Выбрать главу

Barbo potenca, sed kapo sensenca.

En buŝo Biblio, en кого malpio. Vizaĝo de Ka- tono, sed virto de fripono. Lango miela, sed кого kruela.

Ne timu tranĉilon, timu babilon.

Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno. Hundo bojas, homo vojas.

Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi sub­metas.

Ciu perнodo de la homhistorio havis siajn paraz- itojn, kies ĉefa intereso estis ĉiam la malhelpo de la ĝenerala progreso pro profiti plu la momentan situacion. Inter tiuj parazitoj, profitantoj de la internaciaj antagonismoj, ĝuste nun pli abundas tiuj, kies intereso estas la konservado de la babela ĥaoso kaj kiuj sekve ne ĉesas ripeti siajn mal- icajn argumentojn, tute malverajn kaj kontraь- raciajn, ke lingvo kia Esperanto ne povas esti taŭga kulturilo.

Esperanto, jes, iam estis lingvo-projekto. Sed en la daьro de 70 jaroj ĝi kreis al si vere unikan tra- dicion, eble la sola tradicio, kiu iam ajn neglektis landlimojn kaj evoluis unuece tra la tuta mondo. Ĵus, en la fino de 1958, aperis impona atestilo de tiu kultura tradicio, sub la formo de Esperanta Antologio. Poemoj 1887—1957. Temas pri 658-paĝa volumo kun ĉirkaŭ 360 poemoj originale verkitaj en Esperanto de 90 poetoj apartenantaj al 35 landoj el ĉiuj kontinentoj, de Islando ĝis Nov-Zelando, de Sud-Afriko ĝis fнinujo, de Brazilo ĝis Sovetio ktp. Studantoj de la esperanta literaturo disponas en tiu libro objektivan instrumenton, per kiu ili povas orientiĝi pri la spiritodona faktoro, kiu el simpla lingvo-projekto faris vivantan lingvon. Nun Esperanto-laikaj beletristoj kaj lingvistoj per mal- multe da peno povas konstati, ke la esperanta literaturo fakte prezentas propran, konstante pli kaj pli kristaliĝantan kulturon internacian, kies karakterizaj trajtoj estas humanisma strebado al homa solidareco kaj kreado de komuna kultur- fronto por epoko, nun ekaŭroranta, en kiu la homa gкnio, minutigante la horojn, havas kiel arenon la tutan mondon.

Al tiu bela ekzemplo sur la beletra tereno, oni povas aldoni alian ne malpli frapan el la scienca kampo. Komence de tiu sama jaro 1958, okaze de la 50-jara ekzisto de Internacia Scienca Asocio Esperantista, aperis jubilea volumo, Sciencaj Stu­doj, kun entute 36 originalaj artikoloj de sciencis- toj-esperantistoj, bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj kaj originale verkitaj en Esperanto. La volumon enkondukas historia skizo pri la 50 jaroj de la eldoninta Asocio, inter kies prezidintoj troviĝas la Nobel-premiito Prof. D-ro J. J. Thom­son. Nu, se oni konsideras, ke la 36 aŭtoroj vivas en Eŭropo, Azio, Afriko, ambaŭ Amerikoj kaj Nov- Zelando, en 19 landoj kun 16 malsamaj naci- lingvoj, apenaŭ oni povus trovi pli eminentan el- montron de fakte universaleca kulturo. Kaj ĝin ebligis nur la ekfloranta enradikiĝado de Esper­anto en ĉiuj fakoj de la natur- kaj homscienco.

Fine de 1957 aperis, por la unua fojo, kompleta poemaro de granda poeto tradukita en Esperanton. Temas pri La floroj de V malbono (kaj aliaj poe­moj) de Charles Baudelaire, sur 400-paĝa volumo, por kies esperantigo kolektiveto da spertaj esper- antistoj-literaturistoj laboris dum dek jaroj, sub la gvido de franca profesoro-lingvisto koncerne la sencofidelecon, kaj de hъngara lingvisto-beletristo koncerne la formon. Probable la plej grava juĝo pri tiu traduko troviĝas en la prestiĝa hispana bel­etra revuo „Papeles de Son Armadans" (sub la gvido de la akademiano kaj romanisto C. J. Cela), kiu, iam proklaminte la neeblon redoni poezie la poemojn de Baudelaire per fremdaj lingvoj, laŭ la sperto de la ĝisdataj fiaskintaj hispanlingvaj provoj, ĉe recenzo de la Esperanta traduko noble reprenis siajn vortojn kaj mire proklamis, ke ĝuste Esperanto sukcesis same formale, kiel enhave kaj etose, plenumi la miraklon.

