Выбрать главу

El tio evidentiĝas, ke la teorio de la dulingva edukado, de la aplikado de la Internacia Lingvo en la familio realiĝis, ke la teorio iĝis fakto, praktiko.

Car tiu kampo estas ankoraŭ bone superri- gardebla kaj esplorebla, la observoj estas ege interesaj. Krom la kresko de la lingvoscio kaj de la lingvokapablo ĝenerala kaj speciala, krom la kresko de la unuopaj vortprovizoj de la etuloj oni povas vidi, kiel, sub kiuj kondiĉoj, kiamaniere, kiel rapide la lingvo enkondukiĝas. Oni povas bone studi, ĉu la lingvo emas forigi la nacian aŭ ĉu ambaь harmonie trovas aplikeblojn en la familio, oni povas bone observi la influon de unu lingvo al la alia, kaj oni povas studi la bonan influon de la dulingveco praktika al la juna homo.

Du ekkonojn necesas mencii pli detale. La infanoj, kiuj denaske lernas Esperanton apud la landa lingvo, ne montras malpli bonajn sciojn ol aliaj infanoj. Ilia cerbo ne difektiĝis. En la lernejo ili sambone aь sammalbone sukcesas kiel la aliaj infanoj. Sed iliaj scioj pri la mondo estas pli grandaj. Antaŭ ĉio, pro la kontakto kun homoj el aliaj landoj ili estas multe pli proksimaj al inter­nacia interkompreniĝo kaj al paco ol aliaj infanoj, kiuj iris tra nur nacia eduko.

La dua observindaĵo estas la kvalitoj de la gepatroj, kiuj enkondukas tiun indan kaj prakti­kan dulingvismon. Kompare al unulingvaj familioj iliaj klopodoj estas multe pli grandaj. Car la lingvo ankoraь ne estas tiel dense disvastigita, ili devas multe pli zorgi, ke la infano havu tiun necesan ĉirkaŭon, tiun necesan lingvan medion, en kiu oni povas aьdi kaj paroli Esperanton.

Oni devas agnoski la fortojn de ili. Tiuj egalas al la klopodoj de ekzilitaj popoloj, kiuj konservis la hejman lingvon, apud la alpreno de la lingvo de la gastlando, aŭ ĉe aliaj popoloj venkitaj, kiuj tamen konservis la propran lingvon kontraŭ la alpremo de fremda lingvo de venkinto. Sed milit- cirkonstancoj ĉe Esperanto ne estas. La superi- genda malhelpo venas ne ĉiam nur de ekstere, de la najbaroj. Ankaь en la familio, ĉe la anoj de la malmoderna pasinta epoko troviĝas malhelpemo. Kontraŭ ĉiuj baroj la gepatroj, aь kelkfoje eĉ nur unu el ili, venkas per pacienco kaj persisto.

Ke И aŭ ili mem devas lerni regi la lingvon, ne necesas speciale mencii. La infanoj kiel akraj kaj veremaj kritikantoj postulas kompletan lingvon kaj perfektan modelon. Memstudo kaj memperfek- tiĝo, kaj transdono de la lingvo spite al obstakloj diversaj, tio estas la plenumita tasko de la esperantistaj gepatroj.

Per tio respondiĝas la titola demando, ĉu eblas, ĉu povas la Internacia Lingvo esti ankaŭ familia lingvo.

Nun, ĉe la fino rekomendiĝas ankoraŭ paŝo plua, nome la demando, ĉu necesas tia apliko ?

Neceso dependas de la ceio. Se alceliĝas, ke Esperanto estu plenperfekta lingvo, kies kampo ankaŭ inkluzivas la familian vivon, tiam necesas apliki la lingvon inter familianoj. Se alceliĝas bona flua lingvoscio kontraŭ nura balbutado kaj dekla- rado, ke ion aŭ tion ne eblas diri en Esperanto, tiam necesas laŭeble plej frua komenco de la apliko de Esperanto, t.e. denaske.

Kaj ĉefe se oni alcelas veran interkompreniĝon tutmondan, kiu estas kondiĉita per la neŭtrala lingvo Esperanto, tiam oni devas zorgi, ke ĝi apli- kiĝu vastskale, ankaŭ en la familio, samrajte apud la naciaj lingvoj. Se oni vere volas efektivigi pli bonan mondon de morgaŭ kaj prepari niajn in­fanoj n por ĝi, tiam necesas apliki la neŭtralan lingvon ankaŭ hejme. Jam la ideo, ke oni iam devos paroli la Internacian Lingvon, postulas, ke oni ekzercu la homojn kaj tie ĉi la infanojn, por ke ili bone alproprigu al si la lingvon; tial ĝi estu ankaŭ familia lingvo en sama proporcio al la landa. Dulingvismo estu realigota ankaŭ en la familio, por ke ĝi funkciu aliloke.

