"Mi opinias, ke Esperanto estas la plej bela eblaĵo (t.e. la plej bona rimedo) por malgrandaj popoloj, kiel la nia, popularigi siajn spiritajn valoraĵojn ĉe la manko de intereso al ilia gepatra lingvo flanke de la aliaj popoloj". (u)
Jam de pluraj jardekoj la esperanta solvo de la lingva ĥaoso, ankaŭ sur literatura kampo, perfekte funkcias. Multaj gravaj literaturaj verkoj el la plej diversaj lingvoj estas tradukitaj en Esperanton kaj tiel diskonigitaj tra la tuta mondo. La tradukoj, faritaj de kompetentuloj, kies gepatra lingvo estas la originala lingvo de la koncerna verko, estas legataj ofte en pli ol 80 landoj samtempe. Kiaj estas tiuj tradukoj, kaj kiaj estas la ecoj de Esperanto kiel literatura tradukilo ?
II.
Tiel larĝa estas la kampo de belliteraturo, ke en la kadro de tiu ĉi mallonga studo mi limigos min al konsideroj rilate la tradukadon de poezio. Ciu konsentas, ke la tradukado de poezio estas la plej malfacila, kaj se Esperanto montriĝas taьga por tiu tasko, tre certe neniu dubos, ke por la tradukado de prozaĵoj ĝi estas same taŭga. Tiel do limi- gante min al la poeziaj verkoj, mi aldonas sube tute mallongan liston el la esperantaj tradukoj, kiuj plene pruvas la taŭgecon de Esperanto kiel traduklingvo. Eble necesas ĉi tie emfazi, ke la sola rimedo por konstati la taŭgecon aŭ netaŭgecon de Esperanto sur tiu ĉi kampo estas trovebla, ne en apriora teoriumado, sed en studado de reprezentaj verkoj en tiu lingvo. Estas nekredeble, ke oni devas pri tio atentigi, tamen multaj facilanimaj asertoj pri la rolo kaj atingoj de la internacia lingvo plene montras, ke la asertantoj eĉ ne ĵetis rigardon al la literaturo de tiu lingvo ! Seriozaj kaj respondecaj personoj estas invitataj studi el la sekvantaj verkoj en ilia esperanta traduko :
UNUOPAJ VERKOJ : La floroj de 1'malbono de Baudelaire; Peer Gynt de Ibsen; Infero de Dante; La bapto de Caro Vladimir de Karel Havlннek Borovsky; Sinjoro Tadeo de Mickiewicz; Ейдепо Onegin de Puŝkin; Tragedio de 1'homo de Madбch; Johano la brava de Petхfi; Romaj elegioj de Goethe; Poeziaĵoj de Tuwim; Socialismo de Bezimenskij; Per voĉo plena de Majakovskij.
ANTOLOGIOJ, k.s. : Hъngara antologio; Angla antologio; ĉeĥoslovaka antologio; Svisa antologio; Eterna bukedo; Sveda poemaro; El litova poezio.
Ciuj ĉi verkoj, kaj multaj aliaj, brile atestas la taŭgecon de Esperanto kiel poezia tradukilo. La nombro kaj valoro de la ekzistantaj tradukoj estas vere konsternaj, kiam oni pripensas la aktualan situacion en iuj nacilingvaj literaturoj; sed, kiel montriĝos sube, Esperanto havas plurajn gravajn avantaĝojn por la tradukado.
En anglalingvaj rondoj ia konvencio ricevis lar- ĝan disvastiĝon, ke la tradukado de poezio estas eф neebla :
"La tradukado de poezio, kiel konate, estas mal- facila kaj finfine malebla." ([11])
Alia aŭtoro klopodas pravigi tian aserton :
"Mi opinias, ke estas neeble traduki poezion, laŭ la senco de tradukado kiel mi provis ĝin difini. Kompreneble, estas relative facile, se oni havas iom da lerteco, la Tesaŭron de Roget, rimvortaron, kaj tion, kion mi aŭdacas nomi krucvortema menso, traduki versaĵojn, sed versaĵo ne estas poezio. Ne necesas, ke poezio havu signifon, poezio estas muziko, memsufiĉa, ceio en si mem. Senkonsidere pri signifo aŭ eĉ gramatiko, vorto aŭ grupo de vortoj povas per la sono kaj misteraj asociecoj krei unikan kunfandiĝon de sentuma kaj spirita spertoj, kiujn povas analizi eĉ ne la teĥnikoj de la psi- ĥologiaj kritikistoj. Car la poeto uzas vortojn alie ol la prozverkisto; vortoj por li estas koloroj, eroj en sonmozaikoj, bruoj celantaj veki dormetantan memoron je revivigo de aferoj supozeble mortintaj kaj forgesitaj. Tian aferon oni povas pritrakti nur laŭ ĝiaj propraj premisoj, kaj eble rezultiĝos simila mozaiko aŭ kanto, kiu eble havos similan efikon, sed ĝi ne estos traduko, same kiel muzikaĵo ver- kita por hobojo ne estas la sama kiam ludas ĝin klavceno, kvankam la notoj estas la samaj". ([12]1
Tiu ĉi mistikismo, estu permesite diri, estas grandparte sensencaĵo. Vere, ke la poezio (kiel ĉiuj lingvaj kreaĵoj) estas profunde subtila kaj posedas "misterajn" asociecojn — kvankam tiuj ekzistas, ne en la poezio mem, sed en la mensoj de la homoj ĝin kreinta kaj leganta (sed malofte ĉe ambaŭ samtempe kaj samgrade), kio, kiel montriĝos sube, estas tute alia afero — sed aliflanke neniu traduko, ĉu proza ĉu poezia, povas esti alia ol similaĵo : temas nur pri la grado de simileco. Sufiĉe multaj sukcesaj poemtradukoj ekzistas por pruvi, ke la grado povas esti ne malpli alta ĉe la poezio ol ĉe la prozo. (Cetere, mi defias la aŭtoron de la supra alineo mencii eĉ unu serioze taksindan poemon, kiu ne havas signifon !)
