Objektiva aŭskultanto konfesos, ke la delikate variigita ritmo kaj la subtile insida uzo de s kaj v, la diskretaj aliteracioj, la intenca ŝvebado inter observemo pri konkreta fenomeno, kaj duone alu- dita spirita alegorio, prezentas poezion malsimilan al la pioniraj poemoj. Zamenhof, granda geniulo sur la kampo de lingvo, tre granda homo laŭ moralaj kriterioj, ne estis granda poeto laŭ iu ajn absoluta senco; sed tiu poemo en plenmatura Esperanto vekas senton de vera bedaŭro ke li ne verkis aliajn poemojn tiel personajn kaj artismajn. Sed li estis jam lacega, malsana; perfidoj de iamaj amikoj batis lin; malriкeco longe muelis lin; cir- konstancoj postulis de li korespondan laboron apenaь kredeblan; kaj tiu "En mi batas konfuze la кого" ja ne estis nur literatura kliŝo. Ok jarojn poste, elĉerpita, frakasita per la tragedio de la unua mondmilito, Zamenhof mortis, oficiale kvin- dekojara, fizike kaj spirite multe pli aĝa, tute elĉerpita. Estas kortuŝe, ke lia lasta poemo esprimis dankemon pro momento de natura freŝeco. Estas bedaŭrinde, ke la nova promeso de tiu poemo neniam plenumiĝis.
Zamenhof, kreinto de la Internacia Lingvo kiu vere funkcias vive, havis krean genion; nur par- teto de tiu krea gкnio estis libera por flui en ver- sojn. La eksterordinareco mem de la cirkonstan- coj, en kiuj la unuaj Esperantaj poemoj estis krei- taj, meritigus al L. L. Zamenhof malgrandan niĉon en la historio de la mondliteraturo. Ke homo verkis poemojn per lingvo tiam ankoraь ne parolita, kaj ke la lasta poemo montras imponan artisman evoluon, estas ja sufiĉe mirigaj faktoj.
Sed Zamenhof pioniris ne nur lingvon, sed lite- raturon. Mi havas antaŭ mi Esperantan libron ĵus eldonitan : Esperanta Antologio — Poemoj 1887-1957. Gi estas antologio nur : tio estas, ĝi celas reprezenti al la publiko la plej signifajn Esperant- lingvajn poetojn, per iliaj plej bonaj poemoj. Kom- preneble Zamenhof estas la unua en la libro. Sek- vas lin aliaj pioniroj de la plej frua epoko : Grabowski, Devjatnin, Schulhof, Feliks Zamenhof (frato de la lingvokreinto) kaj aliaj. La poemoj de tiu frua epoko estas interesaj, ofte, pli historie ol vere poezie; sed en la sinsekvaj paĝoj de la Antologio la rapida evoluo de Esperanto al plena ma- tureco por poezio klare evidentiĝas. La ampleksa volumo — 543 paĝoj de poemoj mem, se ni dekal-kulas glosojn, klarigojn kaj biografiajn notojn — prezentas naŭdek seriozajn Esperantajn poetojn, per iom pli ol 350 poemoj. Difini el kiu lando venis kelkaj el tiuj poeto j estus malfacile, pro ekziloj, landlimŝanĝoj kaj aparta j cirkonstancaj anomalioj, sed oni povas certe diri ke tiu Antologio reprezen- tas almenaŭ 35 landojn. Kelkaj Esperantistaj poe- toj jam indas je komparo al nacilingvaj poetoj : Kбlmбn Kalocsay, hъngaro, plenmaturigis la lingvon teknike kaj montris multaj n ne antaŭe kom- prenitajn esprimkapablojn de Esperanto per amaso da vere belegaj poemoj laŭ romantika tradicio, sed ofte kun tute aktuala komplikeco. Kalocsay ankaŭ verkis La Arto Poetika en Esperanto, kaj multaj postsekvantoj ŝuldas al li sian teknikan scion kaj memkritikkapablon. Gyula Baghy, alia hъngaro, kelkfoje verkis malforte, sloganece, sed ofte tre forte kaj individuece. Gravaj estas la rusoj Nikolai Hohlov kaj Eŭgeno Miĥalski; la hъngaro Lбjos Tбrkony; la latvo Nikolai Kurzens, majstro pri koncizaj emociaj bildoj kiuj estas eble la plej facile parkereblaj inter ĉiuj Esperantaj poemoj, kaj Raymond Schwartz, franco, kiu iĝis la unua kompetenta bonhumorpoeto en Esperanto.
La reprezentantoj de la nuna epoko inkluzivas plurajn poetojn kies poemoj estas ne plu kompe- tentaj imitaĵoj — eĉ Kalocsay kaj Kurzens, fakte, estas ofte multe pli ol nuraj imitantoj — sed veraj originalaĵoj laŭ ĉiuj kriterioj. La skoto William Auld, influita ne nur per la britaj tradicioj sed per la eksperimentoj de T. S. Eliot kaj Ezra Pound, verkis metafizikajn poemojn profundajn kaj tre individuecajn; la svisdevena skoto Reto Rossetti, la ĉeĥo Karolo Piĉ, la anglo Arthur Foote, la bra- zilano Geraldo Mattos^ la ĉeĥo Jiri Korinek, la islandano Baldur Ragnarsson, la sudafrikano Edwin De Kock, ekzemple, vere verkas por kulture matura publiko, per rimedoj neniel arkaikaj aŭ stereotipaj. La poezio de la juna sed vigle vivanta lingvo jam meritas seriozan atenton.
