Выбрать главу

Laŭenhave liaj poemoj apelaciis al kiel eble plej ĝenerala publiko, al kiel eble plej komuna gusto — denove grava faktoro en nova lingvo cel- anta internacian akcepton.

Per uzo de la liriko oni povas indiki la riĉon de rimoj, aliteracioj, onomatopeo kaj aliaj teknikaj artifikoj, ne embarasate, kaj foje limigite, de fiks- formaj postuloj.

Ciu literaturo travivas diversajn poeziajn etapojn, la poezio mem origine kreskinte el iuspeca formaligo de prozo. Esperanto ne povis ignori la gajnojn de la naciaj lingvoj, intence kreante praan krudon, sed aliflanke ne povis kompromiti sin jam en naskiĝa periodo per elekto de tiu aь tiu aparta avantgardtendenco, aŭ rigora tradicio.

"La Vojo" taьge demonstras la kontentigon de ĉiuj kvar punktoj: 1) Gi estas ja laŭkaraktere emocia, kaj la emocio prezentiĝas konvinke, sin­cere, car la sento kaj ritmo ĉie harmonias, fandiĝas en tuton. 2) Mankas arkanaĵoj; mankas ekstrava- gancoj, mankas ritmo j kaj tradicioj neplaĉaj al iuj apartaj nacioj. 3) Bona poeto ĉiam agordas la tem- prezenton kun la teknikaj postuloj de eĉ plej strik- ta formo; sed verkinte, ni diru, eĉ perfektan soneton, Zamenhof eble sugestus, ke li aparte sankcias tiun formon, dum tute liberaj versoj povus sugesti mankojn en lingvo tiel nova. La libera for­mo kun rimo kaj skando aliflanke pruvis, ke la lingvo ja adaptiĝos al la impeta inspiro eĉ sub la brido de poeziaj ornamoj, kaj Zamenhof emfazis tiun plastikecon. Krom la lerta utiligo de aliteracio kaj onomatopeo en tiu ĉi verko, ni ankaŭ notu, kiel ĉiu strofo komenciĝas pli-malpli trankvile per kvaramfibrakoj kun alternaj triamfibrakoj, kiujn ornamas alternaj rimoj:

„Tra densa mallumo briletas la celo,

Al kiu kuraĝe ni iras.

Simile al stelo en nokta ĉielo,

Al ni la direkton ĝi diras".

kaj

„Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante

Ni iru la vojon celitan.

Eĉ guto malgranda, kontante frapante

Traboras la monton granitan". k.s.

sed ĝuste kiam la orelo ek-kutimiĝas al tiu har- monio, la aranĝo ŝanĝiĝas, car la sesa verso eten- das sin de la atendita tri ĝis kvar amfibrakoj, kaj surprize eĥas la antaŭan rimon anstataŭ enkonduki novan, kun ekzalta efekto analoge al la ekzalta leviĝo de la sensoj pro la kulminanta patoso:

„Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,

Nek batoj de '1 sorto, nek mokoj de l'homoj"

La sekvontaj du versoj tenas la paran rimon, sed dum la sepa ankaŭ tenadas la ekzaltiĝon, la oka reiras, denove neatendite, al tri amfibrakoj kun frape abrupta konkluda forto:

„Car klara kaj rekta kaj tre difinita

Gi estas, la voj' elektita".

La tuta efekto, malgraŭ la simpla temo, sugestas la intensan vivecon de la lingvo, kaj ĝian adapt- eblon al poetikaj postuloj.

4) „La Vojo" ne kvazaŭ sankcias per ekzemplo iun apartan poezian medion, sed aliflanke ĝi mon- tras, ke la fiksformoj kun strikta skando kaj rimoj estos ja eblaj en la lingvo; car en ĝi, kiel en ĉiuj liaj poemoj, Zamenhof ja fandas propran strofo- formon, sed uzas tion konsekvence tra la tuta poemo.

La evoluo de la esperanta poezio pravigis la sin tenon de Zamenhof. Dum la unuaj 30 jaroj ĝi kontentis establiĝi, daŭre aldonante verkoj n kun malmultaj signoj de vera progreso, ĝis dum la tri- dekoj de la nuna jarcento la avangardemo, kiu jam manifestis sin, subite glore burĝonis sub la gvido kaj ekzemplo de la dediĉita budapeŝta skolo, kiu venkis ĉiun poemoformon de la japana utao ĝis la itala soneto, ĉu traduke, ĉu originale. Hodiaŭ ĉiu poeteto povas sen granda peno elverŝi sonetojn, baladojn, rondelojn, vilanelojn, k.t.p., malgraŭ tio, ke la kriterioj fariĝis pli rigoraj rilate „licencojn", kiaj senmotivaj vortinversoj kaj uzo de adasismoj (t.e. sufiksrimoj, pronomrimoj, k.s.) rigardataj en kompetentaj rondoj kiel nepardoneble malfortaj rimedoj; dum neniu serioza tradukisto arogus entrepreni tradukon, kiu ne celas redoni formon kaj sencon, kontraste kun la kutimo ĉe iuj naciaj lingvoj kun grandaj literaturaj pretendoj, kies ver- kistoj preskaŭ tradicie prefacas siajn "tradukojn" per klarigoj pri la neeblo redoni ambaŭ, kaj kiuj ofte preterkonfirmas sian aserton, donante nek tiun, nek la alian.

Plej signifa tamen estas la fakto, ke la tuto pro­greso de la poezio okazis sen rompo de kontinuo, sen bezono reorienti sin sub konstato de funda­menta malforto. Iuj epokoj malpli rapide progresis ol aliaj responde al la respektivaj postuloj de pio- nirado kaj establiĝo, sed ĉiu epoko tiris forton el la antaŭa, kaj ĉiuj finfine de Zamenhof, kies ver- karo ne estas tiom plata bazo, kiom ĝermo jam decidinta la konturojn de la futuro eĉ dum ĝi kon- tentigis la bezonojn de la propra epoko. La nuna epoko kun sia vasta vario da formoj kaj tendencoj servos la estontajn poetojn, kiel de-saltejo pli larĝa, pli firma kaj pli varia, sed ne konstruita laŭ pli pravaj principoj.

Ankaь en prozo Zamenhof montris la tendencon liveri medion jam kompletan kaj kontentigan por ĉiuj celoj, kiu tamen estos la distilita esenco por sennombraj varioj estontaj; kaj, ĉar prozo estas la medio de ĝeneraloj, li ne devis okupi sin pri verko- formoj, kiel je la poezio, sed koncentrigis sian atenton sur stilon. Tiu stilo estas flua, glata, sen fantaziaj signifotordoj, kaj ĝia plej karakteriza traj to estas ĝia demonstrado de la principo de „sufiĉo kaj neceso": principo, kiun neniu teorium- ado povus plene klarigi. Gia konscienca aplikado certigis stilon senornaman, en kiu ĉiu vorto devas ludi definitivan rolon, kaj kie la sintakso devas esti senmanka, por ke la lingvaĵo estu belsona, preciza kaj viva. En la fruaj tagoj liaj originaloj estis malpli gravaj el stilistika vidpunkto ol la traduko de la Malnova Testamento el la hebrea, kiu donis normon, kiun ĉiu homo povis kompari kun nacilingva ekvivalento por kontroli la ĝust- econ de apartaj esprimoj en kunteksto; sed pli kaj pli la esperanta publiko, eksentante sin hejme en la nova idiomo, kapablis ensorbi signifojn kaj parolturnojn el la pure esperantaj tekstoj de la vasta zamenhofa verkaro. Poste verkistoj emis al pli individuaj stiloj konforme kun individuaj ka- rakteroj kaj aspiroj, kaj tion ili povis facile fari surbaze de la stilo, kiun Zamenhof testamentis al ili, denove sen rompo de kontinuo; car en la zamen­hofa stilo ili trovis nenion eljetindan, nenion superfluan: ornamado eblas, pli drastaj uzoj eblas, novaj parolturnoj eblas nur devante konformi aн la logiko, sed la stilo de ĉiu bona verkisto konstru- iĝis sur la framo de la zamenhofa. Kiel en la poezio, la sukcesaj eksperimentoj de la bonaj verkistoj enradikiĝis en la lingvo, la sensukcesaj preskaŭ nerimarkite abortis. Tiel la lingvo konstante riĉiĝis, kaj ĉiu nova riĉaĵo disradiis en ankoraŭ pli novajn; pli kaj pli abstraktaj kaj pli kaj pli kompleksaj ideoj cedadis al ĉiam pli trafaj neto kaj koncizo; sed la stilo de Zamenhof restas hodiaŭ valida, ĉar studinte la senmankan sintakson, kiun la vort- ekonomio stimulis, la moderna verkisto aldonos ritmon kaj elanon al la avantaĝoj de la pli riĉa tradicio, kiun li nun disponas.

Fine Zamenhof faris ion trafe analogan al sia lingvistika kaj verka aspirado al kerna sed burĝo- nonta minimumo: li kreis la Esperantan Proverba- ron. Farinte tion li liveris fakte miniaturan kresto- mation, kie ĉiu homo povas vidi kaj facile parkeri precizan uzon de esperanta vorto en konvena kun- teksto, nekonfuzite de nacilingvaj asocioj, kaj de kie ĉiuj povas ĉerpi indiĝenajn tropojn kaj tutajn aforismojn, per kiuj ili povas riĉigi la propran konversacion kaj verkaron.

Sed krom tio, aparte notinda estas la atentigo de Zamenhof, ke la plej elementa formo de iu literaturo estas la tradiciaj popoldiroj kaj senten- coj, kiuj grade pro konstanta uzado poluriĝas en formojn plej konvenajn al koncizo kaj parkerado; car tiu konstato rivelas lian aspiron, kiun li liveras pere de la Proverbaro, kiu enhavas sagacon kaj spriton plaĉajn al ĉiuj. Kompreneble li denove evitas pseŭdan prakrudon, kaj la proverboj estas plejparte epigramecaj, foje kun rimoj.

Sume, la prozo de Zamenhof, kiel la poezio kaj la konstruo de la lingvo mem konsistigas plene funkciantan medion, kiu tamen rivelas sin, pro sia elementeco, kiel deirpunkton. Neeblas regresi de ĝi: ĉiu ŝanĝiĝo, ĉiu aldono faritaj laŭ la eventualoj implicitaj en la fundamento devas esti progreso.