— Li devis iri al la hospitalo por sia konsultado, efektive…
— Li certe pensis, ke mi estis narkotita…
— Ĉu vi jam narkotis vin?
— Neniam… Mi imagas, kiel tio efikas…
La arboj, ekstere, mallaŭte susuris, kaj aŭdiĝis la bruego de la aŭtobusoj, ĉe placo Beauvau.
— Mi neniam estus suspektinta…
Li konfuze parolis, ne finante siajn frazojn, kaj Maigret ĉiam fiksis la okulojn al li. Li ĉiam havis du pipojn enpoŝe kaj li prenis tiun, kiu ne estis rompita, ŝtopis ĝin, tiris du dikajn enspiraĵojn, kvazaŭ por reveni surteren.
— Suspektinta kion?
— La punkton… La manieron… La gravecon… Jes, la gravecon, estas la ĝusta vorto, de la ligoj…
Lia mano montris unu fojon pli al la oficejo de la sekretariino.
— Estas tiel neatendite!..
Ĉu Maigret estus sentinta sin pli memcerta, se li estus absorbinta ĉiujn verkojn pri la psikiatrio kaj psikologio, kiuj viciĝis en la biblioteko?
Li ne memoris esti rigardinta homon kun tiom da intenseco, kiom en la nuna momento. Li perdis neniun movon, neniun ektremon de vizaĝmuskolo.
— Vi pensis pri ŝi, vi?
La komisaro konfesis:
— Ne.
— Pri mi?
— Pri vi aŭ via edzino…
— Kie ŝi estas?
— Ŝi laŭdire dormas, kaj ŝi ankoraŭ nenion scias…
La brovoj de la advokato kuntiriĝis. Li trudis al si grandan strebon de koncentrado.
— Ŝi ne eliris el sia ĉambro?
— Laŭ Ferdinando, ne…
— Tio ne estas la sektoro de Ferdinando…
— Mi scias… Unu el miaj inspektoroj estas certe pridemandanta Lizan…
Parendon komencis maltrankviliĝi, kvazaŭ iu penso, kiu ankoraŭ ne venis al lia menso, subite turmentis lin.
— Sed tiel, vi arestos min?.. Se mia edzino ankoraŭ ne eliris el sia ĉambro…
Ĉu ŝajnis do al li evidente, ke sinjorino Parendon estas la murdintino?
— Vi arestos min, diru.
— Estas tro frue por aresti iun ajn…
Li ekstaris kaj trinkis gluton da armanjako, viŝis sian frunton per la mandorso.
— Mi jam nenion komprenas, Maigret…
Li korektis sin.
— Senkulpigu min… sinjoro Maigret… Ĉu iu fremda en la domo eniris en la apartamenton?
Li refariĝis si mem. Liaj okuloj reprenis vivon.
— Ne. Unu el miaj homoj pasigis la nokton en la domo kaj alia anstataŭis lin ĉirkaŭ la oka matene…
— Necesos relegi la leterojn… — li duonvoĉe flustris.
— Mi relegis ilin plurfoje hieraŭ fine de la posttagmezo…
— Estas en ĉio tio, io nekohera, kvazaŭ la eventoj, subite, turniĝus al neantaŭvidita direkto…
Li residiĝis kaj Maigret pripensis tiujn parolojn. Ankaŭ li, kiam li eksciis, ke fraŭlino Svaga mortis, havis la impreson de eraro.
— Vi scias, ke ŝi estis por mi tre tre sindonema…
— Pli ol tio, — precizigis la komisaro.
— Vi kredas?
— Hieraŭ ŝi parolis al mi pri vi kun vera pasio.
La malgranda viro malfermegis la okulojn, nekredema, kvazaŭ li ne sukcesis konvinkiĝi, ke li inspiris tian senton.
— Mi havis longan konversacion kun ŝi, dum vi akceptis la du ŝipproprietulojn…
— Mi scias… Ŝi diris tion al mi… Kie estas nun tiuj dokumentoj?
— Julien Baud havis ilin enmane, kiam li malkovris la kadavron kaj pelis sin, terurigita, en sian oficejon… La paperoj estas iom ĉifitaj…
— Ili estas tre gravaj… Tiuj homoj ne povas suferi pro tio, kio okazas en mia domo…
— Ĉu mi povas fari al vi demandon, sinjoro Parendon?
— Mi atendas ĝin, ekde kiam mi vidis vin eniri… Estas via devo fari ĝin, kompreneble, kaj eĉ ne kredi min laŭ miaj paroloj… Ne, mi ne mortigis fraŭlinon Svaga…
» Estas vortoj, kiujn mi ne ofte prononcis en mia vivo, kiujn mi preskaŭ forstrekis el mia vortprovizo… Hodiaŭ, mi uzos iun tian, ĉar ne estas alia por eldiri la veron, kiun mi ĵus malkovris: mi amis ŝin, sinjoro Maigret…
Li diris tion kviete kaj tio estis des pli impresa. La cetero estis pli facila.
