Выбрать главу

Ĉar same kiel li havas sian paneton, tiel do vi havas plu vian obolon, kiun vi ne volis doni.

4 Sammaniere do ĉi tie: ĉu vi ne estis invitita por ies festeno?

Ne, ĉar al la invitanto vi ne donis la prezon por kiu li vendas la manĝon. Kontraŭ laŭdo li ĝin vendas, kontraŭ flatado. Do donu la prezon, se por vi utilas, je kiu li ĝin vendas. Sed se vi deziras ambaŭ, ne pagi la unuan kaj ricevi la duan, tiam vi estas nesatigebla kaj malsaĝa. 5 Do, ĉu nenion vi havas anstataŭ tiu manĝo? Ho jes: ke tiun vi ne bezonas laŭdi, kiun vi ne volis laŭdi, ke vi ne bezonis elteni liajn pordistojn.

26 :1 La volon de la naturo ni povas lerni el tio, en kio ni ne diferencas inter ni. Ekzemple, se ies sklaveto rompas lian pokalon, estas evidente tuj reagi: Tio povas okazi. Sed vi sciu, ke ankaŭ se via propra pokalo rompiĝas, vi devas reagi same, kiel se rompiĝas tiu de aliulo. Apliku tion ankaŭ al pli gravaj aferoj. les infano mortis - aŭ edzino; estas neniu kiu ne dirus: Estas home. Sed se ies propra infano mortis, tuj estas: Ve! Kompatinda mi! Tiukaze ni devus memori, kion ni sentas kiam ni aŭdas pri aliaj homoj.

27 :1 Same kiel oni ne starigas celon por maltrafi ĝin, same tiel en la universo ne estiĝas reala malbono. 1

28 :1 Se iu konfidus vian korpon al ajna pasanto, vi indigniĝus. Sed ke vi mem konfidas vian menson al ajna pasanto, tiel ke - se li mistraktas ĝin, ĝi konfuziĝas kaj senfortiĝas, - ĉu pri tio vi ne hontas?

29 :1 En ĉiu laboro atentu, kio estas unua kaj kio estas sekva, kaj nur tiel eku ĝin. Alie komence vi estos entuziasma, kiel persono kiu ne pripensis la sekvaĵojn, sed pli poste, kiam la problemoj kreskos, je via honto vi devos ĉesigi.

2 Ĉu vi deziras venki en la Olimpikoj? Mi same, je la Dioj! Estas ja grandioze! Sed unue rigardu, kio estas unua kaj kio sekva - kaj tiel eklaboru. Necesas sekvi disciplinon, obei striktan dieton, ne plu uzi sukeraĵojn, trejnadi en fiksita skemo, en certaj momentoj, en varmego, en frido, ne trinki malvarmajn aĵojn, nek vinon, se ne konvenas, komplete vi devas konfidi vin al via trejnisto kvazaŭ al kuracisto, krome dum la konkurso vi devas ekpeni viavice, kun la eblo ke via brako elartikiĝos, ke via maleolo tordiĝos, ke multan sablon vi glutos, eblas ke vi estos tradraŝita, kaj, senkonsidere ĉion ĉi, ke vi estos venkita.

3 Ĉion ĉi bone pripensu, kaj se ankoraŭ vi volas, tiam vi iru al la Ludoj. Alie kiel infanetoj vi ŝanĝiĝados, jen nun vi rolos luktiston, nun gladiatoron, nun vi trumpetos, nun ludos tragedion: tiel vi jen estos atleto, jen gladiatoro, jen retoro, jen denove filozofo; sed nenio tutkore. Sed kvazaŭ simio ĉion kion vi vidos, vi imitos kaj ĉio laŭvice vin plaĉos.

Vi ja ne pripensinte alpaŝis tion, nek singarde, sed laŭhazarde kaj senplane.

4 Same kelkaj, kiuj vidis filozofon kaj aŭskultis iun tiel paroli kiel Eŭfrato (kaj kiu ja kapablas paroli kiel li?), 2  deziras same fariĝi filozofoj. 5 Ulo! Unue pripensu, kia estas tiu laboro, kaj poste prikonsideru vian propran naturon, ĉu vi kapablas elteni ĝin! - vi volas partopreni pentatlonan konkurson, ĉu, aŭ fariĝi luktisto? Rigardu viajn brakojn, viajn femurojn, taksu viajn lumbojn! 6 Unu ja taŭgas por tio, alia por io alia. Ĉu vi kredas, ke tion farante vi povos simple plu same manĝi, same trinki, aŭ ke vi same plu povos montri dezirojn aŭ malemojn? Vi devos maldormi, penadi, forlasi la samdomanojn, esti insultata de sklaveto, esti mokata de hazarde renkontitoj, en ĉio esti la malpli granda, en honoro, en potenco, en procesoj kaj en kio ajn.

