Выбрать главу

Poste liberaj ekzercoj.

II

Ankoraŭ du-semajna ekzercado estis sekvonta. Sed io igis la militestraron, ke neglektinte la antaŭplanitan programon, ili koncentru ĉiujn rezervajn fortojn ĉirkaŭ Marakesch. Neniu sciis certan. Iu loka ĵurnalo publikigis, ke en la tiel nomata „ministrejo” de la gubernio okazis rompŝtelo kaj murdo. La efektivigo de la krimo estas tute nekomprenebla. En la ĉambro, kiu estas malgranda ejo, simila al turoĉambro, kun duobla blendita pordo, oni gardas tiun plej konfidencan materialon, kiun aparta kuriero kutimas porti ĉiumonate al la ministrejo pri koloniaj aferoj en Parizon. La ĉambro ne havis alian enirejon, krom la blendita pordo, nur supre estis preskaŭ ĉe la plafono rondforma aeruma fenestro, kiun dividis ferstango je du partoj tiel, ke eĉ la plej maldika homo ne povus penetri tie. Sed ankaŭ tio estis superflua antaŭzorgo, ĉar ekstere dudek kvin metra, glata muro altiĝas de la strato ĝis la fenestro. Ne ekzistas homo kun tia serpenta lerteco, kiu povus tie suprengrimpi. Oni tiel severe gardis ĉiujn ŝtuparojn, koridorojn, turniĝejojn de la konstruaĵo, ke neniu povis eniri sen kontrolo. Nenie estas domo en la proksimo, nur vidalvide altiĝas malnova moskeo, kun turo altenkrutanta. La du turojn dividis ĉirkaŭ dekkvin metra spaco. Maksimume nur birdo povus traflugi tie, nerimarkite de la gardistoj. Tiu ejo vivis en la konscio de la gubernio, kiel ne alirebla. En ĉiu kvara horo la ĉefoficiro malfermis la blenditan pordon kaj eniris por kontroli la ĉambron. Tiun oficiron oni trovis mortinta vespere je la naŭa horo, kiam li ne revenis post sia rondiro. La blendita prdo estis laŭregule ŝlosita deinterne, kaj nur post unu kaj duon hora laboro mekanikisto sukcesis malfermi ĝin. Interne la fenestro, tra kiu cetere neniu povus penetri, estis klinke fermita, kun nerompita vitrotabulo, sur ĝi la krucfero. La oficiro kuŝis en la mezo de la ĉambro, la krimfarinto pikis lin el dorsdirekto, tre haste, ĉar la piko trafis lian renon, nekutime malsupre, en talio-alto, de tie ĝi penetris tra la pulmo en lian koron, kaŭzinte tujan morton. Verŝajne jam la ren-vundiĝo mortigus la kompatindulon. Sed nenie ja troviĝis tranĉilo. Malplena keseto kuŝis apud la oficiro, cetere ĉio estis sur sia loko, en plena ordo. Supozi sekretan koridoron, kondukantan tra la muroj, tute ne eblas. La murdo, kiel mistero estis senekzempla. Ĝi okazis malantaŭ deinterne ŝlositaj pordo kaj fenestro. La farinto simple malaperis. Pri la eventuala enhavo de la kaseto ne skribis la ĵurnaloj. Sed subite la rezervuloj estis koncentritaj per fortosteĉa marŝo el Fez, Meknes, Saida, Sidi bel Abbes ĉirkaŭ Marakesch-on. Verŝajne la farinto havis la intereson disvastigi mistikojn en la rondo de la indiĝena loĝantaro, eble tial oni donis de buŝo al buŝo, jam ĉiu infano sciis, ke en la keseto estis gardata tiu restinta platen-kompleto, kiu falis en la manon de la franca armeo dum la okupo de Tafilalet. Onidire iu eksterlanda potenco financis per tio la kontraŭstaron de Barud el Mansur. Bejo Muhat, la ĉefkomandanto de Caid, post la militiro, antaŭ ol suriri ŝipon ĉe Mogador, falis en militkaptitecon. Oni trovis ĉe li la lastajn platenstangojn. Se li ne estus kaptita, tiu trezoro sufiĉus por eksciti novan ribelon en alia parto de la kolonio. La bejo estis gardokaptita sur la insulo Santa Cruz, apartenanta al lainsularo Teneriffa, kie li poste pasigis sian dekkvin jaran punon, kondamintan fere de la milita tribunalo. Du semajnojn antaŭ la faro de la krimo Muhat kaj liaj gefiloj enigme fuĝis de sur la insulo, verŝajne per tiu hidroplano, kiu descendis ĉe Santa Cruz, ĝia piloto estis ruso, kaj li apelaciis pri motorpaneo. La malepero de la plateno kaj la ŝejko igis la militestraron atendi novan atakon el la direkto de la dezerto Ghidi, etendiĝanta sude de Tafilalet, kie kaŝiĝis la disiĝintaj berberaj kaj tuaregaj hordo post la malvenko de Barud el Mansur. La membroj de la Sekreta Servo konstatis, ke Muhat pasigis du tagojn en Casablanka, kaj per ordinara pasaĝera aeroplano de la franca aertransporta kompanio li flugis en Marakesch-on. La gubernatoro anoncis dek mil frankojn al tiu, kiu kaptos Muhat-on vive aŭ morte. Ne pasis pli ol dudek kvar horoj, oni altigis la prezon je kvindek mil frankoj, kaj se la denuncanto estus komplico, krom la sangopremio li ricevos plenan amnestion. Maroko estis ĉirkaŭita per sesobla blokadringo, oni tuj malebligis ĉiun trafikon al sudo, kaj se la ŝejko ankoraŭ ne elglitis el ilia mano, li nun ne plu povas forlasi Marokon. Ĉiuj vojon, padoj estis okupitaj de kirasaŭtomobilaj taĉmentoj, ĉie krozis ĉasaviadiloj. Iu piloto raportis, ke sur la vojo kondukanta al Timbuktu kolektiĝas la sovaĝaj paŝtistaj gentoj, sed la membroj de la Sekreta Servo persistis ĉe tio, ke la ŝejko estas en muskaptilo. Li ankoraŭ ne forlasis Marokon, eĉ, estas tute certe, ke li kaŝiĝas en la ĉefurbo, ĉar li jam estus trovita delonge en malpli granda loĝloko. Oni deklaris sieĝan staton en Marakesch. Kiu estis kaptita fare de la patrolo post la oka verspere, tiu devis multe penadi por legitimi sin. Sed oni ne povis longe teni la sieĝan staton. La landvojoj kaj la montaraj padoj estis eĉ pli forte kontrolataj, duobligitaj pikedoj staris sur ĉiu punkto de la urbo, de la tombejo ĝis la rando de „marché d’ arabe”, kun la ordono, kiu ne haltas post la unua komandvorto, tiun oni devas tuj mortpafi. La sieĝa stato baldaŭ ĉesis. Tia estis la situacio la 21-an de novembro.

