Li pravas. La decida faktoro en tradukado, la sola kondiкo por ĝia "ebleco" aŭ "neebleco", estas la talento de la tradukanto. Anekdoto povas tion ilustri : Amiko mia provis konvinki lernejestron pri la meritoj de Esperanto. "Bone", diris la lernejestro (konfesinde, iom stulte !), "se vi sukcesos traduki en Esperanton la vortludan versaĵon :
Ben Battle was a soldier bold, And used to war's alarms;
But a cannon-ball took off his legs, So he laid down his arms,
mi konsentos, ke la internacia lingvo estas taŭga traduklingvo. Nia franca profesoro jam certigis al mi, ke estas neeble traduki ĝin en la francan." Mia amiko trovis solvon, ne nur por Esperanto, sed апкай por la franca ! — car, kiel li klarigis al la lernejestro, la traduko de vortludoj dependas, ne de la lingvo, sed de la sprito de la tradukanto. (Bedaŭrinde, tiuj efemeraj traduketoj jam delonge perdiĝis, sed mi memoras, ke la solvo en ambaŭ lingvoj dependis de la duobla signifo de la vorto "membro".) Tiel same, la tradukado de poezio dependas de la genio de la tradukanta poeto.
Kelkfoje oni aŭdas, ke iu lingvo, aŭ lingvo entute, "kapablas" aŭ "ne kapablas" fari tion aŭ alion. Tia aserto implicite ignoras la fakton, ke lingvo per si mem nenion signifas. Signifon donas al ĝi la homoj, kiuj ĝin uzas :
"La plimultaj vortoj uzataj eк de primitivuloj havas nenian rekoneblan similecon al tio, kion ili signas. Ili estas tute konvenciaj; tio estas; signifoj devas esti donitaj al ili artefarite per ia subkom- prenata konsento inter anoj de la socio, kiu uzas ilin." ([16])
Tio ĉi fariĝas tute evidenta, kiam la ŝlosilo de la konvencioj perdiĝas, ekz-e : ĝis la retrovo de la Roseta-ŝtono, kiu ebligis ekvaciigon de konvenciaj signoj de unu lingvo kun tiuj de alia (t.e., tradu- kon), la lingvajo de la antikvaj egiptoj havis neniun signifon por la moderna j homoj. Kompreneble, ankaŭ la sonoj de fremda lingvo havas neniun signifon por la homoj ĝis ili ellernis la konvenciaj n signifoj n, pri kiuj interkonsentas la uzantoj de tiu lingvo. Lingvo, do, posedas nur tiom da signifo, kiom al ĝi donas la homaj mensoj. Se mi uzas la anglan vorton incarnadine, la plimultaj "edukitaj" britoj tuj pensas pri unu fama verso de ŝekspiro, kaj tiu vorto do havas por ili tiun "asociecon" (kvankam estas dubinde, кu tio multe aldonas al ilia kompreno de ĝia "signifo"); sed se mi diras ĝin al mia loka buкisto, estas cent ŝancoj kontraŭ unu, ke li eк ne komprenos min, ĉar li ne "lernis" tiun vorton, kaj neniam legis Makbeton. Kaj eк en edukita rondo, se al iu ĉarma virino, kiu invitas min sidiĝi apud ŝi, mi respondas :
"Ordono via donas tian ravon,
ke ĝin obei tuj jam ŝajnus tarde", ([17])
estas tre verŝajne, ke eк en ŝia subkonscio ne veki- ĝos rememoroj "mortintaj kaj forgesitaj" pri la kunteksto, kiun havas tiu versparo en la verko de Dante. Okazos certagrada paneo de interkomuni- kiĝo.
Sur la kampo de poezio, tio signifas, ke la "kun- fandiĝo de sentuma kaj spirita spertoj" estas "mis- tera" nur pro tio, ke ĉiu homa menso estas altgrade unika, kaj ke la lingvajo de poezio, kiam ĝi estas uzita por komuniki ion malprecizan, estas mem tre malpreciza; tiel ke la grado de poezia komunikiĝo dependas кefe de la grado de simpatio inter la menso de la poeto kaj la menso de la koncerna leganto. La tuta tradicio, el kiu leviĝas la literaturo kaj al kiu ĝi aludas, ekzistas, kiel dinamisma forto, nur en la mensoj de la homoj hodiaŭ vivantaj, kaj ne en la lingvo mem : ambaŭ daŭre ŝanĝiĝadas. Kiam la poeto Gray skribis :
Fair Science frowned not on his humble birth,
And Melancholy marked him for her own,
la vortoj science kaj melancholy havis konvenciaj n kaj asociajn signifojn ne tute samajn, kiel ili havas hodiaŭ; tiun fakton devas lerni ĉiu leganto, aŭ li sufiкe grave miskomprenos la versojn.
