Kio distingas la komunismon, ne estas la ĝenerala forigo de la proprieto, sed la forigo de la burĝa proprieto.
Sed la moderna burĝa privata proprieto estas la lasta kaj plej perfekta esprimo de sistemo de kreado kaj alproprigo de produktoj, kiu baziĝas sur klasaj antagonismoj, sur la ekspluatado de unuj fare de la aliaj.
Ĉi-sence la komunistoj povas resumi sian teorion per jena sola frazo: forigo de la privata proprieto.
Oni riproĉis al ni, komunistoj, ke ni volas forigi la persone akiritan mem perlaboritan proprietaĵon. La proprietaĵon, kiu formas la bazon de ĉiuj personaj libereco, agado kaj memstareco.
Perlaborita, akirita, memgajnita proprietaĵo! Ĉu vi parolas pri la etburĝa, etkamparana proprietaĵo, kiu antaŭiris la burĝan proprietaĵon? Ni ne devas forigi ĝin, la evoluo de la industrio forigis ĝin kaj ĝin forigadas ĉiutage.
Aŭ ĉu vi parolas pri la moderna burĝa privata proprietaĵo?
Sed ĉu la dunga laboro, la laboro de la proleto havigas al li proprietaĵon? Neniel. Ĝi kreas la kapitalon, t.e. tiun proprietaĵon, kiu ekspluatas la dungan laboron. Kaj tiu nur kreskas, kondiĉe, ke ĝi produktas novan dungan laboron por povi denove ekspluati tiun dungan laboron. La proprietaĵo en sia nuntempa formo baziĝas sur la antagonismo inter kapitalo kaj dunga laboro. Ni rigardu ambaŭ flankojn de tiu antagonismo.
Esti kapitalisto ne nur signifas havi pure personan sed socian statuson en la produktado. La kapitalo estas kolektiva produkto kaj povas esti ekmovigita nur per komuna agado de multaj membroj, ja finfine nur per la komuna agado de ĉiuj membroj de la socio.
La kapitalo do ne estas persona, ĝi estas socia potenco.
Se do la kapitalo estas transformata en komunan proprietaĵon, apartenantan al ĉiuj membroj de la socio, tiam persona proprietaĵo ne transformiĝas en socian. Nur la socia karaktero de la proprietaĵo transformiĝas. Ĝi perdas sian klasan karakteron.
Ni prenu la dungan laboron.
La meza prezo de la dunga laboro estas la minimumo de la salajro, t.e. la kvanto de nutraĵoj, necesaj por vivteni la laboriston kiel laboristo. Sekve, kion la dungito alproprigas al si per sia laboro, nur sufiĉas por reprodukti sian nuran vivon. Ni tute ne volas forigi tiun personan alproprigon de la laborproduktoj por reproduktado de la nura vivo, alproprigo ne postlasanta iun surpluson, kiu povus doni regpovon pri fremda laboro. Ni volas nur nuligi la mizeran karakteron de tiu alproprigo, ĉe kiu la laboristo nur vivas por kreskigi la kapitalon, nur vivas tiom, kiom tion necesigas la intereso de la reganta klaso.
En la burĝa socio la viva laboro nur estas rimedo, por multigi la akumulitan laboron. En la komunisma socio la akumulita laboro nur estas rimedo por plivastigi la vivprocezon de la laboristoj, por riĉigi kaj akceli ĝin.
En la burĝa socio la pasinteco do regas super la nuntempo; en la komunisma socio la nuntempo regas super la pasinteco. En la burĝa socio la kapitalo estas memstara kaj havas individuecon, dum la aganta persono estas dependa kaj ne havas individuecon.
Kaj la forigon de tiu situacio la burĝaro nomas forigo de la individueco kaj libereco! Kaj prave. Sed ja temas pri la forigo de la burĝaj individueco, memstareco kaj libereco.
En la nunaj burĝaj produktado-kondiĉoj sub libereco oni komprenas la liberan komercon, la liberajn aĉeton kaj vendon.
Sed se malaperos la negocado, ankaŭ malaperos la libera negocado. La grandaj vortoj pri la libera negocado, same kiel ĉiuj aliaj fanfaronadoj de nia burĝaro pri libereco, nur havas sencon, se entute, rilate la limigitan negocadon, rilate la sklavigitan burĝon de la mezepoko, sed ne rilate la komunistan forigon de la negocado, de la burĝaj produktado-rilatoj kaj de la burĝaro mem.
Vi teruriĝas, ke ni volas forigi la privatan proprietaĵon. Sed en via ekzistanta socio la privata proprietaĵo estas forigita por naŭ dekonoj de la membroj, ĝi ĝuste tial ekzistas, ĉar por naŭ dekonoj ĝi ne ekzistas. Vi do riproĉas al ni, ke ni volas forigi proprietaĵon por kies ekzisto la necesa kondiĉo estas la neekzisto de iu ajn proprietaĵo por la grandega majoritato de la socio.
