Выбрать главу

Marx — Engels

MANIFESTO DE LA KOMUNISTA PARTIO

Esperanta traduko kaj postparolo de Detlev Blanke

Antaŭparolo al la germana eldono de 1872

La Ligo de Komunistoj, internacia asocio de laboristoj, kiu sub la tiamaj kondiĉoj kompreneble povis esti nur sekreta, komisiis dum la kongreso, okazigita en novembro 1847 en Londono, la subskribintojn verki detalan teorian kaj praktikan parti-programon destinitan por la publiko. Tiel ekestis la sekva «Manifesto», kies manuskripto migris kelkajn semajnojn antaŭ la Februara Revolucio[1] por preso al Londono. Unue publikigita germane, en tiu lingvo ĝi estis presita en Germanio, Anglio kaj Usono en almenaŭ dek du diversaj eldonoj. La angla teksto unue aperis en la jaro 1850 en Londono en «Red Republican», tradukita de Miss Helen Macfarlane (Mekfarlejn), kaj krome en 1871 aperis almenaŭ en tri diversaj tradukoj en Usono. La franca teksto unue aperis mallonge antaŭ la Junia Insurekcio 1848[2] en Parizo, lastatempe en «Le Socialiste» en Nov-Jorko. Novan tradukon oni preparas. Pola versio aperis mallonge post la unua germana eldono. Rusa versio aperis en Ĝenevo dum la sesdekaj jaroj. Ankaŭ en la danan ĝi estis tradukita baldaŭ post sia apero.

Kiom ajn ŝanĝiĝis la cirkonstancoj dum la lastaj dudek kvin jaroj, la ĝeneralaj principoj, evoluigitaj en ĉi tiu «Manifesto» entute restas plene validaj ankaŭ hodiaŭ. Jen kaj jen oni devus plibonigi detalojn. Kiel la «Manifesto» mem klarigas, la praktika apliko de tiuj principoj ĉie kaj ĉiam dependos de la ekzistantaj historiaj kondiĉoj. Pro tio ankaŭ ne estas metita aparta akcento sur la revoluciajn intervenojn, proponitajn fine de la ĉapitro II. Tiu parto hodiaŭ aspektus multrilate alia. Rigarde al la grandega evoluo de la grandindustrio dum la lastaj dudek kvin jaroj kaj la progresinta partia organiziĝo de la laborista klaso, ligita al ĝi, rigarde al la praktikaj spertoj kolektitaj unue dum la Februara Revolucio kaj eĉ multe pli dum la Pariza Komunumo[3], kie unuan fojon la proletaro dum du monatoj havis la politikan potencon, rigarde al tio ĉi tiu programo hodiaŭ kelkaloke estas malnoviĝinta. La Komunumo aparte pruvis, ke «la laborista klaso ne simple povas preni en posedon la pretan ŝtatmekanismon kaj ekfunkciigi ĝin por siaj propraj celoj». (Vidu „Der Bürgerkrieg in Frankreich. Adresse des Generalraths der Internationalen Arbeiter-Association“)[4], germana eldono, p. 19, kie la temo estas plutraktita). Plue kompreneblas, ke la kritiko pri la socialisma literaturo hodiaŭ estas mankhava, ĉar ĝi nur traktas ĝis 1847; la samo koncernas la rimarkojn pri la rilato de la komunistoj al la diversaj opoziciaj partioj (ĉapitro IV), kvankam ili nuntempe ankoraŭ estas ĝustaj en la bazaj trajtoj, tamen laŭ sia prezento ili hodiaŭ estas malnoviĝintaj jam pro tio, ĉar la politika situacio totale transformiĝis kaj la historia evoluo elmondigis la plej multajn de la tie menciitaj partioj.

Tamen, la «Manifesto» estas historia dokumento, kiun ni ne plu rajtigas nin ŝanĝi. Pli posta eldono eble aperos kun enkonduko, kiu kovros la tempospacon de 1847 ĝis nun. La prezentata represo por ni venis tro neatendite, por lasi al ni la tempon por tia enkonduko.

