Выбрать главу

— Mi revenos, Lys.

La dancistino silentis. Poste ŝi metis sian manon sur la kapon de la junulo.

— Ne diru tion, mon petit ingénieur. Eĉ pro superstiĉo ne — poste ŝiaj okuloj subite ekbrilis, kaj Lys prenis la brakon de la knabo. — Ĉu vi kutimas legi ĵurnalon, chéri?

— Malofte.

Lys prenis la ĵurnalon, eldonitan en Oran, kaj ŝi montris la plej novan anoncon de la gubernio al la junulo: „La malkovranto de la krimo, se li estas kunkulpulo, aŭ punato, ricevos amnestion. Eĉ tiam li ricevos amnestion, se li estas komplico, kaj nepre centmil frankojn, se li kaptos bejon Muhat vive aŭ morte.”

— Kion vi farus, se vi ricevus tiujn centmil frankojn?

— Mi edzinigus vin — li respondis senhezite. La virino diris nenion. Ŝi ekmeditis. — Ĉu eble ankaŭ vi… konsentus?… — demandis Horn timeme.

— Stultaĵo — interrompis Lys, — diru! Ĉu vi scias, kio estas la thar?

— Kiel mi scius tion?

— Thar estas sanga venĝo! Sankta afero en tiu ĉi lando. La verŝitan sangon de murdito oni povas forigi nur per sango. Se iu murdis ies proksimulon, tiu milfoje estos malbenita en la transmondo, kaj Mawlana ne kaptos lin je la haroj en iun el la sep ĉielregnoj de Mahometo, se li ne revenĝos pro la veŝita sango.

— Kial vi diras tion?

— Baldaŭ ni parolos pri tio. Venu morgaŭ en la sama tempo al la malnova moskeo, kie staras la berberaj tendoj, ĉe la fino de Suq. Kaj nun formetu tion… Rigardu!.. Ĝi estas foto pri mi. Vera mohametana virino neniam permesas fotografi sin. Li… Tribone faris ĝin pri mi tiel, ke li ŝnurligis min. Eĉ pro tio mi repagis al li. Ĉu vi kredas aŭ ne: tiu bildo havas potencon. Ghut ŝatas tiun sakrilegian bildon kaj evitas ĝin. Ne forgesu, ke Ghut estas la malica sinjoro de la dezerto, lia armeo konsistas el miliardo da polveroj, kaj la etaj, apenaŭ videblaj soldatoj de jarmiloj sieĝas kaj pereigas montojn, vilaĝojn, oazojn. Formetu tiun bildon. Se vi estos iam en tre malfacila situacio, reprenu tion. Ĝi helpos vin.

Horn rigardis la bildon. Malvarma timo eksidis sur lian koron. La foto prezentis virino en brakseĝo, ŝnurligitan ĝis senmoveco, kun vizaĝo taŭzita de teruro kaj kolero. Zorgeme li pakis la bildon en ĵurnalpaperon kaj enpoŝigis ĝin.

— Ne forgesu — ripetis Lys, — se vi estos en vere malfacila situacio, prenu tiun bildon, kaj Ghut ne havos potencon super vi, via sorto fariĝos pli bona.

…La sekvan tagon ĉe la malnova moskeo Lys prezentis lin al kripla arabo. Li ankoraŭ ne estis maljuna, sed ia eksplodo terure kripligis liajn krurojn, mankis la fingroj de unu el liaj manoj, kaj la disŝutiĝinta pulvo lasis multajn etajn postsignojn sur lia vizaĝo. En liaj manoj estis malgrandaj lignoskabeloj, per kiuj li sin trenis preskaŭ glitante en la polvo. Ili eksidis sur plata roko, iom malproksime de la moskeo.

— Darudon, diru ĉion al la soldato — ekparolis Ruĝa Lilio, kaj la arabo kun malamo rigardis al Horn.

