Выбрать главу

"Mia penso kaj turmento, Kaj doloroj kaj esperoj ! Kiom de mi en silento Al vi iris jam oferoj !

Kion havis mi plej karan — La junecon — mi ploranta Metis mem sur la altaron De la devo ordonanta !"

Tiu oferadinta junulo certe estas la aŭtoro mem. L. L. Zamenhof tre ŝatis dancadon kaj havis gran- dan kapablon ĝui societajn plezurojn; sed lia ceio postulis eĉ de studento grandan sindediĉon :

"Fajron sentas mi interne, Vivi ankaŭ mi deziras, — Io pelas min eterne, Se mi al gajuloj iras ...."

kaj tiu poemo finiĝas per sopiro al morto en es­pero, se la laboro ne povas sukcesi.

Tiu кi unua Esperanta poemo, kvankam teknike adekvata, ne estas granda poemo; ĝi gravas pli kiel pionira verko ol kiel artajo. La alia originala poemo en la unua libro estas teknike eĉ pli matura kaj kontentiga :

Ho, mia kor' ! Post longa laborado Cu mi ne venkos en decida hor' ! Sufiĉe ! trankviliĝu de 1'batado, Ho, mia kor' !"

"Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for ! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor' !

La urĝaj kvinjamboj kaj la subite haltigitaj finaj dujamboj ja sufiкe bone spegulas la fizikajn ritmojn de forta emocio. Kvankam la imago de korbatado kiel simbolo de krizanta emocio estas stereotipa, tiu кi poemo eble ankaь portas iomete de la mistera profetemo, la organika sinkompreno, de la subkonscia menso : Zamenhof, dum granda parto de la vivo, multe suferis pro grava kormal- sano.

Post la apero de la unua libro, la tuta restanta vivo de Zamenhof estis laborplena. Tiu malsana, modesta, malgranda viro faris laborprogramon preskaŭ superhoman : li tradukis, korespondis, or- ganizis, kun heroa sindediкo al sia etika ceio, ĝis la morto. Li estis sendube homo кип granda krea talento kaj krea emo; la kreado de vivkapabla lingvo pruvas tion; sed la lingvokreado verŝajne preskaŭ elĉerpis la plej viglan krean forton de la junaj jaroj :

"Kion havis mi plej karan ..." !

La kongresaj paroladoj de Zamenhof kelkloke montras la saman emocian energion, la saman per- sonan psikan aŭtentikecon kiel la du pioniraj poemoj; sed lia literatura laboro konsistis plej- parte el traduko j (ĝenerale bonegaj) kaj traktaĵoj. Li verkis dum la restanta vivo nur sep aliaj n poemojn.

La Espero estas poemo, tristrofa, okversa, kvin- trokea, kun rimsistemo ababcdcd pri la interpaciga celo de Esperanto. Kun la simple impona melodio de Mйnil, ĝi estas la tradicia Himno de la Esper­anta Movado. Kiel himno ĝi tre bone taŭgas; kiel poemo ĝi havas la mankojn de preskaŭ ĉiuj naciaj himnoj, kvankam la ideoj estas morale pli estimin- daj : poezio kaj sloganoj ne facile kunekzistadas.

La Vojo, ankaŭ ofte kantata, estas pli melodia; ritme kaj forme ĝi estas pli subtila, kaj, kvankam la metaforoj estas banalaj, ili estas tiel lerte kun- metitaj ke la tuto ankoraь portas ian stimulan emocian urĝecon :

"Tra densa mallumo briletas la celo,

Al kiu kuraĝe ni iras.

Simile al stelo en nokta ĉielo,

Al ni la direkton ĝi diras.

Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,

Nek batoj de l'sorto, nek mokoj de l'homoj,

Car klara kaj rekta kaj tre difinita,

Gi estas, la voj' elektita".

La regula akcento de Esperanto, sur la antaŭlasta silabo, kompreneble faciligas la uzon de trokeoj kaj amfibrakoj, same kiel la sama regulo de la pola lingvo. (Zamenhof estis rus-pola hebreo en la litova regiono de la tiama cara impйrio. Lia gepatra lingvo plej probable estis la rusa, kies akcento estas varia; sed li perfekte scipovis la polan). Sed la uzo de amfibrakoj en tiu poemo estas tre viva kaj vigla. Emocio ĉeestas, kaj la fizikaj ritmoj de persista laboremo. La poemoj daŭras pri necesa penado kaj pri "l'espero, l'obstino kaj la pacienco". Gi estas, iasence, kuraĝiga poemo por iu ajn kiu laboras por celo ankoraь minoritata.

