu parolis al vi pri ili?
Ankoraŭ pli ĝenata, li ŝajnigis serĉi en sia memoro.
— Mi ne scias…Mi iras, mi venas, mi diras kelkajn vortojn al unu, kelkajn vortojn al alia…
— Fraŭlino Svaga?
— Ne, ŝi neniam parolas pri la aferoj de la sinjoro.
— Sinjoro Tortu?
— Tiu ĉi rigardas min, kvazaŭ li estus dua ĉefo.
— Julien Baud?
— Eble… Vere, mi jam ne scias… Eble estis en la servistejo…
— Vi scias, ĉu estas armiloj en la domo?
— La sinjoro havas kolton 38 en la tirkesto de sia noktotablo, sed mi neniam vidis kartoĉojn en la ĉambro.