Выбрать главу

La kamela taĉmento per pompa manovro aranĝis sin en duformacion, tiel ŝanĝiĝis ankaŭ ilia marŝdirekto, kaj paralele, kune kun la eskadrono ili galopis plu. Post la lasta montodorso ili atingis la randon de Saharo, kaj tie ili sin trenis antaŭen ĝis la maleoloj en la polvo, inter la sablodunoj.

Malproksime, sur vasta polvoplataĵo, kiu estis konstante sub aeroblovo, tie do ne povis estiĝi sablobenkoj, du neĝeblankaj kolonoj krutis al la ĉielo. Kvazaŭ tiuj estus restintaj post la pereo de iu antikva romia urbo. La kameloj ekmaltrankvilis, elsaltadis, tiregis la buŝferon. Batoj bruis, la rajdantoj blasfemis, sed vane. La bestoj sentis akvon. Ĉar la du kolonoj nome estis dezertaj putoj. Se la homoj ne gardus la putojn per tiuj longaj, cilindroformaj muroj kontraŭ la vento harmattan, tiam la sablo plenigus ilin.

La laciĝintaj legianoj devis atendi ĉirkaŭ la putoj, ĉar oni ne povis reteni la kamelojn, kiuj mordadis unu la alian kaj blekis. Estis la tempo de la pariĝo, tiam la kameloj terure blekas, kaj vezikforma muko tremas zumante tra iliaj dentoj. Ĝi donas tiun plendindan, senartikigitan muĝon. Pasis pli ol duonhoro, kiam la enhavo de la ledaj siteloj estis verŝita en la trinkotrogon, kie la soifaj kameloj povis trinki. Poste la spahioj kaj la legianoj atakis la putojn, iliaj armiloj kunfrapiĝis, oni blasfemis en ĉiu lingvo de la mondo, oni interpuŝiĝis, ridis kaj petolis. La kapitano proponis cigaredon al la kavaleriaj oficiroj, kaj ili mallaŭte parolante promenis plu. La suboficiroj difinis la formacion de la tendaro, ili signis la lokon de la kuirejo kaj provianto. La morte laca mekanikisto malaperis ĝis la trunko en la motoruj de la kirasaŭto, kaj li martelis. Poste la tendaro kvazaŭ je tri komandvortoj estis preta. La grizaj, brikoformaj barda-oj viciĝis kvindek paŝojn unu de la aliaj. El la interno de la neĝoblankaj tendoj de la sapahioj ekflagris kuirejaj fajroj, aŭdiĝis murmuro de parolantaj grupoj, kunfandiĝante kun la zumado de ĥoroj de Afrikaj kaj Eŭropasj kantoj. Sur ardantaj ŝtonoj la spahioj bakis la kesra-on, la kaĉon miksitan el akvo kaj faruno. La kavaleria oficiro etendiĝis sur la tapiŝo de sia tendo, lia gramofono ludis agrablan Parizan kanzonon, kaj el la fono de la tendotolo ridetis al li tiu virino, kies foton, okaze de tendumado, la suboficiro tuj metis sur la muron…

— Jen estas peco da sebo, Smiru viajn piedojn per ĝi, kaj ne portu ŝtrumpojn, sed piedtukojn. Alimaniere viaj piedoj tute difektiĝos dum la sekva marŝado — diris Rastignac al Lothar, kiu sidis kompatinde, palpante siajn vundoplenajn piedojn. Sebo, piedtuko, tiuj estis tute fremdaj, teruraj aferoj por li. Apud li kuŝis Horn, same en stato de finlaciĝo, kun vundaj piedoj, sed li tuj akceptis la konsilon. Lothar komencis fari ĉion tiel plumpe, ke rigardi lin estis kordolore. Jam la penso, ke ŝmiri nesterilan sebon sur apertan vundon, poste vindi la piedojn per ĉifonoj, kial la kampuloj; tio terurigis lin. Nur sekvonttage, kiam li iris multe pli facile en la molaj ĉifonoj, kaj vespere liaj vundoj bele fermiĝis sub la sebo, nur tiam li komencis apreci la konsilon de la malnova legiano. En tiuj konsiloj tre malofte troviĝas sterilaj, sinjormoŝtaj, higienaj nocioj, sed tiuj estis utilaj por mildigi la suferojn de la koloniaj soldatoj. Rastignac revenis kun du gameloj el la kuirejo. Li kunportis ankaŭ la vespermanĝon de Lothar. Kelkfoje ekblekis iu kamelo, la araboj laŭte, ĝojkriante bruis per siaj varmegaj ŝtonoj, sur kiuj bakiĝis la kesta-o, kaj iu legiano buŝharmokis sentimentalan kanton. Tiu legiano, nomata Tyckler, estis stranga figuro. La sola aktoro, kiu portas de nerememoreblaj tempoj la mondfaman bluan zonon, la tiel nomatan ceinture bleu, per kiu nur la legiano el la soldatoj de la Tero bukas sian kamizolon. Li estis dika, firmkaraktera, ĉiam nerazita, tamen glatvizaĝa homo. Li multege drinkis, li ĉiam dormeme rigardis, lia raŭka voĉo estis bas, kaj igis lin eĉ pli stranga tio, ke dum parolado li konstante oscedis. Li faris ian friponaĵon en Darmstadt, kie oni forigis lin el la ensemblo pro lia drinkemo. Iun tagon li falsis dokumentojn por si mem, tre lerte, laŭdire li subskribis ie eĉ la nomon de la respublikestro, kaj aludante ian malklaran revizian rondvojon, li ŝtelis iun publikan kason de la urbo, en plaĉaspekta uniformo, kun ruĝa strio flanke de sia pantalontubo. Poste li aperis en Marsejlo, kiel proprietulo de malgranda varieteo. Ĉar li bankrotis, li venis en la krimulan mondon de la haveno. Li miksiĝis en kokain-kontrabandon, knabinkomercadon, li estis konata figuro de la tavernoj. Li ofte vizitis ĉiun el ili, kaj starante sur kesto aŭ sur seĝo, li deklamis el Reĝo Lear, eventuale el Faŭsto, li kantis patriotajn kantojn, vestita en ĉifonoj, raŭka, dika, poste li kolektis kelkajn centimojn, sed anstataŭ publikaj donacoj, li kontentiĝis ankaŭ per brando, rekompence por lia programo. Iun tagon li divenis, ke li povas rikolti laŭrojn sur la scenejo de la vivo. Li decidis mirigi la mondon per siaj herooaj faroj, kaj li dungiĝis al la fremdula legio.

