Выбрать главу

43 :1 Ĉiu afero havas du tenilojn: tiun kiun vi ekprenu kaj tiun kiun vi ne ekprenu. Se via frato maljustas, tiam vi ne ekkaptu tion de la flanko, ke li agas maljuste al vi (tio ja estas la prenilo kiun vi ne prenu), sed prefere de tiu flanko, ke li estas via frato, ke li estas via kunedukito, kaj tiam vi ekkaptos ĝin je la prenilo kaptinda.

44 :1 Eldiroj kiel "Mi estas pli riĉa ol vi; do mi superas vin"; "Mi estas pli elokventa ol vi, do mi superas vin" - kondukas al nenio. Pli senchavas eldiroj kiel "Mi estas pli riĉa ol vi, do mia proprietaĵo superas la vian"; "Mi estas pli elokventa ol vi, do mia parolkapablo superas la vian".

Sed vi mem ne estas via proprietaĵo nek via parolkapableco.

45 :1 Iu haste baniĝas. Ne diru, ke malbone - sed ke haste.

Iu trinkas multe da vino. Ne diru, ke malbone - sed ke multe.

Ĉar kiel vi scius, ke estas malbone, antaŭ ol koni liajn kialojn? Tiamaniere ne okazos al vi, ke ĉe kelkaj aferoj vi juĝas laŭ unuaj impresoj kaj ke je aliaj vi konsentas <senpripense>.

46 :1 Neniam nomu vin mem filozofo kaj inter nefilozofoj ne multe parolu pri teorioj, sed agu laŭ viaj teorioj. Same dum festeno ne rakontu, kiel oni devas manĝi, sed manĝu laŭdece.

Memoru ja, ke Sokrato tiel komplete senigis sin de parademo, ke kiam homoj venis peti lin ke li konduku ilin al filozofoj, ke li tion faris. Tiom li toleris esti neglektata.

2 Kiam estiĝas ĉe nefilozofoj interparoIo pri iu filozofia teorio, vi multe silentu. Ĉar granda estas la risko, ke vi tuj elverŝos, kion vi ankoraŭ ne bone digestis.

Kiam iu diras al vi, ke nenion vi scias, kaj tio ne ĉagrenas vin, tiam vi sciu, ke vi komencas la laboron. Ankaŭ ŝafoj ja ne portas sian nutraĵon al la paŝtistoj por montri kiom ili manĝas, sed ili digestas la paŝtitaĵon interne, kaj ekstere produktas lanon kaj lakton. Ankaŭ vi do ne montradu la teoriojn al la nefilozofoj, sed ja la rezultojn el ilia digesto.

47 :1 Kiam vi kutimigis vin al sobreco koncerne la korpon, ne paradu kun tio, kaj se nur akvon vi trinkas, ne ĉiufoje diradu, ke nur akvon vi trinkas. Kaj se vi volas ekzerciĝi pri peza laboro, faru tion por vi mem kaj ne por eksteruloj.

Ankaŭ ne ĉirkaŭbraku statuojn; kaj se foje vi tre soifas, prenu fridan akvon, elsputu ĝin denove kaj ne plu parolu pri tio. 3

48 :1 Estas ja karakterize por nefilozofo neniam serĉi saviĝon aŭ damaĝon en si mem, sed ĉiam serĉi la kaŭzon ekster si. Estas karakterize por filozofo serĉi ĉiun saviĝon kaj damaĝon en si mem.

2 Signoj de iu kiu avancas, estas: neniun li kritikaĉas, neniun laŭdas, neniun kulpigas, neniun riproĉas, nenion li diras pri si mem kvazaŭ li estus io grava aŭ scia. Kiam io lin ĝenas aŭ malhelpas, li kulpigas sin mem. Kiam iu lin laŭdas, li ridetas pri la laŭdo; kiam iu lin kritikaĉas, li ne defendas sin. Li tiel moviĝas kiel malsanuloj: atenta ke nenion li movas el la saniĝantaj membroj, antaŭ ol ĝi estos firma. 3 Ĉiun deziron li forigis el si mem; kaj la malernon li rezervas nur por la kontraŭnaturaj aferoj elinter tiuj, kiuj dependas de ni. Ĉion li alfrontas malstreĉe. Al li ne gravas, ĉu li impresas stulta aŭ senscia. Unuvorte, li prigvatas sin mem kiel ruzan malamikon.