III

La eskadrono rapidritme marŝis sub la varmega suno, laŭ sinsekvaj vinbermontoj, al Marakesch. Ĝi estis parto de la garnizono de Sid bel Abbes, konsistanta el rekrutoj kaj el Saharaj taĉmentoj, rekomanditaj en rezervon. La plotono havas cent homojn. Al ĉiuj cent homoj apartenas unu leŭtenanto kaj du serĝentoj. La plotono konistas el du trupoj, kies absoluta komandanto estas la suboficiro. Ĉe la fino de ĉiu eskadrono sekvas la maŝinpafila taĉmento kun ok mitraloj, kiuj estas produktitaj speciale por la Afrika armeo, sen kiraso, kun aera malvarmigilo. Po ok muloj tiras la maŝinpafilojn kaj la apartenantan municion. La komandanto de tiu speciala, malgranda taĉmento povas esti nur ĉefserĝento. Al ĉiu eskedrono apartenas kapitano, kiu ĉevalrajdas avane de la marŝkolono. Post la du plotonoj sekvas la ĉarkolono de la provianto: kuirejo, Ruĝa Kruco, la nemalhavebla kantino, kelkaj kunligitaj rezer-ĉevaloj kaj muloj. Postgvardio fermas la marŝkolonon: la tretirila aŭtomobilo kun reflektoro kaj malgrandkalibra, rapidpafa kanono. Tia estas la eskadrono.

Ili Marŝis al Marekesch. Ne sur la ĉefvojo ili pasis, sed zigzage, preter ĉiu montoflekso, ĉar ili apartenis al tiu maŝo, kiu fermas la ĉefurbon al la direkto de la maro. Oriente kamela trupo de spahioj traserĉis la regionon, en disaj svarmlinioj, kaj la du kolonoj devis renkontiĝi ĉe la delto de la karavanvojo, kondukanta al Khenifra. Eĉ kvin jara infano ne povus elgliti el la ringo, kiu estis moviĝanta en ĉiu horo de la tago ĉirkaŭ Marakesch, ĉar la oficiroj de la Sekreta Servo ĝisekstreme parsistis ĉe tio, ke la bejo, se nur li ne estas sorĉisto, li ankoraŭ troviĝas en Marakesch.

Je la sesa horo, kvazaŭ kurteno de scenejo fermiĝus, sen ajna transiro, kiel ĝi povas okazi nur en la tropiko, la suno subiris. Aŭdiĝis ritma bruo de marŝantaj soldatŝuoj, la ĉaroj grincis, kaj la kirasaŭto tintegis kiel mil kunfrapiĝantaj kruĉoj. La ĉielo brilis per belega stelornamo, sed la luno ankoraŭ ne aperis, pro kio ili marŝis en blinda mallumo. De tempo al tempo la reflektoro de la kirasaŭto prilumis la ĉielon, kaj ĝi kuris tra la pejzaĝo, kovrante la senmovajn veprojn kaj arbojn per arda, pala, morta lumo. Iafoje malalte flugantaj aviadiloj brukrakis super ili. Antaŭ la vojo, kondukanta al Khenifra, neatendite lumfasko de la reflektoro falis de ie sur la eskadronon, tenante ilin dum minutoj en plena lumo. La ekipaĵo de la marŝantaj homoj ekbrilis blindige. Oni forkaptis la lumon de ili, trifoje sendante morsajn signalojn al la ĉielo: punkto streko… punkto punkto streko… „kolonia kavalerio… kolonia kavalerio… survoje…” Nun la reflektoro de la eskadrono frapis flanken, kaj ĝi lumigis kamelan taĉmenton, formantan svarmlinion en malvasta kanjono de la vinbermontoj. La indiĝena kavalerio galopanta egalritme vekis la impreson de ribela araba gento, kun multe da ŝvebaj burnusoj, turbanoj, kiuj impresis nur tiom trankvilige, ke tiuj estis egalkoloraj kaj laŭregulaj. Ankaŭ la bonaj, samformaj karabenoj distingis la galopantajn spahiojn de siaj rasfratoj, atakantaj en hordoj.