Выбрать главу

Ni transiru do al niaj konkretaj specimenoj. (Uzitaj mallongigoj: A.: angla; E.: esperanta; F.: franca; R.: rusa.)

SPECIMENO A:

L'ALBATROS

de Charles Baudelaire Franclingva originalo

Souvent, pour s'amuser, les hommes d'йquipage Prennent des albatros, vastes oiseaux des mers, Qui suivent, indolents compagnons de voyage, Le navire glissant sur les gouffres amers.

A peine les ont-ils dйposйs sur les planches, Que ces rois de l'azur, maladroits et honteux, Laissent piteusement leurs grandes ailes blanches Comme des avirons trainer а cфtй d'eux.

Ce voyageur ailй, comme il est gauche et veule! Lui, naguиre si beau, qu'il est comique et laid! L'un agace son bee avec un brŭle-gueule, L'autre mime, en boitant, l'infirme qui volait!

Le Poиte est semblable au prince des nuйes Qui hante la tempкte et se rit de 1'archer; Exilй sur le sol au milieu des huйes, Ses ailes de gйant 1'empкchent de marcher.

Formo :

La F. aleksandrojn tradukas E. per aleksan- droj, A. per kvinjamboj. Diferenзo inter F. kaj E. aleksandroj estas ĉefe tio, ke la unua havas viran cezuron, la dua inan, konforme kun la ĝenerale ina formo de la vortaro. Tamen E. reproduktas la sinsekvon de inaj kaj viraj rim- vortoj de F., kion A. ne faras. Generale, do, E. estas laŭforme pli proksima al la originalo.

Titolo :

Koincido de terminoj ebligis al ambaŭ tradu­kintoj reefii la originalan titolon.

Komentaro :

v.l. Nek E. nek A. precize tradukas la signifon de F. souvent, sed ambaŭ iom mildigas ĝin. A. retenas la s-aliteracion; E. sonakordiĝas per ĵoje kaj amuzo al F. -vent kaj s'amuser. Kvankam A. loafing bonege respondas al la etoso de la origi­nalo, ne ekzistas por ĝi pravigo en la F.

v. 2. A. snare pli poeziecas ol E. kapt-akiras, kaj eĉ ol la F. prennent. Iom perdiĝas la sento de F. vastes, kvankam E. provas redoni tiun senton kaj sonon per aldono de la alie ne moti- vita vent-. E. mar' akordiĝas kun F. mers. Man- kas la varianto F. albatros-oiseaux en A.

ke altgradaj fideleco kaj poezieco en traduko el Burns estas atingeblaj se la tradukanto havas la necesan genion.

(30) lok. cit. sub (19).

de Charles Baudelaire Esperanta traduko de K. Kalocsay (81)

Kelkfoje, por amuzo, ŝipanoj kapt-akiras Albatrojn, ĉi grandegajn ventbirdojn de la mar', Kiuj, indiferentaj vojaĝkunuloj, iras Post ŝip' glitanta super amara abismar'.

Apenaŭ ili estas metitaj ŝipoplanke, Ci reĝoj de 1' lazuro, mallerte kaj kun ĝen', Grandajn flugilojn blankajn jen trenas ambaьflanke, Kiel remilojn pezajn, kun kompatinda pen'.

Ci vojaĝant' flugila inerte nun hezitas. Jus nur a bel', kaj nune: malbel' komika jam. Jen, iu ĝian bekon per kurba pip' incitas, Alia ĝin, fluginton, imitas dum la lam'.

Similas la poeto al tiu princ' de 1' nuboj, Kiu la ŝtormon ĝuas, kaj ridas je 1' pafant', Kaj kiun, tere, sube, ĉe mokrideg' de buboj, Malhelpas iri ĝiaj flugiloj de gigant'.

THE ALBATROSS by Charles Baudelaire Angla traduko de Roy Campbell ([24])

Sometimes for sport the men of loafing crews Snare the great albatrosses of the deep, The indolent companions of their cruise As through the bitter vastitudes they sweep.

Scarce have they fished aboard these airy kings When helpless on such unaccustomed floors They piteously droop their huge white wings And trail them at their sides like drifting oars.

How comical, how ugly, and how meek Appears this soarer of celestial snows! One, with his pipe, teases the golden beak, One, limping, mocks the cripple as he goes.

The Poet, like this monarch of the clouds, Despising archers, rides the storm elate. But, stranded on the earth to jeering crowds, The great wings of the giant baulk his gait.

Generala konkludo pri Specimeno A: La esperanta traduko estas forme kaj vorte pli proksima al la originalo kaj sukcesas reprodukti ties ideojn kaj

v. 3. F. suivent, E. iras post, mankas en A. Estas dubinde, ĉu A. indolent sence respondas al F. indolents en tiu ĉi kunteksto; E. indiferen­taj ŝajnas tiurilate pli trafa.

v. 4. A. through the vastitudes tute ŝanĝas la sencon de F. sur les gouffres, kiun precize redo- nas E. super abismar'. F. glissant, E. glitanta, — A. sweep, kvankam sence iom alia, tamen eble ne malbona (preciza A. traduko estus glide). F. amers sonakordiĝas kun E. -mar'.

v. 5. La aktiva F. les ont-ils dйposйs fariĝas pasiva en E. ili estas metitaj; kvankam A. redo- nas la aktivecon kaj la inversion de F., tamen la bildo estas iom alia : have they fished aboard. F. sur les planches, E. ŝipoplanke troviĝas nur en la posta verso kiel A. floors, vorto tamen iom nekonvena rilate ŝipon !

v. 6. E. tre proksime reproduktas la F. sonojn de tiu ĉi verso. F. de I'azur fariĝas A. airy. F. maladroits adverbiĝas en E. mallerte; sed A. helpless ne precize redonas la signifon. F. hon- teux kaj E. kun yen' sence tute samas; tiun ĉi nuancon A. redonas nur sugestie pere de unac­customed, kiu tamen jam rilatas al substantivo floors kaj ne kiel en F. honteux al rois (A. kings).

v. 7. F. laissent trainer perdas iom da potenco en E. trenas; A. droop and trail estas pli trafa kaj ankaь pli esprimiva. F. piteusement, A. piteously, reaperas nur poste kiel iomete pli malforta E. kun kompatinda pen'.

v. 8. Al F. avirons ambaŭ tradukintoj sentis bezonon aldoni adjektivon : E. pezajn, A. drif­ting; la E. pli taŭgas al la originala komparo kun flugiloj de albatro.

v. 9-10. F. ailй, E. flugila, reeĥas F. ailes, E. flugilojn en v. 7; tiun efion ne donas A. soarer (wings en v. 7). La kvar adjektivoj F. gauche, veule, comique kaj laid donis malfacilajojn al ambaŭ tradukintoj; A. sukcesas redoni tri el ili : meek, comical, ugly; E. redonas ĉiujn kvar nuancojn, sed unu per verbo hezitas, unu per adverbo inerte, unu per substantivo malbel', kaj

nur unu per adjektivo komika. A. how

reproduktas la esprimmanieron F. comme

kiun ignoras la E. Sed A. tute ellasas F. naguиre si beau, E. jus nura bel', kaj enkondukas la frazon of celestial snows, kiu nenie aperas en la F. Pli ol aliloke evidentiĝas en tiu ĉi versduo la troa kurteco de la A. kvinjam'oo por traduki la F. aleksandron.