— Mi ne povas multe diri. Se la soldato mortigos Muhat-on, tiam mi donos la bejon en liajn manojn. Kaj la soldato diru ankaŭ tion al Muhat, ke Darudon estis la farinto. Li ne povis propramane mortigi Muhat-on, ĉar li fariĝis mizera ruino dum la sieĝo kontraŭ Tafilalet. Sed la thar tamen atingos lin pere de miaj manoj, ĉar li pendumigis mian junan fraton, kiel ian nekredulon. Kiel pork-manĝulon. Tiam mi ĵuris, ke potenca sinjoro ankoraŭ ne estis tiel mizere pereigita, kiel mi prenos la vivon de Muhat, kiu estis militestro de Barud el Mansur, komandanto de Tafilalet… Kaj se vi, soldato, kiam vi puŝos vian bajoneton tra lia koro, kaj se vi ĵuros je via dio, ke vi estus turmentata pro eterna damno, se vi trompos min, tiam mi transdonos al vi tiun Muhat-on, kaj ankaŭ la centmil frankoj estu la via. Ĉar mi jam deziras nenion pli, nur plenumiĝu la thar. Ĉiu legiano estas monavida, kruela, malica, ruza kaj saĝa. Tial mi diris al Lys, ke legiano estas bezonata… Mortigu lin! Kaj tiam ankaŭ Lys havu tre multe da mono, ĉar ŝi ĉiam estis bona al mi…

Antaŭ ol Horn povintus respondi, Lys rapide interrompis:

— Mi promesis al vi, ke la thar plenumiĝos, se vi diros al la soldato, kie kaŝiĝas Muhat.

— Via vorto estas prava, Lys Rouge. Mi konas la ĉefoficiron de Muhat, kiu antaŭ la revolucio spionadis en Parizo, kiel inĝeniero. Antaŭ nelonge mi vidis kamelpeliston en la Suq. Miaj okuloj estas bonaj. Mi rekonis tiun inĝenieron en la pseŭdovestaĵo de la kamelpelisto. Li estis tiu. Ibn Razut, la adjutanto de Muhat! Ibn Razut en kamelpelista vestaĵo. Mi rekonis lin. Mi sciis, ke helpe de li, mi trovos la bejon. La fian murdiston!.. Mi sekvis la kamelpeliston. Nokte li iris al Di Djema el Mansur, kunportante manĝaĵojn. Li malsupreniris en la subteran tombon de reĝo Ihrambek. Li estas enterigita en granda profundo, en marmora sanktejo. Lian tombon fermas tiu kolosa ŝtona fermoplato, kiu estas videbla de malproksime super la reĝaj kriptoj. Al nenies kapo venas la ideo, formovi tiun mult-kvintalan ŝtonplaton. Ĝi tute ne eblas. Aro da laboristoj estus bezonataj al tio. Sed grandega kaktoarbusto kaŝas ŝtuparon malantaŭ la ŝtonplato. Ibn Razut iris tien. Se la fia hundo kaŝiĝas tie, oni vane serĉas lin. Neniu havas la ideon, ke vivantaj homoj bivakas sub la kolosa tombomonumento. Sed mi scias, ke interne jam de semajnoj iu atendas bonan okazon, kies kapo valoras centmil frankojn. Mi parolis. Alaho estas granda, kaj Mahometo estas lia profeto… Ankoraŭ ion: el la sanktejo de Ihrambek kondukas rekta subtera koridoro. Ties malsuprenirejo troviĝas proksimume je ducent paŝoj, malantaŭ ruĝa, granda tomboŝtono.

Horn rigardis Ruĝan Lilion, tiel konsternite, ke li ne povis ekparoli. Dume la arabo fortenis sin.

— Kial vi gapas?! — ekkriis la virino riproĉe. — Ĉu vi ne aŭdis? Vi scias la sekreton pro kio la tuta lando staras militprete. Vi kaptis la bonŝancon, kiel ĝi sucesas eble nur al unu el centmil homoj dum la vivo. Iru, kaj profitu ĝin! Nenion diru kaj promesu! Se vi sentas tiel, ke vi volas reveni en vian landon kiel riĉulo, nenio ligas vin al mi. Iru trankvile, kaj forgesu min. Dankemo ne ligu vin al mi.

