Выбрать главу

— Ne insultu tiujn rekrutojn! Ili estas miaj sampatrujanoj. Se vi volas interbatadi, jen estas mi.

Li jam dum du horoj kuŝis apud ili, eĉ unu vorton ne parolante, trankvile okupiĝante pri la lana kalsoneto, kvazaŭ li ne komprenus germane, kvazaŭ li ne aŭdus, ke ili rakontis sian vivhistorion. Li nur nun malkaŝis, ke ankaŭ li estas samlandano. Rastignac rigardis la hakiston kun senesprima, besta vizaĝo. Li ne timiĝis. Se okazus interbatado, eble li venkus la germanon. Sed Rastignac estis neelkalkulebla. Plej malofte kunligis liajn agojn kaŭzo komprenebla de tria persono. Nun ĉiu atendis, ke li batos. Anstataŭ tio, li nur staris kun palpebrumantaj okuloj kaj li komencis pektis sian nazon. Mediteme, kun dormema vizaĝo li piketis sian nezon kaj rigardis Thillmann-on de la kapo ĝis la piedoj, preskaŭ scivoleme, kvazaŭ li neniam estus vidinta lin. Ĉu li ŝatis la hakiston? Eble. Sed ankaŭ tio povas esti, ke morgaŭ li sin ĵetos per bajoneto sur Thillmann-on, se tiu hazarde balancus lian gamelon, kaj elveŝiĝus lia supo.

— Ĉu tiuj estas viaj sampatrujanoj? — li demandis tion ne sen ĉiu naŭzo. Poste li ankoraŭ aldonis per la sama basa, trenata voĉo: — Mi ne ŝatas, se iu kuŝas sur mia loko. — Li pigre sterniĝis sur la lito, kaj antaŭ ol li estus ferminta siajn palpebrojn por ekdormi, li denove rigardis al Lothar, dirante stulte:

— Pardonu… — poste li endormiĝis. Thillmann rikanis:

— Tia olda bruto estas tiu Rastignac. Eĉ la fulmotondro ne estas pli rapida ol li. Ĉu rompiĝis io, fraĉjo mia?

Neniu membro de Horn rompiĝis. Granda, blua ekimozo restis sur lia vizaĝo, kaj krevis lia lipo. Zumis kaj akre doloris lin la kapo, li estis narkotita, kaj ia plordeziro gorĝopremis lin, miksiĝanta kun vomemo.

— Ni trinku pro tiu timiĝo! Venu en la kantinon, kaj pagu al mi ruĝan vinon! — invitis ilin Thillman.

— All right — ekparolis subite ankaŭ Hoffer, sed li ankoraŭ singultis kelkfoje pro la ektimo. — Mi pagos la ruĝan vinon al la tuta societo. Venu, sinjoro Lothar, kaj reordigu vin, Horn. Eble la araboj traktos vin pli draste. Se mi ne rigardus, ke dum la unua tago estas pli oportune eviti la sensacion, mi estus ĵetinta min sur tiun buĉiston. Sed mi ne ŝatas tuj interbatadi.

— Koncerne la futuron, mi garde avertas vin ne fari tion — diris Thillmann kaj li kraĉis tiel lerte, ke li trafis ĝuste la mezan butonon sur la kamizolo de la rondforma Hoffer. — Allons! Ni iru!

Kvarope ili sidiĝis en la kantino kaj trinkis ruĝan vinon. Estis odoro de legianoj. Tiu odoro konsistas el la haladzo de maĉtabako kaj alkoholaĵo, miksiĝanta kun la terebint-odoro de la oleo, uzata al la paquettage. La paquettage signifas la prizorgadon de la ledaj partoj de la ekipaĵo, kio estas postulata en la legio pro pedanteco, konforma al homturmentado. Pri tiu agado oni uzas karakteriz-odoran oleon, kiu en varmo tuj fariĝas sentebla; miksiĝanta kun la fetoro de la maĉtabako kaj alkoholaĵo, ĝi donas la tiel nomatan „legianan odoron” de la kantino.

— En kiu parto de Germanio vi naskiĝis? — demandis Lothar la hakiston.

— Kompreneble en Alzaco. Kial vi ne trinkas, Horn?

— Mi ankoraŭ neniam trinkis vinon.

— Vi baldaŭ alkutimiĝos, fraĉjo. La ruĝa vino apartenas al la legiano, kiel la kepo. Se ne estus vino, jam neniu vivus el ni, sen tio malplimulte da datoj de venkintaj bataloj estus skribitaj sur la flagon de la legio. A votre santé!

— Mi ne kunligas la virton de la bona soldato kun la alkoholaĵo — rimarkis Lothar severe.

— Ĉu vi fariĝos bonaj soldatoj, mi ankoraŭ ne scias — diris Thillmann, — sed mi vetas pri tio, ke vi ne longe donacos vian ĉiusemajnan porcion de ruĝa vino al la armea trezorejo.

— La bona soldato — rimarkis Hoffer, kvazaŭ li estus aŭtentika pri la demando — kun pano kaj glavo penetras eĉ ĝis Ĉinio, diris ĉiam la proprietulo de la kafejo Ring.

