Выбрать главу

Ni povas konstati lian koncepton kiel, ideale, la meton de disfluema kompakto en vakuon. Inter tia idealo kaj la praktiko troviĝas amaso da mal- faciloj, kaj la tuta energio de Zamenhof estis de- diĉita al la solvo de tiuj. Tio signifas anticipan solvon de ĉiuj eventualoj, kaj ĉiu nova sukceso de la lingvo montras, kiom li devancis eĉ la plej fer- voran admiranton de lia verko, kiel ĝi statis en 1887.

Inter la tempo kiam li unue kredis la lingvon preta, kaj ĝia efektiva publikigo etendis sin dek- duo da jaroj dediĉitaj al eksperimentado, modifado kaj polurado; kaj post ĉiuj liaj grandaj laboroj lia ĉefa venko konsistis ne el tio, kion li prezentis, sed el tio, kion pro kompensa genio li povis ellasi.

Zamenhof

La buŝoj brule kraĉis sangajn vortojn, la mond' flamiĝis, veis vana plend', kaj blinde sereis vojon Г orfa homo, en fulmobril' mi vagis sen defend'. Cifonoj pendis de la korpoj homaj, inundo bruis, tondris roko-rompo; sed mi kredis, frato : flugis al la ter' kolombo.

Rifuĝis piore flampurpuraj nuboj, fantomamaso min minacis, — plej terure tomboj vomis ostomilon, ekiris sorĉe, ŝvele la marĉej'. Kredparkoj, sortoj dronis en la nokton, Demon' draŝadis, falis tondra bombo, sed mi vidis, frato : flugis al la ter' kolombo.

Ho, vane hom' blasfemojn diras al mi, ho, vane streĉas sin la sklava krim', ho, vane tentas min ĉiel', tertremo, bombardo, nubo ne teruras min. Ho, vane mi kirliĝas en kaoso, ne murdas mi, ne servas mi por tombo; diru кип mi, frato : — flugis al la ter' kolombo !

F. Szilagyi

^ J

La Internacia Lingvo kiel Belarta Tradukilo

de

William Auld, Skotlando

I.

La interkompreniĝo de la popoloj, neniam pli urĝe dezirmda ol en la nuntempa malgrandiĝanta mondo, devas okazi grandparte per la interŝanĝo kaj reciproka ekkono de la kulturaj valoroj kreitaj de tiuj popoloj. Kaj tamen tiu interŝanĝo estis ĝis nun grandparte neebla pro la lingva diverseco de la homaro. Pere de la literaturo de iu popolo, tiuj, kiuj kapablas ĝin legi, povas konstati ne nur la suprajajn apartajojn de tiu popolo, sed ankaŭ, pli grave, ĝian fundamentan homecon kaj similecon al la aliaj popoloj. Ne pro sia grekeco Odiseo fariĝis universala simbolo, nek pro sia angleco Hamleto, nek pro sia hispaneco Don Kifioto, sed ĉiuj univer- saliĝis pro la fundamenta homeco de sia karaktero. Tamen nur malmulte ili fariĝis konataj tra la tuta mondo en sia nacilingva vestaĵo, sed ĉefe per trans- vestiĝo en alilingvajn tradukojn. Sen tia tradukado ili restus nekonataj al la pliparto de la mondo.

La sorto de la literaturaj kreajoj estas tiurilate hazardoplena : la tradukado en kaj el ĉiuj lingvoj okazas pli-malpli senplane; eĉ se iu verko meritas diskonigon tra la mondo, ĝi devas unue altiri la atenton de alilandaj kompetentuloj; eĉ se ĝin emas eldoni alilanda eldonisto, tiu devas trovi tradu- kiston, kiu sufiкe bone regas la koncernan fremdan lingvon; eк tiam la originala aьtoro estas plene en la manoj de la tradukisto — kaj la tradukarto estas unu el la plej malfacilaj. Ne estas nekonate, ke iu verko famiĝis en alilando pere de traduko, kiu funde aliformigis la originalaĵon.

