— Mi havas nenion specialan por fari, ĉefo.
— Tiukaze vi iros tien. En la pordistejo, vi trovos la pordiston, iu Lamure, kiu iam laboris en strato de Saussaies. Vi pasigos la nokton en la ĉambro, grimpante de tempo al tempo al la unua etaĝo. Petu Lamure, ke li donu al vi liston de la loĝantoj de la konstruaĵo, ankaŭ de la servistaro, kaj kontrolu la enirojn kaj elirojn…
— Mi komprenas.
— Kion vi komprenas?
— Ke tiamaniere, se okazos io, ni havos almenaŭ bazon…
Estis vere, sed la komisaro malinklinis prikonsideri la situacion sub tiu angulo. Se okazus io… Bone! Ĉar ne temis pri ŝtelo, povus temi nur pri murdo… Kies murdo?.. Farota de kiu?..
Homoj estis parolintaj al li, estis respondintaj al liaj demandoj, ŝajnis konfesdoni. Ĉu estis lia afero prijuĝi, diable, kiu mensogas aŭ kiu diras la veron, aŭ ankoraŭ, en tiu tuta historio, ĉu iu estas freneza?
Li iris kaj venis en sian oficejon per grandaj paŝoj preskaŭ rabiaj kaj parolis kvazaŭ por si mem, dum Lapointe kaj Janvier interŝanĝis rigardojn.
— Estas tre simple, sinjoro komisaro… Oni skribas al vi por diri al vi, ke oni mortigos… Tamen, oni ne povas anonci antaŭe, kiu mortigos la alian, nek kiam, nek kiel… Kial oni direktas sin al vi?.. Kial averti vin?.. Nenial… Por ludi…
Li ekkaptis pipon, kiun li ŝtopis per nervozaj puŝoj de la montrofingro.
— Por kiu oni prenas min, fine?.. Se okazos io, kiel ili diras, oni asertos, ke tio estas mia kulpo… Tiu helblua paperĉifaĵo jam asertas tion… Mi, onidire, agis tro rapide… Kio estis farenda?..
» Atendi, ĝis mi ricevos mortanoncon? Bone! Kaj, se okazos nenio, mi aspektos kiel kreteno, mi estos la sinjoro, kiu malŝparis dum du tagoj la monon de la impostpagantoj.
Janvier konservis sian seriozecon, sed Lapointe ne povis reteni sin de rideto kaj Maigret rimarkis tion. Lia kolero restis dummomente nedecidita kaj li fine ridetis siavice frapetante la ŝultron de sia kunlaboranto.
— Senkulpigu min, infanoj. Tiu afero fine incitegas min. Tie, ĉiuj paŝas sur la piedpintoj, kaj ankaŭ mi komencis paŝi sur la piedpintoj, kvazaŭ paŝante sur ovoj…
Ĉi-foje pro la bildo de Maigret paŝanta sur ovoj, ankaŭ Janvier estis devigata ridi.
— Tie ĉi, almenaŭ, mi povas eksplodi… Jen estas… Ni serioze parolu… Vi, Lapointe, povas foriri, manĝi ion kaj iri okupi vian postenon en avenuo Marigny… Se io ajn suspektinda okazos, ne hezitu telefoni al mi, eĉ meze en la nokto, al la bulvardo Richard-Levoir…
» Bonan nokton, oldulo… Ĝis morgaŭ… Ni anstataŭos vin ĉirkaŭ la oka matene…
Li iris loki sin antaŭ la fenestron kaj, kun la rigardo sekvanta la fluon de Sejno, daŭrigis, parolante al Janvier:
— Vi enketas nuntempe?
— Mi arestis la du etajn knabojn hodiaŭ matene, du deksesjarajn bubojn… Vi pravis…
— Ĉu vi volas, morgaŭ, iri anstataŭigi Lapointe?.. Tio ŝajnas idiotaĵo, mi scias, sed mi sentas min devigata preni tiujn antaŭzorgojn, kiuj ĉiel servas por nenio…
» Vi vidos, ke, se io okazos, ĉiuj ekscitiĝos kontraŭ mi…
Dum li prononcis la lastan frazon, lia rigardo fiksiĝis sur unu el la kandelabroj de la ponto Saint-Michel.
— Donu al mi la pneŭmatikan depeŝon…
Unu vorto revenis al li, pri kiu li ne atentis antaŭe, kaj li demandis al si, ĉu lia memoro ne trompis lin.
… mi estas konvinkita, ke kaŭze de vi, li sentos sin devigata frapi…
La vorto frapi ja estis tie. Kompreneble, tio povis signifi frapi per granda bato. Sed, en la tri biletoj, la anonima korespondanto montris certan zorgegon pri la elekto de la vortoj.
