Выбрать главу

— Li parolis prave — kapjesis Rastignac.

La ses legianoj sidis sur herboriĉa montdeklivo. Rastignac kaj Thillmann, malgraŭ sia pesimismo, de tempo al tempo rigardis unu al la alia kun strangaj, kvazaŭ ebriaj okuloj.

— Sinjoroj, ni estas soldatoj — ekparolis Lothar, — ni devas informi la kompetentulojn pri la indikoj.

— Ni estas legianoj! Ĉu vi scias, ke ni havas tradicion, kiu tre bone karakterizas nian soldatan vivon — diris Thillmann. — De supre ne atendu benon. Se oni promesas ion bonan, ĝi alvenos al ni en tagordono, kaj ĝi fariĝos puno. La legiano mem aranĝa ĉion. La legiano fidas al neniu, kaj precipe ne al la bonvola komplezo de la superuloj. Kion ni akiras per kolbo, ruzo kaj lerteco, tio apartenas al ni.

— Kion do vi volas fari? — demandis Horn. La rigardo de Tyckler, Rastignac kaj Thillmann renkontiĝis.

— Ni volas tion — diris la hakisto post mallonga pensado, — ke vi rekrutoj blinde fidu nin en ĉio. Ni, triope, malnovaj legianoj, plej bone aranĝos tiun aferon. Kredu tion.

— Miaflanke — rimarkis Hoffer, — se temas ne pri kartludo, mi ne povas ekspluati mian bonŝancon. Mi konsentas, ke la tri oldaj soldatoj transprenu la komandon.

Tyckler diris nenion ĝis nun, ĉar dum la tuta parolado li sin gratis. Nun ankaŭ li partoprenis la konsiliĝon per oscedo.

— Kion vi pensas, kial anoncis la militestraro centmil frankojn por la kapo de Muhat? Ĉar tiu kanajlo valoras minimume kvin milionojn. Vi estas sufiĉe malsaĝaj transdoni ĝentile la altvaloran platenon, kontraŭ svaga centmil frankoj.

Li eldiris tion. Fariĝis granda silento.

— Jes — ekparolis Rastignac raŭke. — Temas ĝuste pri tio, Sep homoj por centmil frankoj. Diable! Malpli ol dekkvin mil frankoj por unu persono. Ĉu ni estas almozuloj? Kaj la plateno estas tie! Se ni ricevus ĝin de tiu fripono, ni ĉiuj fariĝus maharaĝoj ĝis nia vivofino, kaj ankaŭ por niaj nepoj restus el tio. Tiu plateno estas la heredaĵo de la legio. La malbenita kompanio testamentis tion al ni. Iam ĝi devas fali en la manojn de kelkaj aŭdacaj legianoj. Miaflanke mi fajfas pri la premio. Mi volas la platenon!

– Ĉu vi imagas tion — diris Lothar, — ke ni forprenos la platenon kaj lasos forkuri tiun homon, aŭ antaŭ ol ni estos transdonintaj Muhat-on al la militestraro, ni kaŝos la trezoron?

La firmkaraktera, bronzkolora vizaĝo de la tri malnovaj soldatoj senmove direktiĝis al la instruisto. Neniu respondis.

K V A R A   Ĉ A P I T R O

Di Djema el Mansur

I

La deŝanĝaj taĉmentoj alvenis unu post la alia. Vespere oni trumpetis viciĝon. Thillmann kaj Rastignac maltrankvile rapidis en la korton. Ili povas forĵetis sian sekreton, se nun ili devus subite ekmarŝi ien. Kvankam la ordono en kiu ajn tago povas alveni. Estis evidente, ke okazos ilia deŝanĝo. Ili ankoraŭ ne ekiris. Oni distribuis nur eksplodajn kartoĉojn al ili, el sigelitaj lignokestoj. Ĉiuj homoj ricevis cent dudek. Tio signifis, ke post kelkaj horoj ili ekmarŝos. Nur unu ebleco restis por ili, nokte iri en la tombejo kaj efektivigi la planon: la dizerton. Neniam estis pli senespera tiu plano en Marakesch, ol ĝuste nun, kiam la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estis okupita per blokadringo tra multaj kilometroj. Sed se la fortuno aperas kaj serioze elektas por si kelkajn homojn por dorloti ilin, tiam ĉiu malfavora hazardo vane intervenas.

