Выбрать главу

Kiel aspektas la unuaj provoj de nova literaturo? Oni scias, ke ĝenerale temas pri rнgida, malriкa, malfacile komprenebla duopo, kvaropo da versoj. Ni memoru la italan "Li mile cento trentacenque nato / fo questo tempio a San Zorgio donato / da Guilelmo ciptadin per so onore / e na fo 1'opra Nicolao sculptore", aŭ la germanan kanton de Hildebrando "Welaga nu, waltant got, wewurt skih.it!" Ankaь Esperanto prezentas tiujn kvar versetojn, en praformo, kiel кiuj sinrespektemaj literaturoj. Unua formo de projekto pri ĝi, farita de la juna Zamenhof, donis кi tiun "floron" : "Malamikete de Ias nacjes, /kadт, kadт, jam temp' estб ! / La tot'homoze in familje / Konunigare se debа". Kio, en nuna Esperanto, sonoras : "Mala- mikeco de la nacioj, / falu, falu, jam temp' estas ! / La tuta homaro en familio / kunigi sin devos".

Си rideti pri tiu "mezepoka Esperanto" ? Sed ni haltu momenton por konsideri kun kia kortuŝo, kun kia anim-tremo la juna Zamenhof surpaper- igis, la 5-an de decembro 1878 (naь jarojn antaь la prezento al la publiko, en sia difinita formo nuna, de la Internacia Lingvo), tiujn versetojn. Kaj, en tiu kvarversaĵo, li enfermis la temon preskaŭ ekskluzivan de sia posta poezio; ni diru plie, de sia tuta agado, de unika celo kaj strebo de sia vivo. Kunigi la homaron ! Ne temas nur pri lingvo. Ne temas pri literaturo. Ne temas eк pri politika programo. Lia intelekto ne kreis filozofion; ni prefere emus diri, ke lia animo formis al si reli­gion, ĉar liajn impulsojn karakterizis fido kaj memofero, varmo kaj transcendenco super кiuj ebloj kaj materiaj spertoj kaj situacioj : la necesaj ecoj de religio. Kaj esence religia, arda kaj sindona estis la animo de la kreinto de nova lingvo kaj de nova literaturo. Li ne estis granda poeto — tion rekonas nuntempa kritikistaro esperantista —, sed la grandaj poetoj ne troviĝas кe 1'unuaj provoj de novaj literaturoj. Necesis, ke estiĝu homo, kiu kuraĝos riski sian gloron, sian aktivecon kaj sian personecon sur tiun malfortan ludkarton kiu estis, ankoraь kvardekon da jaroj antaь nun, la lingvo Esperanto.

La plej juna literaturo en la mondo

de

D-rino Clelia Conterno Guglielminetti (Italujo)

Tiu homo aperis, kaj li estas la hъngara ver­kisto : Kбlmбn Kalocsay. Per li komenciĝas novaperнodo en tiu ĉi juna literaturo. Ni rajtas paroli pri "periodoj" car, kiel mi klarigis, la evoluo de la Esperanta literaturo enradikiĝinta en grundo de nia plej moderna tempo, estis kompleta, kvankam rapidega, kaj car jam oni proponis dividon de tiu ĉi evoluo flanke de esperantista skota poeto kaj kritikisto, W. Auld (enkonduko al "Esperanta Antologio", La Laguna 1958, eld. Stafeto), kun aparta alrigardo al poezio, en "primitiva roman­tismo", "polurita romantismo" (ja per Kalocsay malfermita), "metafizika perнodo". La poetoj de primitiva romantismo, kiel Grabowski, Devjatnin,

Schulhof, la juna Privat, Miĥalski , eldiris

simplajn sentojn per simplaj formoj kaj imitis elsiaj propraj naciaj literaturaj; Kalocsay, krom prila- borado de tuta metrika sistemaro, frontis novajn altegajn temojn, kaj fariĝis eterna voĉo de 1'homo eta antaŭ la ĉielo kaj "la tragika rnuteco de 1'ŝtonoj" (jen ekzemplo de verso en kiu resumiĝas momento de la homa penso, tiel ke, tradukata en iun ajn lingvon, ĝi ne perdas sian statuan belecon : "das tragische Steineschweigen", aŭ "le tragique silence des pierres", "il trбgico mutismo гelle pietre").

La prozistoj de primitiva perнodo estis plej ofte tradukistoj : kia pli streĉa imito ol traduko ? La romanistoj ne tre multe valoras : Vallienne, Bein .. Sed, dum la dua, "polurita" perнodo, jen ĉe Kalocsay aperas valora prozisto, kiu ankaь estis, kaj estas, poeto : Julio Baghy, hъngara artisto. Ambaь transpasнs la duan periodon, kaj ankoraŭ verkas : ĉiam plialtiĝas la poezio de Kalocsay, ĉiam ampleksiĝas la produktado de Baghy, kiu, lasta- tempe, povis doni al Esperanta literaturo poezian dramon ombrantan la eternan tragedion de la homaro, de Adamo kaj Eva ĝis nun kaj post nun ("Sonĝe sub pomarbo", eld. Stafeto. La Laguna 1958). Kaj humoristo ne mankas, kun franca vervo kiu fariĝis stilo : Raymond Schwartz, fondinto de humora revuo kaj mem romanisto kaj novelisto tre fekunda.

Sed kompletan dignecon de plene floranta litera­turo akiris la esperantista literaturo nur post la dua mondmilito. Apud la aluditaj nomoj, troviĝas, plej ofte grupiĝintaj en skoloj, novaj poetoj kaj prozistoj. Al la hъngara skolo, ankaŭ pro eksteraj politikaj kaŭzoj, substituas sin la skota skolo (Dinwoodie, Francis, Rossetti, Foote). Kaj du aliaj elstaraj talentoj, pri kiuj oni povas diri, ke ili apartenas ne al tiu ĉi juna literaturo, kies kroni- kon ni estas skizantaj, sed al la monda historio de la homa penso kaj arto, montriĝis kaj daŭre pro- duktas : William Auld kaj Marjorie Boulton. Ci lasta estas virino, kaj inter la poetinoj de ĉiuj literaturoj mi persone ne trovus facile verkistinon, kiu povus esti komparata al M. Boulton.

Pruvo de vigleco kaj de valoro de la Esperanta literaturo estas la fakto, ke jam el ĝi oni komencis traduki en naciajn lingvojn kelkajn produktaĵojn : tiel, la plej juna filino de la homaj penso kaj кого ariĝas flanke de la pli aĝaj, pli ampleksaj fratinoj. Kaj ni asertas, ke valoras la penon fordoni la dek- dekdu horojn, kiujn postulas la lernado de la Inter­nacia Lingvo por havi la eblecon proksimiĝi al tiu ĉi eta, sed valora trezoro.

Eclass="underline" Proverbaro Esperanta

de

L. L. Zamenhof

Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.

Per pacienco venas scienco. Post sufero venas prospero.

Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj. Kia ago, tia pago.

Inter la blinduloj reĝas la strabuloj. Se forestas la suno, sufiĉas la luno.

Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.

Tablon ornamas ne tuko, sed kuko. Ne karesu per mano, sed karesu per pano,

Granda nubo, malgranda pluvo. Monto graved- iĝis, muso naskiĝis. Granda telero, malplena kulero.