Oni jam rimarkis, ke en cirkonstanco de granda bruo, Esperanto estas pli komprenebla ol aliaj lingvoj. Tiun rezulton oni povas antaŭdiri ne nur pro ĝia klara fonetiko sed ankaŭ pro la pligranda superflueco de Esperanto.
Kun sia preciza vortaro, Esperanto tre taŭgas por eksperimentoj. Ekzemple, la silabo kon- estas la komenca silabo de proksimume 130 vortoj; ten-, de proksimume 16. Iu, kiu aŭdas ten-, do havas pli da informo ol iu, kiu aŭdas kon-; precize, la diferenзo estas tri informeroj. Cu tio aperus en empiria provo ?
La samaj aspektoj de la Esperanta vortaro, inter aliaj faktoroj, taŭgigas ĝin por meĥanika tradukado per la grandaj elektraj kalkulmaŝinoj. Sciencistoj en Usono, Britujo, kaj Sovet-Unio serioze atakas tiun entreprenon dum la lastaj jaroj. Komence ili atentis la teorie ĝeneralajn problemojn de tradukado kaj la specialajn malfacilaĵojn de unu aŭ alia lingvoparo, ekzemple en la traduko el la rusa en la anglan lingvon. Sed lastatempe oni aŭdas, ke en la konata RAND-Korporacio oni maŝintradukas Esperanton. Ni devas nur momente konsideri la regulecon de Esperanto, ĝian simplegan gramati- kon, ktp., por konstati la grandan avantaĝon, kiun ĝi prezentas al la meĥanika tradukado.
En meĥanikaj procedoj oni ne bezonas superfluecon, car la brunivelo estas ordinare malalta. Versajne oni povas enĉifrigi Esperanton tiama- niere, ke ĝi estu ne nur preciza sed ankaŭ tre ŝparema komunikilo por samtempa telegrafado kaj traduko. Ankaŭ ŝajnas, ke la tradukado el nacia lingvo en Esperanton, kaj inverse, fariĝus multe pli facila ol la tradukado inter du naciaj lingvoj.
Tiel oni povas antaŭvidi la tagon, kiam maŝino en Romo ricevos itallingvan tekston, tradukos kaj elsendos ĝin en Esperanto-ĉifro per radio-ondoj. Maŝinoj en ĉiuj mondpartoj ricevos la signalojn kaj tuj maŝinskribos la tekston, ĉiu en sia hejma lingvo. En la kreado kaj uzado de tiaj maŝinoj, la teorio de komunikado estas tre grava.
Do la teorio de komunikado povas prezenti al la lingvo-scienco novajn konceptojn kaj novajn faktojn. Al la Internacia Lingvo ĝi povas alporti eĉ pli gravan rolon : eble ne nur niaj infanoj sed ankaŭ niaj maŝinoj baldaŭ parolos Esperanton !
Eclass="underline" La Vojo
r
(originala poemo de L. L. Zamenhof)
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj Velkantajn foliojn deŝiras, Ni dankas la venton, kaj repurigitaj, Ni forton pli freŝan akiras. Ne mortos jam nia bravega anaro, Gin jam ne timigos la vento, nek staro, Obstine ĝi paŝas, provita, hardita, Al eel' unu fojon signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante Ni iru la vojon celitan! Eĉ guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. L'espero, I'obstino kaj la pacienco, — Jen estas la signoj, per kies potenco Ni paŝo post paŝo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro.
V.
J
L. L. Zamenhof - Pionira Poeto
de
Marjorie Boulton, M.A., Б. Litt. (Anglujo)
La fundamentaj, intimaj motivoj de poetoj estas, verŝajne, emociaj, kaj laŭ la ĝisnunaj psikologiaj esploroj pri poezikreado, tiuj motivoj kaŝiĝas, grandparte, vualitaj en la ombra regiono de la subkonscia menso. La poeto ordinare havas du plenkonsciajn motivojn : deziron esprimi ion bel- forme, malŝarĝi la psikon per komunikado de iu emocio, iu emocia konflikto, iu forta impreso, iu intelekta dilemo, kaj tiel plu; kaj deziron kvazaŭ ludi inter vortoj, bredi metaforojn, kunmeti intere- sajn sonojn, fari semantikajn eksperimentojn per pensasocio kaj aliaj rimedoj. Ciu granda poeto posedis forte individuecan personecon, plus fortan perceptemon pri la detalaj karakteroj de sonoj kaj vortoj.
