Выбрать главу

Maigret nur ridetis, kaj poste li ekstaris kaj paŝis al cindrujo sufiĉe granda por malŝtopi sian pipon.

— Nun, miaflanke, por tiel diri… Vi vidis fraŭlinon Svaga… Estas ŝia vera nomo kaj ŝi ne trovas ĝin ridinda… Mi ĉiam nomis miajn sekretariinojn per ilia familia nomo… Ŝi neniam parolas pri sia persona vivo kaj necesus, ke mi iru konsulti la dosierojn por koni ŝian adreson…

» Mi scias nur, ke ŝi veturas metroe por hejmeniri kaj ke mi povas reteni ŝin vespere ne ĉagrenante ŝin… Ŝi havas ĉirkaŭ dudek kvar aŭ dudek kvin jarojn, kaj ŝi malofte estas malbonhumora…

» Por helpi min en mia kabineto, mi havas staĝanton ege ambician, nomatan Renato Tortu, kies oficejo troviĝas funde de la koridoro.

» Fine, restas tiu, kiun ni nomas skribisto, knabo ĉirkaŭ dudekjara ĵus alveninta el Svislando, kiu havas, mi supozas, ambiciojn de dramisto… Li servas por ĉio… Speco de oficeja komizo…

» Kiam oni komisias al mi iun aferon, estas preskaŭ ĉiam tre grava afero, kiu koncernas milionojn aŭ eĉ centojn da milionoj, kaj okazas tiam al mi, dum unu aŭ pluraj semajnoj, labori tage kaj nokte… Poste, oni refalas en rutinon kaj mi havas tempon…

Li ruĝiĝis, ridetis…

— … okupiĝi pri nia artikolo 64, sinjoro Maigret… Necesos ja, ke vi iam diru al mi, kion vi opinias pri ĝi… Dume mi donos instrukciojn al ĉiu, por ke vi cirkulu laŭplaĉe en la apartamento kaj por ke oni respondu kun plena sincereco al viaj demandoj…

Maigret rigardis lin, malserena, scivolante, ĉu li havis antaŭ si lertan aktoron aŭ, male, povran debilan homon, kiu konsolis sin per subtila humuro.

— Mi certe venos morgaŭ antaŭtagmeze, sed mi ne ĝenos vin.

— Tiuokaze, probable estos mi, kiu ĝenos vin.

Ili manpremis, kaj estis preskaŭ infana mano, kiun la komisaro tenis en la sia.

— Dankon pro via akcepto, sinjoro Parendon.

— Dankon pro via vizito, sinjoro Maigret.

La advokato sekvis lin trotetante ĝis la lifto.

2

Ekstere li retrovis la sunon, la odoron de la unuaj belaj tagoj, kun jam leĝera haladzo de polvo, la gardantajn anĝelojn de la Elizea Palaco, kiuj promenis maldiligente kaj sendis al li diskretan signon de rekono.

Maljunulino, ĉe la angulo de la Rondo-Placo, vendis siringojn, kiuj odoris la ĝardenojn antaŭurbajn kaj li rezistis al la deziro aĉeti ilin. Kiel li aspektus kun embarasa florgarbo ĉe Quai des Orfèvres?

Li sentis sin leĝera, kun aparta leĝereco. Li eliris el nekonata mondo, kie li sentis sin malpli fremda, ol li povus pensi. Paŝante sur la trotuaroj, en la prema apudeco kun la piedirantoj, li revidis la solenan apartamenton, kie retroviĝis la ombro de la granda juĝisto, kiu certe okazigis tie afektajn mondumajn kunvenojn.

Tuj komence, kvazaŭ por senĝenigi lin, Parendon sendis al li specon da okulumo, kiu signifis:

— Ne lasu vin erarigi. Ĉio tio estas dekoro. Eĉ la mara juro, tio estas ludo, blufo…

Kaj, kvazaŭ ludilon, li eltiris sian artikolon 64, kiu interesis lin pli, ol ĉio en la mondo.

Aŭ ĉu eble Parendon estas ruzulo? Ĉiuokaze, Maigret sentis sin allogita de tiu saltetanta gnomo, kiu okule voris lin, kvazaŭ li neniam vidis komisaron de K. P.

Li profitis la belan veteron por malsuprenpaŝi la Elizeajn Kampojn ĝis la placo de Konkordo, kie li fine enaŭtobusiĝis. Li ne trovis aŭtobuson kun platformo[5], do li devis estingi sian pipon kaj sidiĝi interne.

Estis la horo de la subskribado, ĉe K. P., kaj necesis al li dudeko da minutoj por liberigi sin de la poŝtaĵoj. Lia edzino estis surprizita vidante lin hejmeniri jam je la sesa, gaja.

— Kio estas en la vespermanĝo?

— Mi intencis prepari…

— Nenion. Ni vespermanĝos ekstere.

