Выбрать главу

— Estas vi, kiu ordigas lian ĉambron?

— Tio estas parto de miaj funkcioj. Mi ankaŭ servas ĉetable, kompreneble.

— Vi ne konas aliajn armilojn?

— La ludileto de la sinjorino, iu 6.33 fabrikita en Herstal… Necesus pafi el proksime por suferigi iun…

— Ĉu vi sentis, lastatempe, iun ŝanĝon en la etoso de la domo?

Li ŝajnis serĉi.

— Estas eble. Ĉetable, ili neniam multe interparolas. Nun, mi povus diri, ke ili jam tute ne interparolas… Kelkfoje nur kelkajn frazojn inter sinjoro Gus kaj la fraŭlino…

— Vi kredas je la leteroj?

— Proksimume kiel je astrologio… Laŭ la horoskopoj de la gazeto, mi devus, almenaŭ unufoje en ĉiu semajno, ricevi grandan monsumon…

— Vi do ne opinias, ke io povas okazi?

— Ne pro la leteroj.

— Pro kio?

— Mi ne scias…

— Sinjoro Parendon ŝajnas al vi bizara?

— Dependas de tio, kion oni nomas bizara… Ĉiu havas sian propran ideon pri la vivo, kiun li havas… Se li estas kontenta tiel… Ĉiuokaze, li ne estas freneza… Mi eĉ dirus: male…

— Estus ŝi, kiu estus freneza?

— Ankaŭ ne! Ho tute ne! Tiu virino estas ruza kiel vulpo…

— Mi dankas vin, Ferdinando.

— Mi faris mian plejeblon, sinjoro komisaro… Mi spertis, ke kun la polico estas pli bone malkaŝe paroli…

La pordo refermiĝis malantaŭ Maigret, kiu piede malsupreniris la larĝan ŝtuparon kun balustrado el fera artaĵo. Li mansignis al la pordisto galonita kvazaŭ pordisto de palaco kaj retrovis kun ĝua suspiro la freŝan eksteran aeron.

Li rememoris pri simpatia startrinkejo ĉe la angulo de la aveno Marigny kaj de la strato de la Cirko, kaj li baldaŭ alkubutiĝis al ties verŝtablo. Li serĉis kion li trinku, kaj fine mendis grandan glason da biero. La atmosfero de la Parendon-oj ankoraŭ gluiĝis al lia korpo. Sed ĉu ne estus same, se li estus pasinta tiom da tempo en kiu ajn familio?

Eble pli malaltgrade. Sendube li estus trovinta la samajn rankorojn, la samajn etanimecojn, la samajn timoj, ĉiuokaze la saman nekoherecon.

— Ne filozofu, Maigret!

Ĉu li ne malpermesis al si, principe, pensi? Bone! Li ne vidis la du infanojn, nek la kuiristinon, nek la mastrumistinon. Li nur ekvidis de malproksime la ĉambristinon en nigra uniformo, broditaj antaŭtuketo kaj kufo.

Ĉar li troviĝis ĉe la angulo de strato de la Cirko, li memoris pri doktoro Martin, la persona kuracisto de Parendon.

— Kiom mi ŝuldas?

Li ekvidis lian ŝildon antaŭ la konstruaĵo, supreniris al la tria etaĝo, estis enkondukita en atendejon, kie troviĝis jam tri personoj kaj, senkuraĝigita, li foriris.

— Vi ne atendas la doktoron?

— Mi ne venis por konsulto… Mi telefonos al li…

— Kiu nomo?

— Komisaro Maigret…

— Ĉu vi ne volas, ke mi avertu lin, ke vi estas ĉi tie?

— Mi preferas ne atendigi pli longe liajn pacientojn.

Estis la alia Parendon, la frato, sed ankaŭ li estis kuracisto kaj Maigret sufiĉe bone konis, dank’ al sia amiko Pardon, la vivon de la parizaj kuracistoj.

Li ne emis preni aŭtobuson, nek la metroon. Li sentis sin laca, ŝvela pro laceco, kaj lasis sin fali sur la benkon de taksio.

— Quai des Orfèvres…

— Jes, sinjoro Maigret…

Tio jam ne plezurigis lin. Antaŭe, li iom fieris, ke oni tiel rekonis lin sed, de kelkaj jaroj, tio pli iritis lin.

Kiel li aspektus, se nenio okazus ĉe la avenuo Marigny? Li eĉ ne kuraĝis paroli pri la leteroj ĉe la raporto. De du tagoj, li neglektis sian oficejon, pasigis la plej grandan parton de sia tempo en apartamento, kie homoj havis vivon, kiu ne koncernis lin.

Estis kurantaj aferoj, feliĉe ne tre gravaj, pri kiuj li tamen devis zorgi.