— Frapi, ĉu vi aŭdas? La viro kaj la virino, ĉiu havas revolveron. Mi ĵus intencis peti ilin, ke ili donu tiujn al ni, iom kiel oni forprenas alumetojn de infanoj. Sed mi ne povas forpreni de ili ĉiujn kuirejajn tranĉilojn nek ĉiujn papertranĉilojn… Oni frapas ankaŭ per fajrohundoj, kaj ĉar ne mankas tie kamenoj… Nek kandelingoj… Nek statuoj…
Subite ŝanĝante la tonon, li eldiris:
— Provu do fari por mi telefonparolon kun Germain Parendon… Li estas neŭrologo, kiu loĝas en la strato d’Aguesseau, la frato de mia Parendon…
Li profitis la okazon por rebruligi sian pipon. Sidante sur la angulo de la skribotablo, Janvier manipulis la aparaton.
— Ha lo! Mi bone estas ĉe doktoro Parendon?.. Tie ĉi K. P., fraŭlino… La oficejo de komisaro Maigret… La komisaro tre dezirus diri kelkajn vortojn al la doktoro… Kiel?.. en Nico?.. Jes… Momenton…
Ĉar Maigret mansignis al li.
— Demandu ŝin, en kiu hotelo li loĝas…
— Vi estas ankoraŭ ĉe la telefono? Ĉu vi povus diri al mi, kie la doktoro loĝas tie? Ĉe Negresco? Jes, tion mi supozas… Mi tamen provos…
— Dum konsultado?
— Ne! Kongreso de infana neŭrologio. Laŭdire la programo estas tre ŝarĝita kaj morgaŭ la doktoro devas prezenti raporton…
— Voku Negrescon… Estas la sesa. La laborkunsido certe jam finiĝis… Je la oka, ili certe havos grandan bankedon, ĉe la prefektejo aŭ aliloke… Se ne, iun ajn koktelon…
Ili devis atendi dekon da minutojn ĉar Negresco estis ĉiam okupita.
— Ha lo!.. Tie ĉi la K. P. en Parizo, fraŭlino… Bonvolu kunligi min kun doktoro Parendon, mi petas… Parendon, jes… Li estas unu el la kongresanoj…
Janvier metis la manon sur la aparaton.
— Ŝi iras por vidi, ĉu li estas en sia ĉambro aŭ ĉe la koktelo, kiu okazas nun en la granda salono de la interetaĝo…
— Ha lo!.. Jes, doktoro… Senkulpigu min… Mi kunigas vin kun komisaro Maigret…
Tiu ĉi prenis mallerte la aparaton ĉar, lastmomente, li ne plu sciis, kion diri.
— Senkulpigu min, ke mi ĝenas vin, doktoro…
— Mi estis relegonta lastfoje mian raporton…
— Tion mi supozis…Hieraŭ kaj hodiaŭ, mi pasigis iom longajn momentojn kun via frato…
— Kiahazarde vi renkontiĝis?
La voĉo estis gaja, simpatia, multe pli juna, ol Maigret pensis.
— Tio estas iom komplika afero, kaj tial mi permesis al mi voki vin…
— Ĉu mia frato havas malagrablaĵojn?
— Ĉiaokaze, ne el tiuj, kiuj koncernas nin…
— Ĉu li estas malsana?
— Kion vi opinias pri lia sano?
— Li aspektas multe pli gracila kaj malforta, ol li fakte estas. Mi estus nekapabla rezisti al la tuta laborego, kiun li foje faras en kelkaj tagoj…
Necesis ja daŭrigi ĝis la fino.
— Mi klarigos al vi kiel eble plej mallonge la situacion. Hieraŭ matene, mi ricevis anoniman leteron anoncantan al mi, ke krimo estis probable okazonta…
— Ĉe Emilo?
La voĉo estis ridema.
— Ne. Estus tro longe rakonti al vi, kiel ni alvenis ĝis la apartemento de via frato. Ĉiaokaze, la letero kaj la sekvanta nepre eliris el lia hejmo, ambaŭ skribitaj sur lia leterpapero, kies leterfronton oni fortranĉis…
— Mi supozas, ke mia frato trankviligis vin?.. Tio estis blago de Gus, ĉu ne?..
— Laŭ mia scio, via nevo ne estas inklina al ŝercoj…
— Estas ĝuste… Ankaŭ ne Bambi, cetere… Mi ne scias, mi… Eble la juna sviso, kiun li dungis kiel oficiston?.. Aŭ iu ĉambristino?..
— Mi ĵus ricevis la trian mesaĝon, ĉi-foje per pneŭmatika depeŝo… Ĝi anoncas, ke la evento estas proksima…
La tono de la kuracisto ŝanĝiĝis.
— Ĉu vi kredas je tio?
— Mi konas la domon nur de hieraŭ…
— Kion Emilo diras pri tio? Mi supozas, ke li ŝultrolevas?
— Li precize ne prenas la aferon tiel leĝere… Mi havas la impreson, male, ke li kredas je reala minaco…