"Bibliografio de libroj pri Baudelaire en la ĉefaj lingvoj estintus utila por plua studado" ([7]).
Tute certe tiu aŭtoro devis esprimi sian intencon jen : Bibliografio de la ĉefaj libroj pri Baudelaire (t.e., en iu ajn lingvo) estintus utila por plua studado. La tuta senco kaj signifo de la Unesko- projekto troviĝas precize en tio, ke NE ĉio kulture valora estas verkita en la plej vaste parolataj lingvoj !
Kaj tamen dua malfortaĵo de la uneska solvo estas tio, ke ĝi ne vere forigas la malekvilibron, sed kontraŭe ĝi eĉ pli sentigas ĝin; car kion fakte ĝis nun faris Unesko per sia tradukprogramo estis tio, ke ĝi pliriĉigis la anglan kaj la francan je kosto de la aliaj lingvoj ! Por esti konsekvenca (por ne diri: justa), Unesko devus tradukigi sian elektitan verkon el malgranda literaturo en ĉiujn aliajn lingvojn, car nur tiel ĝi evitus favorigon de la jam favoritaj "grandaj" lingvoj kaj samtempe fakte dis- konigus la literaturon al ĉiuj popoloj. Evidente tio estus — por Unesko — neebla; kaj tial ĝi elektis tiun alternativan vojon, kiun ĝi efektive sekvas. Tamen, de tempo al tempo io simila ja okazas : kelkfoje iu libro furoras, kaj per privata iniciato de individuaj eldonistoj aperas tradukite en eble kvin- dek lingvojn; tamen tio estas maloftaĵo, kaj, se ni estas sincera j, eĉ pli malofte tio koncernas la kulture plej valorajn kaj eternecajn verkojn. Cetere, la pretigado de kvindek diversaj tradukoj (ofte ne el la originalo sed faritaj laŭ alilingvaj tradukoj) malŝparas multe da laboro kaj rezultigas tre diverskvalitajn tradukojn, tiel ke unu nacio estas bonŝanca kaj ricevas taŭgan tradukon, dum alia estas malbonŝanca kaj ricevas fuŝan. Ciuokaze, oni vidas, ke la situacio estas ĝenerale ĥaosa.
Konsiderante, ke Unesko elektis la anglan kiel unu el la du lingvoj en kiujn ĝi tradukigas la tre- zorojn de "malpli disvastigitaj" lingvoj, kaj konsiderante la grandan prestiĝon de tiu lingvo en la mondo — kion atestas interalie la fakto, ke 34.6% el ĉiuj tradukoj estis faritaj el tiu lingvo en unu jaro — oni emas supozi, ke la anglalingvanoj estas aparte favoritaj ankaŭ rilate la koneblecon de aliaj literaturoj pere de tiu lingvo. Ankaŭ tiurilate la realaĵo meritas iom da atento. Ni turnu nian aten- ton al per iodo de du jaroj, kaj al Britujo. (Prak- tike, usonaj eldonaĵoj, kaj eldonaĵoj de aliaj angla- lingvaj lando j, ne atingas la ĝeneralan publikon en Britujo). Laŭ Index Translationum, en unu dujara periodo ([8]) estis eldonitaj en Britujo sume 353 tradukoj de literaturaj verkoj en la anglan lingvon. El tiuj tradukoj, 153 estis el la franca; 65 el la germana; 24 el la itala; 17 el la rusa; IOV2 el la greka (antikva kaj moderna); 9V2 el la latina; po 9 el la dana kaj hispana; po 6 el la nederlanda, portugala kaj sveda; 5 el la norvega; 4 el la ĉina; po 3 el la finna kaj japana; po 2 el la ĉeĥa, la islanda, la jida, la pola kaj la ukraina; kaj po 1 el la bengala, la estona, la flandra, Ia hebrea, la hъngara, la irlanda, la kimra, la kornvala, la persa, la rumaria, la slovena, la turka kaj la urdua — entute 33 lingvoj. Ni rimarkas, do, ke 43.3% de la tradukoj estas el la franca lingvo. La franca kaj germana kune formas 61.8% de la tuto; sekve la 31 aliaj lingvoj kontentiĝas per 38.2% inter si, kaj ili inkluzivas ankaŭ plurajn "gravajn kulturling- vojn" : la itala (6.8%), la rusa (4.8%), la hispana (2.6%) kaj la japana (0.8%). Oni ne povas diri, ke la brita leganto ricevas tre ekvilibran panoramon super la mondliteraturo ! Kompreneble, multe kon- tribuas al tio ĝuste la fakto, ke la franca lingvo estas ĝenerale bone komprenata de edukitaj brito j, kaj ke sekve troveblas relative multaj tradukistoj por tiu lingvo.
La supraj konstatoj neniel enkalkulas la nivelon de la koncernaj tradukoj. Manko de taŭgaj tradukoj eĉ de multaj mondaj ĉefverkoj estas agnoskata de ĉiuj liter atur isto j. Pro tio, ekzemple, Cohen ([9]) opinias, ke "la ideala formo de angla versio estas, laь mia opinio, tiu.... (en kiu) la originalo estas trovebla apud, aь senpere super, la traduko. La leganto tiel povas trairi la verkon en la originala lingvo, tamen helpi al si de tempo al tempo per sinturno al la tradukinto, kies netrudiĝema devo tiam estas, prezenti la plej eble laŭvortan para- frazon". Kiel oni tuj vidas, tia mйtodo postulas ĉe la leganto sufiĉe altan gradon de kompreno de la originala lingvo, kaj estas senespere neebla en la granda plimulto de kazoj.
El ĉio ĉi sekvas, ke la sola racia solvo de urĝa kaj komplika problemo estas la tradukado de ĉiuj gravaj verkoj en unu lingvon, nacie neŭtralan kaj facile alproprigeblan de ĉiuj popoloj, t.e., en la internacian lingvon, Esperanton. Nur tiamaniere la malpli disvastigitaj lingvoj ĝuas kulturan ega- lecon kun la pli disvastigitaj. Rosbach trafe skizis la problemon kaj ĝian solvon :
"W. Somerset Maugham skribas ie : 'Se vi ne dedicas vian tutan vivon al tio, vi neniam lernos paroli perfekte la lingvon de alia nacio; vi neniam konos intime ĝiajn popolon kaj liter atur on. Car ili, kaj la literaturo, kiu estas ilia esprimo, estas la rezulto ne nur de la agoj, kiujn ili far as kaj la vortoj, kiujn ili uzas, el kiuj neniuj estas mal- facilaj, sed de prapatraj instinktoj, nuancoj de sento, kiujn ili absorbis per sia patrina lakto, kaj naturaj kondutoj, kiujn povas la eksterlandano neniam tute kapti.'
"Ci tiuj vortoj de la granda angla aŭtoro
klare reliefigas la signifon de Esperantaj antologioj pri la diversaj nacilingvaj literaturoj. En tiaj antologioj homoj mem el la koncerna lando, kun la koncernaj ecoj menciitaj de Somerset Maugham, tradukas la literaturon, kiun ili tiel bone kaj kone komprenas, ne en alian nacian lingvon, kiun ili ne absorbis kun la patrina lakto, sed en la simplan, flekseblan, belsonan lingvon internacian." ([10])
Jam sufiĉe multaj verkistoj komprenis la grave- con de Esperanto kiel peranto de literaturo. El abundaj diraĵoj necesas ĉi tie citi nur unu, speci- mene. Bъlgara verkisto Vladimir Poljanov skribis :