Vespere la kaporalo difinis la noktan patrolon al la vojlinio, apartiganta la Suq-on kaj Quartier Reservé-on. Nun venis la vico de la „germana kliko”. Je la oka vespere la ses federuloj fiksis la „aiguille-on” sur la pafilon, kiel oni moknomis la mallongan stileton de la legianoj, kaj ili ekiris malsuspren, sur la serpentlinia vojo, kondukanta el Gueliz. Rastignac gvidis la patrolon, kiel la plej aĝa soldato en la rango. Ili forlasis la difinitan vojon. Dum tiu nokto oni povis libere interbatadi en Quartier Reservé, ĉar la patrolo, pasante tre la ruinaj muroj, iris trans la marché arab-on, ĝis la tombejo de la grandaj dinastioj, kie inter palmoj, mimozheĝoj kaj tamarikoj altiĝas la kolosaj, neĝe blankaj maŭzoleoj. Neniu el ili ankoraŭkparolis. Evitante la ĉefenirejon, ili iris ĝis tiu parto de Di Djema el Mansur, kie senhomaj, vastaj kampoj borderis la tombejon. Eĉ unu vivulo ne vagis tie. Post la oka vespere por eŭropanoj estis malpermesite iri en la araban kvartalon, sed indiĝeno por neniom da mono venus ĉi tien vespere, en la regnon de malicaj spiritoj. Rastignac levis sian manon, signante halton. Poste li sola iris plu kelkajn paŝojn apud la barilo. Li trovis tion, kion li serĉis. Unue li skuis elektitan punkton de la krado per siaj manoj, poste li kelfoje batis tien forte per la kolbo. La rustaj, malfiksiĝintaj ferstangoj, rompitaj, diskliniĝintaj lasis liberan vojon al ili. Rastignac levis sian manon. Ankaŭ la aliaj venis tien.

— Thillmann, Tyckler kaj Horn venu kun mi. Lothar kaj Hoffer gardostaros. La instruisto ĉi tie, kaj vi ĉe la angulo, kie turniĝas la vojo. En avant…

Eĉ unu superflua vorto ne aŭdiĝis. La rekrutoj sentis, ke ili falis en nerezisteblan drivon de rapide ruliĝanta tragedio, kaj tiuj tri homoj senhezite batfaligus iun ajn, se nun ĉi tie okazus kontraŭdiro. Kvazaŭ je komandvorto Lothar kaj Hoffer instinkte prenis sian armilon pafprete, la kvaropo penetris tra la krado en Di Djema el Mansur-on, liberigante la vojon per la fusilo. Ili iris homo post homo, kliniĝante kun dorso sub la pendantaj cipresbranĉoj. Ili jam estis ĉirkaŭ meze de la tombejo, kiam Rastignac denove mansignis halton. Li, Tyckler kaj Thillmann faris mallongan milit-konsiliĝon.

— Nur tiu granda, blanka monumento povas esti. Tie staras, malpli supre, la ruĝa ŝtono, kie troviĝas la kaŝelirejo…

— Ni iros al la ĉefenirejo. Tiel ni proksimiĝos al la fripono, ke li ne povu fuĝi — diris Thillmann, — Sed Horn, tamen iru al tiu ruĝa tomboŝtono, kie estas la sekreta elirejo. Tie vi staros. Se iu ajn aperus el la abismo, tuj mortigu lin!

— Kaj ne pafi — diris Tyckler. — Nur per kolbo kaj bajoneto, silente, rapide. — Eĉ respondon ne atendinte, la tri homoj ekiris al la blanka tombomonumento, uzante ĉiun arbon kiel ŝirmilon. Horn mekanike kuris al la ruĝa ŝtono, laŭregule desfiliĝante, kvazaŭ li estus en la proksimo de malamikaj pozicioj. Li alvenis tien. Absoluta silento regis ĉie. La grandega, pompa tombejo senmove ampleksis en la premaera Afrika nokto, kun nekalkuleblaj marmor-ornamaĵoj inter la arbokronoj. El malantaŭ la nigra turo de Kutubia nun aperis la luno, kaj tra la frondaro filtritaj lumstrioj fantomeske brilis sur la multaj, rigide malvarmaj marmoroj. La koro de Horn batis en la gorĝo. Pasis minutoj, sed ĉio restis muta. Kliniĝinte super la faŭkanta aperturo apud la ŝtono, li aŭskultadis. Nenio. Malvarma kel-odoro frapis en lian vizaĝon el la profundo. Li ne povis sin reteni plu. Preninte sian fusilon, li palpante paŝis en la abismon. Sekvis ŝtupoj, kavigitaj en la sablo. Li iris. Unu, du, tri… dudek, dudek kvin… La aero fariĝis pli kaj pli sufoka. Fine, tre profunde li atingis malvastan katakombon. Kurpaŝante li iris antaŭen. Du-, trifoje la koridoro akre turniĝis. Ĉe iu kurbiĝo li haltis. Ĉu estis brueto? Li aŭdis ion. Li nun jam sciis, ke li ne estas malkuraĝa homo. Kun sinistra sento, anhelante, sed decidiĝinte li haltis. Li aŭskultadis. Nenio. Li volis pluiri, sed subite ponardo trafis lin deflanke, el senpera proksimo, kun tia forto, ke li ŝanceliĝis. La piko trafis lin ĉe la ventro. Horn blinde batis per la kolbo. Li sentis, ke la bato trafis, eĉ se ne eksterme. Io falis al liaj piedoj kun stranga ŝriko de rato.