Выбрать главу

Estas notinde, ke eĉ en la plej simplaj, ĉiutagaj kuntekstoj Esperanto, pro sia relativa manko de antaŭkondiĉado, kapablas esti pli fidela ol tiu aь alia nacilingvo. ([20]a) En la simpla frazo :

— Vi staru interne, muelistino ! Ni tuj bezonos vin — ekkriis Emesiz." ([21]) por la vorto muelistino tute simple ne ekzistas ekvivalento en ekzemple la angla lingvo, nek ekzistas en tiu lingvo tradicia es- primo per kiu oni alparolas ĝuste muelistinon, tiel ke angla traduko devus ignori tiun nuancon.

Agrabla kaj utila rezulto de la altgrada flekse- bleco, elasteco kaj precizeco de Esperanto estas tio, ke ĝi bonege adaptiĝas al la apartaj ecoj de la plej diversaj lingvoj. En rilato al la poezia stilo, tio multe helpas al tradukado fidela, kiel laŭ la senco, tiel ankaŭ laŭ la formo. Francajn aleksandrojn, ekzemple, oni kutime tradukas en angla lingvo per kvinjamboj, kaj inverse; Esperanto bonege akcep- tas ambaŭ versojn, tiel ke aleksandrojn oni tradu­kas per aleksandroj, kaj kvinjambojn per kvinjam­boj, kaj en ambaŭ okazoj ne sentiĝas ia "fremdeco". Krom tio, la lingvo posedas multajn kvalitojn, kiuj altgrade taŭgigas ĝin kiel tradukilon, kaj, antaŭ ol transiri al konsiderado pri kelkaj konkretaj tradukekzemploj, estos utile ĵeti almenaŭ supraĵan rigardon al nur kelkaj el ili.

La akuzativa finaĵo -n certagrade liberigas la vortordon de Esperanto. Akuzativo ekzistas en ĉiuj lingvoj, sed ĝi povas esprimiĝi laŭ du manieroj : aŭ ĝi esprimas la objekton sen fonetika morfemo, per la nura pozicio de la vorto en la frazo; aŭ ĝi tion faras per iu fonetika morfemo, kiu povas esti deklinacia, prepozicia aŭ postpozicia (25). Aparte- nante al la dua grupo, Esperanto ĝuas konsiderin- dan liberecon de la vortordo, kiu ebligas per ĝi reprodukti senperforte multajn stilajn apartaĵojn de la aliaj lingvoj, kio ne estas ebla por lingvo havanta pli rigidan vortordon. Plue, la akuzativo multe kontribuas al la klareco de Esperanto, kion povas mallonge pruvi unu-du ekzemploj :

II insulta le president plus violemment encore que I'orateur prйcйdent (ĉu tio signifas : li insultis la prezidanton eк pli krude, ol la antaŭa oratoro — aь — ol la antaŭan oratoron?); je trouvais ce fruit dйlicieux au cours гe mes longues prome­nades (ĉu : mi trovis tiun frukton bongustan dum miaj longaj promenadoj — aь — mi trovis tiun

frukton bongusta dum ?); il avait dans la terre

une somme enfouie — La Fontaine (ĉu : li havis monon enfositan en la tero — aь — li estis enfo- sinta monon en la tero ?).

Estas utile, aldoni al tio ankaŭ jenon :

"Oni probable kontraŭdiros, ke, se tiuj frazoj

estas efektive dusencaj tamen la ĉirkaŭteksto

permesas ilin senerare kompreni. Tio estas ofte vera, sed ne ĉiam; kaj oni devas konfesi, unue, ke ĉiam ekzistas la risko, ke tiu ĉirkaŭteksto mankas aь mem ne estas sufiĉe preciza por eviti ĉian kon- fuzon; due, ke ekzistas aparte gravaj tekstoj — filozofiaj, juraj, sciencaj — ĉe kiuj subtilo de la penso nepre postulas, ke ĉia eĉ plej malprobabla dubo estu sisteme eliminita." (2e)

Al la stila fleksebleco de Esperanto kontribuas ankaŭ la akordiĝo, laŭ nombro kaj kazo, de adjek- tivoj kun siaj substantivoj. Tio ebligas multajn stilajn apartaĵojn kaj koncizaĵojn, tre efikajn precipe en poezio. Tri mallongaj ekzemploj devas ĉi tie sufiĉi; sed se oni imagas la adjektivojn sen akordiĝo, oni komprenos la esencan gravecon de la afero :

(i ) Mi sidis riverborde kaj, mizera,

Stelecajn lampojn sur la pont' rigardis;

Lampgutoj falis al la frunt' malvarma :

Si viŝis ilin per la haroj, larma.

La robon blankan ruĝa bend' trastriis.