Tiun ĉi problemon konscias ankaь Unesko :

"Se tiom da obstakloj kontraьstaras la eldonon de franca verko en la angla lingvo, kiom pli mal- facile estas, kiam temas pri libro originale verkita en la urdua, la punjaba, la siama, la korea, la araba,

la norvega, aŭ la portugala

"Kiom da eldonistoj en Anglujo aŭ Usono (aŭ, се ter e, en Francujo, aŭ Germanujo, aŭ iu ajn el la ceteraj grandaj libro-eldonantaj landoj) havas tri profesiajn legistojn de la punjaba, por fari rapor- ton pri manuskriptoj en tiu lingvo ? Aŭ eк unu tian legiston ? Evidente tre malmultaj. La ĉiujara eldonajo de Unesko, Index Translationum, montras, ke el la 21,667 traduko j eldonitaj en la mondo dum 1954, 7,498 estis el la angla, 3,874 el la rusa, 2,870 el la franca — kaj neniu el la punjaba.

"Kaj tamen, kiel estas vere pri multaj el la ling­voj de Hindujo, kaj efektive pri multaj el la tiel- nomataj 'lingvoj malmulte disvastigitaj' de la mondo, la punjaba lingvo posedas literaturon, kiu kapablas aldoni riĉojn al la komuna kulturtrezoro de la mondo, kaj tial meritas tradukadon en la pli

vaste parolatajn lingvojn

"Unu el la taskoj de Unesko, en la kadro de ties pli larĝa celo diskonigadi inter ĉiuj aliaj landoj la kulturon de ĝiaj unuopaj Membro-ŝtatoj, estas la klopodo trarompi la 'tradukan kurtenon', kiu kaŭ- zas la preskaŭan nekonatecon pri la literaturo de tiel multaj landoj ekster ties naciaj landlimoj". (') Trafe konstatinte la situacion, kiajn paŝojn entreprenis Unesko por ĝin ŝanĝi ?

"Kiel parton de tiu entreprenajo, nomita "la Programo de Tradukado de Reprezentaj Verkoj", Unesko gvidas projekton pri la tradukado en la anglan kaj la francan de libroj originale verkitaj ne nur en la punjaba, sed ankaŭ en multaj aliaj 'lingvoj malmulte disvastigitaj'." ([2]) Laŭ tiu projekto, ĝis junio 1957, 8 tradukoj el

lingvoj estis eldonitaj en angla lingvo, kaj 24 tradukoj el 9 lingvoj (kun 1 antologio el 18 lingvoj) estis eldonitaj en franca lingvo. Estis plue prepa- rataj ankoraь 20 libroj el 9 lingvoj en angla tra­duko kaj 39 libroj el 17 lingvoj en franca traduko. Krome, estis eldonitaj aŭ preparataj tradukoj el

okcidentaj lingvoj en la araban aŭ persan, kaj ankaь unusola traduko el la araba estas eldonita en hispana lingvo. Unuavide tio ŝajnas sufiкe am- pleksa kontribuo al la internacia interkonigo, kaj certe oni povas nur laŭdi la intencon de la projekt- intoj. Estas notinde, tamen, ke "plenumigante la tradukprogramon, Unesko estas limigita, kiel de sia budĝeto, tiel ankaь de la manko de kompetentaj tradukistoj" ([3]). Simila manko, cetere, estas sentebla ankaь en aliaj kuntekstoj; ekzemple, la Internacia Asocio de Konferencaj Interpretistoj havas "precize unu anon, kiu interpretas el la ĉina kaj neniun, kiu kapablas interpreti en ĝin" ([4]).

