En sia laboro li estis tre regula kaj sistema. Lia ĉiutaga tasko estis antaŭfiksita kaj devis esti nepre plenumita : tiom da paĝoj de traduko ciutage, tiom dum la monato. Mi ofte admiris la akuratecon, kun kiu la laboro estis finita laŭ la dato notita en la kalendaro je la komenco. Kaj se ekzemple tri tagoj estis fiksitaj por ĝoja ripozo post la fino de la traduko de la Biblio, la fabeloj de Andersen jam estis sur la skribtablo precize en la kvara tago. Sed baldaŭ la kormalsano ĉiam pli ofte malhel- padis la regulan laboron ĉe la skribmasino. De tempo al tempo li devis resti kelkajn tagojn en la lito por fortigi la koron. Sed li ne povis resti eĉ unu tagon sen laboro. Lia cerbo ne toleris ripozon. Kaj eĉ malsana, li faris notojn en malgranda poŝ- kalendaro, kiu ĉiam troviĝis sur la noktotablo. Kaj se foje ni singarde volis eniri en lian ĉambron, por rigardi ĉu li dormas aŭ eble ion bezonas (li neniam mem vokis iun), ni preskaŭ ĉiam vidis lin kun krajono en la mano. Li ĉiam meditis, notis, for- strekis, denove skribis, laŭ la devizo, ke oni ĉiam devas noti bonajn pensojn, ĉar alie oni ilin facile forgesas.
Li multe fumis, kaj la kuracistoj malpermesis al li la fumadon, pensante, ke tiamaniere oni pli bone subtenos la forton de lia кого. Li efektive ĉesadis fumi kelkajn fojojn, kaj en la kalendaro ni trovas kelkfoje la noton : "lasta fumado". Sur unu karteto ni trovas surskribon : Ne fumis 20.111. — 3.V.... 20.V. — 27.V.... 12.VII — 25.VII.
15.VIII. — 25.VII Tiuj notoj estis faritaj en
la jaro 1916. Sed tiu senigo de cigaredoj estis por li vera sufero, eble ne tiom pro la kutimo mem, sed precipe pro tio, ke li tute ne povis labori sen fumado. Tio estis la sola kaŭzo, ke post kelkaj tagoj aŭ semajnoj li denove rekomencadis fumi, dirante ke li preferas vivi iom pli mallonge kaj ion krei, ol vivi longe, sed senutile. Se li tamen tiel ofte ĉesadis la fumadon, tio pruvas nur, ke la ripetaj atakoj de kordoloro estis sufiĉe gravaj.
La lastaj semajnoj de lia vivo estis por li tre malĝojaj. Li denove jam ne fumis, sed ankaь ne plu faris notojn en sia kalendaro, ĉar, devigita resti en lito pro grandaj suferoj, li estis tiel malfortigita, ke estis al li malfacile iom skribi. Kvankam li neniam plendis, ĉar li ne volis, ke iu alia ankaь suferu, kiam li suferas, tamen li aspektis tiel mal- ĝoje kaj kompatinde, kiel neniam ĝis tiam ni lin vidis. Sed ŝajnas, ke ĝis la morto li ne tiom pensis pri si mem, kiom pri sia kara ideo, per kiu li volis feliĉigi la homaron, kaj li sentis sin vere malfeliĉa, ke pro la malsano li ne plu povis plenumi sian ĉiutagan taskon, kiu devis konduki lin al la venko.
La lastan tagon de la vivo li fartis pli bone, ŝajnis al li, ke li denove povos rekomenci la laboron, kaj tiu penso bone influis lian humoron. Sed lia кого ĉesis bati, eble en la momento, kiam li pensis :
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile
La fakton, ke mi estas petita, estimataj ge- sinjoroj, elparoli ĉi tie kelkajn vortojn, mi eble rajtas interpreti tiel, ke oni deziris, en ĉi tiu festo dediĉita al la memoro de rimarkinda personeco kaj lia vivoverko, aŭdi ankaŭ la pensojn de lingvisto, kiu ne mem kalkulas sin inter la faktaj esperant- istoj.
La problemo pri mondlingvo ja sendube estas hodiaŭ multe pri urĝa oi tiam, kiam Zamenhof kreis Esperanton. Kaj tamen ni ankoraŭ estas tre malproksimaj de la racia solvo.