Unuvorte, vi riproĉas al ni, ke ni volas forigi vian proprietaĵon. Ĝuste tiel, tion ni volas.
Ekde tiu momento, kiam laboro ne plu estas transformebla en kapitalon, monon, terrenton, tio signifas, ne plu estas transformebla en monopoligeblan socian potencon, do, ekde tiu momento, kiam la persona proprietaĵo ne plu povas transformiĝi en burĝan, ekde tiu momento vi deklaras, ke la individuo estas neniigita.
Vi do konfesas, ke sub individuo vi celas neniun alian personon ol la burĝon, la burĝan proprietulon. Kaj, vere, tiun personon ni ja volas neniigi.
La komunismo forprenas de neniu la potencon alproprigi al si sociajn produktojn, ĝi nur forprenas la potencon subjugigi fremdan laboron per tiu alproprigo.
Oni kontraŭargumentis, ke per la forigo de la privata proprietaĵo ĉesos ĉiu agado kaj disvastiĝos ĝenerala mallaboremo.
Laŭ tio la burĝa socio jam longe devus esti pereinta pro inerteco, ĝuste tiuj, kiuj laboras en ĝi, nenion gajnas, kaj tiuj, kiuj gajnas, ne laboras. La tuta pripenso sekvigas la taŭtologion: ne plu povas ekzisti dunga laboro se ne plu ekzistas kapitalo.
Ĉiuj obĵetoj direktitaj kontraŭ la maniero de la komunismaj alproprigo kaj produktado de la materiaj produktoj estas same direktitaj kontraŭ la alproprigo kaj produktado de la intelektaj produktoj. Same kiel por la burĝo la malapero de la klasa proprietaĵo signifas la malaperon de la produktado mem, same por li malapero de la klasa klereco identas kun la malapero de la klereco entute.
La klereco, kies perdon li bedaŭras, por la granda majoritato estas la klerigo agi kiel maŝino.
Sed ne disputu kun ni aplikante viajn burĝajn konceptojn pri libereco, klereco, rajtoj ktp al nia koncepto pri la forigo de la burĝa proprietaĵo. Viaj ideoj mem estas kreaĵoj de la burĝaj kondiĉoj de produktado kaj proprieto, same kiel via juro nur estas la leĝigita volo de via klaso, volo, kies enhavo baziĝas sur la materialaj vivkondiĉoj de via klaso.
La egoisma koncepto, laŭ kiu vi ŝanĝas en eternajn leĝojn de la naturo kaj produktado viajn produktado-manierojn kaj proprieto-kondiĉojn — historiaj rilatoj, venkantaj kaj malaperantaj dum la paso de la produktado, — tiun koncepton vi havas komuna kun ĉiuj aliaj malaperintaj regintaj klasoj. Kion vi konceptas kiel antikvan proprieton, kion vi konceptas kiel feŭdan proprieton, vi ne plu rajtas koncepti por la burĝa proprieto.
Forigo de la familio! Eĉ la plej radikalaj ekscitiĝas pri tiu fia intenco de la komunistoj.
Sur kio baziĝas la nuntempa, la burĝa familio? Sur la kapitalo, sur la privata gajno. Plene disvolvita tiu familio nur ekzistas por la burĝaro. Sed ĝi trovas sian kompletigon en la eldevigita senfamilieco de la proletoj kaj en la publika prostituado.
La familio de la burĝo kompreneble malaperos kun la malapero de tiu kompletigo, kaj ambaŭ malaperos kun la malapero de la kapitalo.
Ĉu vi riproĉas al ni, ke ni volas forigi la ekspluatadon de la infanoj flanke de iliaj gepatroj? Ni konfesas tiun krimon.
Sed, vi diros, ni detruas la plej intimajn rilatojn anstataŭante la hejman edukadon per la socia.
Kaj, ĉu ne ankaŭ via edukado estas determinita per la socio? Per la sociaj rilatoj, sub kiuj vi edukadas, per la rekta aŭ nerekta enmiksiĝo de la socio, pere de lernejo ktp? La komunistoj ne inventis la efikon de la socio al la edukado; ili nur ŝanĝas ties karakteron, ili tiras la edukadon el la influo de la reganta klaso.
La burĝaj sensencaj frazoj pri familio kaj edukado, pri la intima rilato inter gepatroj kaj infanoj, fariĝas des pli naŭzaj ju pli multe ĉiuj familiaj ligoj de la proletoj disŝiriĝas pro la grandindustrio kaj la infanoj transformiĝas al simplaj komercaj varoj kaj laboriloj.
Sed vi komunistoj volas enkonduki la komunan posedon pri virinoj, krias al ni koruse la burĝaro.
La burĝo vidas en sia edzino nuran produktado-instrumenton. Li aŭdas, ke la produktado-instrumentoj estu komune ekspluatataj, kaj kompreneble li nur povas veni al la konkludo, ke la sorto de la komuna sociigo same trafos la virinojn.