Выбрать главу

— Ĉu vi scias, Connor, per kia armilo li murdas? — demandis konsilisto Gallon kun maliceta ĝojo.

— Kompreneble — diris Connor, — per bajoneto de francaj infanterianoj — kaj li foriris.

II

Brakuminte Herta-n, Connor tiris ŝin pli proksimen al si.

— Jam ankaŭ la polico scias vian informon, kaj ni akceptis ĝin kiel supozon, ke Sinza efektive estas identa kun la ĉantaĝisto de via patro. Laŭ mia konvikiĝo, via konfeso povus nin pli proksimigi al la solvo de la problemo.

— Iam vi komprenos min… Mi ne povas paroli. — Ŝi klinis sian kapon sur la ŝultron de la viro kaj ploris. — Kredu min, ke mi povus rakonti ĉion sincere nur al vi.

La kontakto fariĝis ĉiam pli strikta inter Connor kaj la knabino. Ili estis konsciaj pri tiu rapide disvolviĝanta, eksterordinara sento, kaj ili tute ne defendis sin kontraŭ tio.

— Vidu, se retenas vin tio, ke vi devus rakonti tiajn aferojn, kiuj prezentus vian patron en malfavora aspekto el tiuj tempoj, kiam li estis en la legio…

— Mi petas vin, ne… ne parolu pri tio.

— Almenaŭ diru nur tion, kion vi volis de Tadief, kaj kian rolon havis tiu kompatinda ruso en la afero.

— Mi mem volis esplori ion… Mi sciis, ke vivas en Londono kelkaj legianoj. Tiu Tadief hazarde soldatservis kun mia patro. Kaj mia patro prenis lin al si tial, ĉar li konstante timis. Li dungis lin, kiel ian korpogardiston, kaj tiu ruso bone efikis ankaŭ lian humoron. Certe li estis vera gvardia oficiro. Oni moknomis lin en la legio kolonelo.

— Kion vi petis de li en la klubo Horned Owl?

— Tiam mi ankoraŭ ne sciis ĉion… kaj mi petis, ke li rakontu la pasintecon de mia patro.

Connor karesis la plorantan knabinon kaj enpensiĝis.

— Mi ne demandos plu, kvankam tio estus grava. Trankviliĝu Herta: ĝi jam ne daŭros longe, kaj ĉio fariĝos bona.

La knabino ĉirkauprenis lian kolon kaj klinis sian kapon sur la ŝultron de la viro.

— Mi havas ĉiun esperon al vi — ŝi flustris.

Irwing kaj Scribe revenis al la vicĉefkapitano.

— Hieraŭ vespere ni parolis kun la direktoro de la teatro, lia nomo estas Tyckler. Li estis riĉega, sed li oferis ĉion por la teataro. La hinda poeto financis tiun lastan, orientan teatraĵon. Ankaŭ la kafejo Margareta apartenas al la teatra luaĵo. Tyckler asertis, ke li ne sciis pri la sekreta elirejo de la loĝio. Li estas stranga, fola homo, verŝajne alkoholisto. Li malfacile spiras dum parolado kaj ofte metas sian manon alsia koro. Kiam ni vizitis lih, li ĵus ŝminis sin. Li ne kutimas roli. Ni eksciis de lia sekretario, ke antaŭtagmeze li ofte ŝlosas la pordon de sia kontoro kaj ludas iamajn, paradajn rolojn, sola. Li nakiĝis en Germanio kaj estis aktoro.

— Tiuj multaj arabaj statistoj, la sekreta elirejo, pri kiuj laŭdire li ne sciis, faras lin suspektinda al mi — diris Irwing.

— Ni devus informiĝis pri lia pasinteco — ekparolis la vicĉefkapitano.

— Tio jam okazis, sinjoro — raportis Connor. — Tyckler estis krimfaranto en Germanio, sed tio senvalidiĝis. Li falsis militistajn dokumentojn por si, kaj li defraŭdis grandan sumon kiel ŝercon en Köpenick. Oni reserĉigis lin pro trompo kaj dokument-falsado.Tyckler dungiĝis al la legio, kaj li soldatservis ĉe la sama eskadrono la kvara, kie ankaŭ Lothar, Rastignac kaj la serĉata Horn.

— Denove la legio! Estas nekompreneble! Ni devas tuj aresti tiun homon! — kriis la vicĉefkapitano ekscitite. — Mi pensas, sinjoro kapitano, ke ankaŭ vi samopinias, ĉu ne?

— Ni havas kaŭzon al tio — diris Mackenzie. — Ni faros eĉ domtraserĉon. Mi petas vian skriban aprobon al tio. Sinjoroj Scribe kaj Irwing venu kun mi. Lerninte el la spertoj, antaŭ nelonge okazintaj, mi petas eĉ grupon da policistoj.

III

— Ĉi-tempe li fermiĝas en sian kontoron kaj komedias — diris Irwing. — Kien vi deziras starigi la policistojn, sinjoro kapitano?