— Mi kredis, ke mi havis por ŝi nur iun alligitecon, plie ol la fizikan deziron… Mi iom hontis pri tio, ĉar mi havas filinon preskaŭ samaĝan, kiel ŝi… Estis ĉe Antoinette…
Unuafoje Maigret aŭdis prononci la antaŭnomon de fraŭlino Svaga.
— … Estis speco de… atendu… de spontaneco, kiu refreŝigis min… Spontanecon, vidu, oni preskaŭ ne trovas en ĉi tiu domo… Ŝi alportis tion el ekstere, kiel donacon, kiel oni alportas freŝajn florojn…
— Ĉu vi scias, per kiu armilo la krimo estis farita?
— Tranĉilo, mi supozas?
— Ne… Speco de skrapilo, kiun mi rimarkis hieraŭ sur la skribotablo de via sekretariino… Ĝi mirigis min, ĉar ĝi ne estas laŭ la kutima modelo… Ĝia klingo estas pli longa, pli akra…
— Ĝi devenas, kiel ĉiuj aĵoj de la oficejo, el la papervendejo Roman…
— Ĉu vi mem aĉetis ĝin?
— Tute ne. Certe ŝi mem elektis ĝin.
— Fraŭlino Svaga sidis antaŭ sia skribotablo kaj sendube ekzamenis la dokumentojn… Ŝi redonis parton de ili al Julien Baud, por ke li komparu ilin…
Parendon ne aspektis kiel homo singarda, kiel homo, kiu suspektas, ke oni insidos lin. Li atente aŭskultis, eble iom surprizita pro la graveco, kiun Maigret trovis en tiuj detaloj.
— La persono, kiu mortigis ŝin, sciis trovi tiun skrapilon en la plumujo, ĉar li ne estis alportinta armilon…
— Kiu diras al vi, ke tiu persono ne estis armita kaj ne ŝanĝis sian intencon?
— Fraŭlino Svaga vidis iun preni la skrapilon kaj ne estis singarda, ne ekstaris… Ŝi daŭrigis sian laboron, dum iu pasis malantaŭ ŝi…
Parendon pripensis, refaris en sia spirito la scenon, kiun Maigret ĵus priskribis, kaj tio estis kun la preciza spirito de la granda advokato pri aferoj, kiu li estis.
Nenio neklara en lia sinteno. Eble gnomo, se oni devas primoki homojn malaltkreskajn, sed gnomo kun miriga inteligenteco.
— Mi kredas, ke vi estos devigata aresti min antaŭ la fino de la tago, — li subite diris.
Estis nenio sarkasma en lia sinteno. Li estis homo, kiu konkludis, post kiam li pesis la “por” kaj la “kontraŭ”.
— Tio estos okazo por mia defendanto, — li aldonis, ĉi-foje kun ironio, — ekzerciĝi pri la artikolo 64…
Maigret estis denove konfuzita. Li estis tia eĉ pli, kiam la pordo, kiu komunikis kun la granda salono malfermiĝis kaj oni vidis sinjorinon Parendon en la kadro. Ŝi ne estis kombita nek ŝminkita. Ŝi surhavis la bluan negliĝon de la antaŭa tago. Ŝi staris tre rekta, sed aspektis tamen multe pli aĝa ol ŝi estis.
— Senkulpigu min, ke mi ĝenas vin…
Ŝi parolis kvazaŭ nenio estus okazinta en la apartamento.
— Mi supozas, komisaro, ke mi ne rajtas havi konversacion duope kun mia edzo?.. Tio ne ofte okazas al ni, sed pro la cirkonstancoj…
— Momente, mi povas permesi al vi paroli kun li nur en mia ĉeesto…
Ŝi ne antaŭeniris en la ĉambron, restis staranta, kun la sunlumigita salono malantaŭ si. Ambaŭ viroj ekstaris.
— Tre bone. Vi faras vian profesion.
Ŝi prenis elspiraĵon de la cigaredo, kiun ŝi havis enmane, kaj rigardis ilin laŭvice kun hezito.
— Ĉu mi povas demandi vin unue, sinjoro Maigret, se vi faris decidon?
— Pri kio?
— Pri la evento de hodiaŭ matene… Mi ĵus eksciis tion kaj mi supozas, ke vi ekplenumos areston…
— Mi ne faris decidon…
— Bone… La infanoj baldaŭ revenos hejmen, kaj estas pli bone, ke la aferoj estu klaraj… Diru al mi, Emilo, ĉu estas vi, kiu mortigis ŝin?