En aliaj okazoj Tolstoj publike montris siajn simpatiojn por Esperanto. Pluraj Esperanto-organi- zaĵoj elektis lin honora membro kaj li ĉiam afable dankis. Nur duonjaron antaь sia morto Tolstoj ri- cevis leteron de V. S. Bodnarski, reprezentanto de la Studenta Ligo „Esperanto" en Moskvo, kun informo, ke tiu organizaĵo elektis lin honora membro. Tolstoj respondis la 3-an de februaro 1910, per korespondaĵo, en kiu li skribis: „Mi plene konsentas kun la celoj de agado de via Ligo kaj mi dankas pro la honorigo" (Vol. 81, p. 86).
La eksplicitaj diroj de Tolstoj pri Esperanto, lia konsento pri publikigo de diversaj liaj verkoj en tiu lingvo, liaj intervenoj kaj akcepto de honorigoj sendube atestas, ke li konscie, post profunda pri- penso, plene aprobis la Internacian Lingvon kaj donis al ĝi sian tutan apogon, kiam ajn li povis.
En Aŭgusto 1914 devis okazi la X-a Universala Kongreso de Esperanto en Parizo. Mia patro kune kun la patrino forveturis al la Kongreso, kvankam oni jam ĉie parolis kaj skribis pri la minacanta milito. Sed tamen ĝenerale oni ne tro kredis, ke la milito efektive povas okazi kaj certe neniu supozis, ke ĝi estos tiel serioza kaj longa. Miaj gepatroj veturis tra Germanujo kaj ili ĵus alvenis al Kхln, kiam ili eksciis, ke la milito estis deklarita inter Germanujo kaj Rusujo. Oni anoncis al ili, ke ili devas tuj forlasi Germanujon kiel civitanoj de malamika lando, car Varsovio ja apartenis en tiu tempo al la rusa registaro. Mia patro estis tamen tiel sugestiita per la penso pri la internacia раса kunveno en Parizo, ke li eĉ hezitis, ĉu li devas nepre reveni Varsovion, aŭ daŭrigi la vojaĝon al Parizo. Li supozis, ke la kongreso malgraŭ ĉio okazos en paco, kaj, post la kongreso, la milito jam certe estos finita. Sed jam li rimarkis strangan ŝanĝon ĉe la oficistoj kaj kunvojaĝantoj, kaj baldaŭ komprenis, ke la pacaj interrilatoj inter la homoj povas facile kaj rapide malaperi, kiam oni publike anoncas, ke civitano de iu lando aŭ homo de alia gento estas malamiko.
Do, laŭ konsilo de kelkaj germanaj amikoj esperantistaj, miaj gepatroj decidis reveni hejmen, kvankam la vojaĝo jam ne povis okazi per normala vojo kaj ili devis esti preskaŭ forpelitaj en iun neŭtralan landon. Estis do granda ĉirkaŭira vojaĝo tra Svedujo, en amaso da multaj aliaj, depost hieraŭ "malamikaj" fremduloj, kiuj multnombre troviĝis en tiu ĉi tempo en diversaj germanaj kuraclokoj. Tiu ĉi vojaĝo ne nur estis tre laciga kaj malagrabla por mia patro pro ne tro forta stato de lia sano, sed precipe pro la fortega morala bato, kiun li kvazaŭ ricevis, vidante la subite aperintan malamon inter la homoj, al kiuj li pre- dikis la fratecon. Kaj baldaŭ anstataŭ la internacia раса kongreso ekregis en Eŭropo internacia milito.
Li revenis hejmen kun кого rompita ne nur en senco simbola. La grava kormalsano komenciĝis efektive en tiu ĉi malgaja epoko. Malgaja li reko- mencis sian ĉiutagan laboron en Varsovio, ĉiam pli malgaja, kiam li vidis, ke la milito fariĝas ĉiam pli kruela kaj la espero pri baldaŭa fino estas pli kaj pli malcerta.