Tyckler ne fariĝis heroo, sed li ne estis malkuraĝa. Lia maldiligenteco eskludis ĉiun soldatan heroismon. Li estis same malrapidema en la batalo, kiel en la garnizono post la tagmanĝo. La soldatoj ĝenerale ŝatis lin, ĉar li ofte ekŝrikis per la parolmaniero de serĝento Favre malantaŭ konversaciantaj grupoj, kiuj post la unua ektimo eksplodis per rido. Li bonege imitis ĉiun. Foje li pentris por si generalan kepon sur kartono, kaj neatendite li aperis kun tiu kepo sur la kapo kaj havis glavon ĉe la flanko, kiel general-feldmarŝalo Cochran, la terura generalo de la legio, sed en kalsoneto. Formale li inspektis en la ĉambro de la senrangaj soldatoj. Li riproĉis la legianojn per sia bone konata, alta, malkontinua, kaprobleka voĉo, kaj li avertis ilin, ke pro la malobeemo ili ne deziru la sorton de serĝento Favre, kiun oni fritis en butero, en hela taglumo, sur la ĉefplaco de Meknes, je la ordono de la milita tribunalo. Malbonŝance aperis la ekzekutita serĝento, kaj la inspekto finiĝis per dek tagoj en la salle de police. Oni ĝenerale ŝatis Tyckler-on, kvankam li apartenis al neniu grupo, ĉar malgraŭ siaj ŝercoj, li rigardis sian ĉirkaŭaĵon el la dramaturgia alteco de Orestes aŭ Napoleon. Io tiris lin al tiu grupo, kie Horn, Thillmann Lothar, Rastignac kaj Hoffer jam de tagoj amikiĝis unu kun la aliaj. Tyckler prezentis sin al la germanoj, kaj kiam li eksciis, ke Lothar estas instruisto, li alten levis sian brakon, tiel salutante lin.

La societo fermiĝis per Tyckler, ili akceptis neniun plu, kaj kio estas vere nekutima en la legio, eble nur psikoanalizo povus solvi tiun enigmon: ili unuiĝis en la flegado de la estimo al Lothar. La instruisto povis danki al tiu stranga, sugestia, patra kaj alte kulturita efiko, ke li ne mortis jam en la unuaj semajnoj, ke la finan gradon de la suferoj forigis de li bonvolaj, amikaj manoj: Rastignac la taŭroforta, Tyckler la ruza, Thillmann la tipo de rafinita kaj polurita zuava soldato senranga, kaj kiom eble helpis ankaŭ la rekrutoj Horn kaj Hoffer.

IV

La germanoj paroladis. Ili kuiris nigran kafon por si mem per rapidvarmigilo kaj pipfumis. La pala flamo de la denetruigita alkoholo senmove staris en la kalmo, kvazaŭ ĝi estus pentrita, kaj la membroj de la „germana kliko” ĉirkaŭsidis ĝin, kiel ian miniaturan, paŝtistan fajron.

— Ĉu tiu multe da persekutado, ekscito kaj marŝado okazas pro unu homo? — demandis Horn mallaŭte.

— Ne pro homo, sed pro diablo — diris Thillmann. — Tiu Muhat estis la animo de la kontraŭstaro de Barud el Mansur ĉe Tafilalet. Multe da sango, kaj eĉ pli multe da mono verŝiĝis pro la bejo, kiu cetere elmontris siajn admirindajn kapablojn ĉe Abd el Krim. Tiu homo jam estis araba drinkejmastro en Saida, franca oficiro en Saharo, plenrajtigita ministro de Abd el Krim en Berlino, kaj stabestro en la granda batalo ĉe Tafilalet sub la regado de Barud el Mansur.