Londono, la 24ª de junio 1872

Karl Marx, Friedrich Engels

Antaŭparolo al la dua rusa eldono de 1882[5]

La unua rusa eldono de la «Manifesto de la Komunista Partio», tradukita de Bakunin, aperis komence de la sesdekaj jaroj[6] en la presejo de «Kolokol»[7]. La Okcidento en ĝi (la rusa eldono de la «Manifesto») tiam nur povis vidi literaturan kuriozaĵon. Tia opinio hodiaŭ estus neebla.

Kian limigitan kampon la proleta movado ankoraŭ havis tiam (decembro 1847), plej klare montras la fina ĉapitro de la «Manifesto»: «La rilato de la komunistoj al la diversaj opoziciaj partioj» en la diversaj landoj. Tie mankas ĝuste Ruslando kaj la Unuiĝintaj Ŝtatoj. Estis la tempo, kiam Ruslando estis la lasta granda rezervujo de la tuta eŭropa reakcio; kiam la Unuiĝintaj Ŝtatoj absorbis la superfluan proletaran forton de Eŭropo per enmigrado. Ambaŭ landoj provizis Eŭropon per krudmaterialoj kaj samtempe estis merkatoj por la vendo de ĝiaj industriaj varoj. Do tiam ambaŭ landoj tiel aŭ aliel estis kolonoj de la ekzistanta eŭropa ordo.

Kiom malsame estas hodiaŭ! Ĝuste la eleŭropa enmigrado ebligas al Norda Ameriko gigantan agrokulturan produktadon, kies konkurenco ekskuas la fundamentojn de la eŭropa terproprieto, ĉu granda, ĉu malgranda. Krome, tio permesas al la Unuiĝintaj Ŝtatoj ekspluati siajn grandegajn industriajn fontojn per tiom da energio kaj en tia skalo, ke post malmulta tempo ili devas rompi la ĝisnunan industrimonopolon de okcidenta Eŭropo, aparte tiun de Anglio. Ambaŭ cirkonstancoj reefikas revoluciige al Ameriko mem. La malgranda kaj meza terproprietaĵoj de la farmantoj, la bazo de la tuta politika konstitucio, iom post iom estas venkitaj de la konkurenco de la grandaj farmbienoj. En la industriaj distriktoj samtempe unuan fojon disvolviĝadas amasa proletaro kaj okazas neimagebla koncentriĝo de kapitaloj.

Kaj nun Ruslando! Dum la revolucio de 1848/49 ne nur la eŭropaj princoj sed ankaŭ la eŭropaj burĝoj vidis en la rusa enmiksiĝo la solan savon kontraŭ la ĵus vekiĝinta proletaro. La caro estis proklamita ĉefo de la eŭropa reakcio. Hodiaŭ li estas militkaptito de la revolucio en Gatĉina[8], kaj Ruslando formas la avangardon de la revolucia agado en Eŭropo.

La «Komunista Manifesto» havis la taskon proklami la neeviteble antaŭstarantan dissolviĝon de la moderna burĝa proprieto. Sed en Rusio ni trovas, krom rapide ekfloranta kapitalisma trompo kaj nur ĵus evoluanta burĝa terproprieto, la duonon de la tero kiel komunan proprieton de la kamparanoj. Ekestas la demando: Ĉu la rusa obŝĉina, formo de la malnovega komuna proprieto je tero, kvankam forte subfosita, povos senpere transiri al la pli alta formo de komunisma komuna proprieto? Aŭ, ĉu inverse, ĝi devas antaŭe trairi la saman procezon de dissolviĝo, kiu karakterizas la historian evoluon de la Okcidento?

La hodiaŭ sole ebla respondo pri tio estas: Se la rusa revolucio fariĝos la signalo de proleta revolucio en la Okcidento, tiel, ke unu kompletigas la alian, tiam la nuna rusa komuna proprieto je tero povas servi kiel elirpunkto de komunisma evoluo.

