S-ino Hubbard aspektis kvazaŭ ŝi denove plorus. Poirot, kiu iome malpacienciĝis, prenis la okazon.
“Vi ricevis nerv-frapon, sinjorino. La restoracia servisto alportos al vi teon kaj biskvitojn.”
“Efektive, mi ne tre ŝatas teon,” diris S-ino Hubbard.
“Tio estas pli angla kutimo ol usona.”
“Do, kafon, sinjorino. Vi bezonas ian stimulaĵon.”
“Tiu brando igis mian kapon strange turniĝi. Mi pensas, ke mi ŝatus iom da kafo.”
“Bonege. Vi devas revigligi viajn fortojn.”
“Kia stranga esprimo!”
“Sed unue, sinjorino, eta rutina afero. Vi permesos, ke mi traserĉu vian pakaĵaron?”
“Pro kio?”
“Ni intencas traserĉi la pakaĵojn de ĉiuj pasaĝeroj. Mi ne deziras memorigi vin pri malagrabla sperto, sed via spongo-saketo – memoru.”
“Terure! Eble estus bone! Mi tute ne povus elteni aliajn tiajn surprizojn.”
La ekzameno rapide finiĝis. S-ino Hubbard kunportis por la vojaĝo minimumon da pakaĵoj – ĉapelujon, malmultekostan kofron, kaj bone provizitan valizon. La enhavo de la tri estis simpla kaj en bona ordo, kaj la ekzameno ne daŭrus pli ol du tri minutojn, se S-ino Hubbard ne prokrastus aferojn pro insisto ke ili rigardu fotojn de “mia filino,” kaj du iom malbelaj infanoj – “La filinoj de mia filino. Ĉu ili ne estas ŝatindaj?”
Parolinte kelkajn ĝentilajn malsinceraĵojn, kaj dirinte al S-ino Hubbard, ke li mendos kafon por ŝi, Poirot kun liaj du amikoj povis forlasi ŝin.
“Nu, ni komencis la ekzamenon kaj trovis nenion,” diris S-ro Bouc. “Al kiu ni iru nun?”
“Estus plej simple, mi opinias, iri laŭlonge de la vagono kupeon post kupeo. Tio indikas, ke ni komencu ĉe n-ro 16 – la afabla S-ro Hardman.”
S-ro Hardman, kiu fumis cigaron, bonvenigis ilin, “Envenu, sinjoroj – tio estas, se vi povas. Estas iom malvaste ĉi tie por aro.”
S-ro Bouc klarigis la celon de ilia vizito, kaj la granda detektivo kapjesis kompreneme.
“En ordo. Efektive, mi scivolis kial vi ne pli frue faris ĝin. Jen miaj ŝlosiloj, sinjoroj, kaj se vi deziras traserĉi ankaŭ miajn poŝojn, vi povas fari tion. Ĉu mi malsuprenmetu la pakaĵojn?”
“La konduktoro faros tion. Michel!”
La enhavo de la du valizoj de S-ro Hardman estis baldaŭ ekzamenita kaj aprobita. Ili enhavis eble tro grandan proporcion de alkoholaĵoj. S-ro Hardman palpebrumis.
“Oni ne ofte traserĉas viajn valizojn ĉe landlimoj – ne se vi donas trinkmonon al la konduktoro. Mi tuj transdonis turkajn monbiletojn, kaj ĝis nun oni ne ĝenis min.”
“Kaj ĉe Parizo?”
S-ro Hardman palpebrumis. “Kiam mi alvenos en Parizo tio, kio restas el ĉi tiu provizo ne plenigos eĉ unu botelon, kiu havos la priskribon ‘harlavaĵo.’”
“Vi ne kredas al la kontraŭalkohol-leĝo, S-ro Hardman,” diris S-ro Bouc kun rideto.
“Nu,” diris Hardman. “Mi ne povas diri, ke kontraŭalkohol-leĝo iam ĝenis min.”
“Ha!” diris S-ro Bouc. “La ‘speakeasy.”[4] Li elparolis la vorton zorgeme pro ŝato al ĝi. “Viaj usonaj esprimoj estas tiel kuriozaj, tiel komprenigaj,” li diris.
“Mi tre ŝatus iri al Usono,” diris Poirot.
“Vi lernus modernajn metodojn tie,” diris Hardman. “Eŭropo bezonas modernigon. Ĝi estas duon-dorma.”