Esperanto estas, fakte, lingvo kiu multrilate tre taŭgas por la poezio. Pro la ekstrema simpleco de la gramatiko, kaj precipe car iu ajn radiko povas alpreni iun ajn gramatikan finaĵon kiu donas sen- con. (Ekzemple, verbo substantiviĝas, adjektivo aŭ eĉ prepozicio verbiĝas). Esperanto estas lingvo eksterordinare fleksebla, kun mirindaj kapabloj por esprimriĉega koncizeco. Gia vortaro, kiu nature ŝajnis iom malriĉa dum la frua epoko, estas nun preskaŭ adekvata por esprimi ĉion, kion menso povas koncepti. Gi kapablas ĉerpi imagojn kaj aludojn ne el nacia, sed el monda kulturo.
Multaj oponantoj de la Internacia Lingvo, diras, ke ne estas eble verki poemojn per tia lingvo. Nun- tempe ili nur montras sian mankon de informoj, dirante tion. Sed la maturaj Esperantistaj poetoj devas danki, pro la poeziaj ebloj de la lingvo, al la soleca pioniro, L. L. Zamenhof, kiu, dum la procezo mem de lingvokreado, provis sian lingvon per poemetoj, kaj lasis post si tiujn strangajn atesta- ĵojn de sia nobla кого, de sia lingva genio, kaj de ebla granda poeto, kies krea genio elĉerpiĝis tro frue per lingvokreado kaj rutina laborego. Esperanto mem estis la ĉefa poemo de mondpoeto Zamenhof.
Saluto al Zamenhof
Al ĉiuj popoloj benatan donacon Vi faris trafante la vojon plej bonan: En korojn de I' homoj eksemis vi paeon, Sur lipojn semante la lingvon belsonan.
Nun kreskas en mondo spirito homara Kaj iom el via inspiro anima Per tiu parolo de lingvo la kara En koroj ekfloras al vivo senlima.
Edmond Privat
r
(El juneca verkaro)
Integro kaj latentoj en la verko de Zamenhof
de
John Francis, Skotlando
Talenta esperanta poeto iam diris: „Zamenhof neniam malpermesis; кiuj liaj reguloj estas per- mesoj". Tio estas esence vera, kaj la motivo por la serena fidemo, kiun ĝi implicas en la prudenta kaj realisma Zamenhof, meritas atenton. Fakte, trovinte ĝin oni trovos, kial la Internacia Lingvo dum 70 jaroj daŭre progresis laŭ la vojoj, kiujn Zamenhof prognozis, longe post ĉeso de iu gvidado lia.
En 1887 la Amerika Filozofia Societo en Fila- delfio esplorinte la demandon, кu internacia lingvo estas necesa, kreebla, kaj kia ĝi devas esti, kon- kludis jese pri la unuaj du punktoj, kaj pri la tria decidis, ke lingvo internacia devas havi plej simplan kaj naturan formon de gramatiko, orto- grafio kaj fonetiko; ĝia vortprovizo devas esti pli- malpli rekonebla por la plej gravaj civilizitaj popoloj, kaj agrabla por la orelo; kaj ĝi devas esti la frukto de la laboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita mondo.
En la sekvinta jaro d-ro Zamenhof atentigis, ke la A.F.S. tiel atingis tute sendepende ĝuste la kon- kludojn, kiujn li mem aplikis praktike en la kreo de la Lingvo Internacia; kaj fakte la Societo poste esploris lian verkon, kaj konfirmis, ke ĝi ĉiurilate respondecas al la postuloj indikitaj.
Tiuj postuloj solaj tamen estas fakte nesufiкaj por la kreo de internacia lingvo, kaj en du rilatoj ili estas jam nekontentigaj. Unue, kiujn naciojn aludis la Societo per ,,la plej gravaj civilizitaj popoloj"? Cu la ĉefajn eŭropajn kulturojn, aŭ ĉu efektive ĉiujn naciojn en la mondo kun granda kultura heredaĵo? Se la Societo ja pensis pri la dua alternativo, kiel ĝi agordas siajn principojn entutajn al tiu ĉi specifa postulo? La dua ĉikano rilatas al la aspiro pri lingvo ellaborita de la instruita mondo anstataŭ de unu persono. Car la esplorintoj ne indikis kontraŭe, oni ne povas eviti la teruran suspekton, ke ili fakte rekomendas specon de komitato: kompromison mortigan al la kreo de lingvo ĉiurilate konsekvenca. Ili tamen meritas laŭdon pro tio, ke se ili mem ne konstatis la praktikajn problemojn starigitajn, ili almenaŭ ŝajne agnoskis la geniecon de la zamenhofa solvo.