Ni povus ankoraŭ citi aliajn eminentajn ekzem­ploj n de Esperanto kiel kulturilo laŭ tutmonda skalo, de bibliotekologio ĝis medicino, de juro ĝis botaniko, de lingvoscienco, de poetiko, de politiko, de parolarto... ĝis geografio, historio, etnologio, plantpatologio ktp., en zorge ellaboritaj monogra- fioj, originale verkitaj en Esperanto de homoj el ĉiuj mondpartoj. Sed ni devas rezigni citadon de titoloj kaj aŭtoroj.

Nunjare la mondo celebras la 100-jaran dat- revenon de la naskiĝo de D-ro L. L. Zamenhof, aŭtoro de la lingvo Esperanto. Se, kiel supre dirite, la lingvo fariĝis el simpla projekto vivanta socia fakto, tio ŝuldiĝas al la gкnio de Zamenhof, kiu ekde la unua momento ĝin traktis kiel tian kaj laŭe ekipis ĝin. Per tiu faro Zamenhof iniciatis ne- konkureble unikan lingvon. Tiu nekonkurebla unikeco konsistas en tio, ke homoj el ĉiuj nacioj, el ĉiuj medio j, povas same ĝin ellerni kaj plene posedi. Kiam diversaj naciaj lingvoj titolas sin „internaciaj" kaj montras al sia literaturo, ili sof- isme preterglitas la fakton, ke tiu literaturo estas nacia, sed ne internacia: ĝi estas nome kontribuo preskaŭ senescepte de indiĝenoj, kaj la internacia literaturo de tiuj lingvoj fakte ne ekzistas. Dume en Esperanto ni havas la grandiozan fenomenon de tutmonda literaturo demokrate kreita kaj kreata de suverenaj verkistoj de ĉiu lando, el kiu nur sin anoncas la talento.

LANDO" de Libereco, Egaleco kaj Frateco

de

J. Rйgulo-Pйrez (Kanariaj Insuloj)

La Esperanta mondo estas ĝis nun la sola „lan­do", kie fakte ne plu estas utopia la fama devizo „libereco, egaleco, frateco" sen rasaj, naciaj aŭ alispecaj eksteraĵoj. Kaj car ja estas tre bele an- koraŭ postmorte daŭre vivi en plukreskanta nobla verko, ni do diskonige honor as, en tiu ĉi 100-a dat- reveno de lia naskiĝo, la memoron kaj postvivon de D-ro L. L. Zamenhof, iniciatinto de tiu komuna kulturfronto de la tuta homaro.

Satataj geaŭskultantoj!

Se vi eniras la korton de la Torina Universitato, vi povas vidi memortabulon, sur kiu oni legas ke via samurbano Erasmo, la mondkonata Erasmo el Roterdamo, en la jaro 1506, en la Universitato de Torino doktoriĝis pri Teologio.

Tio povis okazi car en tiu tempo ĉiuj Universi- tatoj uzis la saman kaj nuran lingvon, la latinan, kaj tiam la nederlandano Erasmo, kaj la profesoroj, el kiuj ajn lando j ili estus, povis interkompreniĝi kiel samlandanoj.

Tiu uzado de la latina lingvo inter la kleruloj de la mezepoko estas al ĉiu konata, kaj ofte oni citas ĝin kiel enviindan staton. Sed ne ĉiuj scias kiel tia ĝenerala uzado de la latina lingvo malaperis, por lasi sian lokon al la naciaj lingvoj.

Sajnas ke la unua kiu interrompis la tradicion estis Bombast von Hohenheim, kromnomita Para­celsus, kiu komencis en siaj lecionoj uzi la ger- manan lingvon. Certe unu el la unuaj, kiuj skribe uzis nacian lingvon, estis la tre fama italo Galileo Galilei, certe ne pro nescio, car li skribis en 1510 ankoraŭ en la latina lingvo, sed car И estis vere konvinkita, ke la malnova lingvo ne plu taŭgis por la modernaj ideoj.

La latina lingvo vivis dum la mezepoko, tute specialan ne naturan vivon, kiel ilo de tiu kultur- trezoro literatura filozofia, religia, kiu disvastiĝis tra la tuta Eŭropo post la falo de la Romia Impйrio, kvankam ĝi ne plu estis vivanta lingvo ligita al ĉiutaga uzado de popolo. Sed kiam la homaro havis ion novan por diri, por aldoni al tiu antaŭa kul- turtrezoro, jen ke la malnova lingvo plu ne sufiĉis. Kaj tio fakte komencis precize en la plej novaj kampoj de la kulturo, la sciencaj branĉoj de la matematiko kaj de la fiziko.

Kaj tio restas unu el la plej gravaj motivoj pro kiuj tute absurda estas la ideo, de tempo al tempo reproponita, ke la latina lingvo povus ankoraŭ esti uzata en la scienca kampo kiel internacia lingvo.

Cetere oni povas pridubi ke la latina lingvo havis rolon de internacia lingvo ĝenerala, tut- monda, kian oni nun bezonus kaj kian nun oni atendas.