7 Tion prikonsideru, ĉu vi pretas interŝanĝi je tio vian trankvilanimecon, liberon, senperturbon; alie vi do ne risku vin en tion, por ne fariĝi kvazaŭ infano jen filozofo, jen impostisto, poste retoro kaj poste prokuratoro de Cezaro.

Tio ja ne interakordiĝas. Vi devas esti unu homo: ĉu bona ĉu malbona. Vian konsciencon vi devas sekvi aŭ eksterajn influojn. Vi devas klopodi pri via interno aŭ pri via ekstero. T.e. aŭ plenumi la rolon de filozofo au tiun de ordinarulo.

30 :1 Kio decas, tion kutime oni mezuras laŭ situacioj: Li estas patro.

-Estas preskribite, prizorgi lin, en ĉio obei lin, elteni lin se li skoldas aŭ batas.

-Sed li estas malbona patro.

- Sed la naturo ja ne lokis vin ĉe bona patro!? Sed ja ĉe patro!

- Mia frato agas maljuste.

- Gardu do vian sintenon kontraŭ li; ne atentu, kion li faras al vi, sed faru tion, kio estas por vi laŭnature por fari.

Ĉar neniu alia povas trafi vin, se vi tion ne volas. Sed tiam vi estos trafita, kiam vi opinias vin trafita. Kaj se vi ekkutimas atenti la situaciojn, vi lernos kion vi povos atendi de via najbaro, de kuncivitano, de stratego...

31 :1 Koncerne piecon al la Dioj, vi sciu, ke ĉefaĵo estas tio: Havi ĝustajn opiniojn pri ili, ke ili ekzistas kaj ke ili ĉion bone kaj juste gvidas; kaj ke vi ekzercu vin mem pri tio: Obei ilin kaj cedi al ĉiuj okazaĵoj kaj volonte sekvi tiujn, kiel ordonitajn de l' plej alta inteligento. Ĉar tiel vi neniam skoldos la Diojn nek akuzos ilin, ke vi estas malzorgata.

2 Alie tio ne estas ebla, krom se vi nuligos la nociojn 'bono' kaj 'malbono' ĉe tio kio ne dependas de vi, kaj nur aplikas ilin ĉe tio kio ja dependas de vi. Ĉar se vi parolas pri 'bono' kaj 'malbono' en la unua kazo, neeviteble, kiam vi maltrafas kion vi deziras aŭ kiam vi trafas kion vi maldeziras, vi do plendos, kaj malamos tiujn, kiuj estas la kaŭzo. 3 Estas ja propre al ĉiu vivantaĵo, eviti kaj fuĝi la malutilajn aferojn kaj ties kaŭzojn, sed ekserĉi kaj admiri la utilajn aferojn kaj ties kaŭzojn. Estas do neebIe, ke iu kiu kredas ke li estas mistraktata, ĝojus pri tio kion li opinias malutila. Same kiel ne eblas ĝoji pri la malutilo en si mem. 4 Tial filo skoldas la patron, ĉiufoje kiam li ne kundividas kun la filo tion, kion tiu opinias bona. Kaj ĉar Poliniko kaj Eteoklo ambaŭ kredis ke solregado estas bona, tio do faris ilin kontraŭuloj. Kaj tial kamparano ja skoldas la Diojn kaj same la ŝipisto; kaj same la komercisto; tial do ankaŭ tiuj, kiuj perdas edzinon aŭ infanon.

Ĉar kie estas ies profito, tie ankaŭ estas ties pieco.

Kiu okupiĝas pri streboj kaj malemoj laŭdeve, tiu samtempe do bone okupiĝas pri pieco.

Verŝoferadi kaj doni oferojn kaj laŭ prapatra kutimo doni unuaaĵojn, estas ĉiam dece, en pura maniero kaj ne seninterese, nek senzorge nek avarece nek tro disipe.

32 :1 Kiam vi vin turnas al aŭgurado, memoru, ke vi ne scias, kio estos la rezulto, sed ke vi venas ĝuste por sciiĝi tion de la aŭguristo. Sed kia ĝi estos, tion vi scias kiam tien vi iras, almenaŭ se vi estas filozofo. Ĉar se temas unu el tiuj aferoj kiuj ne dependas de ni, neeviteble ĝi estas nek bona nek malbona. 2 Do al la aŭguristo vi ne kunportu deziron aŭ malernon, kaj ankaŭ ne kun timo vi iru al li, sed nur en la konscio, ke ĉio kio devenos el ĝi, estos indiferenta kaj neniel tuŝos vin kaj, kia ajn ĝi estos, dependos de vi bone uzi ĝin kaj tion neniu malhelpos.