Ĉu estis la leteroj, kaj plie la telefonvoko de la dek-dua, kiuj misformis lian vidon de la homoj? Li ne povis pensi pri sinjorino Parendon kiel pri ordinara virino, kiun oni renkontas surstrate. Li revidis ŝin, patosan en la tuta bluo de ŝia buduaro kaj de ŝia negliĝo, ludantan antaŭ li specon de tragedio.

Ankaŭ Parendon ĉesis esti homo kiel la aliaj. La gnomo rigardis lin per siaj helaj okuloj, kiujn dikigis la dikaj okulvitroj, kaj Maigret vane provis legi en ili lian penson.

La aliaj… fraŭlino Svaga… Tiu granda rufa diablo, Julien Baud… Tortu subite rigardanta al la pordo, kie sinjorino Parendon aperis kvazaŭ mirakle…

Li ŝultrolevis kaj, ĉar la veturilo haltis antaŭ la pordo de K. P., li esploris siajn poŝojn serĉante monon.

Deko da inspektoroj, ĉiuj havantaj problemon por submeti al li, pasis tra lia oficejo. Li legis la poŝtaĵojn alvenintajn dum lia foresto, subskribis stakon da dokumentoj, sed dum la tuta tempo, kiam li tiel laboris en la orumita kvieto de sia oficejo, la domo de avenuo Marigny restis kiel fono.

Li sentis ĝenon, kiun li ne sukcesis forigi. Kaj tamen li faris ĝis nun ĉion, kio estis ebla al li. Neniu krimo, neniu delikto okazis. Neniu oficiale vokis la policon por preciza faro. Neniu plendo estis depoziciita.

Li tamen dediĉis horojn por studi la malgrandan mondon, kiu gravitis ĉirkaŭ Emilo Parendon.

Li vane serĉis precedencon en sia memoro. Li tamen konis la plej diversajn situaciojn.

Je la kvina kaj kvarono, oni alportis al li pneŭmatikan depeŝon, kiu ĵus alvenis kaj li tuj rekonis la bastonetajn literojn.

La stampo indikis, ke la letero estis enpoŝtigita je la dek-sesa horo tridek ĉe la poŝtoficejo de strato de Miromesnil. Tio estas kvaronhoron post lia foriro el ĉe Parendon.

Li detondis la bendon laŭ la punktolinio. Pro la dimensioj de la folio, la literoj estis pli malgrandaj ol en la antaŭaj mesaĝoj kaj Maigret povis konstati, komparante ilin, ke ĉi tiu estis skribita pli rapide, kun malpli da zorgo, eble en speco de febro.

Sinjoro fakkomisaro,

Kiam mi skribis al vi mian unuan leteron kaj petis vin respondi al mi pere de anonceto, mi ne povis imagi al mi, ke vi pelus vin, kun mallevita kapo, en tiun aferon, pri kiu mi intencis, sekve, doni al vi nemalhaveblajn precizigojn.

Via trohastemo fuŝis ĉion kaj nun vi certe konscias mem, ke vi vadas. Hodiaŭ vi, por tiel diri, provokis la murdiston kaj mi estas konvinkita, ke kaŭze de vi, li sentos sin devigata frapi.

Mi eble eraras, sed mi kredas, ke tio estos en la venontaj horoj. Mi jam ne povas helpi vin. Mi bedaŭras tion. Mi ne rankoras kontraŭ vi.

Maigret legis kaj relegis tiun bileton gravmiene, paŝis al la pordo por voki Janvier kaj Lapointe. Lucas forestis.

— Legu tion, infanoj…

Li observis ilin kun certa malkvieteco, kvazaŭ por malkovri, ĉu iliaj reagoj estas la samaj, kiel la liaj. Ili ja ne estis toksitaj per la horoj pasigitaj en la apartamento. Ili juĝis por tiel diri laŭ pruvopecoj.

Kune klinitaj super la folio, ili elmontris kreskantan intereson, fariĝis zorgoplenaj.

— Ŝajnas, ke tio preciziĝas, — flustris Janvier metante la pneŭmatikan depeŝon sur la tablon.

Lapointe, siaflanke, demandis:

— Al kio similas tiuj homoj?

— Al ĉiuj kaj al neniu… Kion mi demandas al mi, estas, kion ni povas fari… Mi ne povas lasi homon konstante en la apartamento, kaj cetere tio neniel utilus… La lokaloj estas tiel vastaj, ke kio ajn povas okazi ĉe unu ekstremo, sen tio, ke oni rimarkas ĝin ĉe la alia ekstremo… Postenigi iun en la konstruaĵo?.. Tion mi faros ĉi-nokte, pro konscienco-skrupulo, sed se tiu mesaĝo ne estas ŝerco, la frapo ne venos de ekstere…

» Vi estas libera, Lapointe?