— Tiu estis Bonaparte — diris Lothar severe.

— Ne. Li nomiĝis Bauer. Mi cete scias tion. Dum jaroj mi vizitadis tien. Je nia sano!

Horn sentis, kvazaŭ li sonĝus. En la bura kantino, inter uniformuloj, kun akre dolora vizaĝo. Ĉu morgaŭ? Kia estos la venonta tago? La ekzercoj, Afriko, verŝajne Saharo.

Rastignac aperis neatendite en la kantino. Verŝajne, io rompis lian dormon. Li petis brandon ĉe la drinkejtablo, kaj per strabaj, oblikvaj ekrigardoj li sciiĝis pri la germanoj. Li baldaŭ denove rigardis tien, atentante Lothar-on. Fine li venis al ilia tablo kaj flankenvokis Thillmann-on.

— Diru, kiu estas tiu longharulo?

— Ĉu tiu? Li estas instruisto.

Li murmuris ion, enpremante la ĉemizon en sian pantalonon.

— Diru al li, kaj ankaŭ al tiu knabo, se ili volas, de nun mi fariĝos ilia amiko…

D U A   Ĉ A P I T R O

Marakesch

I

Matene: veka trumpetado, la kaporalo blasfemas, longa singratado, poste mallonga matenmanĝado. Trinkinte la lastan guton de la varmega kafo el la gamelo, enviciĝo sur la korto. Inspekto. La sekva programero, opinio de serĝento Favre pri la tuta kompanio. Ĝi estas konsterniga. Elektaĵoj el la plej drastaj popolaj diroj de la franca lingvo. Kiu volas, nun povas sin anonci al medicina ekzameno, sed tio ne estas rekomendita, ĉar ĉiuj privataj ĉeloj estas eksterordinare malsekaj kaj malbonodoraj. Marŝado al la ekzerc-tereno, kie komenciĝas la instruo pri la evoluo en du-formacion kaj en kvaropajn liniojn, la alproprigo de la longa kaj malrapida paradmarŝo, krome la ekzercado de la speciala kurpaŝo de la legio. Tiu kurpaŝo estas lerta kaj praktika, farita tiel, ke la korpopezo estas konstante sur unu piedo, kaj tiu piedo, simile al kaprosalto, depuŝas sin de la tero. Post mallonga tempo la pezo de la korp metiĝas sur la malpli uzitan piedon, kaj nun ĝi faras la depuŝon. Tiamaniere, se iu bone sin ekzercis, dum horoj tiu povas kuri. Sen nesufiĉa praktiko la rekruton post minutoj minacas apopleksio. Por tiuj homoj en la komenco serĝento Favre promesas tiun favoraĵon, ke ili estos veturigitaj per aŭtobuso al la batalkampo. Poste li donas en ilian manon mitralon malgrand-kalibran, kaj li tiel devigas ilin stumble kuri. Post kvin minutoj li liberigas ilin de la ŝarĝo, kaj ili jam gaje kaj facilmove kuras, diveninte, ke sen maŝinpafilo estas relative multe pli komforte. Sed estas escepto. Ekzemple iu hispana rekruto, Alberto Sartis, lignaĵisto el Barcelono, terenfalas kaj vomas sangon. Nom du nom! Se nur oldulinoj ne estus senditaj al la militistaro. Du homoj metu lin sur la kamionon. En avant! En la hospitalon! Je la nomo de malbenita bufo, ke el tia akvo kneditaj fiaj bleu-oj kuraĝas veni ĉi tien… Gardez vous! Denove, de la komenco! Pas de gymnatique! Marche!

Oni veturigas la knabon en la hospitalon. Sekvontmatene tagordono: „La kazernaj ekzercoj ne okazos, anstataŭe estos la enterigo de Alberto Sartis, poste marŝado al la ekzerc-tereno: liberaj ekzercoj, armilpurigado.”

Trans la urbo, kie situas la ĝardenoj kaj vinbermontoj, estas cent kaj cent nigraj tombokrucoj sur ebena, senlima tereno. Ĝi estas la tombejo de la fremdula legio. Ĉiu kruco estas samforma, krude farbita, meze kun vitroperla krono, kiu kadras la blankan tabuleton de la personaj indikoj: kompanio, nomo, numero kaj la aĝo. Tiuj tomboj troviĝas senpere unu apud la aliaj. Prema fantomo de la kazerno estas sentebla inter la malgrandaj montetoj, regule viciĝantaj. La kapitano parolas mallonge, per mallaŭta komando li finas: „Priez!” La kompanio surgenuiĝas kaj diras la preĝon Patro Nia. La suboficiro metas pompan, funebran kronon sur la tombon. Mortintaj legianoj ricevas la plej belajn florojn de la mondo. Tiutempe ili plantis la florojn en la senkompare bela „Jardin Publicet”. Kaj tial oni rajtas elekti por siaj mortintoj el la maloftaĵoj de la botanika ĝardeno.