“Estas vere, ke Usono estas la lando de progreso,” konsentis Poirot. “Estas multo, kion mi admiras pri usonanoj. Nur – sed eble mi estas malnovstilema – mi opinias, ke la virinoj de Usono estas malpli ĉarmaj ol tiuj de mia propra lando. La franca aŭ belga fraŭlino – koketa, ĉarma – mi opinias, ke estas neniu tiel alloga.”
Hardman forturnis sin por elrigardi la neĝon dum minuto. “Eble vi pravas, S-ro Poirot,” li diris. “Sed mi supozas, ke ĉiu nacio preferas la proprajn fraŭlinojn.”
Li momente fermis la okulojn, kvazaŭ la neĝbrilo dolorigas ilin.
“Iom blindetiga, ĉu ne?” li diris. “Nu, sinjoroj, ĉi tiu afero maltrankviligas miajn nervojn. Murdo, kaj la neĝo, kaj ĉio, kaj nenio okazanta. Oni povas fari nenion por pasigi la tempon. Mi ŝatus ekfari ion pri iu aŭ io.”
“La vera okcidenta rapidemo,” diris Poirot kun rideto.
La konduktoro remetis la valizojn, kaj ili iris al la apuda kupeo. Kolonelo Arbuthnot sidis en angulo fumante pipon kaj legante revuon.
Poirot klarigis sian celon. La kolonelo ne malkonsentis. Li havis du pezajn ledajn kofrojn. “La ceteraj pakaĵoj estas senditaj per la mara vojo,” li klarigis.
Kiel multaj soldatoj la kolonelo estis bona pakanto. La trarigardo de liaj pakaĵoj bezonis nur kelkajn minutojn. Poirot rimarkis paketon da pip-purigiloj.
“Vi ĉiam uzas la saman specon?” li demandis.
“Kutime. Se mi povas akiri ilin.”
“Ha!” Poirot kapjesis. Ĉi tiuj pip-purigiloj precize similis tiun, kiun li trovis sur la planko en la kupeo de la murdito. D-ro Constantine tion diris, kiam ili denove estis en la koridoro.
“Tout de meme,” murmuris Poirot, “mi povas apenaŭ kredi ĝin. Ĝi ne estas laŭ lia karaktero, kaj dirinte tion vi estas dirinta ĉion.”
La pordo de la apuda kupeo estis fermita. Ĝi estis tiu okupata de Princino Dragomiroff. Ili frapis ĉe la pordo, kaj la malalta voĉo de la princino vokis, “Entrez.”
S-ro Bouc parolis. Klarigante ilian celon, li estis tre respekta kaj ĝentila. La princino silente aŭskultis ilin, ŝia buf-simila vizaĝo tute serena.
“Se ĝi estas necesa, sinjoroj,” ŝi trankvile diris kiam li finiĝis, “jen ĉio. Mia servistino havas la ŝlosilojn. Ŝi prizorgos ĝin kun vi.”
“Ĉu via servistino ĉiam portas la ŝlosilojn, sinjorino?” demandis Poirot.
“Certe, sinjoro.”
“Kaj se dum nokto ĉe landlimo la doganistoj postulus, ke valizo estu malfermata?”
La maljunulino levis la ŝultrojn. “Tio estus neatendata, sed tiuokaze la konduktoro venigus ŝin.”
“Do, vi absolute fidas ŝin, sinjorino?”
“Mi jam diris tion al vi,” kviete diris la princino. “Mi ne dungas personojn al kiuj mi ne fidas.”
“Jes,” penseme diris Poirot. “Fido estas grava en la nunaj tagoj. Estas pli bone havi ĉe si hejmecan virinon fidindan ol pli laŭmodan servistinon – ekzemple bone-vestitan parizaninon.”
Li rimarkis, ke la malhelaj inteligentaj okuloj fikse rigardis lian vizaĝon.
“Precize kion vi sugestas, S-ro Poirot?”
“Nenion, sinjorino. Mi? Nenion.”
“Tamen, jes. Vi opinias, ĉu ne, ke mi devus havi laŭmodan francinon por prizorgi min?”
“Tio estus, eble, pli laŭkutima, sinjorino.”
Ŝi neante skuis la kapon. “Schmidt amegas min.”Ŝia voĉo malrapide diris la vortojn. “Amo – tio ne estas pagebla.”
La germanino alvenis kun la ŝlosiloj. La princino parolis al si per ŝia propra lingvo, dirante ke ŝi malfermu la pakaĵojn kaj helpu al la sinjoroj. Ŝi mem restis en la koridoro, rigardante la neĝon, kaj Poirot restis kun ŝi dum S-ro Bouc traserĉis la pakaĵojn. Ŝi rigardis lin kun severa rideto.