Ie ajn, sed ekstere. Tiu tago ne estis ordinara, kaj li nepre volis, ke ĝi restu escepta ĝis la fino.

La tagoj plilongiĝis. Ili trovis en la Latina Kvartalo restoracion, kies terason ĉirkaŭis vitra vando, kaj kiun agrable varmigis braĝujo. La specialaĵo konsistis el konkuloj kaj salikokoj, kaj Maigret prenis el preskaŭ ĉiuj specoj, interalie ekinojn alvenintajn aviadile el la sudo samtage.

Ŝi rigardis lin ridetante.

— Ŝajnas, ke vi havis interesan tagon, ĉu?

— Mi konatiĝis kun stranga ulo… Ankaŭ stranga domo, strangaj homoj…

— Krimo?

— Mi ne scias… Ĝi ankoraŭ ne estas farita, sed tio povas okazi de unu tago al la alia… Kaj, tiuokaze, mi troviĝos en aĉa situacio…

Li malofte parolis al ŝi pri kurantaj aferoj, kaj kutime ŝi eksciis pli multe per la gazetoj kaj la radio, ol de sia edzo. Ĉi-foje li ne rezistis al la deziro montri al ŝi la leteron.

— Legu…

Estis nun la deserto. Ili estis trinkintaj, kun la rostitaj trigloj la vinon Pouilly, kies parfumo ŝvebis ankoraŭ ĉirkaŭ ili. Sinjorino Maigret rigardis lin, surprizita, redonante al li la bileton.

— Ĉu tiu estas bubo? — ŝi demandis.

— Efektive estas bubo en la domo. Mi ankoraŭ ne vidis lin. Sed ekzistas maljunaj buboj. Kaj ankaŭ maturaj bubinoj…

— Ĉu vi vere kredas?

— Iu volis, ke mi penetru en la domon. Se ne, li ne estus uzinta leterpaperon, kiun oni trovas nur en du papervendejoj de Parizo.

— Se li projektas fari krimon…

— Li ne diras, ke li faros krimon… Li anoncas iun al mi, ŝajnigante ne bone scii, kiu estos la kulpulo…

Escepte, ŝi ne prenis lin serioze.

— Vi vidos, ke tio estas ŝerco…

Li pagis la fakturon, kaj estis tiel milda la vetero, ke ili hejmeniris piede, farante ĉirkaŭiron por trapasi la insulon Sankta-Ludoviko.

Li trovis siringojn en strato Saint-Antoine, tiel ke estis tamen iuj en la apartamento ĉi-vespere.

La morgaŭan matenon, la suno estis tiel hela, la aero tiel travidebla, sed oni ne plu tiel atentis ilin. Li retrovis Lucas, Janvier kaj Lapointe por la malgranda raporto kaj tuj, en la amaso da poŝtaĵoj, li serĉis la leteron.

Li ne estis certa trovi ĝin, ĉar la anonco en Le Monde aperis nur la fruan posttagmezon kaj ĝin nur ĵus publikigis Le Figaro.

— Ĝi estas ĉi tie! li ekkriis svingante ĝin.

La sama koverto, la samaj presliteroj zorge desegnitaj, la sama leterpapero kun fortondita leterkapo.

Oni ne plu nomis lin sinjoro fakkomisaro kaj la tono ŝanĝiĝis.

Vi malpravis, sinjoro Maigret, venante antaŭ ol ricevi mian duan leteron. Nun ĉiuj suspektas ion, kaj tio riskas plirapidigi la eventojn. La krimo de nun povas okazi ĉiuhore kaj tio estos parte pro via kulpo.

Mi kredis vin pli pacienca, pli pripensema. Vi do supozas vin kapabla malkovri dum unu posttagmezo la sekretojn de iu domanaro?

Vi estas pli kredema kaj eble pli malmodesta ol mi opiniis. Mi ne plu povas helpi vin. Ĉio, kion mi konsilas al vi, estas daŭrigi vian enketon, ne kredante kion iu ajn diros al vi.

Mi salutas vin kaj konservas al vi, spite ĉion, mian admiron.

La tri homoj antaŭ li konsciis pri lia ĝeno, kaj nur kun bedaŭro li enmanigis al ili la folion. Ili estis ankoraŭ pli ĝenataj ol li pro la impertinenteco, kun kiu la anonima korespondanto traktis ilian ĉefon.

— Vi ne opinias, ke temas pri amuziĝanta infano?

— Tion diris al mi mia edzino hieraŭ vespere.

— Via impreso?

— Ne…

вернуться

5

Tiutempe la parizaj aŭtobusoj havis en la malantaŭa parto duonrondan platformon, kun neniu sidloko. Oni eniris kaj eliris nur tra tiu platformo. Oni povis resti sur tiu platformo, ne enirante en la buson mem, dum mallongaj veturoj.