Выбрать главу

Se ni nun revenas al la referato de Thorйn, la svedaj abiturientoj (verŝajne tiuj, kiuj bone pro- gresis en la studo de angla lingvo) aktive posedas 3000 vortojn kaj kapablas laŭ la kunteksto diveni la sencon de pliaj 4000. Per tio ili atingas tion, ke la mankanta kompreno restas кe 7%, rezulto, kiu en Esperanto estas ricevebla per la kono de malpli ol mil vortoj. Se ni kuraĝas supozi, ke la plej intelektaj lernantoj pli-malpli posedas la 10.000 vortojn, kun ili povas en Esperanto konkuri ler­nanto, kiu konas 2800 vortojn. La rezulto, nekom- prenata resto de 0,25% (2-3 vortoj el mil tekst- vortoj), fakte jam signifas posedon de la lingvo. Sed se oni en la lernejo povas atingi la aktivan konon de 3000 anglaj vortoj apud la enkapigo de ĝia gramatiko (12424 formoj laŭ Thorndike) kaj vasta kolekto de fiksaj dirmanieroj, kiom pli certe oni atingus la aktivan posedon de 2800 esperantaj radikvortoj, apud ĝia simpla gramatiko kaj vort- farado, sen la fiksaj frazkonstruoj.

Ne estas necese en кi tiu okazo studi la rimedojn, per kiuj la efekto de Esperanto estas atingita. Sufiкas al ni konstati, ke ĝi estas, baze de la vor­taro sole, kelkdekoble pli granda ol la efekto de angla lingvo, kiu tamen ĝenerale estas konside- rata unu el la plej facilaj el la historie evoluintaj lingvoj.

La Gкnio de Zamenhof: Efekta Lingvo

de

Vilho Setalг (Finnlando)

La fakto, ke Zamenhof atingis tian rezultaton surbaze de intuicio, klare pruvas la genion de lia spirito.

Ankoraŭ tre juna estas la Teorio de Komuni­kado aŭ Teorio de Informo. La grava artikolo de Claude Shannon, la ĉefa bazo de tiu teorio, publi- kiĝis en la jaro 1948. Tamen estas jam evidente, ke ĝi malfermas novajn horizontojn por la ling- vistiko, kiel por multaj aliaj studoj, kaj eble precipe por la interlingvistiko.

Shannon estis dungito de la konata Bell Tele­phone Laboratories, kaj lia matematika teorio kreskis el longa studado de telegrafaj, telefona j kaj similaj komunik-sistemoj. Sed ĝi estas tiom ĝenerala, ke al studantoj de lingvistiko, de seman- tiko, de psikologio, kaj al multaj aliaj ĝi ofertas novajn konceptojn. La prezo de tia gajno estas, ke la studanto lernu novan vidpunkton kaj novan metodon de analizo por sia scienco.

Laŭ tiu vidpunkto, ia ajn sistemo de komuniko konsistas el specifaj partoj. La fonto kreas infor- mon; la sendilo elsendas ĝin; ĝi fluas per kanalo. Per la ricevilo ĝi fluas al la fina ricevanto. Plej ofte ankaŭ eniras bruo en la kanalon; ties rezulto estas, ke la ricevado de informo estas pli malpli neĝusta.

Kiajn sistemojn oni povas studi en tiu maniero ? Ne nur telefonsistemojn, sed grandegan nombron da naturaj kaj artefaritaj komunikiloj. La sentor- ganoj, la nervo j kaj nerveroj, kaj la cerboj de animaloj kaj de homoj estas tiaj komunikiloj. Verkinto kaj leganto, direktanto kaj laboranto, ŝakludantoj, luktantoj — ĉiam ni komunikas, kaj niajn komunikojn oni povas analizi. Kaj el ĉiuj komunikiloj, eble la plej gravaj estas niaj lingvoj.

Tio, kion oni komunikas, estas informo; kaj informo estas la okazo de unu stato el la aro de okazeblaj statoj. Devas ekzisti almenaŭ du stato j, kiujn povas distingi la ricevilo. En simpla tele- grafio, la cirkvito dum iu momento estas aŭ fer- mita aŭ malfermita. La du alternativajn statojn oni uzas laŭ aranĝitaj daŭroj kaj ordoj por komu- niki informon. Simile ĉe la nervsistemo ĉiu nervero dum iu momento aŭ kondukas aŭ ne kondukas nerv-signalon.