Temas pri la ekzistrajto de Esperanto. Temas pri tio, ĉu Esperanto vivu aŭ ĉu ĝi estu facile forigebla aŭ malpermesebla vortlisto plimalpli internacia ? Al tiu demando mi metas la respondon de D-ro Zamenhof :

"Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akcep- tas ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neьtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda kaj sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzas eĉ milionoj da homoj".

ĉarmaj rimoj por infanoj

Genurajdanto

Hop, hop, hop, Galop, galop, galop! Peĉjo rajdas sur ĉevalo Tra kamparo al arbaro De la monto al la valo ! Hop, hop, hop, Galop, galop, galop !

Eta saĝulo

Ha, etulo, vi devas manĝi, palajn vangojn je ruĝaj ŝanĝi! Diras ankaŭ la spegulo : 'Jes, vi estas malsanulo!' Ĝia diro ja tute vana; mi min sentas ja tute sana! Kara panjo, ke mi manĝu: supon per kuketo ŝanĝu!

Horloĝo

Tik-tбk ! diras la horloĝo, Klare sonas ĝia voĉo ! Sonas ĝia voĉ' admona : 'Knabo, estu ĉiam bona! Car forflugas tiu horo Pli rapide ol vaporo.

Unu, du - mia ŝu',

tri, kvar, kvin - serкu min,

ses, sep, ok - blanka kok',

пай kaj dek - kapro faras mek-mek-mek.

Cemizulo, malpurulo, ne lavita, ne kombita, ne sin lavas, ne sin vestas akvotima Geo estas!

(Eclass="underline" "Bulteno Gepatra")

Unu Mondo

Unu Lingvo

de

Julia Isbrucker (Nederlando)

Nur frateco povos savi la liberecon. (El parolado de Victor Hugo en Parizo-1870).

Ni vivas en treege interesa tempo, en la atom- epoko ! Estas kvazaŭ ni sidus en rapidvagonaro sen

bremso, sen kontrolisto, sen haltejo, sed sig-

naloj ekzistas, ruĝaj, daŭre ruĝaj kaj ŝajne neniu movas eĉ unu fingron por haltigi ĝin.

La nuntempa tekniko donis al ni, apud siaj benoj, ankaŭ detrueblecojn, per kiuj la homaro povas ludi kiel infanoj kun alumetoj.

Kiam sin j oro Lester Pearson rice vis la Nobel- premion por la paco, li diris : "Ni devas detrui niajn atom-armilojn aь ili detruos nin". En la brila kaj nobla libro de la fama aŭtoro Nevil Shute, titolita "On the Beach" (Sur la Marbordo), en franca traduko "Les Derniers Jours" (La Lastaj Tagoj), oni povas kvazaŭ en filmo travivi la tem- pon, kiam la tuta mondo escepte de malgranda parto en Aŭstralio, jam estas venenigita de la radio-aktiva pluvo. Kaj tiu estontecbildo ne estas pure fantazia, sed minaca ĥimero. Gi falos egale sur amikojn kaj malamikojn, infanojn kaj plen- kreskulojn.

Kiu aь kiuj devos bremsi la vagonaron ? Estas facile ŝovi la tutan kulpon sur la ŝultrojn de niaj politikistoj. Ili estas nur malmultaj, pelataj de la cirkonstancoj; estas la tasko de la amaso j, ne nur krii, ke ni kuras al katastrofo, sed meti la halt- signalon.

Same kiel la mondo de la tempo, kiam ankoraь homo batalis kontraŭ homo, evoluis al ordigitaj ŝtatoj, nun tiuj samaj ŝtatoj devos unuiĝi sub unu registaro, por ke neniu aparta ŝtato povu preni armilojn kontraŭ alia ŝtato. La tasko de la ŝtato estas protekti siajn anojn. Tuj, kiam ĝi ne plu povas plenumi tiun taskon, ĝi perdis sian ekzist- rajton. Eĉ la antaŭaj hommanĝantoj, la Tuparioj, pri kiuj skribis la mondvojaĝanto Tibor Sekelj, decidis antaŭ kelkaj jaroj fini la hommanĝadon, ne pro etikaj motivoj, sed car ilia prudento diktis, ke baldaŭ ili mem estos la viktimoj. Cu nia civilizita mondo ne povas esti same saĝa ?