Rememoroj pri la lastaj jaroj de mia patro
de
Adam Zamenhof (Foliando) t
Kiel juna kuracisto mi jam helpadis al mia patro en lia medicina laboro. Li intends nur iom post iom enkonduki min en sian kuracistan praktikon kaj tute ne supozis, ke tio okazos subite. Kaj jen la 22-an de novembro 1914, dum la nokto, la patrino vekis min kaj, terure timigita, vokis al la patro, kiu sidis sur la lito kun vizaĝo pala kiel papero. La unuan fojon en mia vivo mi aŭdis la patron ĝemi. Li suferis pro fortega doloro de кого. Mi tuj decidis telefoni al iu sperta kuracisto inter la kolegoj kaj amikoj de mia patro, sed li energie malpermesis al mi tion fari, dirante, ke li ja mem estas kuracisto, kiu scias tre bone, ke la atako baldaŭ pasos, kaj li ne volas maltrankviligi kole- gojn dum la nokto sen vera bezono. Tamen la doloro daŭris kaj mi, malgraŭ la malpermeso, veni- gis unu el amikoj de la pitro, doktoron Kunig, faman specialiston de kormalsanoj. Kiam li alvenis, la patro jam fartis pli bone kaj forte riproĉis min pro mia malobeo. Tamen montriĝis, ke la stato de la кого estis tre grava kaj la patro estis devigita resti en la lito kelkajn tagojn. Mi dume anstataŭis la patron en lia kabineto por malriĉaj pacientoj, kiuj ĝis tiam grandamase vizitadis lin por demandi konsilon kaj kuracon kaj de tiu momento mi ne plu allasis lin al tiu vere laciga matenlaboro. Depost tiam li havis matenojn liberajn por labori nur por Esperanto, akceptis pacientojn nur dum du horoj posttagmeze kaj nun jam ne estis devigita sidi ĝis postnoktomezo apud sia skribtablo por fari sian laboron esperantan. Sed denove, kvankam pli trankvile, li laboris dum tuta tago senripoze, preskaŭ ne elirante el la domo. Vane lia zorgema edzino preskaŭ forpeladis lin ĉiutage eksteren, por ke li ĉerpu iom da freŝa aero, movigu la krurojn kaj ventumu la cerbon. Ne ekzistis interesaj lokoj por promeno en la ĉirkaŭaĵo de la strato Dzika, en la malriĉa, sed plena de bruo kaj movado juda kvartalo. Oni devis veturi malproksimen per tramo aŭ droŝko, por serĉi iom da verdaĵo kaj pura aero. Tial ni pensis, ke estus pli bone por la patro, se li loĝus ie apud ĝardeno, ĉar li certe pli volonte farus almenaŭ malgrandajn promenojn, kiuj ripozigus lin kaj bone influus la staton de lia sano. En julio de la jaro 1915 miaj gepatroj transloĝiĝis en la straton Krуlewska, apud la centra urba ĝardeno. Tie ĉi la kondiĉoj por trankvila laboro estis vere bonaj, des pli, ke la patro povis pli facile forgesila fakton, ke li ne plu estis kapabla al tiel laciga laboro, al kiu li estis alkutimigita en la malnova loĝejo. Nur malmultaj pacientoj estis allasitaj al lia kuracista kabineto kaj ili ne forrabadis al li la tempon, kiun li pli volonte uzis por sia kara ideo.
Li ofte diradis ke li estus feliĉa, se li povus labori la reston de sia vivo nur por kaj per Esperanto. Li tamen neniam bedaŭris, ke li rezignis de ĉiuj personaj rajtoj koncerne la lingvon mem, sed li esperis, ke eble per sia laboro kiel verkisto kaj tradukisto li povos gajni sufiĉe por la ĉiutaga pano.
La programo de lia tago estis tre precize ella- borita. Ciutage dum kelkaj horoj li tradukis en Esperanton la plej gravajn verkojn de la tutmonda literaturo. Estis lia intenco eldoni grandan klasikan bibliotekon, enhavantan kelkaj n paralelajn fakojn. Li supozis, ke la fako literatura povos certigi al li konstantan perlaboron kaj permesos al li samtempe okupiĝi pri aliaj fakoj, destinitaj al la lingvaj esploroj, meditoj kaj rememoroj, priparoloj pri filozofiaj kaj etikaj demandoj.
La ideo de homaranismo multe okupis mian patron en tiu ĉi epoko. Li revis pri fondiĝo de "neŭtrallingva kulturejo, kie la adeptoj de la pure homa etiko povus kuniĝi por diskuti pri diversaj demandoj. Dume li intencis aranĝi "akcepttagojn" por tiu ĉi ceio. La simpatiuloj de la ideo kolektiĝus por amikaj interparoladoj "por ekzerci la koron kaj spiriton".
La rompo de ĉiuj internaciaj rilatoj, kaŭzita per la milito, estis tre peniga por la aŭtoro de Esperanto, alkutimigita al la intensa interŝanĝo de ideoj kun samideanoj de la tuta mondo. Li tre suferis pro la perforta izoleco, kvankam kelkaj esperan- tistaj amikoj ofte lin vizitadis. Inter tiuj amikoj la plej ĝojiga estis ĉiam Grabowski, kiu en tiu tempo tradukis "Sinjoron Tadeo" de Mickiewicz kaj de tempo al tempo vizitadis mian patron, por tralagi la novajn ĉapitrojn de tiu ĉi majstra verko. Lia entuziasma deklamado de la vere belsona traduko treege interesis mian patron, ĉar en la buŝo de Grabowski Esperanto efektive vivis kaj brilis. Ankaŭ la belege konstruitaj kaj libere flu- antaj paroloj de Leo Belmont faris al la patro grandan plezuron. Tre ĝoje vidita gasto estis profe- soro Odo Bujwid, la universitata kolego de mia patro kaj lia granda amiko kaj fidela samideano. Kun Wiesenfeld li tre volonte diskutadis pri lingvaj demandoj. Kelkaj aliaj samideanoj de tempo al tempo forpeladis la ombron de izoleco; inter ili estis la tiama havena komandanto de Varsovio dum germana okupado, maj oro Neubarth. Sed neniam mia patro ĉesis esti optimisto kaj ĝis la lasta momento de sia vivo forte kredis, ke baldaŭ la terura milito cedos la lokon al la forta kaj frata kunlaborado de ĉiuj popoloj.