49 :1 Kiam iu fieras pri tio, ke la verkojn de Hrizipo li povas kompreni kaj ekzegezi, diru al vi mem: Se Hrizipo ne estus verkinta tiel obskure, tiu ĉi havus nenion por fieri.

Sed mi, kion mi volas? Lerni la naturon mem, kaj tiun sekvi.

Do mi serĉas iun, kiu klarigos ĝin al mi, kaj aŭdinte, ke Hrizipo <tion povas>, mi venas al li. Sed mi ne komprenas la skribaĵojn: do mi serĉas klariganton. Kaj ĝis ĉi tie estas nenio por fieri. Kaj kiam mi trovas tiun klariganton, restas al mi, utiligi la preskribojn. Do tio estas la sola por fieri. Sed se mi nur admiras la klarigadon, kio alia mi tiam fariĝis se ne filologo - anstataŭ filozofo? Ja mi tiukaze nur klarigis Hrizipon anstataŭ Homeron. Do, se iu diras al mi: Legu al mi Hrizipon, prefere mi honteme ruĝiĝos, kiam mi ne kapablas montri agojn konformajn kaj harmoniajn al tiuj paroloj.

50 :1 Kio troviĝas antaŭ vi, tenu vin ĉe tio, kvazaŭ ĉe leĝoj, kvazaŭ vi estus malpia se tion vi neglektus.

Kaj kion diras pri vi aliulo, pri tio ne atentu: tio ja ne plu dependas de vi.

51 :1 Kiel longe vi ankoraŭ prokrastos opinii vin mem inda je la plej bonaj aferoj kaj neniel transpaŝi la distingojn de la Racio? Vi ricevis la principojn, je kiuj vi devos teni vin, kaj vi ilin akceptis. Kiun instruiston vi do ankoraŭ atendas, ke vi prokrastas reformi vin mem antaŭ ol li venos? Vi ne plu estas infano, sed jam adolta viro. Se nun vi neglektas kaj facilanimas kaj ĉiam nur faradas planojn kaj de tag' al tago prokrastas, ke vi eklaboros pri vi mem, tiam vi eĉ ne rimarkos ke vi ne avancos. Sed vi ĉiam restos nefilozofo - kaj tiel vi vivos, tiel vi mortos.

2 Finfine do opiniu vin inda vivi kiel adolta persono kiu avancas. Kaj ĉio, kion vi scias vere bonega, estu por vi leĝo netranspaŝebla.

Kaj se trafas vin io peza aŭ plaĉa aŭ honora aŭ malhonora, memoru, ke nun estas la momento de l' konkurso, kaj jen kuŝas antaŭ vi la Olimpikaj Ludoj; prokrasto ne plu eblas; nun gravas ĉiu unuopa tago, ĉiu unuopa ago, ĉu vian progreson vi akiros aŭ perdos. 3 Tiamaniere Sokrato fariĝis, kia li estis, ke en ĉiuj cirkonstancoj li tenis sin ĉe nenio krom la Racio. Kaj kvankam vi delonge ne estas jam Sokrato, tarnen vi devas vivi kun la deziro esti Sokrato.

52 :1 La unua kaj plej ĉefa en filozofio estas apliki la principojn, kieclass="underline" Ne mensogu. La dua estas la pruvado de tio, kial oni devas ne mensogi; la tria estas la konfirmado kaj difinado, kiel ekzemple: Kial tio ĉi estas pruvo? Ĉar kio estas pruvo, kio estas konkludo, kio kontraŭeco, kio vero, kio malvero?

2 Do la tria demando neeviteble sekvas el la dua, la dua el la unua; sed la ĉefaĵo - kaj ĉe tio ni devas resti - estas la unua.

Sed fakte ni faras inverse: pri la tria punkto ni foruzas nian tempon kaj nia tuta studado okupiĝas pri ĝi. Sed la unuan ni komplete malzorgas. Tial ni mensogas, sed aliflanke ni tuj pretas kun pruvoj kial ni devas ne mensogi.

53 :1 En ĉiu okazo tenu la jenajn citaĵojn ĉe-mane:

Min gvidu, Zeŭso, gvidu same, ho Destin',

al tiu celo kiun fiksis vi por mi.

Senstumble sekvos mi; se malfortiĝos eĉ

al mi la voldecid’, mi tamen sekvos vin. 4

2 Se iu prave antaŭ l’ sorto klinas sin,

li estas saĝa, scia pri la Dioj eĉ. 5

3 Nu, Kritono, se tio plaĉas al la Dioj, tiel do ĝi estu. 6