Flankaj, aldonaj motivoj tamen ne mankas. Inter la ambicio al renomo, la deziro plaĉi al alia persono, la intenco servi al Dio aŭ al iu politika, etika aŭ religia celo, la venĝosento de la persona satiristo kaj la sorĉemo kiu, kvankam primitiva, eĉ hodiaŭ iom rilatigas aŭtentikan poezion kun magio, troviĝas la flanka motivo de lingva patriotismo. Tiun motivon pluraj gravaj poetoj konsciis plene, eĉ deklaris : ekzemple Milton kaj Dante verkis parte latine, kaj iliaj poemoj respektive ang- laj kaj italaj konscie celis (kompreneble inter aliaj celoj) honori la nacian lingvon, ankoraŭ ne esti- matan samnivele kiel estis la latina.
Cent jarojn post la naskiĝo de L. L. Zamenhof, aŭtoro de la Internada Lingvo, Esperanto, kaj pli ol sepdek jarojn post la apero de Esperanto en la mondo, ni povas serioze konsideri la surprize esti- mindan kvanton de poemoj verkitaj originale en la Internada Lingvo. La lingva motivo — kvankam pri lingvo ne nacia sed internacia — estis ekde la komenco, kaj ankoraŭ restas, aparte forta inter Esperantaj verkistoj.
Esperanto vivis, vivadas kaj estas nun uzata de multaj homoj same efike kaj tute same naturece kiel la naciaj lingvoj, car la kreinto, Ludoviko L. Zamenhof, estis esence praktika homo, pelita al lingvaj esploroj per etikaj motivoj : la deziro interkomprenigi diversajn naciojn kaj tiel helpi al ilia pacigo. Li deziris, ekde la komenco, krei ne lingvan kuriozaĵon, ne teorie modelan, matematike ordigitan kabinetan lingvaĵon, sed veran lingvon vivkapablan, kiu faciligos ĉiuspecan vortan komu- nikadon. Tial li ekprovis sian lingvon tuj; li tra- dukis el diverslingvaj klasikaĵoj, verkis specimen- ajn leterojn kaj eĉ submetigis la lingvon al la plej severa provo kiun oni povas uzi pri lingvo ankoraŭ ne parolata : li penis verki poemojn per ĝi.
Fakte la sola peceto de primitiva Esperanto — la pra-Esperanto de 1878, kiam Zamenhof estis an- koraŭ gimnaziano — kiu estas ĝenerale konata, kaj kiu multe malsimilas de la nuna lingvo, estas kvarversa strofo.
Post la apero de tiu pra-Esperanto, en privata rondeto, personaj cirkonstancoj, ofte tragikaj, si- lentigis Zamenhof dum naŭ jaroj. La unua libro pri Esperanto aperis en 1887. Gi estis ruslingva broŝureto kiu konsistis el klariga antaŭparolo, malgranda gramatiko, malgranda vortaro Esper- anta-rusa ... kaj ses specimenoj de la nova lingvo.
Tiuj specimenoj estis : Patro Nia; kelkaj versoj el Genezo; modela letero; kaj tri poemoj.
La apero de poemoj, eĉ se nur kiel specimenoj, en lingvo kiun, tiuepoke, verŝajne nur unu homo en la tuta mondo perfekte scipovis, atestis grandan seriozecon kaj estis en si mem granda psikologia kaj lingva kuriozaĵo. Pli strange estis, ke kvankam unu el la tri poemoj estis traduko el Heine :
"En sonĝo princinon mi vidis ..." du el ili, Mia penso kaj Ho, mia kor', estis origi- nalaj poemoj de L. L. Zamenhof : originalaj pio- niraj poemoj, verkitaj en tute esterordinara lingva soleco, de la kreinto de la lingvo mem. Kredeble tiuj poemoj estas unika literatura fenomeno.
Oni tre nature atendus, ke poemoj verkitaj en tiaj cirkonstancoj estus kabinetaj ekzercoj; ke, ne havante la ecojn de aŭtentika poezio, ili je la plej bona eblo nur montrus, ke per la nova lingvo oni povas fari skandeblajn kaj rimantajn versaĵojn. Tute male. L. L. Zamenhof estis homo tre male- goisma; kiam li poste iĝis fama, li ĉiam kondutis ege modeste; lia prefero ne paroli pri si mem impresis liajn samepokanojn kiel sincera; sed tiuj du originalaj poemoj estas profunde personaj. Ili estas inter la tre malmultaj intimaj konfesoj de L. L. Zamenhof. Dum la jaroj de granda spirita soleco, suferanta junulo malpezigis sian koron per poemoj — en sia nova lingvo. Mia Penso estas kvarstrofa poemo en kvartrokeoj; ĝi fluas melodie, agrable; kaj se la rimoj (laŭ sistemo ababcdcd) nuntempe ŝajnas iom banalaj, siatempe ili ne estis tiaj. La poemo estas multe pli ol sensanga kabineta ekzerco. Gi rakontas kiel junulo aŭdas amikinon kanti pri espero; kiel ŝi demandas pri lia silen- temo : kaj en la tria strofo tiu junulo eksplodas amare :