Выбрать главу

Antaŭ niaj okuloj okazas simila moviĝo. La moderna burĝa societo kun siaj rilatoj de produktado, interŝanĝado kaj proprieto, do socio, kiu elsorĉis tiajn gigantajn rimedojn de produktado kaj interŝanĝado, similas al la magiisto, kiu ne plu kapablas regi la inferajn potencojn, kiujn li elvokis. Ekde jardekoj la historio de la industrio kaj de la komerco estas nur la historio de ribelado de la modernaj produktivaj fortoj kontraŭ la modernaj produktado-rilatoj, kontraŭ la proprietorilatoj, kiuj estas la ekzistokondiĉoj de la burĝaro kaj de ĝia regado. Sufiĉas mencii la komerckrizojn, kiuj, periode revenantaj, ĉiam pli minace dubindigas la ekziston de la tuta burĝa socio. Dum la komerckrizoj regule estas detruata ne nur granda parto de la produktitaj varoj, sed ankaŭ de la jam kreitaj produktivaj fortoj. Dum tiuj krizoj eksplodas socia epidemio, kiu al ĉiuj antaŭaj epokoj estus ŝajninta absurdaĵo — la epidemio de la troproduktado. Subite la socio sin trovas repuŝita al stato de pormomenta barbareco; ŝajnas al ĝi, kvazaŭ malsatmizero, ĉion neniiga milito estas fortranĉinta de ĝi ĉiujn nutraĵojn; ŝajnas neniigitaj la industrio, la komerco. Kaj kial? Ĉar ĝi posedas tro da civilizacio, tro da nutraĵoj, tro da industrio, tro da komerco. La al ĝi disponeblaj produktivaj fortoj ne plu servas al la disvolviĝo de la burĝaj proprietorilatoj; kontraŭe, ili fariĝis por tiuj rilatoj tro gigantaj kaj estas bremsataj per ili; kaj kiam tiuj produktivaj fortoj venkas ĉi tiun malhelpaĵon, ili malordigas la tutan burĝan socion, minacas la ekziston de la burĝa proprieto. La burĝaj rilatoj fariĝis tro malvastaj por enteni la de ĝi kreitan riĉaĵon. — Per kio la burĝaro venkas la krizojn? Unuflanke per la devigita detruo de amaso da produktivaj fortoj; aliflanke per la konkero de novaj merkatoj kaj la ĝisfunda ekspluatado de malnovaj merkatoj. Do per kio? Per tio, ke ĝi preparas pli kompleksajn kaj pli gigantajn krizojn reduktante la rimedojn por preventi la krizojn.

La armiloj, per kiuj la burĝaro faligis la feŭdismon, nun direktiĝas kontraŭ la burĝaro mem.

Sed la burĝaro ne nur forĝis la armilojn, kiuj portos al ĝi la morton; ĝi ankaŭ generis la homojn, kiuj uzos tiujn armilojn — la modernajn laboristojn, la proletojn.

Same kiom disvolviĝas la burĝaro, t. e. la kapitalo, same tiom disvolviĝas la proletaro, la klaso de la modernaj laboristoj, kiuj vivos nur tiom longe kiom ili trovos laboron, kaj kiuj trovos laboron nur tiom longe kiom ilia laboro kreskigas la kapitalon. Tiuj laboristoj, kiuj devas vendi sin popece, estas varoj kiel ĉiu alia komerca artiklo kaj tial regule elmetataj al ĉiuj ŝanĝiĝoj de la konkurenco, al ĉiuj ŝanceliĝadoj de la merkato.

La laboro de la proletoj perdis ĉiun memstaran karakteron kaj per tio ĉiun allogon por la laboristoj pro la plivastiĝanta uzado de maŝinoj kaj la labordivido. Ili fariĝis nura aldonaĵo de la maŝino, de kiu estas postulata nur la plej simpla, plej monotona, plej facile lernebla manmovo. La kostoj, kiujn kaŭzas la laboristo, limiĝas pro tio preskaŭ nur al la nutraĵo, kiujn li bezonas por sia vivteno kaj por la generado de sia raso. La prezo de varo, sekve ankaŭ de la laboro, egalas al ties produkto-kostoj. Same kiom kreskadas la malagrableco de la laboro, same tiom malkreskas la salajro. Ankoraŭ pli, same kiom kreskadas la maŝinaro kaj labordivido, same tiom ankaŭ kreskadas la laborkvanto, ĉu pro plimultiĝo de laboro postulata dum fiksita tempo, ĉu pro plialtigita rapideco de maŝinoj ktp.

La moderna industrio transformis la malgrandan metiejon de la patriarka majstro en la grandan fabrikon de industria kapitalisto. Laboristaj amasoj, kunpremitaj en la fabriko, estas organizitaj kiel soldatoj. Kiel simplaj industrisoldatoj ili estas metitaj sub la komandon de kompleta hierarkio de suboficiroj kaj oficiroj. Ili ne nur estas sklavoj de la burĝa klaso, en la burĝa ŝtato, ili estas ĉiutage kaj ĉiuhore sklavigataj de la maŝino, de la kontrolisto kaj antaŭ ĉio de la unuopaj fabrikantaj burĝoj mem. Ju pli malkaŝe ĝi proklamas la gajnon kiel sian celon, des pli pedanta, malica, fanatika estas tiu despoteco.