“Nu, sinjoro, ĉu vi ne deziras vidi la enhavon de miaj valizoj?”
Li kapneis. “Sinjorino, ĝi estas nur formalaĵo.”
“Ĉu vi estas tute certa?”
“Pri vi, jes.”
“Kvankam mi konis kaj amis Sonia Armstrong. Do, kion vi opinias? Ke mi ne malpurigus miajn manojn per la murdo de tia malbonegulo kia la viro Cassetti? Nu, eble vi pravas.”
Ŝi silentis dum mallonga tempo, kaj poste diris: “Ĉu vi scias, kion mi ŝatus fari al tia viro? Mi ŝatus ordoni al miaj servistoj: ‘Skurĝu ĉi tiun viron ĝismorte kaj forĵetu lin sur la rubejon.’ Tiamaniere oni agis kiam mi estis juna, sinjoro.”
Ankoraŭ li ne parolis, sed atente aŭskultis. Ŝi rigardis lin per subita vigleco.
“Vi ne diras ion, S-ro Poirot. Pri kio vi pensas, mi scivolas?”
Li rekte rigardis ŝin. “Mi opinias, sinjorino, ke via forto apartenas al via volo – ne al via brako.”
Ŝi rigardis siajn maldikajn nigre-vestitajn brakojn, finiĝantajn per ungo-similaj flavaj manoj kun ringoj sur la fingroj.
“Tio estas vera,” ŝi diris. “Mi havas nenian forton en ĉi tiuj. Mi ne scias, ĉu mi estas malĝoja aŭ ĝoja.”
Tiam ŝi abrupte turnis sin al la kupeo, kie la servistino repakas la valizojn.
La princino mallongigis la pardonpetojn de S-ro Bouc. “Ne necesas, ke vi pardonpetu, sinjoro,” ŝi diris. “Murdo okazis. Oni devas plenumi certajn devojn. Jen ĉio.”
“Vi estas tre afabla, sinjorino.”
Ŝi iomete klinis la kapon kiam ili foriris. La pordoj de la du apudaj kupeoj estis fermitaj. S-ro Bouc paŭzis kaj gratis la kapon.
“Diablo!” li diris. “Ĉi tio povas esti ĝena. Ili havas diplomatajn pasportojn. Ilia pakaĵaro estas libera de ĉiu devo.”
“De dogana ekzamenado, jes. Sed murdo estas alia afero.”
“Mi scias tion. Malgraŭ tio – ni ne deziras vidi komplikaĵojn.”
“Ne ĝenu vin, mia amiko. La grafo kaj grafino estos komplezemaj. Pensu kiel afabla Princino Dragomiroff estis pri la afero.”
“Ŝi estas vere sinjoreca. Ĉi tiuj du estas ankaŭ de la sama socia rango, sed la grafo ŝajnis al mi havi iom ferocan sintenon. Li ne estis kontenta kiam vi insistis pri la neceso fari demandojn al lia edzino. Kaj la nuna afero pliĉagrenigos lin. Ni ellasu ilin. Ĉio konsiderita, ili ne povas esti koncernataj. Kial mi fabriku ĝenaĵon por mi?”
“Mi ne konsentas kun vi,” diris Poirot. “Mi estas certa, ke Grafo Andrenyi estos komplezema. Ĉiuokaze, ni faru la provon.”
Kaj, antaŭ ol S-ro Bouc povis respondi, li frapis ĉe la pordo de n-ro 13. Voĉo el interne alvokis, “Envenu.”
La grafo sidis en la angulo apud la pordo legante ĵurnalon. La grafino kuŝsidis en la kontraŭa angulo apud la fenestro. Estis kuseno malantaŭ ŝia kapo, kaj ŝi ŝajnis esti dorminta.
“Pardonon, sinjoro grafo,” komencis Poirot. “Pardonu la entrudiĝon. Ni nun traserĉas ĉiujn pakaĵojn en la trajno. Ĝenerale, ĝi estas nura formalaĵo, sed necesas ke ni faru ĝin. S-ro Bouc sugestas, ke ĉar vi havas diplomatan pasporton, vi povas prave diri, ke vi ne bezonas submetiĝi je tia serĉado.”
La grafo pensis dum momento.
“Mi dankas vin,” li diris. “Sed mi pensas ke mi ne ŝatus escepton nur por mi. Mi preferus, ke oni ekzamenu niajn pakaĵojn same kiel tiujn de la aliaj pasaĝeroj.”