Tamen la atenta leganto tuj rimarkos, ke, se oni akceptas la neeblecon traduki poezion, el tio sek- vas, ke ne valoras eĉ entrepreni ĝian tradukadon; ke sekve de tio oni kontentiĝas per proza para- frazo, kio multe malŝarĝas la dorson de la tradu- kanto; kaj ke, plifaciligante la celon, oni nepre malaltigas la kvaliton de la atingo. Deklarinte la neeblecon de fidela traduko, oni ne bezonas honti aŭ pardonpeti pri fuŝa ! Tiu sinteno povas foje konduki ĝis la plej absurdaj konkludoj :
"Sekve ne nur estas eble, sed kelkrilate pli dezirinde, transdoni Iliadon, Odiseon, aŭ Beŭvulfon proze, ol traduki ilin verse. VERSOJ, KIUJ NE ESTAS POEZIO, MALKLARIGAS LA RAKON- TON, kaj sekve la poemon, ne donante adekvatan anstataŭaĵon por la stilo de la originalo." (Mia majuskligo, W.A.)
La aŭtoro ne klarigas, kiamaniere versoj, ĉu aŭ ne poeziaj, kondiĉe ke ili legiĝas flue, povas mal- klarigi la rakonton ! Oni devus konkludi, ke li ne legis la rakontojn de Chaucer ([13]), se tio ne estus evidenta absurdaĵo ! Sed parolante pri la poezia lingvaĵo de Beŭvulfo, la sama aŭtoro diras plue :
"Tiuj vortprovizo kaj esprimmaniero kreas la specialajn belon, riĉecon kaj komplikecon de la
anglosaksa poezio Kaj ĝi kreas la ĉefan mal-
facilecon je kontentiga tradukado de iu anglosaksa poemo. Ezra Pound ([14]) sukcesis per sia mirinda kaj fama versio de la Marvaginto " (ie)
Do, kvankam Pound jam pruvis, ke oni povas sukcese fari poezian tradukon de anglosaksa poemo, nia aŭtoro obstine elektas fari prozan version. Kompreneble, li ne estas poeto, kaj "ni devas akcepti la fakton, ke ne tre multaj laborantaj tradukistoj estas kreaj artistoj; se ili estus tiaj, ili kreus originalajn artaĵojn kaj ne tradukus" (n). Malgraŭ la evidenta fakto, ke traduki poemon kapablas nur poeto, kaj la pruvita fakto, ke tradukoj far poetoj estas ofte altnivelaj, tio ne detenas la nepoetojn de tiaspeca tradukado, nek de la aplomba asertado, ke la tradukado de poezio ne eblas ! Kiel refreŝige estas, legi trafan analizon pri la kaŭzoj de tiu ĉi bedaŭrinda situacio fare de alia angla aŭtoro ! :
"La tradukado de poezio, precipe la antikva poezio, postulas lertecon treege similan al tiu de ĵonglisto. Per certa mano kaj ŝajna senpeno la koloraj pilkoj de signifo, aludo, formo, sono kaj ritmo devas esti ĵetataj kaj kaptataj. En Anglujo, kie oni ĉiam tre alte estimadis diletantojn, ekzistas tendenco forregali la lertajon kiel neeblan. Niaj tradukantoj elektas unu-du pilkoj n, kies ekbrilo ekplaкas al ili, kaj lasas la ceterajn forruliĝi al la planklumoj ([15]), klarigante, ke ili retenis la sole gravajn." (le)