Ju malpli la manlaboro bezonas lertecon kaj forton, t. e. ju pli la moderna industrio evoluas, des pli la laboro de la viroj estas forpuŝata per la laboro de la virinoj. Diferencoj laŭ sekso kaj aĝo ne plu havas socian valoron por la laborista klaso. Ĉiuj estas laborinstrumentoj, kiuj kaŭzas malsamajn kostojn laŭ aĝo kaj sekso.

Apenaŭ la ekspluatado de la laboristo fare de la fabrikposedanto atingis tiun punkton, ke li ricevas sian salajron en kontanta mono, tuj atakas lin la aliaj partoj de la burĝaro: la domposedanto, la vendejestro, la lombardisto ktp.

La ĝisnunaj subaj tavoloj de la meza klaso, la etindustriistoj, komercistoj kaj rentuloj, la metiistoj kaj kamparanoj, ĉiuj ĉi klasoj sinkas en la proletaron, parte pro tio, ĉar venkita en la konkurenco kun la pli grandaj kapitalistoj, ilia eta kapitalo ne sufiĉas por la funkciigado de granda industrio, parte pro tio, ĉar ilia lerteco fariĝas senvalora pro novaj produktado-manieroj. Tial la proletaro devenas el ĉiuj klasoj de la loĝantaro.

La proletaro trairas diversajn evoluŝtupojn. Ĝia batalo kontraŭ la burĝaro komenciĝas kun sia ekzisto.

Komence batalis unuopaj laboristoj, poste la laboristoj de unu fabriko, poste la laboristoj de profesiobranĉo en unu loko kontraŭ tiu individua burĝo, kiu rekte ekspluatas ilin. Ili direktas siajn atakojn ne nur kontraŭ la burĝaj produktadokondiĉoj, sed ankaŭ kontraŭ la produktado-instrumentoj mem; ili detruas la fremdajn konkurencajn varojn, ili disbatas la maŝinojn, bruligas la fabrikojn, ili provas reakiri la malaperintan pozicion de la mezepoka laborulo.

Sur tiu ŝtupo la laboristoj formas amason dissemitan tra la tuta lando kaj dissplitigitan per la konkurenco. Amasa solidareco de la laboristoj ankoraŭ ne estas sekvo de ilia propra unuiĝo, sed sekvo de unuiĝo de la burĝaro, kiu devas movi kaj provizore ankoraŭ povas movi la proletaron por atingi siajn proprajn politikajn celojn. Sur ĉi tiu ŝtupo la proletoj do ne batalas kontraŭ siaj malamikoj, sed kontraŭ la malamikoj de siaj malamikoj, kontraŭ la restaĵoj de la absoluta monarkio, la terposedantoj, la neindustriaj burĝoj, la etburĝoj. Tiel la tuta historia movado estas koncentrita en la manoj de la burĝaro; ĉiu tiel akirita venko estas venko de la burĝaro.

Sed kun la disvolviĝo de la industrio ne nur plimultiĝas la proletaro; ĝi estas koncentrata en pli grandajn amasojn, kreskas ĝia forto, kiun ĝi pli sentas. Interne de la proletaro la interesoj, la vivsituacioj pli kaj pli interegaliĝas, ĉar la maŝinaro pli kaj pli forviŝas la diferencojn de la laboro preskaŭ ĉie suben premanta la salajron sur same malaltan nivelon. — La kreskanta konkurenco de la burĝaro inter si kaj la komerckrizoj rezultantaj el tio faras la salajron de la laboristoj ĉiam pli malstabila. La ĉiam pli rapide progresanta senĉesa pliboniĝo de la maŝinaro ĉiam pli malcertigas ilian tutan vivsituacion. La kolizioj inter la unuopa laboristo kaj la unuopa burĝo ĉiam pli ekhavas la karakteron de kolizio inter du klasoj. La laboristoj komencas fondi koaliciojn kontraŭ la burĝoj; ili kuniĝas por defendi sian salajron. Ili mem fondas konstantajn asociojn, por provianti sin por okazaj ribeloj. Kelkaloke la bataloj fariĝas ribeloj.

De tempo al tempo la laboristoj venkas, sed nur provizore. La propra rezulto de iliaj bataloj ne estas la senpera sukceso, sed la daŭre etendiĝanta unuiĝo de la laboristoj. Tion helpas la kreskantaj rimedoj de komunikado, produktataj de la grandindustrio kaj kunligantaj la diverslokajn laboristojn. Nur necesas kunligo, por centralizi la multajn ĉie samkarakterajn lokajn batalojn al nacia batalo, al klasbatalo. Sed ĉiu klasbatalo estas politika batalo. Kaj la unuiĝon, por kies atingo la burĝoj de la mezepoko kun siaj mizeraj ŝoseoj bezonis jarcentojn, la modernaj proletoj per la fervojoj realigos dum malmultaj jaroj.

Ĉi tiu organiziĝo de la proletaro al klaso, kaj per tio al politika partio, ĉiumomente estas denove rompata per la konkurenco inter la laboristoj mem. Sed ĉiam denove ĝi rekreiĝas, pli forte, pli firme, pli potence. Ĝi eldevigas la rekonon de iuj interesoj de la laboristoj en leĝa formo, eluzante la skismojn de la burĝaro inter si. Ekzemplo estas la leĝo pri dekhora labortago en Anglio.