La kapturniga evoluo teknika de la lastaj tempoj multe proksimigis la popolojn unu al la alia, kaj malgraŭ la militoj kaj malamikecoj la bezono de internacia komunikado kreskis egalpaŝe kun la eblecoj. La gazetoj, kun grandega disvastiĝo, atin- gas sian legantaron eĉ en la plej malproksimaj regionoj, en la daŭro de kelkaj horoj, kaj la paro- lata, viva vorto povas trafi sian aŭskultanton kie ajn. Estu kio ajn la enhavo de nia esprimo „homa kulturo", ĝian plej profundan esencon verŝajne respegulas la konstanta batalo kontraŭ la katenanta efiko de la spaco kaj tempo. Ni povas diri, ke almenaŭ la voĉondoj de radiodisaŭdigo venkis la limojn en la spaco, kaj la delikataj metodoj de konservado de homa voĉo estas trofeoj el la kam- panjo kontraŭ la tempo. Tio, kion ni hodiaŭ parolas kaj diras, povas esti reproduktata preskaŭ same freŝe kaj klare post kiel ajn longa tempo. Tio, kion ĝis nun la tempo malaperigis en efemera momento, povas nun vivi jaron post jaro, teorie tiel longe kiel la homo kaj lia kulturo. En la mondo de lingvo kaj lingvoj tio estas netakseble grava. La konstan- tan ŝanĝiĝon kaj malkonverĝadon anstataŭas kon- serviĝo kaj intersimiliĝo. La studanto de la lingvo- historio scias el la spertoj de sia ĉiutaga laboro, kion tempo kaj spaco signifas en la vivo de lingvo. Kiam la geografiaj kontaktoj rompiĝas aŭ mal- fortiĝas, la kohereco de la lingvo neeviteble dis- bloviĝas. Ekestas konstante novaj dialektoj, kaj la diferencoj povas tiom kreski, ke anstataŭ unu lingvo ni havos plurajn. En la fluo de la tempo siaparte la malfortiĝo de la ligoj inter la gene- racioj havas saman rezulton. En kelkaj jarcentoj la lingvo povas tiel malsamiĝi, ke nur lingvo- sciencisto kapablas vidi la komunan trunkon.
La presarto kaj efika instrua sistemo jam longe influis stabiligante la lingvojn. Ni ja povis konstati, kiel la dialektoj malaperas antaŭ niaj okuloj, kaj ilin anstataŭas komuna nacia lingvo. Sed nur la lastatempa progreso de la tekniko kreis la ple- najn premisojn por tiu evoluo. Sekve, ni povas diri, ke la eksteraj premisoj por la solvo de la mond- lingva problemo jam ekzistas: la ekzisteblo de komunlingvo, kiu restas konstanta je la fonetika sistemo kaj gramatika strukturo, estas garantiita. Ni ne plu bezonas timi, ke la lingvo baldaŭ ree dis- dialektiĝos.
Sed ĉu estas same kio koncernas la in terna jn premisojn?
Pri la Mondlingva Problemo '
de
Prof. D-ro Paavo Ravila (Finnlando)
Por respondi al tiu demando, ni devas klarigi al ni kelkajn fundamentajn faktojn. Lingvo kaj kulturo estas nedisigeble interligitaj. La vera kaj ne- falsa interpretanto de nacia kulturo povas esti nur la propra gepatra lingvo. Forlaso de la hejma lingvo signifas samtempe rezignon pri sia nacieco. Certe oni povus imagi, ke simile kiel la gentoj kun- fandiĝis en naciojn, la nacioj iom post iom formus pli grandajn unuojn, tiel ke fine en estonteco nas- kiĝus vera tutmonda ŝtato baze de kohera tutmonda kulturo kaj unusola tutmonda lingvo. Ci tiaj piaj kosmopolitikaj utopioj tamen estas de sama klaso kiel la revoj pri mil j ara regno. Ni vidas hodiaŭ fortajn tendencojn krei koheran Eŭropon, sed serioza propono pri tio, ke ĉi tiu tre esperinda celo estu atingota per malaperigo de naciaj unuoj kaj sur bazo de unu sola tuteŭropa lingvo, ne ekzistas. La angla lingvo ne povas, pli ol la franca aŭ la germana, respeguli la tutan eŭropan kulturon; ĝi reprezentas nur unu flankon, certe gravan, de la eŭropa kulturo. Eĉ nordlanda solida kohereco ne estas planebla sur tiu bazo, ke la norvega, dana kaj sveda lingvoj estu kunfandotaj en unu lingvon. Se iu premisus tian aspiron kiel bazon de la kun- agado, li farus veran ursan servon al la solida kun- laboro. La popoloj, kiuj atingis certan gradon de matureco, insiste gardas kun plena rajto sian hejm- an lingvon kaj ne volas eĉ pridiskuti tian pers- pektivon, kiu signifus la malaperon de la nacia lingvo. Samtempe, kiam la malgrandaj naciaj lingvoj sekurigis al si pozicion, la nombro de la grandaj Kulturlingvoj rapide kreskas. La vekiĝo de la aziaj popoloj kun centmilionoj da membroj estas fakto, kaj iliaj lingvoj postulos kaj akiros baldaŭ gravan pozicion en la internacia vivo. La leviĝon de la rusa lingvo inter la plej gravajn grandajn lingvojn de la mondo nenio povos kontraŭstari. En ĉi tiuj cirkonstancoj laŭ mia kompreno nenio kromplanlingvo povas certigi vastan, universalan komu- nikadon inter ĉiuj popoloj. Kaj precipe el la vidpunkto de malgrandaj nacioj ĉi tio estas ekstreme grava. La sintrudo de fremda, vivanta nacia lingvo en dominantan pozicion en la vivo de malgranda lando signifas fakte la iom-post-ioman morton de ĝia nacia kulturo. Car oni ne imagu, ke la fremda lingvo venos nur kiel lingvo, ĝi kunportas sian kulturon, car, kiel mi diris, lingvo kaj kulturo estas nedisigeble interligitaj. Pro tio devus precipe la malgrandaj nacioj, kiuj amas sian sendepende- con, forte favori la aferon de planlingvo.