Londono, la 21ª de januaro 1882

Karl Marx, Friedrich Engels

Antaŭparolo al la germana eldono de 1883

La antaŭparolon al la prezentata eldono mi bedaŭrinde devas subskribi sole. Marx, la homo, al kiu la tuta laborista klaso de Eŭropo kaj Ameriko dankas pli multe ol al iu ajn alia — Marx ripozas en la tombejo de Highgate[9], kaj super lia tombo jam kreskas la unua herbo. Depost lia morto entute ne plu povas temi pri prilaboro aŭ kompletigo de la «Manifesto». Des pli necesas laŭ mi esprimi ĉi tie ankoraŭfoje jenon.

La baza penso trairanta la tutan «Manifeston»: ke la ekonomia produktado kaj la socia strukturiĝo de ĉiu historia epoko, necese sekvanta el tiu produktado, formas la fundamenton por la politika kaj intelekta historio de tiu epoko; ke sekve (ekde la dissolviĝo de la praa komuna terproprieto) la tuta historio estis historio de klasbataloj, bataloj inter ekspluatataj kaj ekspluatantaj, regataj kaj regantaj klasoj sur diversaj ŝtupoj de la historia evoluo; sed ke tiu batalo nun atingis ŝtupon, kie la ekspluatata kaj subpremata klaso (la proletaro) ne plu povas liberigi sin de la klaso (burĝaro) ekspluatanta kaj subpremanta ĝin, sen samtempe liberigi la tutan socion por ĉiam de ekspluatado, subpremado kaj klasbataloj — tiu fundamenta penso sole kaj ekskluzive apartenas al Marx[10].

вернуться

[1]

La franca revolucio dum februaro 1848. (Trad.)

вернуться

[2]

Ribelo de la pariza proletaro de la 23ª gis la 26ª de junio 1848, kiu markis la kulminon de la revolucio 1848–1849 en Eŭropo. (Trad.)

вернуться

[3]

Revolucia registaro de la laboristaro, kreita per proleta revolucio la 18ªⁿ de marto 1871 en Parizo. La Pariza Komunumo estis la unua provo fari proletan revolucion kaj starigi la diktaturon de la proletaro. Ĝi ekzistis ĝis la 28ª de marto 1871. (Trad.)

вернуться

[4]

«La civitana milito en Francio. Mesaĝo al la Ĝenerala Konsilantaro de la Internacia Laborista Asocio». (Trad.)

вернуться

[5]

Ĉi tiu antaŭparolo al la dua rusa eldono de la «Manifesto» estas komune verkita de Marx kaj Engels. (Trad.)

вернуться

[6]

La unua rusa traduko de la «Manifesto» aperis en 1869 en Ĝenevo, en la eldonejo «Volnaja russkaja tipografija». (Trad.)

вернуться

[7]

La rusa ĵurnalo «Kolokol» (sonorilo) havis demokratian kaj revolucian tendencon kaj estis eldonita de 1857 ĝis 1867 de la demokrataj revoluciuloj Aleksandr Herzen (1812–1870) kaj Nikolaj Ogarjov (1813–1877). (Trad.)

вернуться

[8]

Post la mortigo de la caro Aleksandro la Dua fare de membroj de la sekreta organizaĵo «Narodniki» (popolamikoj) dum marto 1881, la posteulo Aleksandro la Tria kaŝiĝis en la Kastelo Gatĉina proksime de Sankt-Peterburgo. (Trad.)

вернуться

[9]

Karl Marx mortis la 14ªⁿ de marto 1883 kaj estis entombigita en la tombejo Highgate (Hajgit) en Londono. (Trad.)

вернуться

[10]

«Al tiu penso», — mi diras en la antaŭparolo al la angla traduko, — «kiu laŭ mia opinio kapablas doni al la historiscienco la saman progreson kiel la teorio de Darwin al la naturscienco — al tiu penso ni ambaŭ estis malrapide alproksimiĝintaj jam kelkajn jarojn antaŭ 1845. Kiom memstare mi mem estis progresinta en tiu direkto, plej bone montras mia laboro „Lage der arbeitenden Klasse in England“ (La situacio de la laboranta klaso en Anglio). Sed kiam mi rerenkontiĝis kun Marx printempe de 1845 en Bruselo, li estis komplete ellaborinta tiun penson kaj metis ĝin al mi per preskaŭ same klaraj vortoj, kiel mi resumis ĝin supre.» (Noto de Engels al la germana eldono de 1890)