Se do ni objektive rigardas la ĝeneralan mond- situacion, ni povas fari kelkajn bazajn konstatojn. Interkonigo de la kulturaj valoroj okazas pere de tradukado. Se ni rekonsideras la supre cititajn ciferojn el Index Translationum, ni trovas ke en 1954, 34.6% el ĉiuj tradukoj estis el la angla lingvo, 17.9% el la rusa, kaj 13.2% el la franca. Tio signifas, ke 65.7% el ĉiuj tradukoj estis el tiuj tri lingvoj, kaj sekve nur 34.3% estis el ĉiuj aliaj lingvoj de la mondo кипе. Videble la aktuala situacio tre favoras tiujn verkistojn, kiuj kreas en la nomitaj tri ling­voj, kaj malfavoras tiujn, kiuj kreas en unu el la "lingvoj malmulte disvastigitaj". Tion, cetere, scias ĉiu verkisto de malgranda nacio, kaj tio kelkfoje influas lin elekti kiel sian esprimilon lingvon pli disvastigitan. Tiel, ekzemple, Kafka elektis la ger- manan prefere ol la ĉeĥan. Tiu ĉi malfavoro rilate al la malgrandaj lingvoj rezultiĝas, almenaŭ parte, el la manko de eksterlandaj scipovantoj de la koncernaj lingvoj, kaj el la eĉ pli sentebla manko de kompetentaj tradukistoj el tiuj lingvoj.

Unesko, kiel la ĉefa interŝtata kultura organizaĵo, rimarkas tiun ĉi malekvilibran situacion, kaj stari- gas projekton por diskonigi la kulturojn de la malpli disvastigitaj lingvoj. Tiucele ĝi tradukigas gravajn verkojn el aliaj lingvoj (ekzemple, la japana, la hispana kaj la itala) en la anglan aŭ en la francan. Cu oni povas objektive diri, ke tio serioze plibonigas la situacion ? Nu jes, kiam kon- cernas legantojn en Francujo, Britujo, Nordameriko kaj la respektivaj kolonioj; kaj tio jam estas io. Sed ĝi havas minimume du malfortajn flankojn. Unue, japana verko tradukita en la anglan neniom utilas al germano, finno aŭ italo, krom se li iom posedas la anglan lingvon — kaj eĉ tiuokaze li devas legi en fremda lingvo kies plimultajn nuan- cojn li ne kapablos kapti. Literaturaj verkoj estas valoraj grandparte ĝuste pro la lingvaj sugestio kaj nuanceco, kiujn eĉ kompetentaj tradukistoj, per- fekte konantaj la du lingvojn, trovas malfacile redoneblaj per traduko; kiom malpli percepteblaj ili fariĝas por leganto, kiu nur mezgrade posedas la fremdan lingvon, kiun li estas leganta ! Kaj, malgraŭ kelkaj facilanimaj kontraŭaj asertoj, la nombro de ekzemple germanoj, finnoj aŭ italoj — por eĉ ne mencii rusojn, ĉinojn aŭ japanojn — kiuj eĉ mezgrade posedas la anglan aŭ la francan estas ridinde malgranda. Ke kelkaj pretendas posedi tiujn lingvojn, tio estas alia afero. Ekzistas, kom- preneble, certa snobismo koncerne la t.n. "ĉefajn" lingvojn. La kutimo ĉe neesperantistaj internaciaj kongreso j kaj konferencoj, elekti unu aŭ plurajn el la "ĉefaj" lingvoj kiel "oficialajn" lingvojn donis avantaĝojn kaj prestiĝon al tiuj, kiuj posedas ilin. La ampleksa literatura tradukado el lingvoj "pli multe disvastigitaj" aldonis prestiĝon ankaŭ al tiuj lingvoj, kaj pro tiu kaj aliaj kaŭzoj la literaturoj de la malgrandaj nacioj estas plej ofte ignorataj, kvazaŭ neekzistantaj. Ekzemple, la detala "Historio de Okcidenta Literaturo" de J. M. Cohen ([5]) dedicas precize tri liniojn al la hъngara poezio, kio, kiel scias ĉiu leginto de la esperanta "Hъngara Anto- logio" ([6]) k.a., estas absurdaĵo. Kaj tamen, sub- konscia supozo, ke ĉio grava kaj valora estas ver- kita en la pli disvastigitaj lingvoj, jam erarigas multajn alie sagacajn homojn. Oni legas, ekzemple: