Выбрать главу

La memcentra misia fervoro de ni, eŭropanoj, kiuj opiniis ke la eŭropa kulturo kiel tia estus taьga kaj sufiĉa por ĉiuj popoloj de la mondo, suferis lastatempe grandan malvarmiĝon. Ni devis konstati, ke la vekiĝo de la popoloj bazas sin sur ilia propra tradicio, kiu en kelkaj okazoj estas multe pli grandaĝa ol la nia. Ekzistas tamen tere- noj, sur kiuj la eŭropa kulturo fakte estas agnos- kita kaj aprobita kiel universale taьga. Mi celas la sciencon kaj teknikon. Neniu popolo povas atingi internacian nivelon de plenvaloreco, se ĝi ne en- korpigis al si ĉi tiujn eŭropajn atingojn. Kaj car la terminologio de scienco kaj tekniko estas esence grek-latina, oni povas diri, ke planlingvo, kiu kon- struas sian vortaron baze de tiu heredaĵo, havas certan rajtigon al vera universaleco.

La solvo de la mondlingva problemo estas en la manoj de ŝtatistoj kaj ne de la ling visto j. La esperantistoj montris per sia neprofitema kaj Ide- ala laborado, ke ili povas proponi taŭgan instru- menton, konstruitan sur ĝustaj principoj. Estas bedaŭrinde, ke de flanko de tiuj, kiuj direktas la sorton de la nacioj, oni montris malmultan intere- son al ĉi tiuj problemoj. En la jaro 1886 Friedrich Nietzsche antaŭ ' ris, ke oni konstruos, en mal- proksima estontt o, novan lingvon, kiun oni uzos unue en la komerco, poste en la intelekta kunlaboro de ĉiuj popoloj. Tiel okazos, li diris, same certe, kiel la aerveturado foje estos realigita fakto. La flugado estas hodiaŭ ĉiutaga, sed la urĝa problemo pri mondlingvo ankoraŭ atendas sian solvon. As- pektas en la nuna momento, ke la homoj pli frue trovos vojon tra la spaco al novaj planedoj ol la rektan vojon al siaj najbaroj.

(Tradukis Vilho Setгla)

Pensoj de Zamenhof:

Pri la evoluo de la Internacia Lingvo

„Kion ajn vi devos fari, prezentu al vi de nun ĉiam, ke la iniciatoro de la lingvo jam ne ekzistas, ke ekzistas nur la lingvo mem kaj ĝia popolo (la esperantistoj). La nuna vortaro de nia lingvo estas multege pli riĉa ol la vortaro de ĉia juna, ankoraŭ ne sufiĉe potenca popolo; sekve se en tiuj lingvoj rapida riĉigado de la lingvo per fortoj komunaj iras tre facile kaj rapide, des pli facile ĝi iros en nia lingvo". (Originala Verkaro, p. 217.)

„La evoluado de la lingvo fariĝos plej kredeble nur per tiu sama natura vojo, per kiu ĝi fariĝis en ĉiu alia lingvo, t.e. per la senrompa vojo de neo- logismoj kaj arĥaismoj'. (Originala Verkaro, p. 399.)

„Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vortojn kaj ne ŝanĝas en io la ĝisnunajn principojn de la esperanta vort- farado. Ili ja servas nur por la okazoj de efektiva bezono kaj garantias kontraŭ la Babilona konfuzo, kiu aperus, se en okazoj de bezono ĉiuj aparte kreus vortojn malegalajn: sed kiam oni tiujn vor­tojn ne bezonus, oni ilin ne uzas". (Originala Ver­karo, p. 429.)

„Ciu, kiu legis la antaŭparolon de la „Funda­mento de Esperanto", scias tre bone, ke ĝi ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo jam posedis eĉ parte ... Se la esperantistoj ĝis nun tre malmulte faris uzon de tiu granda libereco, kiun la Fundamento al ili donas, ĝi ne estas kulpo de la Fundamento, sed ĝi venas de tio, ke la esper­antistoj komprenas tre bone, ke lingvo, kiu devas trabati al sia la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭ- natura kaj danĝerega vojo de revolucio". (Origi­nala Verkaro, p. 446.)