Tamen tradicio ekzistas, kaj la lingvo ja posedas rekonatajn kaj rekoneblajn signifojn, subsignifojn kaj asociecojn. Kaj neniu povas dubi, ke la sumon de tiuj pli plene konstatos homo, kiu uzis la kon- cernan lingvon ekde la infanaĝo kaj vivis kaj edu- kiĝis en la medio de la koncerna lingvo, ol homo, kiu ĝin eklernis jam kiel kreskinto, kaj kiu pasigis la pliparton de sia vivo en alia lingva medio. Tiu кi senduba fakto donas al Esperanto unu el ĝiaj du gravaj avantaĝoj kiel traduklingvo. Nacilingvaj tradukoj estas preskaŭ ĉiam farataj de homoj el la dua supra kategorio, t.e., de homoj, kiuj tradukas en la gepatran lingvon el lingvo malpli perfekte posedata. Tiu situacio estas tiel ĝenerala, ke ĝi estas implнcita en ĉiu studo pri la tradukado, ekz-e : "la tradukanto devas decidi, kio estas la signifo de la frazo, kaj poste esprimi tion en sia propra lingvo" (mia kursivigo, W.A.). ([18]) La esperantaj tradukoj, male, estas ordinare farataj de homoj, kiuj denaske posedas la originalan lingvon kaj tradukas en lingvon, kiun, pro ĝia gramatika ordeco kaj semantika precizeco, ili povas regi same perfekte kaj senmanke kiel sian denaskan lingvon. Sekve tiuj tradukantoj scias, ĝis plejeble perfekta grado, almenaŭ la sumon de tio, kion ili devas redoni en la internacia lingvo. Tio estas jam granda avantaĝo : ili plejeble "sentas" la originalon.
Duan avantaĝon ĝuas Esperanto rilate la trans- donon de asociecoj kaj nuancoj. Forta esperanta tradicio, lingva kaj literatura, jam ekzistas; dum la periodo de unu normala homvivo kaj eĉ pli, la lingvo estas daŭre uzita, — praktike oni nun paro- las pri la "tria generacio" de esperantistoj, — granda literaturo originala kaj tradukita estas kreita, kaj kompreneble la esperantaj vortoj jam posedas nuancojn kaj asociecojn indiĝene esperan- ekzistanta pezo de tradicio, kiu forte influas lian propran uzadon de Ia Internacia Lingvo. Tamen Esperanto ne estas, kaj ankoraь dum jarcentoj ne povos esti, tiel rigida kiel la naciaj lingvoj. Tradu- kante el nacia lingvo en alian nacian lingvon, oni trair as du stadiojn : oni studas la vorton aŭ frazon en la originala lingvo, konstatas ĝian precizan sig- nifon kaj Ia asociecojn, kiujn tiu vorto aŭ frazo kunportas; kaj poste oni klopodas trovi vorton aŭ frazon en la traduklingvo, kiu havas precize saman signifon kaj asociecojn. Sed trovinte Ia plej taŭgan ekzistantan solvon, oni tro ofte konstatas, ne nur, ke mankas al la traduko kelkaj el la originalaj asociecoj, sed ankaŭ, ke la tradukvorto aŭ frazo alportas kun si asociecojn el sia propra medio, kiuj tute ne necesas aŭ taьgas por traduko de la originalaĵo. Eĉ pli, oni ne malofte trovas, pro la noveco aŭ ekstrema fremdeco de la originala temo, ke la traduklingvo tutsimple ne posedas la rime- dojn por ĝin esprimi:
"Eĉ en lingvoj havantaj riĉan tradicion tiurilate la formado de terminaro ofte troviĝas en la manoj de la tradukanto, kiu ne ĉiam kapablas plenumi sian respondecon tiurilate, kaj kiu ne ĉiam eĉ konscias pri ĝi." ([19])
Ekzemplojn de tio prezentas en multaj lingvoj la terminaroj de psiĥologio, marksismo, k.a., kies terminoj eniris tiujn lingvojn pere de tradukoj.
Nu, kvankam la signifoj de la esperantaj radikoj estas ĝenerale klaregaj kaj precizaj, kun tamen kelka algluiĝo de asocieco, pro la gramatika struk- turo de la lingvo la tradukanto povas ĝuste pro tio redoni kun altgrada precizo la nuancojn de originala teksto. La sistemo de sufiksoj kaj vortkun- metado ebligas atingi altan nuancecon. La vort- kunmetado, kompreneble, ne okazas arbitre kaj kaprice, sed laŭ la spirito kaj kutimoj de la lingvo; tamen ĝi donas al la semantiko de la lingvo samtempe grandan elastecon kaj precizecon.