Zamenhof verŝajne ŝatis amfibrakojn, car li uzis ilin duan fojon en sia poemo Preĝo sub la verda standardo, idee lia plej profunda poemo. En tiu sesstrofa poemo Zamenhof esprimas siajn ideojn pri mondreligio, kaj preĝas al la Dio de la tuta homaro, petante paeon kaj la unuiĝon de la hom­aro, promesante labori pro tiu celo. Dum multaj jaroj amikoj devigis al Zamenhof idee malfortigi la poemon, forigante la sesan strofon, laŭ kiu kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj кiuj estas filoj de Dio; la kristanaj amikoj en Francujo timis, dum la Dreyfus-epoko, ke tiu koncepto kompromitos Esperanton en la okuloj de multaj.

Ankaŭ teknike tiu poemo estas inter la plej bonaj, kiujn Zamenhof verkis. La metriko estas pli interesa; uzante kvar, tri aŭ du amfibrakojn, li sukcesas doni urĝecan movadon al ĉiu strofo kaj fini ĉiun strofon per emfaza, kvazaŭ liturgia paŭzo. Denove ni sentas, tra la relativa banaleco de la imagoj, la sincerecon de tiu soleca, miskomprenita kaj humana spirito :

"Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, Fortego, la mondon reganta, Al vi, granda fonto de 1'amo kaj vero Kaj fonto de vivo konstanta, Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, Sed ĉiuj egale en кого Vin sentas, Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, Hodiaŭ ni preĝas".

El la kvar restantaj poemoj de tiu unike stranga poemaro, tri ne meritas multan komentadon. Al la Fratoj, kiu aperis en 1889, estas la plej longa poemo de Zamenhof; ĝi enhavas dekkvar kvar- versajn strofojn. Zamenhof sendube verkis ĝin, eble rapide, por edifi kaj kuraĝigi siajn kolegojn dum la plej fruaj jaroj de la Esperanta Movado. Espereble ĝi tiel efikis, sed kompare kun liaj aliaj poemoj ĝi estas ĝene mallerta metrike kaj eĉ vort- orde; tute kejlaj vortoj troviĝas en ĝi multfoje, dum la aliaj poemoj de Zamenhof estas klaraj, rektaj, koncizaj; la senduba sincereco de la kura- ĝiganto estas sufokita en la malbona versfarado. Al la Esperantisto estas idee kaj ceie tre simila, sed teknike multe pli bona. Gi estas la sola origi- nala poemo en kiu Zamenhof uzis jamban ritmon. Saluto al Verda Radio estas sesversa kuraĝigo al Esperanta eldoninto de nova libro, kaj gravas nur kiel unu inter multaj atestaĵoj pri la konstanta komplezemo de tre okupita, trolaboranta homo.

Tamen, la lasta konata poemo de Zamenhof estas io alia. Gi aperis unue dum 1909, kiam Esperanto jam disvastiĝis kaj per kelkaj internaciaj kon- gresoj jam plenpruvis sian vivkapablon.

Pluvo

Piъvas kaj piъvas kaj piъvas kaj piъvas Senĉese, senfine, senhalte, El ciei' al la ter', el ciei' al la ter' Are gutoj frapiĝas resalte.

Tra la sonoj de 1'pluvo al mia orelo Murmurado penetras mistera, Mi revante aŭskultas, mi volus kompreni, Kion diras la voĉo aera.

Kvazaŭ ia sopir' en la voĉo kaŝiĝas

Kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro ...

Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,

En mi batas konfuze la кого.

Cu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj, Rememore en mi reviviĝis, Aŭ mi revas pri 1'sun', kiu baldaŭ aperos, Kvankam ĝi en la nuboj kaŝiĝis ?

Mi ne volas esplori la senton misteran, Mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras; Ion freŝan mi sentas, la freŝo min logas, Al la freŝo la кого min tiras.

La unuaj poemoj de Zamenhof fontis el personaj emocioj; sekvis epoko de malfacila organizado kaj propagando, dum kiu la lingvokreinto ne havis tem- pon por poluri sian nepre ekzistantan, kvankam du- arangan, poezian talenton; dum la malfruaj jaroj de plena kaj multrilate tragika vivo, nova poemo persona aperas, poemo tute ne, kiel la edifaj poe­moj de la plej streĉaj streĉaj propagandaj jaroj, citebla dum publika kunveno por kuraĝigi; sed la plej poezie aŭtentika, la plej teknike matura, inter la naŭ poemoj de Zamenhof.