Pri efekto en la senfigura senco de la vorto ni kutimas paroli nur en tekniko, pensante pri la efiko ricevita kompare kun la energio uzita. Gis niaj tagoj neniu pensis pri tio, ke ankaŭ lingvo estas instrumento de homa agado, pri kies efekto oni povas paroli.

Cio, kion ni konas pri la est'ĝo de Esperanto montras, ke D-ro Zamenhof pli ::ekvis intuicion ol teoriajn rezonadojn kaj konkludojn. Intuicie ankaŭ la lernanto de Esperanto estas ravata per la genia konstrukcio de la lingvo kaj ĝuas pri la rapida progreso, kiun li faras iom post iom ekposedante ĝian sistemon de esprimado.

Same intuicie prijuĝas la pedagogoj la lernadon de lingvoj. Antaŭ nelonge okazis en Stockholm konferenco de la instruistoj de modernaj lingvoj, kie la centra problemo estis la instruado de la angla lingvo. Instrua konsilanto Birger Thoren menciis en sia referato, ke la kompreno de ordinara angla teksto (sen fakaj terminoj) postulas mini- mume konon de 10.000 vortoj (el la 25.000 plej ordinaraj); el tiuj la svedaj abiturientoj tamen konas nur 7000, kaj eк el tiuj nur 3000 aktive, dum la resto, 4000, estas konataj nur pasive, tio estas per la helpo de kunteksto. En la kadro de la nuna instrua plano oni tamen ne povas pligrandigi la kvanton de lecionoj por la angla lingvo, pro kio estus gravege koncentri la instruon al la vere kerna vortaro.

En la citita informo estas pluraj neprecizaj detaloj. Antaŭ ĉio ne estas precizigita, kion signifas. "kompreno". Eк en "ordinara" teksto kelkfoje — estu tre malofte — aperas vorto kiu ne apartenas al la 25.000 "plej ordinaraj" vortoj, kaj la sola bazo por Ia prijuĝo de Ia grado de kompreno estas studo de la kvoto de nekonataj vortoj renkontataj en hazarde alektita, sufiкe ampleksa teksto. Tio sig­nifas statistikan studon de la lingvo, kiu ja donas ne absolutajn sed probablajn rezultojn, sed tamen multe pli ekzaktajn ol nura intuicia prijuĝo.

Mi ne intencas enprofundiĝi en la detalan studon, pri kiu mi povas aludi al mia studo en "Esperanto- logio", 1.1. (1949). Sed ni faru komparon inter la angla kaj esperanta lingvoj sur la bazo de rezultoj deriveblaj per la vortstatistiko. Por tiu ceio mi donas tabelon jenan : Resto de nekonataj vortoj

en ordinara teksto

Lernitaj vortoj

Angla

Esperanto

16%

1400

550

10

2350

790

7

3000

965

3,2

4700

1400

1,0

7000

2000

0,25

10000

2800

0,15

?

3000

La ekzemplaj ciferoj estas elektitaj parte por povi kompari ne nur saman kvoton de kompreno, sed ankaŭ la efekton кe kono de sama vorttrezoro.

La supre citita plej granda nekompreno (16%) signifas ja tute nekontentigan staton de kompreno : la legado de verko, kie кiu sesa vorto devas esti serкata el vortaro, estas tro peza kaj malkuraĝiga eк por lernanto. Sed aliparte, montriĝis, ke eк tiel malgranda lingvoscio, se la konataj vortoj vere estas elektitaj el la plej of te bezonataj, donas la eblecon interkompreniĝi en simplaj, кiutagaj temoj. Guste кi tie la bezona vorttrezoro angla kaj espe­ranta ne estas strikte kompareblaj, ĉar laŭ la esploroj de Thorndike jam la 850 plej oftaj anglaj vortoj havas sume pli ol 21.000 sencojn, dum la 550 bazaj vortoj de Esperanto estas praktike po unusencaj. Des pli okulfrapa estas la konstato, ke jam tiu vortnombro, 1400, kiu en angla lingvo sub certaj kondiкoj donas la eblecon al apenaь kon- tentiga кiutaga babilado, en Esperanto sufiкas por facila legado de ordinara teksto (3,2% da nekonataj vortoj, el kiuj la plej multaj estas tn. internaciaj kulturvortoj).