– Ĉu feliĉe, ĉu malfeliĉe, ĉiumaniere mi revenos al vi, Lys, ĉar mi amas vin… Sed vi forgesis ion. Mi havas kvin kamaradojn, kiuj ĵuris amikecon inter si en bono kaj malbono. Se ni dividis al mizeron de la legiana vivo, tiam mi devas dividi kun ili ankaŭ la monon kaj la gloron.

— Vi estas freneza! — siblis la virino. Kian rilaton vi havas al tiuj friponoj. Iu ajn el ili enpoŝigus senvorte la tutan bonŝancon, fajfante pri vi.

— Mi ne kredas tion, Lys. Sed la sekreto estas la via. Se vi ne volas, ke mi inicu miajn amikojn, mi silentos kaj forgesos, kion rakontis tiu araba satano.

Ruĝa Lilio longe esploris la vizaĝon de Horn. Poste ŝi kapjesis.

— Jes… Ankaŭ li estus same parolinta… Li estis ĝuste tiel freneza, honesta knabo. Juste, comme tu es… Iru kaj rakontu tion al ili. Mi ne konas la aliajn, Rastignac kaj Thillmann estas ruzaj, aŭdacaj homoj, ne timu, ili scios, kiel devos ĝin plej bone aranĝi. Sed mi havas kondiĉon: mi estas la sepa. Mi volis donaci ĉion nur al vi… Sed nun jam mi ne scias, kio okazos al vi… kaj ili ne akaparu unu parton… Diru nenion! Vi ne konas Afrikon, la legianojn. Hodiaŭ eĉ la vivon ili oferus por la amiko, kaj morgaŭ, se ili estas nervozaj aŭ freneziĝas, ili batfaligas vin pro gamelo da legomaĵo. Mi volas scii ĉion! Ĉu vi komprenas? Ni estas sepope por la sekreto. Kisu min!.. La profeto gardu vin…

III

— Unue — diris Thillmann — povas esti, ke la arabo tute idiotiĝis jam pro la fumado de opio, kaj li babilaĉis. Kaj malantaŭ la tombomonumento ne staras kaktoarbusto, malantaŭ ĝi ne torviĝas malsuprenirejo, sed se tamen estus ŝtuparo, tiam nur iama reganto kuŝas sub tio, kaj la sekreto aliloke kaŝiĝas. Sed ni supozu — eksplikis Thillmann la tezon kun granda plezuro, — mi ripetas, ni supozu, ke la arabo ne estis tute idiota, kvankam tio malofte okazas, ni do diru, ke tiu Muhat estas en iu reĝa kripto de Di Djema el Mansur. Juna germano, vi kuros al la gubernio kaj rakontos ĉion. Kaptinte tiun Muhat-on, oni tiklos lin ĝismorte kaj remburos lian kadavron. Vi rajte ricevos, amiko, la centmil frankojn. Tion eĉ la plej ebria ŝtatsekretario de la koloniaj aferoj ne kontestos. Sed!.. Unue oni scivolados kiel vi informiĝis pri la sekreto? Tial ni ĉiuj sesope estos liverataj katenite al Oran. Kun la plej baldaŭa transporto alvenos Ruĝa Lilio kaj la arabo. Ambaŭ estos kondamnitaj al ses jaroj, ĉar ni divenis danĝeran ŝtat-sekreton, kaj ĉar la ordono temas pri amnestio, sed tute ne temas pri la eksigo el la soldatservo, tiel ni ricevos bonegan postenon, eble en la ĉirkaŭaĵo de Timbuktu, aŭ en Hindoĉinio, eventuale en la mezo de la infera Sharo, kaj niaj bonvolaj superuloj devas zorgi pri tio, ke ni ne vivu ĝis la plej ekstrema limo de la homa aĝo en tiuj teruraj lokoj. Sed ili estos tre pedantaj, ke la centmil frankojn ili precize dividu inter niaj heredantoj ĝis la lastaj centimoj. Do, se vi, amiko volas kuri, por ricevi tiujn centmil frankojn, mi tre petas vin, sekretigu, ke ni konas unu la alian, ĉar mi ne volas havi tiun feliĉon.