La elekto de unu el du alternativoj devas esti la plej simpla unuo de informo. Oni nomas ĝin in- formero, aŭ per la angla vorto bit. Oni do povas kalkuli kvantojn da informo per la podua numero- sistemo, laŭ kiu oni skribas du kiel 11, tri kiel 100, kvar kiel 101, ktp.; aŭ pli facile kiel logaritmo je la bazo du.

La parolanto de homa lingvo elektas siajn vor­toj n kaj frazojn ne el du alternativoj, sed el multaj vortmiloj. Tamen por lingvo-analizo oni povas redukti tiun sumon per variaj metodoj. La literoj de iu alfabeto aŭ la fonemoj de iu parolata lingvo ordinare havas nombron malpli grandan ol 50. Se alfabeto konsistas el 32 literoj, kaj se aŭtoro elek­tas unu el tiuj, lia ago egalas al kvin sinsekvaj elektoj du unu el du alternativoj. Komuniki tiun literon estas komuniki kvin informerojn.

Tia estas la situacio, se nia aŭtoro verkas ĉifraĵon, kaj se la perdo de nur unu liter o ja sig- nifas perdon de informo. Sed la plejparto de aŭtoroj verkas en niaj ordinaraj lingvoj ! Se nia aŭtoro skribas, "Estimata sinjorin—," ni estas preskaŭ certaj ke la venonta litero estos "o". Tiu litero "o" alportas al la leganto ne kvin informe­rojn sed malgrandan frakcion de informero. Gi estas plej parte supйrflua.

Sed supozu nun, ke envenas "bruo" en la siste- mon. Eble, kiam ni legas la skribaĵon, la papero estas makulita. Mankas kelkaj literoj, kaj la res- tantaj literoj povus esti parto de iu el kvar vortoj. Se ni nun vidas alian literon, kaj se tiu litero difinas por ni, kiu el la kvar vortoj estas skribita, ĝi donis al ni du informerojn.

Tamen oni devas ankaŭ rekoni la fakton, ke ordinare la kvar vortoj ne estas samofte uzataj. Eble unu el ili estas tiom ofte uzata, ke ties okazo estas tiom probabla, kiom la okazo de iu ajn el la aliaj. Difini tiun vorton do estas aldoni ne du sed nur unu informeron.

Laŭ tiaj analizmetodoj oni povas kompari laŭ multaj aspektoj variajn komuniksistemojn kaj lingvojn, ĉu skribatajn ĉu parolatajn. Oni apenaŭ komencis la taskon, kompari en tiu maniero la ĉefajn lingvojn de la mondo. Estas evidente, ke por ekzakta analizo ni devas havigi al ni almenaŭ provizorajn mezurojn de la relativaj oftecoj de la vortoj, la silaboj, kaj la literoj aŭ fonemoj en iu lingvo. Multsignifa parto de la granda tasko estas la kompara studado de Esperanto, la vivanta inter­nacia lingvo. Nun oni povas plezure raporti, ke lastatempe aperis en Scienca Revuo bona komenco de tiu tasko de Profesoro Sadler.

Esperanto kaj la Teorio de Komunikado

de

Preston Davis, (Usono)

Konsideru la superfluecon. Kiel ni notis ĉi-supre, nur ĉifro havas la plenan efikecon, kiun permesas la alfabeto aŭ signaro, kiun ni uzas. Per ĉifra skribsistemo ni povus plej rapide elsendi informon,sen superflueco. Similas iom al ĉifroj la variaj, preskaŭ forgesitaj projektoj de "lingvo filozofia", kies silaboj aŭ literoj unuope portas la signiferojn de vorto.

Kial la homaj lingvoj, inkluzive de Esperanto, havas superfluecon ? Unue ni devas demandi: Kiom rapide la homa ricevanto povas akcepti kaj uzi informon ? Uzante nesuperfluan lingvon, oni devus paroli tre malrapide por esti komprenata.

Alia demando koncernas bruon. En ĉiujn agojn de komuniko povas eniri eraroj aŭ miskomprenoj. La aŭskultanto aŭ leganto de filozofia lingvo sen- dube ofte demandus : "Kion ? Kion li diris ?" Do ankaŭ tial la parolanto devus malrapidigi sin.

Internacia helplingvo devas esti uzata de ĉiaj personoj kaj de multaj, kiuj ne ankoraŭ bone komprenas ĝin. Do ĝi devus posedi pli ol ordinaran superfluecon. Gi devus esti malpli "efika" sistemo, ol la plejparto de la naciaj lingvoj. Precizajn ciferojn pri la superflueco de Esperanto oni ne ankoraŭ havas, sed verŝajne ĝi superas la super­fluecon de iu nuntempa eŭropa lingvo.