— Al ĉiu elirejo kaj al la ŝtuparejo.

Irwing foriris por doni instrukciojn al la policistoj. La kontoro de la direktoro havis elirejon al la koridoro de la vestoĉambroj de la aktoroj. Scribe ĉiuokaze ekiris de tie. Mackenzie frapetis sur la pordo kaj malfermis ĝin.

La detektivoj kaj la policistoj konsternite amasiĝis. Tyckler kuŝis sur la planko de la ĉambro kun longa, blanka barbo, en ruĝa talaro. Lia peruko kaj la reĝa krono forruliĝis. Liaj brakoj estis disetenditaj, kaj mallarĝa prenilo de franca bajoneto elstaris el lia brusto, ĉe lia maldekstra flanko. La murdo okazis antaŭ kelkaj minutoj. Ruĝa salivostrio tremetis el la buŝo de la maljuna aktoraĉo, kaj liaj rigidiĝintaj okuloj ŝajnis vibreti, sed kiam la savaŭtomobilo alvenis, li jam mortis.

S E S A   Ĉ A P I T R O

Ruĝa Lilio

I

Connor, Bodley kaj Gallon estis sur la okazejo de la murdo post minutoj. La personaro vidis neniun en la preskaŭ senhoma, antaŭtagmeza teatro. Kvazaŭ la murdisto estus fantomo. Nenie troviĝas spuro. Mackenzie traserĉis la trikeston de la skribotablo. Scribe fotografis, Irwing kolektis fingrostampojn sur la prenilo de la bajoneto. Gallon kaj Bodley pridemandis la personaron. Connor trovis la ŝlosilon de la grandega Werheim-ŝranko en la poŝo de la jako de la mortinto, kiu pendis sur la vestohoko. Oni trovis en ties interno kvarcent pundojn en kontanta mono, kontraktojn, ŝparlibron pri kvin mil pundoj, kaj en la fundo de la ferŝranko kuŝis fasko da leteroj. Tiu leter-fasko donis la difinitivan turniĝon de la esploro, tiu estis la plej stranga, la plej interesa parto de la krimo.

La leteroj estis adresitraj al Ruĝa Lilio en Marokon, kaj Horn skribis tiujn, la legiano el la dezerto. Connor mire rigardadis ilin. Mackenzie ekfajfis.

— Ĉu vi konjektas, kiel akiris Tyckler tiujn leterojn?

— Mi opinias, Mackenzie, ke ni alvenis al la solvo de la enigmo. Rigardu la marĝenon de la leteroj. Ĉu vi vidas? Skriboprovoj. Vidu, ĉi tie sub la leter-fasko troviĝas liniitaj paperoj. Sur tiuj ricevis Lothar la minacajn leterojn. Konsideru, ke Tyckler etis reserĉigita pro falsado de dokumentoj.

— Mi komprenas — ekkriis Bodley. — Tyckler skribis la minacajn leterojn al Lothar, falsinte la skribon de Horn. La instruisto verŝajne konis tiun skribon.

— Mi scias de lia filino, ke li instruis Horn-on skribi france. Cetere mi aŭdis de la sekretario, ke Tyckler havis taglibron — diris Connor.

— Nun jam ni devas malkovri nur tion, kial oni minacis tiun kompatindan Lothar-on per falsaj leteroj, kaj efektive kiu estas Sinza? — demandis Mackenzie. — Ĉar se Horn estus identa kun li, tiam liaj kunkulpanton ne devintus falsi lian skribon. Kion vi faras, Scribe?

— Mi ordonis — respondis Connor anstataŭ li — fotografi ĉion.

II

Tial mi venigis vin en mian oficejon, Herta, ĉar nun mi parolos kun vi, kiel la gvidanto de la esploro. Kio estas al Horn, ni ne scias tion, sed danĝero minacas vian patron el alia direkto. Kiel vi jam aŭdis, ne Horn skribis la leterojn. Mi oficiale demandas, kion vi povas diri pri Lermontov, murdita en via domo?

— Kion mi sciis, mi jam rakontis.

— Mi faciligos vian situacion, Herta. Ni havas multe pli da informoj, ol vi pensas. Ni scias, ke via patro kun soldatoj Rastignac, Tyckler, Horn, Hoffer kaj Thillman dizertis el la legio. Ni scias, ke dumvoje via patro kaj la aliaj faris murd-atencon kontraŭ tiu junulo. Krome ni scias el la raportoj de la Sekreta Servo, ke via patro kun kelkaj homoj miksiĝis en politikan murdon, akirinte altvaloran platenon tiel bonŝance, ke neniu domaĝulo povas repostuli tiun havaĵon. Ĉu vi intencas sincere paroli post la diritaj? Ĉar mi scias, ke vi timegis tiujn abomenidajn aferojn, se ili evidentiĝos, via patro havos malagrablaĵon. El ĉio ĉi nenio malbona povas okazi al la sinjoro istruisto. Oni ne ŝatas tuŝi politikajn aferojn. Sed minacas lin grava danĝero el alia direkto.