La precizeco kaj klareco de la internacia lingvo rezultiĝas de multaj faktoroj. Bedaŭrinde oni povas ĉi tie doni nur malgrandan listigon de ankoraŭ kelkaj el ili:

La ebleco senpere verbigi substantivojn kaj adjektivojn, adjektivigi substantivojn kaj verbojn, k.s.

La vasta uzado de la adverbo. La supra ekzemplo (i) liveras belan ekzemplon per la vorto riverborde.

La sistemo de sufiksoj. Vidu, ekzemple, la distingon inter soleca kaj solema.

(d) La refleksiva pronomo si. Ekzemple : Him Kleon bandaged with strips torn from his tunic (ĉu : Lin Kleon bandaĝis per strioj ŝiritaj de lia tuniko — aŭ — de sia tuniko ?).

Fine, la formfidelan tradukadon de poeziaj ver­koj multe plifaciligas la altgrada rimriĉo de Esper­anto. La rimeblecoj varias de lingvo al lingvo, ekz-e :

"Jen kelkaj vortoj pri la specialaj problemoj de tradukado el la ĉeĥa en la anglan. Kun escepto eble de la litova, la ĉeĥa estas hodiaŭ la plej altgrade fleksia lingvo de Eŭropo, eĉ pli ol la rusa. La angla, aliflanke, estas la malplej fleksia eŭropa lingvo. En la ĉeĥa, sekve, vortoj kiuj ne rimas en nominativo eble rimas en aliaj kazoj; similaj aŭ

identaj sufiksoj povas okazigi rimojn, k.t.p

mallonge, rimebloj estas senfine pli multnombraj en la ĉeĥa ol en la angla." (27)

Esperanto estas tre riĉa je rimoj (28) — oni povas diri, ke neniu esperanta vorto estas nura balasto en la rimvortaro, kaj cetere la rimeblecoj estas tre variaj — kaj tio kompreneble ebligas reprodukti eĉ komplikajn originalajn rimskemojn, kiel ekz-e de sonetoj, spenseraj strofoj, tercinoj, k.t.p.

Ankaŭ unu plian necesaĵon ĝuas Esperanto : ĝi allogis al si multnombre poetojn geniajn kaj talen- tajn, kiuj dediĉis sin interalie al la tradukado en la internacian lingvon de poemoj el siaj plej variaj nacilingvoj.

Cio ĉi certigis, ke Esperanto estas neniel malsu- pera al la naciaj lingvoj kiel belarta tradukilo. (28a)

III

Mi nun aldonos komparajn specimenojn de poemtradukado. La limoj de tiu ĉi studo ne ebligas doni amason da tiaj specimenoj, sed per detala studado de kelkaj ekzemploj oni povas ricevi util- ajn ĝeneralajn impresojn. Iuj skeptikuloj eble opinios, ke mi tre zorge elektis miajn specimenojn kun la ceio, doni kiel eble plej favoran impreson pri la esperanta teksto en komparo kun la naci- lingvaj teksto j, sed tion mi ne faris. La rezultoj de mia elekto estas tiurilate hazardaj; efektive, mi definitive elektis miajn specimenojn antaŭ ol fari iun ajn pli profundan analizon de la diversaj tra­duko j. Kompreneble, la elekto ne povis esti tute hazarda. Tri kriterioj gvidis min al la subaj speci- menoj:

La originalo devis esti poemo kun rekonata literatura graveco kaj valoro;

Devis esti troveblaj tradukoj en du aliaj lingvoj; tiuj tradukoj mem devis havi altgradan estetikan valoron ([22]), por ke la diskuto, laŭ la celoj de la komparo, povu ignori tiun aspekton de la tradukoj kaj koncentriĝi je la senca fideleco; per malbonaj tradukoj oni povus nenion pruvi krom la nekompetenteco de la tradukintoj, sed se la tradukoj jam atingas certan nivelon oni rajtas fari konstatojn ankaŭ pri la lingvoj uzitaj;

(iii) La specimenoj devis esti relative mal- longaj; estintus tre interese analizi pli longajn ĉerpaĵojn el ekzemple Peer Gynt kaj Infero, sed tion la spaco ne permesis.

Aparte grava estis la p-to (ii). Se poemtraduko mem ne donas poeziecan impreson, ĝi donas nenion. Fundamente, mi konsentas kun Peter Green:

„Poemo... estas nedividebla tutajo: la traduk- anto ne rajtas arbitre koncentriĝi je la formo je kosto de la signifo, aŭ inverse". ([23])

Formoj kaj signifo egale kontribuas al la poezi- eco: eventuale oni rajtas rezigni pri la originala formo, kvankam kun domaĝo, kondiĉe ke la tra- duko havu propran poeziecan formon: tio evidente ekskludas prozajn „tradukojn" de poeziaj verkoj. Cu Homero estas giganta pro siaj rakontoj? — ne, li ne estas. Li estas giganta pro la formo (ritmo, esprimaro, ekzalta lingvaĵo), per kiu li prezentis siajn rakontojn.